Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

SKRIBO v.1.0

0 views
Skip to first unread message

Adonis Saliba

unread,
Sep 7, 1998, 3:00:00 AM9/7/98
to
Karegaj samideanoj,

Tiu estas la lancxo de SKRIBO internaciskale,
Plia programo por nia esperantujo. Sube estas la inform-letero ene de
la programo.
La programo estas disponebla je:
http://www.esosoft.com/esperanto/dosieroj/skribo.zip (397kb)
Ři jam estis lanćata en Brazilo en la 20a Esperanto Renkontiřo de
San-Paýlo Ţtato en Paulinea. Granda sukceso, ne nur la programeto, sed
ankaý la kongreso.

=================================================================
SKRIBO versio 1.0
por Vindozo 95/98
far Adonis Saliba (ado...@esperanto.nu)
Septembro 1998
Simpla tekstoprilaborilo kun ebleco supersignadi en Esperanto kaj en
multaj aliaj latinidaj lingvoj.
==========================================
VEKI - Virtuala Esperanto Klubo-Internacia
(http://www.esosoft.com/esperanto)
==========================================
Mi ne scias, ću aperos aliajn versiojn de SKRIBO, sed almenaý tiu ći
bone funkcias en mia komputila medio. Mi esperas, ke ćiuj
esperantistoj řuu la simplecon de la programo kaj profitu por plimulte
esperantumi nian vivon per komunuza Esperanto.

Preskaý ćiuj iloj de la programo estas montrata supren en la
ilartabulo kaj ene de la menuo. Por la neregistritaj uzantoj
(mi postulas US$10 por sendi la registran ţlosilon) la tiparaj stiloj
ne estas disponigitaj. Tiu estas eta tiklo por rememorigi al vi, ke mi
multe laboris por fari tiun programeton.

Tiu programo estis farita por esti simpla kaj rekta maniero skribi en
Esperanto kaj nepre entenante la normalajn supersignojn de nia lingvo.
Tiuj, kiuj uzas aliajn vindozajn programojn tuj rekonos la plejmulton
de la komandoj ene de SKRIBO. Do, mi preteratentu tiun
helpopriskribadon. Se specifa dubo aperus, demandu min retmesaře
(ado...@esperanto.nu).

La sistemo uzata estas kongrua al Latin3 (do, pseýdo-latin3, fakte
estas la esperantaj karaktroj ene de la tiparo Latin1). Tio situacio
iel fuřas el normo, sed permesas skribadon en diversaj latinidaj
lingvoj. Antaý ol oni rutine uzu la unikodajn tiparojn kaj normalajn
pelilojn por supersignadi rekte el klavaro al ćiuj redakteblaj eroj de
Vindozo, oni bezonas ion. Tial SKRIBO aperis. Bedaýrinde, mi ankoraý
ne scias kiel klavumi por atingi la unikodajn karaktrojn. Estontece,
oni evoluos al tio.

La programo "Ćapelilo" estas ebla solvo, sed bedaýrinde ři ne
kompetentas kiel la Mikrosofta Word. La programo "Supersigno", estas
senpaga, tamen ři iel difektas la enon de Vindozo kaj igas nin
reformati la tutan vinćestron por esti libera el misoj. SKRIBO estas
simpla kaj ćipa. Ćar mi volis fari řin tre simpla kaj facile uzebla al
ćiuj ni, mi ne pretendis meti ćiujn eblaĽojn el la pli potencaj
tekstoprilaboriloj .Ři simple permesos tajpadon, sen parkerado de
ekzotika klavumado por atingi la supersignitajn literojn.

Tri literfontoj akompanas SKRIBOn, sed nur "Times New Roman Eo" estas
uzebla por la neregistritaj uzantoj. Almenaý tiun vi devas instali en
Vindozo por uzi SKRIBOn kaj por legi tiun tekston.

Mi nur volas aldoni, ke SKRIBO povas kopii (eltondi) elektitan tekston
(Ctrl-C), kiel ćiuj aliaj programoj sub vindoza medio, kaj vi povas
glui la kopiitan parton (el eltondaĽejo) (Ctrl-V) ene de viaj
retmesařoj, Word, NotePad, WordPad, Excel, de viaj TTT-pařoj (strange
estas ke Netscape Composer ne akceptas tion, sed se vi nepre volas
tion, kopiu la eltondaĽon al NotePad unue kaj poste al
Composer...!!!).

