Demando :
Kion oni respondas al "Dankon" ? Angle estus "You are welcome", germane
"Bitte", itale "Prego".
Dankon!
Marco
Laŭmemore (mi lernis germana dum 8 jaroj, sed mi ne estis bona
lernanto), "bitte" estas "bonvolu" kaj "nedankinde"...
> Demando :
Tradicie oni uzas "ne dankinde"; al mi tamen tio tre malplacxas, tio
ja sonas, laux mi, malgxentile:
Iu esprimas al vi sian dankon. Vi gxin malakceptas, sentigante al la
dankanto ke vi ne zorgas pri tiaj malgravajxoj. Tamen se la dankanto
vere aprezas la gravon de la afero kaj de via komplezo, tio aspektas
insulte.
La anglaj "you're welcome" aux "my pleasure" ktp estas multe pli
gxentilaj. Iam mi imitas tion per frazo "Mi gxojas, ke tio al vi
placxis" aux simile. Bedauxrinde, tio estas iom longa.
--
Sergio
Tia estas unu ebla sinteno.
Alia senco, tute kontrauxa, estas kiu inspiras tiun tradician respondon
"nedankinde": ne malgxentileco, sed humileco:
"- Tio kion mi faris ne estas granda afero kiu meritas dankon"
Saluton.
Luis Guillermo RESTREPO RIVAS
http://skibitaj-pensoj.blogspot.com
http://LuisGuillermo.com
> La anglaj "you're welcome" aux "my pleasure" ktp estas multe pli
> gxentilaj. Iam mi imitas tion per frazo "Mi gxojas, ke tio al vi
> placxis" aux simile. Bedauxrinde, tio estas iom longa.
Se temas pri simplaĵo kiel ekzemple malfermado de la pordo aŭ donado de
la salo, la suomoj neniel respondas al dankado. Se temas pri efektiva
dankindaĵo, la suomoj je fojoj respondas: "Dankon pro la danko".
Tamen ordinare suomo, kiu ricevas dankon, eksilentas kaj ekruĝiĝas. Do
ne estas tre ĝentile danki, komplimenti aŭ laŭdi suomon. Krome suomoj
malamas dankoŝuldon, do la suomoj ĝenerale ne embarasas siajn kunulojn
per ĝi. Ekzemple suomo ĝenerale ne proponas pagi la manĝon de grupo en
restoracio.
Marko
--
Marko Rauhamaa mailto:ma...@pacujo.net http://pacujo.net/marko/
> Se temas pri efektiva dankindaĵo, la suomoj je fojoj respondas: "Dankon
> pro la danko".
Espereble oni ne respondas al tiu danko. :)
--
Damir Malkoč
Saghaj homoj. Eble, Finnlando ja vere estas la paradizo ...
Sebastiano
>> Kion oni respondas al "Dankon" ? Angle estus "You are welcome", germane
>> "Bitte", itale "Prego".
>
> Tradicie oni uzas "ne dankinde"; al mi tamen tio tre malplacxas, tio ja
> sonas, laux mi, malgxentile:
Kutime la "sono" de tiaj ŝablonaj frazoj dependas nur de konvencio, ne de
ilia laŭvorta signifo. "Bonan tagon" signifas "mi vidis vin kaj mi estas
tro civilizita por silenti"; plej ofte al la salutanto tute ne gravas,
kian tagon la salutato havos. Simile, "ne dankinde" kutime signifas nenion
pli ol "mi aŭdis vian dankon".
Mi neniam okupiĝis pri artefaritaj lingvoj, sed se mi inventus unu, eble
ĝi havus unu solan vorton signifantan "saluton", "ĝis", "adiaŭ", "dankon",
"ne dankinde", "mi petas", "bonvolu" kaj "pardonu".
>> suomoj malamas dankoŝuldon, do la suomoj ĝenerale ne embarasas siajn
>> kunulojn per ĝi. Ekzemple suomo ĝenerale ne proponas pagi la manĝon de
>> grupo en restoracio.
>
> Saghaj homoj.
Preskaŭ ĉiaj konvencioj bone funkcias, se oni alkutimiĝis al ili.
Kompreneble ne estas saĝe donaci la manĝon en socio kie tio estas
embarasa. En socio kie la aliaj grupanoj senprobleme dankos kaj plezure
reciprokos venontfoje, la sama ago estas tute saĝa (kaj rapidigas la
pagadon).
> Eble, Finnlando ja vere estas la paradizo ...
