Mi volas uzi liberajn programojn, kaj mi volas, ke kompostado funkciu
laŭeble aŭtomate, do la plej evidenta ilo estas TeX aŭ LaTeX.
Ĉu tamen Lout estas konsiderinda? Ĉu ĝi bone funkcias kun Esperanto?
Kompreneble mi iom eksperimentis antaŭ ol demandi. Sube estas la ĉapo
de unu el miaj provoj.
Ĉar aŭtomata vortdividado ne funkcias en Esperanto, mi aŭtomate (per
Perl-programeto) metas \- antaŭ ĉiu vokalo escepte la unuan kaj la
lastan en ĉiu vorto, ekzemple: bona, bon\-eco, turn\-op\-unkto, ...
Tio ne estas bonega, do mi ankaŭ malpreferas vortdividadon.
Cetere, ĉu iu scias manieron malŝalti la aŭtomatan vortdividadon sen
malŝalti la eksplicitajn indikojn per \hyphenation kaj \-?
Ĉu oni povas rekomendi pli bonajn tiparojn?
Mi demandas min, ĉu rezigni pri LaTeX kaj uzi nur TeX. Estas ege
malfacile ŝanĝi ion en LaTeX. Ekzemple, mi volis uzi subtitolon de
ĉapitrotitolo, kiu aperu en malpli granda tiparo sub la titolo kaj ne
aperu en la enhavo. Se tia afero ne estas jam antaŭvidita, oni devas
iom lukti.
Edmundo
\documentclass[a5paper]{book}
\usepackage[esperanto]{babel} % por ke mi povu uzi ^c por ĉ
\usepackage[T1]{fontenc} % por ke la citiloj aspektu malaĉe
\usepackage{dotlessj} % por ke mi povu uzi tiparon, kiu ne havas senpunkton j
\setcounter{secnumdepth}{-1} % por eviti ĉapitronumerojn
\addtolength{\textheight}{6\baselineskip} % la implicita valoro lasas enorman spacon
\addtolength{\topmargin}{-3\baselineskip}
\title{xxx}
\author{yyy}
\date{}
\pagestyle{plain}
\newcommand\ck{\guillemotright} % mi uzas »tiajn« citilojn
\newcommand\cf{\guillemotleft}
\hyphenpenalty=5000 % ĉar vortdividado estas malbona, oni evitu ĝin laŭeble
\tolerance=1000
\begin{document}
\fontfamily{ptm}\selectfont % tiparo "Times" estas pli bela ol "Computer Modern"
\maketitle
\tableofcontents
...
> Mi volas uzi liberajn programojn, kaj mi volas, ke kompostado funkciu
> laŭeble aŭtomate, do la plej evidenta ilo estas TeX aŭ LaTeX.
Mi povas ege rekomendi la koma-script-klasojn, kiuj estas pli potencaj
ol la normalaj klasoj.
> Ĉar aŭtomata vortdividado ne funkcias en Esperanto,
Ĉu vere? Mi neniam provis.
> Ekzemple, mi volis uzi subtitolon de ĉapitrotitolo, kiu aperu en
> malpli granda tiparo sub la titolo kaj ne aperu en la enhavo. Se tia
> afero ne estas jam antaŭvidita, oni devas iom lukti.
Ĉu tio?
\chapter{titolo ankaŭ an la enhavo}
\section*{subtitolo, kiu ne estas en la enhavo}
Ĝis!
juh
> Ĉu iu jam spertas pri kompostado de (Esperantaj) libroj kaj povas doni
> konsilojn?
Nu, mi provos kvankam mi mem ne bone plenumas tiujn antaŭ kondiĉojn.
>
> Mi volas uzi liberajn programojn, kaj mi volas, ke kompostado funkciu
> laŭeble aŭtomate, do la plej evidenta ilo estas TeX aŭ LaTeX.
>
> Ĉu tamen Lout estas konsiderinda? Ĉu ĝi bone funkcias kun Esperanto?
>
Mi sugestas plukonsideron de "DocBook", ilo bazita sur XML.
