Mi havas miksitajn sentojn pri tio. Unuflanke, ambaŭ retejoj
havis profesian aspekton; tio estas afero kiun Esperantistoj
tro ofte neglektas, laŭ mi. Aliflanke, mi trovis la erarojn kaj
pretendeman lingvouzon de Ĝangalo tre ĝenaj.
Kaj la neceso de interreta televido ŝajnas al mi tre dubinda.
Mi trovas arkivojn de filmetoj pli oportunaj.
Esperantisto rekomendis Interlinguan por EU
La 24-an kaj 25-an de novembro en Bratislavo, la ĉefurbo de Slovakio,
estis aranĝita internacia konferenco pri lingva politiko kaj lingvaj
rajtoj en Eŭropa Unio. La konferenco ne estis unuavice esperantista
aranĝo. Ĝi iom similis al la Nitobe-simpozioj, kelkfoje aranĝitaj
kun subteno de UEA, lige kun Universalaj Kongresoj de Esperanto. Tamen
ĉi-foje la aranĝanto estis la establo Eŭropa Domo de Bratislavo,
neregistara organizaĵo, kun subteno de la slovakia registaro. Dum la
konferenco estis diskutita la eventuala rolo de neŭtralaj lingvoj en
eŭropa komunikado. Esperantista preleganto proponis, ke EU konsideru
ankaŭ la uzon de Interlingua aŭ Glosa. La partoprenantoj de la
konferenco tamen ne sukcesis interkonsenti pri komuna rezolucio.
legu pli en Libera Folio
http://www.liberafolio.org
> Esperantista preleganto proponis, ke EU konsideru
> ankaŭ la uzon de Interlingua aŭ Glosa. La partoprenantoj
> de la konferenco tamen ne sukcesis interkonsenti pri
> komuna rezolucio.
La propono de la esperantista preleganto en la konferenco tute senvalorigis
planlingvojn. Kiel oni povas proponi planlingvojn por uzo en granda
multpopola komunumo, se tiuj lingvoj fakte ne havas parolantojn?
Tian ideon povas nur havi iu kiu kredas ke lingvo estas dekretebla. Sed tio
tute kontraŭas la ideon de komuna lingvo. Komuna lingvo bezonas akcepton en
grandaj partoj de la popoloj. Kaj tiu akcepto venos nur se la lingvo entute
aperas publike (en televido) kiel interkomprenilo por tute normalaj homoj.
Kiel la fiasko de ITV montris estas tro frue havi esperantlingvan televidon,
eĉ se nur estas en la interreto. Sed ni povas produkti filmetojn kaj
disponigi ilin en la interreto.
Ni bezonas pli da lingva kvalito en la parolado. Alikaze la lingvo restas
sur surogata nivelo kiel la ofte okazas rilate al la skribo. Ni ne povas
kontentiĝi per amatora nivelo de skribo kaj parolo. Tio sufiĉus por kelkaj
hobiuloj, sed Esperanto ne estis kreita por fariĝi hobio simile al kolektado
de poŝtmarkoj.
Ŝajnas al mi ke la supre menciita esperantisto ne estas la sola kiu havas
iluzian imagon pri la funkciado de lingvo.
Anton Oberndorfer
> Ambaŭ gxangalo.com kaj internacia.tv estas nun neatingeblaj.
> Mi supozas ke la problemo ne estas momenta, kaj ke ambaŭ
> fakte jam mortis.
Tio chi ne estas granda perdo.
La chefaj kapabloj de Flavio estis blufi, kaj plendi ke nur li pravas.
Ech je la fino li plendis pri sia ret-servo, diris ke ghi "ne korekte
agis" kaj diris ke la elsendoj revenos la 8an de novembro.
--
Yves Bellefeuille <y...@storm.ca>
Google users: To reply to posts, click "show options" next to the
poster's name, and then click "Reply" in the line that says:
"Reply | Reply to Author | Forward | Print | Individual Message"
Mia asocio jam decidis, ke ne plu apogos UEA-on per kotizoj, se gxi
rifuzos transpreni Gxangalon.