Laŭ la filmoj de Kaurismäki, ne tro :-)
Cxu tio jam ne ekzistas ?
Temas pri la havaja. Via cxiusavxca vorto estas "Aloha!"
Manvxelo
Tiuj signifoj ne estas la samaj, ke ne cxiuj estas la signifoj de
"aloha". "Aloha" signifas "amo", "saluton", "gxis", "adiaux",
kaj "mi estas vizitanto el fora lando kiu opinas, ke via lingvo
konsistigxas per nur unu vorto."
Mi logxas kaj logxis jam de jardekoj en Havajo. Mi multe
sxuldas al la lando kaj ties unuaj enlogxantoj. Mi ne opinias,
ke vi devis lerni la lingvon. Mi opinias tamen, ke mi devos
lerni gxin.
Ano de la cxefa gento en Suomio (ili muzikas per kanteleo kaj sxvitas
en sekbanejoj [savxnoj]). Aliaj gentoj en Suomio : svedoj (ili logxas
cxefe en O-Insulo kaj Helsinko), sameoj (en la Nordo ili bridas
rimencervojn), rusoj (cxefe en la Sudoriento en pravagloraj
monahxejoj).
Suomio :
Oficialaj lingvoj : la suoma kaj sveda.
Cxefurbo : Helsinko.
Nacia heroado : Kalevala (= lando de Kalev).
Plej fama komponisto : Jano Sibeljusa.
Plej fama romano : "Sep Fratoj" de Aleksio Kivia.
"Norda Ameriko" en la suoma : Pohjoisamerika
(Prononcu plimalpli kiel en Esperanto, speciale la "h", sed akcentu la
unuan silabon.)
Notu, ke Marko uzas la vorton "suomo" en la senco de "suomiano".
Manvxelo
> Kio volas diri "suomo"??
Tradicie oni parolas pri la lando "Finnlando", kaj la homoj estas
"Finnoj". Tio tamen ne estas tute kontentiga en Esperanto, pro la duobla
"n".
La nomo de la lando en la finna estas "Suomi"; tial iuj uzas "Suomon" por
la homoj kaj "Suomion" por la lando, por eviti la duoblan "n".
Nun shajnas al mi ke prefere oni kuraghe diru "Finon" kaj "Finlandon", kun
nur unu "n". Estas vere, ke tiu similas al Fin-lando, sed oni senhezite
diras Irlandon, kvankam tio similas al Ir-lando.
Bonvolu atenti, ke la ideoj de Manuel pri la lingvo, kaj specife pri
lando-nomoj kaj personaj nomoj, ne estas ghenerale akceptataj.
--
Yves
<y...@storm.ca>
> Nun shajnas al mi ke prefere oni kuraghe diru "Finon" kaj "Finlandon", kun
> nur unu "n". Estas vere, ke tiu similas al Fin-lando, sed oni senhezite
> diras Irlandon, kvankam tio similas al Ir-lando.
Kiam oni ekparolos pri la iroj, isoj kaj nederoj, oni libere ekparolu
pri la finoj. Ĝis tiam mi rekomendas paroli pri irlandanoj, islandanoj,
nederlandanoj kaj finlandanoj.
Je via sano, plezure, nedankinde... ;o)
>
Eugenio
>> Kion oni respondas al "Dankon" ? Angle estus "You are welcome",
>> germane "Bitte", itale "Prego".
>> Dankon!
> Je via sano, plezure, nedankinde... ;o)
Jes, ruse eblas "Je via sano". Tio pensigas min pri eventuala solvo:
"Gxuu!"
--
Sergio
Iu amiko mia proponis "Vivu Meksikio!". Oni demandis lin: "kial Meksikio?"
Li respondis: "Kial ne Meksikio?"
Petro.
>> Demando :
>> Kion oni respondas al "Dankon" ? Angle estus "You are welcome",
>> germane "Bitte", itale "Prego".
>> Dankon!
> Je via sano, plezure, nedankinde... ;o)
Je via bonvolo, je via bontrovo...
laŭkuntekste.
Ankaŭ eblas ne respondi vorte sed respondi geste aŭ/kaj miene.
Tamen:
Rideto signifas dankon aŭ simpation el iuj personoj, el aliaj ĝi
signifas nur afablecon, el iuj aliaj mokadon aŭ ĉarmallogon do sen koni
la personojn oni povas mislegi sur la vizaĝo.
Mireja