>
> Ĉar aŭtomata vortdividado ne funkcias en Esperanto, mi aŭtomate (per
> Perl-programeto) metas \- antaŭ ĉiu vokalo escepte la unuan kaj la
> lastan en ĉiu vorto, ekzemple: bona, bon\-eco, turn\-op\-unkto, ...
> Tio ne estas bonega, do mi ankaŭ malpreferas vortdividadon.
>
Mi memoras ke mi iam demandis, ĉu private aŭ publike, al vi kaj al Derk
pri eraroj en la dosiero "eohyph.tex". Do, la vortdivilo por LaTeX
ekzistas, eble penindas ĝia riparado. Mi kredas ke eraroj venis de
stranga kodigo de ĉapeloj.
Pri la vortdividaj reguloj mi memorigas pri pasintjara ĉi-tiea diskuto:
http://groups.google.com/groups?hl=es&lr=&ie=UTF-8&selm=uhpcnh4mh4i058%40corp.supernews.com
>
> Ĉu oni povas rekomendi pli bonajn tiparojn?
>
Carlisle estas homo kiu delonge zorgas pri tiparoj en LaTeX. Ekzistas
pakaĵo <carlisle> kiu permesas uzi aliajn tiparojn, sed mi ne povas
multon raporti pri ĝi ĉar mi ne uzas. Guglumu informon pri li kaj liaj
kontribuoj.
> Mi demandas min, ĉu rezigni pri LaTeX kaj uzi nur TeX. Estas ege
> malfacile ŝanĝi ion en LaTeX. Ekzemple, mi volis uzi subtitolon de
> ĉapitrotitolo, kiu aperu en malpli granda tiparo sub la titolo kaj ne
> aperu en la enhavo. Se tia afero ne estas jam antaŭvidita, oni devas
> iom lukti.
>
La recipo de Jan eble utilas: \section*{}.
Mi uzas packaĵojn kiu helpas iomete modifi la defaŭltajn
kompost-regulojn: <fancyhdr> kaj <a4wide>. La unua celas ĉefe la kapon
kaj piedon de paĝoj sed mi kredas ke vi povas iel pluiri. Legu la
koncernan PDF-dosieron.
Antaŭ unu jaro mi traserĉis informojn en la reto pri kompostado kaj
atingis tre interesan LaTeX-pakaĵon kiu permesas modifi ĉion en la
kompostado. Bedaŭrinde nek mi memoras nun precizan datumon pri ĝi, nek
mi trovas postspurojn de tiu esplorado en mia komputilo.
Jen tiu malmulta ĉio. Osta helpo tamen helpo.
--
Manuel Pancorbo
http://babil.komputilo.org/index.cgi?ago=sercxu&sercx_kasx=Manolo
Edmundo> Ĉu iu jam spertas pri kompostado de (Esperantaj) libroj kaj
Edmundo> povas doni konsilojn?
Edmundo> Mi volas uzi liberajn programojn, kaj mi volas, ke
Edmundo> kompostado funkciu laŭeble aŭtomate, do la plej evidenta
Edmundo> ilo estas TeX aŭ LaTeX.
Edmundo> Ĉu tamen Lout estas konsiderinda? Ĉu ĝi bone funkcias kun
Edmundo> Esperanto?
Edmundo> Kompreneble mi iom eksperimentis antaŭ ol demandi. Sube
Edmundo> estas la ĉapo de unu el miaj provoj.
Edmundo> Ĉar aŭtomata vortdividado ne funkcias en Esperanto, mi
Edmundo> aŭtomate (per Perl-programeto) metas \- antaŭ ĉiu vokalo
Edmundo> escepte la unuan kaj la lastan en ĉiu vorto, ekzemple:
Edmundo> bona, bon\-eco, turn\-op\-unkto, ... Tio ne estas bonega,
Edmundo> do mi ankaŭ malpreferas vortdividadon.
Iam mi faris vortodividajn tabelojn por Latehxo:
http://www.esperanto.mv.ru/Download/TeX/eo.tar.gz
Tio bone funkciis, tamen por la malnova versio de Latehxo (ja mi jam
delonge ne uzas paperon).
[...]
--
Sergio
> Mi sugestas plukonsideron de "DocBook", ilo bazita sur XML.