Decidite, kaj farite...
------------------
"Aliflanke, mi trovis la erarojn kaj
pretendeman lingvouzon de Ĝangalo tre ĝenaj."
-----------------
Mi ne povas imagi, kiel pretendema lingvouzo povas esti gxena por iu.
-----------------------
"Kaj la neceso de interreta televido ŝajnas al mi tre dubinda.
Mi trovas arkivojn de filmetoj pli oportunaj. "
-----------------------
Neceso ne cxiam aperas antaue. La plej multaj inventajxoj aperis
subite, neatendite. Sed poste ili pruvigxis esti utilaj kaj necesaj.
---------------------
"La propono de la esperantista preleganto en la konferenco tute
senvalorigis
planlingvojn. Kiel oni povas proponi planlingvojn por uzo en granda
multpopola komunumo, se tiuj lingvoj fakte ne havas parolantojn? "
--------------------
Pardonu min, sed tiu via aserto estas absurda. Kiam aperis Esperanto,
gxi same ne estis uzata en granda multpopola komunumo.
Cxio havas komencon.
laszlo i. toth
> Mia asocio jam decidis, ke ne plu apogos UEA-on per kotizoj, se gxi
> rifuzos transpreni Gxangalon.
> Decidite, kaj farite...
Se vi deziras ke UEA elspezu monon por Ĝangalo kaj aliaj tiaj interesaj aferoj,
kial vi ne trovas rimedon por havigi pli da mono al UEA.
Eble vi trovis pli taŭgan organizon kiu tute ne prizorgas la samajn valorajn iniciatojn kiel UEA,
kaj kiu aŭdacas investi en riskajn projektojn kies vivtenado estas duba.
Remuŝ (Belgio)
> Pardonu min, sed tiu via aserto estas absurda.
> Kiam aperis Esperanto, ĝi same ne estis uzata
> en granda multpopola komunumo.
> Ĉio havas komencon.
Nova lingvo ne jam de komenco estas taŭga por uzo en internacia institucio.
Unue devas alkreski parolantaro kiu reprezentas kvazaŭ test- kaj
evolumerkaton por la lingvo. Nur se tiu nova produkto (lingvo) sukcesas en
la testmerkato ĝi estas taŭga por difinita celo.
Oni vidas ĉe la ekzemplo de Esperanto kiel longe daŭras tia evoluo. Estas la
revo de multaj aktivuloj ke iam iu granda instanco decidos pri enkonduko de
Esperanto je ĝenerala nivelo kaj per tio solviĝos ĉiuj evoluproblemoj de la
lingvo.
La interreto plibonigis la evolueblecojn de Esperanto signife, ĉar nun
unuopaj uzantoj de la lingvo povas komunikadi eĉ se ili estas tute dise en
la mondo. Ili povas kunlabori por realigi tute novajn projektojn kiel
montras la ekzemploj de Vikipedio aŭ ReVo. Ili povas fari filmetojn kaj
publikigi ilin en la interreto, do malmultaj aktivuloj povas servi al la
tuta mondo.
Pro tio necesas ke esperantistoj-aktivuloj regu la teknikon de la interreto.
Ja ne ĉiu devas regi ĉion, sed kelkajn minimumajn konojn ĉiu aktivulo devus
havi, ekzemple skribi supersigne. (Via mesaĝo alvenis laŭ UTF-8, tamen vi
skribas surogate).
La interreto estas la ŝanco por Esperanto. Ni ne atendu iun decidon de
internacia instanco.
Jam prezidento Franz Jonas en sia malferma parolado de la UK en Vieno 1970
diris:
"Ne fidu tro la oficialajn instancojn, sed apogu vin sur viaj propraj
fortoj."
Esperanto devas kreski de malsupre, ĉu tio plaĉos aŭ ne.
Verdkore
Anton Oberndorfer
laszlo i. toth
Se Stano Marcxek povas redakti la revuon Esperanto hejme en Slovakio,
ne en Roterdamo, tiukaze ankau aliaj povus fruktuzi la apogmonon de
asocioj, anoj ne por vivi en Roterdamo, sed por eluzi gxin kiel eble
plej efike por la prospero de Eo. Interreto jam delonge faciligas la
transliman laboron.
laszlo i. toth
Kio povas daŭri 3-4 jarojn? Ĉu testperiodo?
