Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Anekdotoj kaj ŝercoj

269 views
Skip to first unread message

eugen....@gmail.com

unread,
May 16, 2012, 9:14:25 AM5/16/12
to

Traduki ŝercojn ne estas facila afero ĉar ofte ili estas plene
kompreneblaj nur en ilia naskiĝlando kaj naskiĝlingvo. Pro tio mi petas vin ne juĝi min tro severe. :-)

F.E


http://fabigen.wordpress.com/anekdotoj-kaj-sercoj/
https://sites.google.com/site/verkojenesperanto/prozo/anekdotoj-sercoj

Dario Rodriguez

unread,
May 16, 2012, 11:12:07 AM5/16/12
to
Bonege, Eugenio ! Mi multe ridis. Eble vi devus iom post iom aperigi en ĉi
preskaŭ dezerta SCE iun specimenon de via serĉokolekto, por ĝojigi la
survivantojn.

Ekzemple, tiu, kiu diras:

Ekbruliĝis iu petroloputo, oni alarmis la specialan fajrobrigadon. Per
belegaj, aŭtoj kaj kun modernaj instrumentoj ĝi alvenis, tamen ĝi ne povis
proksimiĝi al la fajro pli ol ducent metrojn, tiel alta estis la
temperaturo.
Baldaŭ alvenis ankaŭ la loka fajrobrigado kun volontuloj. Ili ruliĝis tute
proksimen al la fajro, rapide elsaltis el la aŭto kaj fine ili sukcesis
estingi la fajron.
Post la evento okazis solena festeno, kie oni transdonis al la volontuloj
tre altan sumon kiel premion. Iu ĵurnalisto demandis la ĉefon:
- Kion vi faros per tiel granda sumo?
- Nu, certe mi riparigos la bremson de nia aŭto, ĉar pro ĝi ni preskaŭ
mortis.

D.



Dario Rodriguez

unread,
May 16, 2012, 11:21:04 AM5/16/12
to
Mi skribis "serĉokolekto" kvankam mi celis "ŝercokolekto".

Mi deklaras solene ke pri tio ne kulpas la tajpo-programo Ek.

Dario

eugen....@gmail.com

unread,
May 16, 2012, 4:31:30 PM5/16/12
to
Ĉu la supra estas ŝerco aŭ anekdoto? La ŝercoj estas vere neprevideblaj. Ekzemple la sekva ŝerco ridigis min sed mi tute ne estas certa ĉu ĝi havas la saman efekton ankaŭ ĉe vi.

DOMBRULADO EN HISPANIO
La fajrestingistoj tenas tolaĵegon kaj krias: Sinjorino ĵetu vin! Ŝi ĵetas sin…Huuuuuuuuuu…!
Kiam la telaĵo estas atingota, la fajrobrigadistoj: Oleeee!!!! La Sinjorino: Splaŝ!
F.E

PS: jen ligilo por trovi aliajn ŝercojn:
https://sites.google.com/site/verkojenesperanto/prozo/anekdotoj-sercoj

Dario Rodriguez

unread,
May 17, 2012, 5:14:04 AM5/17/12
to
Kara Eugenio: via lasta ŝerco devus havi kiel muzik-fonon la faman
"Toreador" de la opero "Carmen" de Bizet.

Mi sugestas amuzigi la survivantojn de SCE por daŭra aperigado de ŝercoj. Mi
kopiis jenan, vere komikan, de Kruko kaj Baniko, tre rekomendinda verko de
Louis Beaucaire:

Kruko kaj Baniko promenas en la kamparo. Sur izola herbejo ili vidas
sidantan knabinon, kiu trikas, paŝtante virbovon.

Baniko demandas ŝin:

— Fraŭlino, ĉu vi scias, kioma horo estas?

La paŝtistino, kiu sidas apud la bovo, kaptas ties dikajn testikojn, levas
ilin kaj post kelkaj sekundoj diras:

— Sinjoro, estas la deka kaj duono.

