Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

La kato

3 views
Skip to first unread message

filip_fr

unread,
Jun 6, 2003, 8:18:23 AM6/6/03
to
LA KATO

Vi venu, bela kato mia, cxe mian amantan koron,
Retenu la ungojn en via piedo,
Kaj permesu, ke mi plongxu
En viajn okulojn el metalo kaj agato.

Kiam miaj fingroj lauxplacxe karesadas
Vian korpon kaj vian elastan dorson,
Kiam mia mano ebriigxas pro plezuro,
Palpante vian elektran korpon,

Mian edzinon mi mense vidas. Kiel la via,
Afabla besto, sxia rigardo
Profunda kaj malvarma, sage trancxas kaj fendas,

Kaj de piedoj gxis kapo
Iu subtila aero, dangxera parfumo,
Flirtas cxirkaux sxia bruna korpo.


Modesta traduko de "La floroj de la malbono (poemo XXXIII)"
originalo cxe : http://www.poetes.com/baud/BChat.htm

Komentoj estas bonvenaj [precipe far Zmitro ;-)]

fili...@hotmail.com

Lee Miller

unread,
Jun 6, 2003, 8:57:17 AM6/6/03
to
El la traduko de Waringhien kaj Kalocsay (en kiu gxi estas XLI, ne XXXIII):

La Kato

Al mia brust'! Sed la kruelajn
Ungojn retiru, bela kato;
Min lasu droni en l'okulojn belajn
El miks' de sxtalo kaj agato.

Dum miaj fingroj vin laux placx' karesas
Sur dors' elasta, kap' neglekta,
Kaj mia man' ebrie sin forgesas
Glitante laux la korp' elektra,

Mia virin' aperas en l'imago;
Ties rigardo ja, simile
Profunda, frida, fendas kiel sago;

De l'plandoj gxis la kap', subtile
Aero fajna, blov' dangxer'-parfuma
Nagxas cxirkaux la korpo bruna.

(Stafeto, J. Regulo, 1957, p. 110)


Mireille Corobu

unread,
Jun 6, 2003, 11:02:16 AM6/6/03
to
La kato

Bela kato mia, por mi venu.
Viajn ungojn al mi retenu,
En metalajn kaj agatajn okulojn
Permesu ke mi plongxu.

Miaj fingroj kareseme ondetas
Sur la felo de elasta dorso.
Mia mano deplezure glitetas
Sur kata elektriza korpo.

Kaj mi, al mia edzino fantazias.
Sxia rigardo pikile fendas,
Kiel via, pofunda kaj malmola
Siajn sekretojn gardas.

Kaj depiede gxiskape
Substila aero, dangxera parfumo
Cxirkauxflirtas teneme
El bruna incensita korpo.

Mireja

Zmicier Lapcionak

unread,
Jun 9, 2003, 4:47:17 AM6/9/03
to
filip_fr (=ff) skribis:

ff> LA KATO
...
ff> Modesta traduko de "La floroj de la malbono (poemo XXXIII)"
ff> originalo cxe : http://www.poetes.com/baud/BChat.htm

ff> Komentoj estas bonvenaj [precipe far Zmitro ;-)]

Bone, Filip! Dankon.
Mi post ferioj relegos la tradukon pli atente, kaj tre versxajne - kopios
al mia pagxo apud la verson "Via kato" de Marjorie Boulton.
Ili ja estas similaj.

--
Zmitro [by, en, eo, io, ru]
Zm...@tut.by <http://zmila.at.tut.by>
Deziri komenci labori - estas diagnozo.

WRHarmon

unread,
Jun 10, 2003, 2:05:18 AM6/10/03
to
Ho, terure - Baudelaire plagiatis Marjorie??

Vilcxjo H.

0 new messages