Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Akademia Vortaro

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jun 5, 2003, 1:24:43 AM6/5/03
to
**********************************************
Akademio de Esperanto

La Akademio de Esperanto informas, ke en la pagxaro
www.akademio-de-esperanto.org ekzistas la labor-versio de la Akademia
Vortaro, kaj ke gxi estas plene alirebla al la publiko. Simple eniru la
pagxaron kaj poste klaku sur Akademia Vortaro aux iru rekte al
http://www.akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro/.

La videbla versio enhavas cxiujn fundamentajn kaj oficialajn radikojn kun
difinoj provizore prenitaj el la reta vortaro REVO.

Kvankam, mi rediras tion, temas esence pri laborilo por la Sekcio pri
Gxenerala Vortaro, ankaux la esperantistoj gxenerale povus trovi la
konsultadon utila.

Renato Corsetti
sekretario
****************************************************

***********************************
Renato Corsetti via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato....@uea.org>
***********************************

Donald J. Harlow

unread,
Jun 5, 2003, 1:39:36 AM6/5/03
to
"Renato Corsetti" <renato....@uea.org> skribis en mesagxo
news:5.1.1.6.0.200306...@mail.tin.it...

> **********************************************
> Akademio de Esperanto
>
> La Akademio de Esperanto informas, ke en la pagxaro
> www.akademio-de-esperanto.org ekzistas la labor-versio de la Akademia
> Vortaro, kaj ke gxi estas plene alirebla al la publiko. Simple eniru la
> pagxaron kaj poste klaku sur Akademia Vortaro aux iru rekte al
> http://www.akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro/.
>
> La videbla versio enhavas cxiujn fundamentajn kaj oficialajn radikojn kun
> difinoj provizore prenitaj el la reta vortaro REVO.
>
> Kvankam, mi rediras tion, temas esence pri laborilo por la Sekcio pri
> Gxenerala Vortaro, ankaux la esperantistoj gxenerale povus trovi la
> konsultadon utila.
>
> Renato Corsetti
> sekretario
> ****************************************************
>
Mi pli-malpli kaprice klaketis sur "agronomi'", kaj trovis, ke gxi estas
"Scienco pri agrokulturo". Ve, mi trovas nek "agrokultur'" nek "agr'" en la
listo de difinitaj radikoj ...

Tamen, atentinda rimedo!

--
-- Don HARLOW
http://www.webcom.com/~donh/don/don.html
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/

Bertilo Wennergren

unread,
Jun 5, 2003, 3:10:09 AM6/5/03
to
Donald J. Harlow:

>> Akademio de Esperanto
>> http://www.akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro/.

> Mi pli-malpli kaprice klaketis sur "agronomi'", kaj trovis, ke gxi estas
> "Scienco pri agrokulturo". Ve, mi trovas nek "agrokultur'" nek "agr'" en
> la listo de difinitaj radikoj ...

Tiu difino, same kiel multaj aliaj, estas aŭtomate ĉerpita el ReVo, kiel
komenca krudmaterialo, poste espereble redaktota kaj perfektigota. ReVo mem
siatempe ĉerpis sian materialon el la Plena Vortaro. Efektive la difino de
AGRONOMI/ estas ankoraŭ la sama kiel en la Plena Vortaro.

> Tamen, atentinda rimedo!

Ankoraŭ vere atentindas nur la indikoj pri oficialeco kaj Fundamenteco. Ĉio
alia estas en tre tre frua kaj provizora stato de redaktado.

--
Bertilo Wennergren <bert...@gmx.net> <http://www.bertilow.com>

0 new messages