Kruko kaj Baniko interŝanĝas mirajn rigardojn kaj paŝas plu. Ĉar ili ĝis nun
neniam aŭdis pri tia horloĝa scienco, ili revenas post kvaronhoro al la
knabino. Ĉu vi povus nun diri al ni, kioma horo estas?

La paŝtistino flankenmetas la trikaĵon, kaptas la testikojn de la bovo kaj,
mane pesante ilin, deklaras:

— Estas la deka kaj kvardek minutoj.

— Fraŭlino, ĉu vi povas klarigi al ni, kiel vi scias tion tiom precize?

— Jes, estas simple. Kiam mi levas la ĉurujon de Standardo, mi vidas la
preĝejan horloĝon en la vilaĝo.

.................

D.

eugen....@gmail.com

unread,
May 17, 2012, 8:51:31 AM5/17/12
to
Ĝi estas bela. tamen al mi plaĉas pli la sekva:

Policano demandas sian kolegon: Kiel estas eble devojigi tiujn grandegajn flugmaŝinojn?

Aŭskultu bovo:

Tiujn oni devojigas ne ĉi tie sed tie supre kie ili estas tute malgrandaj.

F.E

eugen....@gmail.com

unread,
May 17, 2012, 4:09:30 PM5/17/12
to
Jen pripensiga indiana anekdoto:

Unu vesperon ĉeroka indiana maljunulo ekrakontis al sia nepo pri batalo kiu okazas en ĉiu homo. Li diris: Fileto, tiu batalo okazas inter du lupoj kiuj ĉeestas en ĉiu homo.
La unua estas la malbono: kolero, envio, ĵaluzo, bedaŭro, monavido, perforto, memkompato, kulpo, malamo, mensogemo, fieremo, superemo, egoismo.
La dua estas la boneco: ĝojo, pacemo, espero, trankvilo, humileco, ĝentileco, bonvolemo, empatio, grandanimeco, veremo, kunsento kaj kredemo.
La nepo pripensis iomete kaj poste demandis sian avon: Kaj kiu el la du lupoj venkos? La maljuna indiano ridete respondis: Tiu kiun vi nutros.

F.E
members.aon.at/aldone/peranto/index.html
http://www.youtube.com/user/fabigen1
www.radio-frei.de/player/flash/flplayer.html
http://www.youtube.com/watch?v=cWx3KrwXAHs&feature=relmfu
https://sites.google.com/site/verkojenesperanto/prozo/anekdotoj-sercoj

Oto Tekihaki

unread,
Jul 11, 2015, 2:10:19 PM7/11/15
to
Mi komprenis nur tion ke oni parolis pri piedpilko-matĉo, inter Rusio kaj Aŭstrio. Mi pensas ke dario komprenos ĉion. Sed ne gravas. Ĉi tiu persono povas paroli pri ĉio ajn kaj li sukcesos ĉiufoje ridigi vin. Li havas tute unikan ridmanieron. :-)

https://www.facebook.com/100003840373294/videos/547050402099634/
------
Oto

Oto Tekihaki

unread,
Jul 11, 2015, 4:08:37 PM7/11/15
to
Il giorno mercoledì 16 maggio 2012 17:21:04 UTC+2, Dario Rodriguez ha scritto:
Antaŭ trovi ĉi tiujn ŝercojn vi devis serĉi ilin, ĉu ne? Sekve, iusence temas ankaŭ pri serĉokolekto. :-)

Oto

LeviPetro

unread,
Jul 12, 2015, 3:15:05 AM7/12/15
to
Ne dubinde estas, ke la sinjorino bone ridis.

LeviPetro

unread,
Jul 12, 2015, 3:35:30 AM7/12/15
to
Jen kion rakontis al mi neesperantisto en Skövde (Svedio):

Seninfana paro adoptis ĵusnaskitan portugalan orfon.

Post kelka tempo konato vizitanta ilin trovis ilin okupitaj per lernolibroj,
diskoj, aŭdigiloj ktp.

"Kio okazas al vi?" demandis la vizitanto.

"Manuelo nun jam kapablas stari. Baldaŭ li komencos paroli, kaj ni lernas la
portugalan, ĉar ni volas tion kompreni, kion li diros."

