Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

ekzegezo de sxercoj, nome de spritajxoj

7 views
Skip to first unread message

CS

unread,
May 23, 2012, 4:06:04 PM5/23/12
to
Mi estas kontenta se en cxi tiu malaperanta servo, oni publikigas pli kaj
pli da mesagxoj kun la celo ridigi iun ajn.
Pro tio mi deziras kontribui per bazaj pensoj.

Unue, la diferenco inter malnova kaj nova sxerco kusxas en tio, cxu la
auskultanto jam auskultis la rakontitan spritajxon.

Ekzemple prahistoria spritajxo estas cxe mi cxi tiu:

Du tomatoj transiras straton.
La unua tomato diras al alia: "Atentu!!! Alvenas automobilo!"
La dua tomato: "Sxprrrucccc"

Nu, malnova glaciigxiga spritajxo kiun mi konas de jaroj.

Sed antau 1 semajno kolego proponis al mi varianton: do, tute nova spritajxo
cxu ne?

Du tomatoj transiras straton.
La unua tomato diras al alia: "Atentu!!! Alvenas sxargx-cxamiono!"
"Sxprrrucccc" "Sxprrrucccc"

Mi pretas ege kontribui samteme.

Kaj mi sxatus ke estu ankau esperantistaj spritajxoj, el veraj spertoj.

UK Varsovio 1987. Inter la hoteloj ofertataj al kongresanoj estis Hotel
Wera.
Esperantisto maniulo pri esperantigo de nacilingvaj nomoj diras al alia: "Mi
logxas en vera hotelo"
La alparolato akre kaj kolere rebatis: "Kion Vi opinias: ankau mi pagis por
logxi en vera hotelo, ne en fusxa domo...."

Ktp ktp ktp

Cxu la spirito de Sxvarco helpos nin?

Amike Carlo




LeviPetro

unread,
May 25, 2012, 6:33:51 AM5/25/12
to
Straba generalo revuas trupon. Li haltas antaŭ soldato kaj demandas:
"Ĉu la supo kutime estas bona?" Najbara soldato respondas: "Jes mia
generalo!" La generalo turnas sin al li kaj diras: "Sed mi ne
demandis
vin." Tria soldato respondas: "Mi diris nenion, mia generalo!"
Perplekse, Petro.
0 new messages