Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Literatura E-konkurso en Perpignan (franca Katalunio)

1 view
Skip to first unread message

Dario Rodriguez

unread,
Mar 9, 2010, 5:30:25 AM3/9/10
to
(el mesaĝo de Henri Masson):

La asocio ESPERANTO, KULTURO kaj PROGRESO prezentas la literaturajn
konkursojn « Poeziaj Ludoj de Rusiljono » kaj « Rusiljona Premio de
Verkistoj » organizatajn de franca asocio « Groupe Poétique et Artistique du
Roussillon » (Poezia kaj Arta Grupo de Rusiljono).
En 2009, pligrandiĝis la nombro da Premioj kies partopreno eblas
esperantlingve : la premioj « René Llech-Walter », « Isabelle Robert », « de
Lernejoj » kadre de la « Poeziaj Ludoj » kaj la premio « de Verkistoj ».
Specialaj kondiĉoj por la afrika movado kaj la franclingvanoj.
Malofte okazas ke ne-esperantista asocio organizas esperantajn premiojn.
Gravas ke ni partoprenu kiel eble plej nombraj. Tiel la premioj fariĝos
tradiciaj.
Vidu la retejon: http://sites.google.com/site/konkursojenperpignan/
Bonvolu transdoni la informon tra la mondo!!
Jean-François PASSARELLA

La asocio « Esperanto, Kulturo kaj Progreso » organizas ankaŭ la INTERNACIAn
SEMAJNOn de ESPERANTO en Sète de la 21a ĝis la 28a de aŭgusto 2010 :
http://pagesperso-orange.fr/nikolao/esperanto.html

Transskribis Dario

0 new messages