Oto Tekihaki

unread,
Jul 12, 2015, 5:45:08 AM7/12/15
to
Mi ne kredas. Kiu tute ne ridis estis ĝuste tiu sinjorino. Nu, foje oni ridas pri certaj similaj ŝercoj, ĉar oni scias ke ĝi ne okazis en la realeco. Foje oni ridas pri la ridmaniero de persono eĉ se oni komprenas eĉ unu vorton de lia parolado, kiel en la suba video. Ĉi tiu persono povas paroli pri ĉio ajn kaj li sukcesos ĉiufoje ridigi vin. Li havas tute unikan ridmanieron. :-)

https://www.facebook.com/100003840373294/videos/547050402099634/
------
Oto

Oto Tekihaki

unread,
Jul 12, 2015, 7:20:55 AM7/12/15
to
Kaj jen denove la temo de la denaska lingvo. Mi kunsentas kun vi ke la termino *denaska lingvo* ne estas ekzakta. Sed estas malmultaj naivuloj kiuj kredas ke infano parolas tuj post la naskiĝo. Temas pri lingvo kiun la infano parolas ekde la unua aŭ la dua jaraĝo. *Denaska lingvo* jam estas termino tre disvastiĝinta sufiĉas ĝuste kompreni ĝin. Se tiu infano pro familiaj problemoj ne povis lerni la gepatran lingvon rekte de la gepatroj, lia parolmaniero distingiĝos de la aliaj infanoj. Tiun malfacilecon en la spontana parolado, la lernejo jam apenaŭ povos korekti. Tion mi spertas ofte en la praktiko. Ekzistas venetoj kiuj lernis unue nur la venetan lingvon. Ili neniam parolos tiel spontane itale kiel tiuj kies gepatra lingvo estas la itala. Mi ne neas ke la lernejo povas multe helpi.

Oto

Oto Tekihaki

unread,
Oct 26, 2015, 2:08:43 PM10/26/15
to
Nu estas sufiĉe ridiga ankaŭ la sekva ŝerco:
https://www.facebook.com/LovehelloU/videos/824270117638448/
------
Oto :-)

Oto Tekihaki

unread,
May 4, 2016, 8:46:46 AM5/4/16
to
Hungara humoristo Karinthi Frigyes konfesas:
http://autodidactproject.org/other/karinthy_hv/karinthy_prelego.html
-----
Oto

Oto Tekihaki

unread,
May 5, 2016, 7:00:35 AM5/5/16
to
Il giorno mercoledì 4 maggio 2016 14:46:46 UTC+2, Oto Tekihaki ha scritto:
Foje oni ridas pri la ridmaniero de persono eĉ se oni komprenas eĉ unu vorton de lia parolado, kiel en la suba video. Ĉi tiu persono povas paroli pri ĉio ajn kaj li sukcesos ĉiufoje ridigi vin. Li havas tute unikan ridmanieron. :-)
> > >
> > > https://www.facebook.com/100003840373294/videos/547050402099634/
> > > ------
>
> Hungara humoristo Karinthi Frigyes konfesas:
> http://autodidactproject.org/other/karinthy_hv/karinthy_prelego.html
> -----
> Oto

En la mondon nova sento venis,
Interreto poste ĝin subtenis.
Per flugiloj de la monda reto,
Nun ĝi flugos kiel hirundeto.
Malsatuloj, ili multe miris,

Kial neniu tion al ili diris?

Ke satigi malsatan homaron,

Ja sufichas havi SAT*-vortaron

Ŝerceme,
Oto
-------------

PS: Mi volis aldoni la sekvan ligilon ĉar mi trovas ĝin tre interesa:
http://autodidactproject.org/other/karinthy_hv/karinthy_novasento.html

LeviPetro

unread,
May 9, 2016, 4:35:22 AM5/9/16
to
Gratulon, Oto, por tiu pasticha shercpoemeto.
... Kaj dankon por la akompana ligilo.

Petro.

