oOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOo
(Eltirajhoj el artikolo en "United Church Observer" revuo, februaro
2002 far Eleanor Barrington, pastro in Otavo, Kanado)
"La plej grava celo de mondkomerca ekonomiko (angle: "globalization";
france: "mondialisation") estas la maksimumigo de profitoj de
transnaciaj korporacioj, per la translokigo de la produktado al landoj
kie la kosto de produktado estas la plej malmultekosta ...
La kapitalon kaj la kutime kelktempajn metiojn ricevas tiuj, kiuj
povas oferti la plej malmultekostan laborularon, la malplej efikan
reguladon pri-ekologian kaj maltrudon je multekostaj reguladoj
prihomaj rajtoj. Kontraktojn ne ricevas landoj kiuj demokratighas,
sed nur tiuj kiuj posedas malsatan laborularon sen sindikatoj laboraj
...
Che [internaciaj] Supro-klubaj kongresoj la tutan ekonomian ludo
reinventighas kiel virtuala realo. La fakcioj komercaj subtenantaj
mondkomercan ekonomikon estas korporaciegoj kies budghetoj
pretergrandas tiujn de pluraj landoj; sed tiuj samaj korporaciegoj mem
produktas absolute nenion -- ili simple merkatumas kaj
ekster-kontraktumas metiojn ...
La "ludreguloj" estas faritaj per internacia negociado prikomerca.
Negociadon partoprenas Ministeroj de Komerco; Ministeroj de Justeco,
Kulturo, Ekologio kaj Laboro tien ne estas invitataj. Same,
Ministeroj de Publika Sano, Edukado, Loghado, kies ministrecoj estos
dramege tushataj ne rajtas decidpartopreni tian negociadon. Civila
socio, grupoj kiel sindikatoj, religiaj grupoj, pri-ekologiaj kaj
homrajtaj organizoj ne rajtas je vocho che tia negociadotablo. Jen la
ekzistokialo de la protest-movado: nian tutmondan ekonomion oni estas
kreanta sekrete ... kiel la sekvantaro de Jesuo de Nazareto, ni
partoprenas fundamentan alvokadon por servi la malrichulojn. La Monda
Banko mem ... konfesis en 1999 ke: "mondkomerca ekonomiko shajnas
pliigi malrichecon kaj malegalecon ...
La kostoj per alghustighoj al komercaj plivastighado estas
surshultrita far la malrichuloj ..." Kiel la sekvantaro de Jesuo de
Nazareto ni serchas pacon bazitan de justeco por chiuj. Vastighanta
mondkomerca ekonomiko sekvas financajn anstatau socia-justecajn
prioritatojn kaj inter ties fruktoj ne estas paco ... la Centra
Agentejo pri Informado de Usono, ne vere radikala organizo, raportis
lastjare ke: "La levighanta tajdo de la ekonomio tutmonda kreos multe
da gajnantoj financaj, sed ne chiuj boatoj same levighos ... ghi
kunkreos konfliktoj hejme kaj fremdlande, garantiante ke ech pli
largha interspaco inter regionaj gajnantoj kaj perdantoj ol nuntempe
jam ekzistas" ...
Ni rilatas al chiuj homoj do ni spertas bezonon kompateman kaj devon
moralan respondi al tramonde vastighanta ekonomiko por nia gefratoj
vundeblaj. Silenco signifas konsenton. Memkontento kaj neago fronte
al tia mondvasta maljusteco signifas kunkomplecon. Ni devighas per
chiaj manieroj insisti ke niaj registarestroj malhardu komercajn
necocojn per prioritatoj prijustecaj kaj ankau ke ili insistu ke la
reguloj de la tutmonda ekonomio estu farataj malferme kaj demokrate
..."
(tradukita esperanten far la afishanto)
oOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOo
Ankau el la sama numero de la revuo citita supre (el la sekcio
"Citajhoj kaj komentoj"):
Sep eraregoj de la mondo kiuj kondukas al perfortado:
Richeco sen laboro;
Plezuro sen konscienco;
Scio sen karaktero;
Komerco sen moralo;
Scienco sen homeco;
Adoro sen ofertado;
Politiko sen principoj.
(Mahatma Gandhi)
rB
------------------
"Ni formighas kaj kreighas per tio, kion ni amas." (Goethe)
Lau la afisho shajnas ke la estimata afishanto celas ke okazas "sekretajn
intertraktadojn pri mondkomerco". Mi venis al tiun konkludon post konsulto
de PIV pri la signifo de la vorto "negoco". (PIV tamen ne chiam estas fidinda
lau certaj listanoj.)