DocBook estas bona afero por konverti dokumenton al diversaj formoj,
sed la konvertado al PostScript funkcias per LaTeX, laŭ mia scio, do
por umi pri la grafika aspekto mi devus same umi pri LaTeX.
> Mi memoras ke mi iam demandis, ĉu private aŭ publike, al vi kaj
> al Derk
> pri eraroj en la dosiero "eohyph.tex". Do, la vortdivilo por LaTeX
> ekzistas, eble penindas ĝia riparado. Mi kredas ke eraroj venis de
> stranga kodigo de ĉapeloj.
Verŝajne indas esplori pri tio, sed eble la normala vortdivida
mekanismo de TeX ne povas bone dividi Esperantajn vortojn. Eble por
Esperanto oni bezonas programon, kiu analizas kunmetaĵojn.
> La recipo de Jan eble utilas: \section*{}.
Tio faras tro da spaco inter la titolo kaj la subtitolo, sed mi povas
ripari per \vspace{-2\baselineskip}.
Cetere, la alia konsilo de Jan, pri "koma-script-klasoj", estis tre
utila: \documentclass[a5paper,DIV11]{scrbook} donas multe pli sanan
aspekton ol miaj provoj mane ripari la fuŝrezulton de
\documentclass[a5paper]{book}.
Pri la tiparoj: por mi estas probleme scii, kio estas bona tiparo, eĉ
kiam mi rigardas la rezulton surpapere, kvankam mi intertempe lernis
rekoni la malbelecon de Computer Modern.
Edmundo
> Ver?ajne indas esplori pri tio, sed eble la normala vortdivida
> mekanismo de TeX ne povas bone dividi Esperantajn vortojn. Eble por
> Esperanto oni bezonas programon, kiu analizas kunmeta?ojn.
?u vere? Vidu, vortdividado rilatas al beleco de la kompostado, ?i ne nepre
e?as la semantikan strukturon de la teksto. Tio aplikeblas al ?iuj lingvoj.
Ekz., en mia lingvo (hispana) estas malmultaj kunmeta?oj sed la vortdividaj
reguloj ne aparte favoras la elmontron de ilia strukturo. Ekz.,
"limpiaparabrisas" estas malofte triradika kunmeta?o (limpia-para-brisas)
kies dividreguloj estas "lim/-pia/-pa/-ra/-bri/-sas" sen ia prefero por unu
a? alia.
Do, mi kredas ke ni ne devas mistifiki la esperantajn kunmeta?ojn. En la
menciita fadeno pri vortdividado, Marko kaj Roel alvenis al konkludo ke ?iu
vortdividu la? personaj preferoj sen ia gvidlinio, krom eble tiuj komunaj
al ?iuj lingvoj (ne lasi solaj vokalojn, ekz.) Mi ne vidas kialon ne
konsenti!
> Cetere, la alia konsilo de Jan, pri "koma-script-klasoj", estis tre
> utila: \documentclass[a5paper,DIV11]{scrbook} donas multe pli sanan
> aspekton ol miaj provoj mane ripari la fu?rezulton de
> \documentclass[a5paper]{book}.
Kio estas "koma-skript-klasoj"? ?u necesas aparta
pfile:/usr/share/doc/HTML/index-es_ES.htmlaka?o? Mi dankus plian informon
?ar mi estas aktiva late?-uzanto kaj do ?iu rilata nova?o interesas min.
> Pri la tiparoj: por mi estas probleme scii, kio estas bona tiparo, e?
> kiam mi rigardas la rezulton surpapere, kvankam mi intertempe lernis
> rekoni la malbelecon de Computer Modern.
Pri tiparoj multon scias Franko Luin...
--
Manuel Pancorbo
http://babil.komputilo.org/index.cgi?agosercxu&sercx_kasxManolo
> Kio estas "koma-skript-klasoj"? ?u necesas aparta
> pfile:/usr/share/doc/HTML/index-es_ES.htmlaka?o? Mi dankus plian informon
> ?ar mi estas aktiva late?-uzanto kaj do ?iu rilata nova?o interesas min.
http://www.ctan.org/tex-archive/macros/latex/contrib/koma-script/
Tie estas PDF-dosiero kun dokumentado.