Oto Tekihaki

unread,
May 9, 2016, 6:39:02 AM5/9/16
to
Jes. Vi pravas. Mi estas pastiĉulo. Mi ne estas poeto. Mi estas nur amatoro. feliĉan printempon Petro!
----
Oto

Oto Tekihaki

unread,
May 12, 2016, 6:57:23 AM5/12/16
to
Il giorno mercoledì 11 maggio 2016 12:39:02 UTC+2, Oto Tekihaki ha scritto:

PS: Mi ne scias kial, sed la sekvaj vortoj de Julio Baghi kortuŝas min. Nu, eble iomete ankaŭ mi sentas min mondvagabond'. :-)

"Floron, ĉifonon, la ridon kaj larmon, homoj akceptu donace de mi! Venkos la amo la venĝon inertan, ĉar ĝin destinis por venko la Di!. Mia donaco, se estas modesta, min ne riproĉu, ĉar estas nur sklav', kiu la verkon donante sin donas kaj li mem restas mizere sen hav'. Ĉion mi donas kaj ĉion disĵetas, kiun mi havas en tiu ĉi mond', por ke vi ridu kaj larmu sincere sonĝojn naivajn de mondvagabond'."
------
PS. de Oto

Salutojn el Italio! Feliĉan printempon! Jen kelkaj utilaj ligiloj kun Esperantujo:

https://www.facebook.com/notes/esperanto/indekso-de-grupoj-de-facebook-en-esperanto/10150739764235289

Fabian Eugen

unread,
Oct 27, 2016, 9:24:29 AM10/27/16
to
Jen kelkaj aliaj ŝercoj: http://www.facebook.com/groups/shercoj/

Eugenio

LeviPetro

unread,
Oct 30, 2016, 7:25:30 PM10/30/16
to
Jen aperas nova generacio da denaskaj verduloj!

Petro.

paco

unread,
Oct 31, 2016, 11:52:46 AM10/31/16
to
Sendu malplenan mesaghon al

esperanto-anek...@yahoogroups.com

respondu al konfirmmesagho kaj vi ricevos shercojn

LeviPetro

unread,
Nov 1, 2016, 7:33:39 PM11/1/16
to
La erco pri ŝercoj estas neelĉerpebla.

Petro.


Fabian Eugen

unread,
Dec 11, 2016, 3:39:45 AM12/11/16
to
Vi pravas. Jen ŝerco pri la vortordo:

Regula SVO vortordo estas pova ilo por eviti ambiguecojn, precipe pri subjekto kaj objekto. Tion uzante, oni bezonas nek akuzativajn finaĵojn malfacilajn, nek konfuzajn prepoziciojn kiel "na". La ilo estas multe uzata en la du plej facile lerneblaj lingvoj de la mondo, la angla kaj la ĉina, kaj ankaŭ en la plej populara lingvo de la mondo. Baza principo de SVO: La baza principo estas ege simpla. La verbo estas en la mezo. Antaŭ la verbo troviĝas la subjekto. Post la verbo la objekton ni trovas.

Ekzemplo el la angla
Ni rigardu mallongan diraĵon el la angla:

Time flies like an arrow.

Por analizi, ni unue devas trovi la verbon en la mezo –
like
(ŝatas)
la verbo
Time
(tempo)
antaŭ la verbo, do parto de la subjekto
flies
(muŝoj)
antaŭ la verbo, do parto de la subjekto
an arrow
(sagon)
post la verbo, do la objekto
La signifo do estas...
"La tempo-muŝoj (speco de usonaj muŝoj) ŝatas sagon."
-----------------
Eugenio :-)

Fabian Eugen

unread,
Mar 2, 2017, 8:49:30 AM3/2/17
to
Il giorno di 2 marzo 2017, Fabian Eugen ha scritto:

PS: VIVU KIEL LA FLOROJ

Lernanto iam diris:

👱 "Ho, mastro! Mi ŝatus demandi pri io... Kion mi povas fari por ne ĉagreni pro la homoj? Kelkaj el ili parolas tre multe, kaj la aliaj estas malbonaj kaj ĵaluzaj. Estas ankaŭ tiuj, kiuj ege nezorgas pri la aferoj. Mi malamegas la mensogulojn kaj sentas min tre malĝoja pro la disvastigantoj de kalumnioj."
La mastro respondis:

👴 "Vivu kiel la floroj."

