Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Kazimierz Bein rakontas

40 views
Skip to first unread message

Oto Tekihaki

unread,
Nov 5, 2012, 4:16:07 PM11/5/12
to
“En la jaro 1887, kiam aperis la unua broŝuro de Dr. Esperanto, mi estis liceano en Varsovio. …”. Legu pri la unua renkonto de Kazimierz Bein (Kabe) kun Zamenhof …

K. Bein (Kabe)
” … Unu el miaj kolegoj, S.D., granda ŝerculo, aĉetis la lernolibreton, legis ĝin al ni dum la paŭzoj inter la lecionoj kaj uzis sian tutan spritecon por moki la lingvon kaj precipe kelkajn sufiksojn, kiujn li trovis … maldecaj. [...] ni estis junaj, la vetero estis bela, ne estas do mirinde, ke la boatveturado sur Vistulo allogis nin pli forte ol nova lingvo; ĉu ne sufiĉe jam tedis nin la antikvaj!

Pasis 16 jaroj. Kiel abonanto de la angla “Review of Reviews” mi legis tie kun intereso la esperantan kronikon, sed post kelke da monatoj ĝi komencis inciti min. “Kia diablo estas tiu Esperanto, kiun faris en Varsovio iu D-ro Zamenhof, okulisto, same kiel mi?” Mi aĉetis la unuan malgrandan broŝuron de Dr. Esperanto por Poloj, mi prenis de kolego (li tiam ne estis ankoraŭ Esperantisto) la jarkolekton 1896 de “Lingvo Internacia” kaj post kelke da tagoj, ĝustadire post kelkhora laboro, mi jam libere komprenis ĉiajn esperantajn tekstojn sen helpo de vortaro.

Mi jam konis la novan lingvon, mi ekdeziris koniĝi kun ĝia aŭtoro; [...] mi iris al la Doktoro, por aĉeti kelke da unuaj esperantaj eldonaĵoj, kiujn li tiam ankoraŭ vendadis en sia loĝejo. D-ro Zamenhof akceptas la malsanulojn de la 4a ĝis la 6a horo, mi do venis tuj post la 6a. La atendejo estis ankoraŭ plena kaj mi devis esti pacienca preskaŭ unu horon. Fine eliris el la kabineto la lasta paciento, kaj kun batanta koro mi min prezentis al la Majstro.

D-ro Zamenhof estis jam iom laca, sed eksciinte pri la celo de mia vizito, li tre afable akceptis min, kaj ni komencis esperante interparolon pri Esperanto. Mi konstatis kun plezuro, ke sen iu ajn peno mi komprenas ĉion; ĉu D-ro Zamenhof same facile komprenis min, mi ne scias, sed mi iom dubas, ĉar de mia konvertiĝo pasis apenaŭ unu semajno. La simpleco kaj natureco de la manieroj de l’ Doktoro tute ĉarmis min; kun streĉita atento mi aŭskultis ĉiun lian vorton kaj mi decidis, ke mi pli ofte … aĉetos esperantajn broŝurojn kaj librojn. Je la 8a horo D-ro Zamenhof komencis oscedi. Timante, ke mi tedis lin, mi tuj lin adiaŭis kaj foriris. Mi ankoraŭ ne sciis tiam, ke nia Majstro ĉiam kaj ĉie oscedas vespere; mi tion eksciis nur poste kaj mi trankviliĝis. “Bone”, pensis mi, “ne mi estis la kulpo”. Sed tute konsolita mi nin eksentis nur dum la Dresdena kongreso [en 1908]: D-ro Zamenhof, tute ne indiferenta je “das ewig Weibliche” [1], oscedis vespere, parolante kun fraŭlino Hedwig Reicher [2] ! [...]

—–

[1] “la ĉiam ina” (citaĵo el la dramo “Faŭsto” de Goethe).

[2] la fama aktorino [1884-1971], kiu ludis la rolon de “Ifigenio” dum la reprezentado de la dramo “Ifigenio de Taŭrido” de Goethe dum la kongreso en Dresden 1908.

—–

Fonto: “Rund um die Welt” – “Ĉirkaŭ la mondo”, 1-a jaro 1909/1910, p. 63-64 kaj 110 (la piednotoj tiel en la originalo). Memoraĵo okaze de la “50a datreveno de la naskotago” de Zamenhof.
.....
Raportas Otto Tekihaki

http://fabigen.wordpress.com/alia-vidpunkto/

Dario Rodriguez

unread,
Nov 6, 2012, 5:13:34 AM11/6/12
to
Dankon, kara Oto, pro via mesaĝo pri Kabe.

La figuro de la eminenta esperantisto Kazimierz Bein (Kabe) ĉiam altiris
min. Unuavide ŝajnas nekomprenebla ke tiom aktivega homo, kiu kapablis
perfekte traduki la enorman verkon "La Faraono" forlasis Esperanton tiom
abrupte, ke similaj forlasoj de nia movado estas nomataj "kabeiĝo".

En La Ondo de Esperanto iam aperis transskribo de interesega intervjuo
aperinta en Literatura Mondo farita al Kabe en 1931, far la fratoj Fethke
(unu el ĉi tiuj estis fama filmreĝisoro laŭ pseŭdonimo Jean Forge). Legu ĝin
ĉe:

http://www.esperanto.hr/tekstoj_Kion%20diris%20sinjoro%20Kabe.htm

Vidu ankaŭ:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Kabe

Dario

Oto Tekihaki

unread,
Nov 6, 2012, 3:37:34 PM11/6/12
to
Il giorno martedì 6 novembre 2012 11:13:19 UTC+1, Dario Rodriguez ha scritto:
> Dankon, kara Oto, pro via mesaĝo pri Kabe.
>
Nedankinde kara Dario. La vivo de Kabe estas afero pripensinda... Li kun siaj amikoj priridas Esperanton kaj poste li fariĝas la plej fama tradukanto de Esperanto. Ĉu en venonto ne povus okazi la sama afero al persono kiu hodiaŭ priridas Esperanton?
>
> http://eo.wikipedia.org/wiki/Kabe
>
>
>
> Dario

Oto Tekihaki

https://www.facebook.com/eugen.fabian.3


Oto Tekihaki

unread,
Jan 26, 2013, 2:39:00 AM1/26/13
to
Il giorno martedì 6 novembre 2012 21:37:34 UTC+1, Oto Tekihaki ha scritto:
P.S:

Jen alia ligilo pri parolado de Kabe antaŭ la Kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro.

http://boulogne2005.online.fr/eo/historio/kabe.htm
....
O.T
0 new messages