Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Jesuo estis tentata de Satano; kaj la anĝeloj servadis Lin

11 views
Skip to first unread message

Marko_IT

unread,
Feb 17, 2018, 10:33:21 AM2/17/18
to

Jesuo estis tentata de Satano; kaj la anĝeloj servadis Lin

El la evangelio laŭ Marko 1, 12-15
(Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM)



La evangelio de Marko, en la unua ĉapitro ekde versiklo 14, prezentas la komencon de la agado de Jesuo. Ni vidu, ili estas du versikloj, sed tre riĉaj kaj efikaj. Skribas la evangeliisto Post kiam Johano, li estas Johano la Baptisto, estis arestita, kial estis arestita Johano la Baptisto? Poste, en la sesa ĉapitro, Marko rakontos la kialon: ĉar Johano la Baptisto denuncis la reĝon, kiu estis preninta al si kiel edzinon la laŭleĝan edzinon de sia frato, sed estis ankaŭ alia versio, kiu ne kontraŭas, sed eĉ kompletigas ĝin, kaj ni ĝin trovas en la “Judaj Antikvaĵoj” de Jozefo Flavio, kaj kiu estas multe pli interesa, ĝi komprenigas al ni la kialon de la mortigo de Johano la Baptisto. Skribas Jozefo Flavio, ke “Kiam aliaj amasiĝis ĉirkaŭ li, ĉar liaj paroladoj estis atingintaj la plej altan gradon”, do la anonco de Johano la Baptisto atingis ĉiujn gradojn de la socio, “Herodo maltrankviliĝis”.


Johano anoncis mesaĝon de ŝanĝo, kaj la potenculoj ne deziras ŝanĝi, la homamaso volas ŝanĝi, sed la potenculoj ne, kial? “Elokventeco, kiu havis tiel grandajn efikojn sur la homojn, povis konduki al iu formo de ribelo, ĉar ŝajnis, ke ili volas esti gvidataj de Johano en ĉio ajn, kion ili faris”. Kaj jen la motivo, kiun diras al ni Jozefo Flavio: “Herodo tial decidis, ke estos multe pli bone frapi anticipe, kaj liberiĝi de li antaŭ ol lia agado kondukos al ribelo, prefere ol atendi renversiĝon kaj troviĝi en situacio tiel malfacila, ke li devos penti pri tio”.



Kiel regas Dio? Dio ne regas eldonante leĝojn, kiujn liaj subuloj devas observi, sed Dio regas komunikante sian spiriton, sian amokapablon mem, la akcepton de ĉi tiu amo. La regno de Dio en la evangelio estas alternativa socio, kie, anstataŭ amasigi por si, oni kundividas kun la aliaj, kie anstataŭ mastri oni metas sin je la servado. Proksima estas, kial ĝi ne jam alvenis? Ĉar por alveni ĝi ne malsupreniras dealte, estas bezonata ŝanĝo, kunlaboro fare de la homoj.

Jen kial li diras Konvertiĝu, kaj la evangeliisto utiligas verbon, kiu ne indikas religian konvertiĝon aŭ la revenon al Dio. Kun Jesuo ne estas necese reveni al Dio, ĉar Dio estas ĉi tie, sed oni devas akcepti lin, kaj kun li kaj samkiel li iri al la aliaj. Tiam li utiligas la verbon, kiu indikas ŝanĝon de pensmaniero, kiu profunde trafas la sintenon, do ŝanĝu vian vivon, Konvertiĝu kaj kredu al la evangelio. Jen, ĉi tiu estas bildo de espero, de certeco, kredu, ke eblas realigi alternativan socion, kredu tion ĝisfine, ĉar ĉi tiu estas la bona sciigo, ĝi estas la respondo de Dio al deziro pri vivpleneco, kiun ĉiu persono kunportas en si mem.





Vi povas legi la tutan komenton pri la Evangelio ĉi tie:



https://www.studibiblici.it/ESPERANTO/homilioj.html









Plej amike kaj frate





#homiliojenEsperanto















frans...@gmail.com

unread,
Feb 18, 2018, 6:41:22 AM2/18/18
to
Op zaterdag 17 februari 2018 16:33:21 UTC+1 schreef Marko_IT:
> Jesuo estis tentata de Satano; kaj la anĝeloj servadis Lin
>
> El la evangelio laŭ Marko 1, 12-15
> (Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM)
>
>
>
> La evangelio de Marko, en la unua ĉapitro ekde versiklo 14, prezentas la komencon de la agado de Jesuo. Ni vidu, ili estas du versikloj, sed tre riĉaj kaj efikaj. Skribas la evangeliisto Post kiam Johano, li estas Johano la Baptisto, estis arestita, kial estis arestita Johano la Baptisto? Poste, en la sesa ĉapitro, Marko rakontos la kialon: ĉar Johano la Baptisto denuncis la reĝon, kiu estis preninta al si kiel edzinon la laŭleĝan edzinon de sia frato, sed estis ankaŭ alia versio, kiu ne kontraŭas, sed eĉ kompletigas ĝin, kaj ni ĝin trovas en la “Judaj Antikvaĵoj” de Jozefo Flavio, kaj kiu estas multe pli interesa, ĝi komprenigas al ni la kialon de la mortigo de Johano la Baptisto. Skribas Jozefo Flavio, ke “Kiam aliaj amasiĝis ĉirkaŭ li, ĉar liaj paroladoj estis atingintaj la plej altan gradon”, do la anonco de Johano la Baptisto atingis ĉiujn gradojn de la socio, “Herodo maltrankviliĝis”.
>
>
>
> #homiliojenEsperanto

Jesuo estis juda bona viro!

LeviPetro

unread,
Mar 9, 2018, 5:30:00 AM3/9/18
to
0 new messages