👱 "Sed kiel?" daŭrigis la lernanto. "Kiel oni povas vivi kiel la floroj?"

👴 "Rigardu ĉi tiujn florojn." diris la mastro, almontrante la liliojn kiuj kreskis en la ĝardeno. "Ili naskiĝis en la sterko, kaj eĉ tiam ili estas puraj kaj bonodoraj. Ili prenas el la malbonodora sterko nur tion, kio estas sana kaj utila. Ili ne permesas al la malbonodoro de la grundo makuli la freŝecon de iliaj petaloj."
-------------------
Eugenio :-)
Message has been deleted

Fabian Eugen

unread,
Mar 2, 2017, 9:49:54 AM3/2/17
to
Il giorno giovedì 2 marzo 2017 14:54:10 UTC+1, Fabian Eugen ha scritto:


Pri malutileco de Esperanto plej sperte rakontas, homoj kiuj neniam ĝin aŭdis.
(Georgo Handzlik)
-----------
Eugenio :-)

LeviPetro

unread,
Mar 2, 2017, 10:01:54 AM3/2/17
to
Ŝŝ! Ĝi verŝajne ripozas: ne veku ĝin.
(PIV 2005, p.1120)

Fabian Eugen

unread,
Nov 6, 2017, 11:05:06 AM11/6/17
to
PS: RIĈULOJ KAJ SCIENCULOJ
--------------------------------------
Riĉulo demandis la scienculon:
- Kial oni ofte vidas scienculon en la domoj de la riĉuloj, sed malofte riĉulon en la domoj de la scienculoj?
- Ĉar la saĝaj homoj konas la valoron de la riĉeco, sed la riĉuloj ne konas la valoron de la saĝo. - respondis la scienculo.

Fabian Eugen

unread,
Nov 8, 2017, 5:48:46 AM11/8/17
to
Il giorno domenica 12 luglio 2015 09:35:30 UTC+2, LeviPetro ha scritto:
PS: La sekvan novaĵon mi ne kredas. Tamen, en ĉi tiu grupo de ŝerculoj ĝi estas en bona loko:
https://www.facebook.com/photo.php?fbid=1209335682419660&set=gm.841621789276408 https://www.facebook.com/groups/shercoj/
---------
Eugenio

Fabian Eugen

unread,
Nov 8, 2017, 7:52:14 AM11/8/17
to
Il giorno mercoledì 16 maggio 2012 15:14:25 UTC+2, Fabian Eugen ha scritto:
> Traduki ŝercojn ne estas facila afero ĉar ofte ili estas plene
> kompreneblaj nur en ilia naskiĝlando kaj naskiĝlingvo. Pro tio mi petas vin ne juĝi min tro severe. :-)
>
> F.E
>
>
> http://fabigen.wordpress.com/anekdotoj-kaj-sercoj/
> https://sites.google.com/site/verkojenesperanto/prozo/anekdotoj-sercoj

PS:

La suban novaĵon mi ne kredas. Tamen, en ĉi tiu grupo de ŝerculoj ĝi estas en bona loko: https://www.facebook.com/photo.php?fbid=1209335682419660&set=gm.841621789276408 https://www.facebook.com/groups/shercoj/
-----------------------------
Eugenio da Sangiorgio

Fabian Eugen

unread,
Nov 13, 2017, 6:39:17 AM11/13/17
to
PS: Ĝi estas ne plu disponebla. ;-/ ...Bonvolu rigardi la sekvajn: Ĉi tiu ŝajnas ŝerco, sed estas multaj kiuj parolas la anglan multe pli malbone:

https://www.youtube.com/watch?v=zx8E3kLd3Dk
http://www.youtube.com/watch?v=X5ZkXzq_0NQ