=================
Jen miaj referencoj por tiuj, kiuj volas pagi min kaj instigi min en
la prilaborado de esperantaj softvaroj:
Registrila kosto estas US$10,00
En Brazilo, deponu je [Banco do Brasil SA - Agęncia 0385-9 (Pinheiros
Săo Paulo) Conta: 203554-5]
aý [Bradesco - Ag.3114-3 - Conta: 138678-6]
Mia tuta nomo estas: Adonis Marcelo Saliba Silva

Ekstelande (fore el Brazilo): sendu per poţto, sed iomete kaţe. Mi ne
krokodilas la anglan ći tie. Sendu unu dekdolaran monbileton
volvkovrita en karbonfolio inter du poţtkartoj al la jena adreso: Rua
Corinto, 543 ap.81-B - CEP05586-060 - Săo Paulo(SP) - BRASIL
Ne timu! Tiaj monsendo, kvankam kontraýnorma, neniam malaperas.
Kontraýe, se vi farus la pagon per bankdepono, la prezo fariřus terure
alta. Sed atentu bone, la registrigilojn mi sendos nur per interreto
(aneksitaj al retmesařoj). Nepre avertu min retmesaře, ke vi sendis la
pagon, por ke mi sendu la registrilon al vi.
=================
NovaĽoj pri SKRIBO će http://esosoft.com/esperanto
aý pere da la diskutlisto VEKI. Por partopreni en tiu diskutlisto
sendu peton al mi.


=================================================================
Amike,
Adonis Saliba
(mailto:ado...@astrale.com)
http://astrale.com
tel/fax: (011)870-0206
consultas: (011)815-6043
==========================


Pejno Simono

unread,
Sep 8, 1998, 3:00:00 AM9/8/98
to

Adonis Saliba schrieb in Nachricht <35F3C2FF...@mandic.com.br>...

>La programo "Ĉapelilo" estas ebla solvo, sed bedaŭrinde ĝi ne


>kompetentas kiel la Mikrosofta Word. La programo "Supersigno", estas

>senpaga, tamen ĝi iel difektas la enon de Vindozo kaj igas nin
>reformati la tutan vinĉestron por esti libera el misoj. SKRIBO estas
>simpla kaj ĉipa. Ĉar mi volis fari ĝin tre simpla kaj facile uzebla al
>ĉiuj ni, mi ne pretendis meti ĉiujn eblaĵojn el la pli potencaj
>tekstoprilaboriloj .Ĝi simple permesos tajpadon, sen parkerado de


>ekzotika klavumado por atingi la supersignitajn literojn.

Ĉar Skribo tiom afable mencias Ĉapelilon, mi eble iomete venĝu. Do jen:

Skribo ne malsekretis, kiel ĝia brile facila klavado funkcias. Nome mankas
helpsistemo kaj en la legumin-o same ne estas iu indiko. Fakte Skribo tute
ne estas rektklava, ĝi estas senpaŝa per la cirkumfleksa klavo - internacie
ne tre konvena solvo. Kompare, Ĉapelilo provizas tri metodojn - stirklavan,
cirkumfleksan senpaŝan kaj rektan laŭ la E-klavaro. La Unikodkapabla klavilo
Ek provizas libere elekteblan duoblan senpaŝan klavaron kaj la E-klavaron.

Ke Ĉapelilo ne estas tiom potenca kiel Mikrosofta Virdo estas sendube vera.
Tamen, ĝia literumilo estas konsiderinde pli bona ol ĉiuj naciaj literumiloj
de Virdo, ĝia dividilo estas egale bona kaj aldone estas menciinde, ke ĝin
akompanas pli ol 70 tiparoj, ege pli multe ol ekzemple akompanas Virdon.

Kompare Skribo ne havas literumilon, ne havas dividilon kaj havas en la
senkosta versio nur unu tiparon. Por 10$ ĝi venas kun 3 tiparoj. Bedaŭrinde
kun nur tri tiparoj mankas iuj fasonoj por grasa, kursiva kaj ties
kombino. Skribo same ne havas kapan kaj piedan paĝareojn kaj ne estas eble
difini iujn flankajn marĝenojn. Se via presila pelilo tute hazarde kapablas
tion, nu en Skribo vi bedaŭrinde ne povas atingi ĝin. Lastvice, Skribo
evidente ne kapablas disadresi aŭ eksporti laŭ iuj substituaj alfabetoj aŭ
laŭ Unikodo.

Kulmine, laŭ miaj esploroj - helpsistemo ja mankas - ne estas eble enigi
novpaĝilon, do difini, ke nova paĝo komenciĝu ie meze de la dokumento.

Cetere, mi forte avertas alklaki la menueron "Malfaru". Ĝi nome ne laŭatende
malfaras, ĝi kvazaŭ malfaregas, viŝante vian tutan dokumenton.

Evidente ĉe Skribo ne temas pri tekstotraktilo, jen la funkcionaro de simpla
dosierredaktilo, tamen bazita sur RTF.

Tja, kion diri?


Simono

PS: Simple por rondigi la bildon. Jen la mankoj de Ĉapelilo:

Ĝi ne povas aranĝi plurkolumne.
Ĝi ne havas stilfoliojn, oni devas uzi specimenajn dokumentojn.
Ĝi ne kapablas uzi alternantajn paĝkapojn.
Ĝi ne kapablas organizi piednotojn aŭ generi indeksojn.
Ĝiaj enmeteblaj tabeloj estas tro malfortaj.

0 new messages