PIV: negoco -Afero ( intershangho, pritraktado, perado) kies celo estas
monprofito.
Do, se mi bone interpretas la uzon de la vorto "negocado" fakte okazas
sekretajn intershangjon, pritraktadojn au peradojn de varoj kiuj eble kauzas
perdadon de profito por la malrichaj landoj.
Do, lau mia nelerta opinio shajnas kiel la afishanto estas trompita de "falsa
amiko" en la angla lingvo (usona lingvo)
KaGu:-}
"Raymond Brisebois" <rjl...@magma.ca> skrev i meddelandet
news:369980b0.02021...@posting.google.com...
> Jam delonge ke oni ne diskutis chi-formume _la sekretajn negocadojn_
> mondkomercajn kaj mi legis lastatempe la sekvantan artikolon chi-teman
> kiu sufiche klare esprimas la frustrojn de tiuj kiuj vigle protestas
> tramonde ...
>
>
oOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoOoO
o
>
> (Eltirajhoj el artikolo en "United Church Observer" revuo, februaro
> 2002 far Eleanor Barrington, pastro in Otavo, Kanado)
>
> La "ludreguloj" estas faritaj per internacia _negociado_ prikomerca.
> _Negociadon_ partoprenas Ministeroj de Komerco; Ministeroj de Justeco,
plej granda parto de la traduko estas forigita.
> Bone sciante ke mi ne estas same lerta kiel la estimata afishanto mi tamen
> kuraghas fari demandon pri la uzo de la vorto "negocado" en lia afisho.
>
> Lau la afisho shajnas ke la estimata afishanto celas ke okazas "sekretajn
> intertraktadojn pri mondkomerco". Mi venis al tiun konkludon post konsulto
> de PIV pri la signifo de la vorto "negoco". (PIV tamen ne chiam estas fidinda
> lau certaj listanoj.)
>
> PIV: negoco -Afero ( intershangho, pritraktado, perado) kies celo estas
> monprofito.
>
> Do, se mi bone interpretas la uzon de la vorto "negocado" fakte okazas
> sekretajn intershangjon, pritraktadojn au peradojn de varoj kiuj eble kauzas
> perdadon de profito por la malrichaj landoj.
Dankon pro via komentoj, KaGu:-) ... jes, vi tute pravas pri mia
elekto de vorto ... tio, kio okazas plej bone difinighas per via
ekzemplero korektanta ... la afishon estis redakciita de mi pluraj
fojoj antau sendo al s.c.e. ... specife malfacila estis la provo
traduki la terminon anglan "globalization" (france: "mondialisation")
kiu lastatempe akiris pure pri-komerco-intertraktado-an signifon ...
> Do, lau mia nelerta opinio shajnas kiel la afishanto estas trompita de "falsa
> amiko" en la angla lingvo (usona lingvo)
"Falsa amiko" leksike el la angla, jes, sed estas anglalingvanoj kiuj
ankau foje tradukas erare Esperantlingven el Kanado inter aliaj landoj
... ;-)
rB
"Négoce" = negoco,
sed:
"négocier", "négociation" = diskuti, intertrakti.
Alia najbara falsa amiko estas "trafiko", kiu en Esperanto nur
rilatas al transporto kaj cirkulado de homoj, varoj, veturiloj ktp.
La responda franca vorto "trafic" ankau sed chefe havas la sencon
"negoco".
Oni ne povas forigi tiajn falsajn amikojn, char ili ekzistas
internacie; sed utilas tre zorge atenti pri ili, por plibonigi la
internacian interkomprenighon.
Amike,
Petro.
Jes ... "falsaj amikoj leksikaj" abundas (mi konsentas pri "trafic"
char ech en la angla "traffic" havas identan samsignifon ...
Chu vi jam legis bonan tradukon de la termino "mondialisation" (angle:
globalisation) koncerne la supre-citata diskuto pri internacia
intertraktado sekreta (fermita al la tutmonda publiko) pri-komerca,
Pierre?
rB
(La angla vorto "global" estas dusenca: 1) tutmonda kaj 2)
maldetala. La unua senco estas falsa amiko por francoj, char la
franca "global" nur havas la duan sencon). Mi opinias evitinda
la neologismon "globaliz(ad)o", kiun mi jam renkontis.
Amike,
Petro.
Oni povus imagi vorton _priparolado_ kio klare indikas pri kio temas.
Kjell R