Fabian Eugen

unread,
Nov 16, 2017, 7:52:35 AM11/16/17
to
Il giorno mercoledì 16 maggio 2012 15:14:25 UTC+2, Fabian Eugen ha scritto:
> Traduki ŝercojn ne estas facila afero ĉar ofte ili estas plene
> kompreneblaj nur en ilia naskiĝlando kaj naskiĝlingvo. Pro tio mi petas vin ne juĝi min tro severe. :-)
>
> F.E
>
>
> http://fabigen.wordpress.com/anekdotoj-kaj-sercoj/
> https://sites.google.com/site/verkojenesperanto/prozo/anekdotoj-sercoj

PS: Mi aĉetis vojaĝ-pilolojn, sed ili ne efikas: https://www.facebook.com/photo.php?fbid=1963749453640946&set=gm.1289184187853497

Eugenio da Sangiorgio

unread,
Nov 9, 2018, 8:50:42 AM11/9/18
to
Il giorno mercoledì 8 novembre 2017 13:52:14 UTC+1, Eugenio da Sangiorgio ha scritto:
> Il giorno mercoledì 16 maggio 2012 15:14:25 UTC+2, Fabian Eugen ha scritto:
> > Traduki ŝercojn ne estas facila afero ĉar ofte ili estas plene
> > kompreneblaj nur en ilia naskiĝlando kaj naskiĝlingvo. Pro tio mi petas vin ne juĝi min tro severe. :-)
> >
> > F.E
> >
> >
> > http://fabigen.wordpress.com/anekdotoj-kaj-sercoj/
--------------------------------------------------
Jen ŝercoj kiuj timigas:
https://www.youtube.com/watch?v=EEV_hk2WHAo
-------------------------------------------
Eugenio da Sangiorgio :-)

Frans Cobben

unread,
Nov 24, 2018, 5:55:44 AM11/24/18
to
Op woensdag 16 mei 2012 15:14:25 UTC+2 schreef Eugenio da Sangiorgio:
> Traduki ŝercojn ne estas facila afero ĉar ofte ili estas plene
> kompreneblaj nur en ilia naskiĝlando kaj naskiĝlingvo. Pro tio mi petas vin ne juĝi min tro severe. :-)
> F.E
> http://fabigen.wordpress.com/anekdotoj-kaj-sercoj/
> https://sites.google.com/site/verkojenesperanto/prozo/anekdotoj-sercoj

Mi amike danku vin por la bonaj tradukoj!

Eugenio da Sangiorgio

unread,
Sep 11, 2019, 5:03:37 AM9/11/19
to
Jen alia ŝerco: NENIU REKONUS VIN.

Profesia boksisto portas kapvoston. Frizisto tranĉante lian haron diras ŝercante:
-Se mi tranĉus vian harligon neniu rekonus vin.
-"Nek vin" ... respondas la boksisto. :-)
-----------------
Eugenio :-)

Eugenio da Sangiorgio

unread,
Sep 22, 2019, 3:38:11 PM9/22/19
to
Il giorno domenica 12 luglio 2015 09:35:30 UTC+2, LeviPetro ha scritto:
> Jen kion rakontis al mi neesperantisto en Skövde (Svedio):
>
> Seninfana paro adoptis ĵusnaskitan portugalan orfon.
>

Saluton Petro! Ankaŭ Mister Bean hazarde adoptis infanon. Feliĉe, post stranga aventuro, je la fino, la infano revenis al sia patrino. Ĉu al vi plaĉas la aventuroj de mister Bean?:
https://youtu.be/Fo6P1ZxQCt8
----------------
Eugenio

Eugenio da Sangiorgio

unread,
Sep 22, 2019, 4:13:38 PM9/22/19
to
Il giorno lunedì 13 novembre 2017 12:39:17 UTC+1, Eugenio da Sangiorgio ha scritto:

> > Nu estas sufiĉe ridiga ankaŭ la sekva ŝerco:
> > https://www.facebook.com/LovehelloU/videos/824270117638448/
> > ------
> > Oto :-)