La klasoj anstataŭas la klasojn "book", "article" kaj "letter". Ili
kongruas pli kun eŭropaj tiparaj kondiĉoj ol originalaj klasoj.
Ĝis!
juh
--
"Ein Fischer ist noch keine Fangflotte."
Gunda Roestel, Sprecherin der Gruenen, zur Lage ihrer Partei
> Manuel Pancorbo <man...@galerio.org> writes:
>
>> Kio estas "koma-skript-klasoj"? ?u necesas aparta
>> pfile:/usr/share/doc/HTML/index-es_ES.htmlaka?o? Mi dankus plian informon
>> ?ar mi estas aktiva late?-uzanto kaj do ?iu rilata nova?o interesas min.
>
> http://www.ctan.org/tex-archive/macros/latex/contrib/koma-script/
>
> Tie estas PDF-dosiero kun dokumentado.
>
> La klasoj anstataŭas la klasojn "book", "article" kaj "letter". Ili
> kongruas pli kun eŭropaj tiparaj kondiĉoj ol originalaj klasoj.
>
Vere mirinda pakaĵo! Mi tre dankas vin. Plue, ĉu ekzistas ia linux-programo
kiu zorgas pri instalado kaj aktualigado de LaTeX-pakaĵoj? La vindoza
distribuaĵo MikTeX disponigas tre bonan aktualigilon.
Mi profitas por pardonpeti ĉiujn pro la antaŭa malĝusta enkodigo. Mi plu
baraktas kun KNode sed jam videblas la fina venko!
> Plue, ĉu ekzistas ia linux-programo kiu zorgas pri instalado kaj
> aktualigado de LaTeX-pakaĵoj?
Mi uzas debian unstable kaj nur devas tajpi
apt-get update
apt-get dist-upgrade
por havi ĉiam la plej novajn pakaĵojn.
Sed ne vere necesas laŭ mi havi ĉiam la plej novan LaTeX-pakaĵon. Do
vi povas uzi debian stable.
Ĝis!
juh
--
Kofi kann wirklich stolz sein, Deutscher zu sein
http://www.sudelbuch.de/2001/20010323.html
> Manuel Pancorbo <man...@galerio.org> writes:
>
>
>>Plue, ĉu ekzistas ia linux-programo kiu zorgas pri instalado kaj
>>aktualigado de LaTeX-pakaĵoj?
>
>
> Mi uzas debian unstable kaj nur devas tajpi
>
> apt-get update
> apt-get dist-upgrade
Jes, sed tio nur ĝisdatigas linuks-pakaĵojn, sed ne subpakaĵojn de
'tetex'. Ĉu mi malpravas?
T.e., mi havas teteĥon sed tio NE signifas ke ĝi instalis la tutan
CTAN-arbon en la komputilon! Do, se mi ĝisdatigas teteĥon la rezulto
estas ke jam instalitaj lateĥ-subpakaĵoj refreŝiĝas sed ceteraj restas
for! Do, mi unue devas instali deziratajn lateĥaĵojn (kiel,ekz.,
'koma-script') sed... kiel? Ĉu deŝuti el CTAN-ujo kaj ordoni 'make
install' aŭ simile? Kaj jen revenas la demando: ĉu teteĥo (aŭ debiano,
ruĝĉapelo...) ne disponigas ilon por instali kaj ĝisdatigi la
lateĥ-kolekton?
Alivorte, ĉu sistemaj pakaĵoj estas rigardataj samrangaj al
kiu-ajn-programa subpakaĵo, el la vidpunto de distribuaĵaj instaliloj,
kaj tial mi povas uzi tiun ĉi? (ekz.: 'apt-get koma-script') Aŭ ne?
Antaŭdankon,
> kaj tial mi povas uzi tiun ĉi? (ekz.: 'apt-get koma-script') Aŭ ne?
apt-get install tetex-extra
Ciao!
juh
--
Klammheimliche Freude
Die Rechten setzen an zur Endlösung der 68er Frage.
http://www.sudelbuch.de/2001/20010123.html