Wieland
-------------------------------------------------------------------
Ni invitas vin al la
37-A INTERNACIA SEMINARIO
de Germana Esperanto-Junularo
27.12.1993 - 03.01.1994
en Neumuenster (Nordgermanio)
"Rilatoj inter sxtatoj"
-------------------------------------------------------
Saluton!
Malbonon oni ne memoras, sed bonon oni cxiam gloras. La
agrablaj memoroj pri la 33-a IS en Neum_nster igis nin denove
inviti vin tien.
Kaj kial?
Por paroli pri Rilatoj inter sxtatoj,
do temo de granda aktualeco kaj cxiam kreskanta signifo.
Demandoj abundas, sed respondoj apenawx videblas:
- kiel solvi la konfliktojn de internaciaj interesoj kaj
"sxtatinternaj aferoj"?
- kiagrade la "monda komunumo" rajtas kaj kapablas enmiksigxi
dum "internaj konfliktoj", precipe dum militoj? Cxu ekonomia
forto rajtas justigi internacian politikan trudemon? Kio pri
sxtata memstareco?
- Kiom potencaj estas la Unuigxintaj Nacioj, la Internacia
Kortumo en Gxenevo, la diversaj "dawxraj" konferencoj de
KSKE ktp.?
- Cxu la Homaj Rajtoj internacie agnoskatas, cxu ili suficxas
kiel internacia legxaro?
- kiel realigi senmilitan konfliktsolvadon?
... kaj ne laste ni rigardu la historion de intersxtataj
rilatoj ekde la "Paco Romia" (Pax Romana) gxis la "Ligo
de Popoloj" kaj la politikaj "blokoj" gxis hodiawx; kaj
eble ni provu eltrovi kiel lingvoj influas la kunvivadon
de nacioj.
Same kiel cxiujare ni esperas je via vigla kontribuemo.
Memoru ke ju pli frue vi sendos viajn ideojn, des pli bone
por cxiuj. Do sendu viajn kontribuideojn al:
Por la tema programo:
Martin Burkert
Henri-Dunant-Str. 61-63 / 311
D-45131 Essen
Por la distra programo:
Kerstin Engelke
Moellner Str. 9, 2/19b
D-18109 Rostock
---------------------------------------------------------
KOTIZTABELO
kotizoj estas indikitaj en germanaj markoj (DEM):
Plena kotizo: aligxo antawx aligxo antawx poste
agxo je 27.12.1993 01.10.1993 01.12.1993
0 - 13 jaroj 180 220 260
14 - 20 jaroj 210 240 280
21 - 26 jaroj 230 260 300
pli ol 26 jaroj 270 320 360
Memzorgantoj aligxo antawx aligxo antawx poste
01.11.1993 01.12.1993
gxis 26 jaroj 90 100 110
pli ol 26 jaroj 130 140 150
Krompagoj: Germanoj, kiuj ne estas ordinaraj membroj
de GEJ awx GEA 60
partoprenantoj pli ol 40-jaraj krome 60
Rabato:
por partoprenantoj (en agxo de 14-26 jaroj) 40 DEM
el Albanio, la baltaj sxtatoj,
Bosnio-Hercegovino, Bulgario, Cxehxio,
Hungario, Kroatio, Pollando, Rumanio,
Serbio, Slovakio,Slovenio kaj la sxtatoj de
eksa Sovetunio
por kontribuantoj al la programo 10-25 DEM
lawx interkonsento ankawx pli
----------------------------------------------------
Aligxu cxe: Marc Stessgen
Hagedornstr. 6A
D-51069 Koeln
Vian pagon sendu al: Posxtgxiroficejo Karlsruhe
(bankokodo: 660 100 75)
Konto n-ro 545 77-754
je la nomo "Germana
Esperanto-Junularo"
kun indiko "37-a IS"
-----------------------------------------------------------
kaze ke vi aligxis al la IS en Neum"unster kaj timas pro tio ke vi ankoraux
ne ricevis konfirmilon, mi povas trankviligi vin. La duaj informiloj kiuj
funkcias ankaux kiel konfirmilo nur estos sentata dum la venontaj tagoj.
Wieland