Vi nenion eldiras. Via respondo estas tute konfuza kaj pro tio ne eblas
diskuti pri ĝi. Skribu ion kio eldiras ion.
Anton Oberndorfer
Se malbona stilo ne ĝenas vin, mi sugestas ke vi legu klasikaĵojn.
> ---------------------
> "La propono de la esperantista preleganto en la konferenco tute
> senvalorigis
> planlingvojn. Kiel oni povas proponi planlingvojn por uzo en granda
> multpopola komunumo, se tiuj lingvoj fakte ne havas parolantojn? "
> --------------------
> Pardonu min, sed tiu via aserto estas absurda.
Feliĉe, mi ne asertis tion.
> laszlo i. toth
Klivo
Komparu bv. la stilon de Trevor Steele al tiu de Zamenhof. Kies stilo
estas malpli bona? :-)
Povra Trevor Steel ne povas esti klasika verkisto... :( - (mi
ploretas... ;-) )
laszlo i. toth
Kompreneble, 3-4 jarojn dauros gxis kiam lingvoscienculoj eksperimetos
la onte akceptatan au nove kreotan planlingvon.
Se vi revadas pri tio, ke Eo estos nesxangxite akceptota, tiukaze vi
fantazias.
Ecx la decido pri la enkonduko de iu planlingvo ne estas certa, sed *se
tamen tio okazos*, tiukaze fakuloj estos tre prudentaj.
laszlo i. toth
> Kompreneble, 3-4 jarojn daŭros ĝis kiam lingvoscienculoj
> eksperimetos la onte akceptatan aŭ nove kreotan planlingvon.
> Se vi revadas pri tio, ke Eo estos neŝanĝite akceptota,
> tiukaze vi fantazias.
Mi neniel indikis ke mi revas pri akcepto de Esperanto. Mi nur deziras ke la
uzo de Esperanto kresku en la publiko, precipe en filmetoj elŝuteblaj en la
interreto. Tiel ĝi povos servi al pli da homoj kiel internacia lingvo. Ĉu la
lingvo iam estos akceptita de iu internacia organizo kiel laborlingvo, tio
ne interesas min.
Ĉu iam okazos decido pri enkonduko de Esperanto, estas por mi sensignife.
Pri la lingvo decidas la merkato (t. e. la uzantoj) kaj ne iuj fakuloj aŭ
politikistoj. Esperanto jam estas "sur la merkato" de 119 jaroj. Aliaj
planlingvoj restis ĉiam nur projektoj aŭ malaperis post mallonga provperiodo
de la merkato. Esperanto ja kovras la bezonon pri neŭtrala facila internacia
lingvo tiel bone ke konkurantaj aliaj planlingvoj en la malgranda merkato de
tiaj lingvoj ne havas ŝancon fariĝi sufiĉe fortaj por atingi iun ajn
signifon.
Rilate al nia lingvo politika-ideologia penso kondukas nur al senespero, dum
modesta realismo laŭ merkatekonomia penso kondukas al kontento.
Do ne revu sed laboru!
Anton Oberndorfer
Evidentigxis tamen, ke verkinto de tiuj leteroj ne estas mi, sed alia
hungara aktivulo, havanta la saman personan nomon "Laszlo", kion kelkaj
miskomprenis.
Mi nur volas mencii, ke "Laszlo" estas ofta kaj konata persona nomo en
Hungario, kaj "laszlo i. toth" ne egalas al "Laszlo Szilvasi". Kaj li,
kaj mi havas propran opinion, sed ili ne nepre (aux kutime ne) estas la
samaj :-)
Dankojn pro la distingado.
Laszlo SZILVASI (kaj ne "i. toth")
szilvasi cxe eventoj.hu
Do, por miaj mesagxoj respondecas *nur* mi:
laszlo istvan toth