PS: Ĝi estas ne plu disponebla. ;-/ ...Bonvolu rigardi la sekvajn: Estas multaj kiuj parolas la anglan multe pli malbone:

https://www.youtube.com/watch?v=zx8E3kLd3Dk
http://www.youtube.com/watch?v=X5ZkXzq_0NQ
https://www.youtube.com/watch?v=XH0CSzdHwg0
https://youtu.be/_F4KLGdG7-Y
---------------
Eugenio

Eugenio da Sangiorgio

unread,
Sep 23, 2019, 12:10:02 PM9/23/19
to
Il giorno lunedì 9 maggio 2016 10:35:22 UTC+2, LeviPetro ha scritto:

> > PS: Mi volis aldoni la sekvan ligilon ĉar mi trovas ĝin tre interesa:
> > http://autodidactproject.org/other/karinthy_hv/karinthy_novasento.html
>
> Gratulon, Oto, por tiu pasticha shercpoemeto.
> ... Kaj dankon por la akompana ligilo.
>
> Petro.

En la sekva video min ege ridigis persono, nur per lia stranga ridmaniero. Mi komprenis preskaŭ nenion, nur tion ke temas pri piedpilko. Tamen li sukcesis ridigi min: https://www.facebook.com/100003840373294/videos/547050402099634/
-----------------
Eugenio

Oto Tekihaki

unread,
Feb 4, 2020, 6:00:08 AM2/4/20
to
Il giorno domenica 12 luglio 2015 09:35:30 UTC+2, LeviPetro ha scritto:
> Jen kion rakontis al mi neesperantisto en Skövde (Svedio):
>
> Seninfana paro adoptis ĵusnaskitan portugalan orfon.
>
> Post kelka tempo konato vizitanta ilin trovis ilin okupitaj per lernolibroj,
> diskoj, aŭdigiloj ktp.
>
> "Kio okazas al vi?" demandis la vizitanto.
>
> "Manuelo nun jam kapablas stari. Baldaŭ li komencos paroli, kaj ni lernas la
> portugalan, ĉar ni volas tion kompreni, kion li diros."

- La embriono aŭdas sian patrinon paroli, kanti, dialogi ktp. Sed, ĉu estas eble ke novnaskito estus kapabla paroli tuj post la naskiĝo? Ĉiukaze, mi pensas, ke temus pri tre malofta okazaĵo. Kion vi pensas Petro?
-----------------
Oto :-)

LeviPetro

unread,
Feb 4, 2020, 6:03:37 PM2/4/20
to
Mi havis la okazon konstati, ke ĵusnaskito klare reagas al voĉoj aŭditaj dum
la gravedeco de ĝia patrino. Nenion plian mi klare observis.
La ideo, ke ĵusnaskito spontane parolus la lingvon de siaj prauloj, estas evidenta sensencaĵo.
Petro.


Oto Tekihaki

unread,
Feb 7, 2020, 8:14:18 AM2/7/20
to
Il giorno venerdì 9 novembre 2018 14:50:42 UTC+1, Oto Tekihaki ha scritto:
> Il giorno mercoledì 8 novembre 2017 13:52:14 UTC+1, Eugenio da Sangiorgio ha scritto:
> > Il giorno mercoledì 16 maggio 2012 15:14:25 UTC+2, Fabian Eugen ha scritto:
> > > Traduki ŝercojn ne estas facila afero ĉar ofte ili estas plene
> > > kompreneblaj nur en ilia naskiĝlando kaj naskiĝlingvo. Pro tio mi petas vin ne juĝi min tro severe. :-)
> > >
> > > F.E
> > >
> > >
> > > http://fabigen.wordpress.com/anekdotoj-kaj-sercoj/
> --------------------------------------------------
PS: Jen ŝercoj kiuj timigas:
https://www.youtube.com/watch?v=uaiJC3GNrCg&feature=share&fbclid=IwAR3dlvg3n2AXrsuKetM18EhYHWewoGTMwdccusFWIrItKNr76ElKvUGSBas
> https://www.youtube.com/watch?v=EEV_hk2WHAo
0 new messages