Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

"La Transilvania nupto" de Stephan Lang

17 views
Skip to first unread message

Eugenio da Sangiorgio

unread,
Aug 31, 2019, 3:35:29 PM8/31/19
to
Mi citas el "Esperanto", el recenzo de Ionel Onet:

"Stephan LANG naskiĝis kiel LANG István en la hungaria vilaĝo Kálmánd en 1945. Sen translokiĝi eĉ metron, baldaŭ post sia naskiĝo, István ekloĝis en nova vilaĝo, situanta en nova lando, kun nova oficiala lingvo. Kálmánd revenis al Rumanio kaj ricevis la rumanan nomon Cămin. La denaska lingvo de István fariĝis lingvo de “kunloĝanta minoritato”, lingvo eventuale tolerata sed certe ne ŝatata de la majoritato rumanlingva. (Post pli ol 60 jaroj, la situacio ne multe ŝanĝiĝis!) Tiuj ŝanĝoj – ekster lia volo – estis omenaj por István: 30-jara li fuĝos el la komunisma paradizo (laŭ la loka propagando) al la putra, dekadenca Okcidento (laŭ la sama propagando). Nederlando fariĝos lia adoptlando kaj la nederlanda lia verklingvo. En tiu ĉi lingvo li verkos la du membiografiajn romanojn, kiuj igos lin konata: La transilvania nupto (1997) kaj La Talpoĉasisto (2001). Iliaj E-lingvaj versioj, ambaŭ en la traduko de Gerrit Berveling, aperis en inversa ordo: La Talpoĉasisto (2007) kaj La transilvania nupto (2010). Malgraŭ la aperordo de la Esperantaj versioj, estas prefere legi ilin en la sama ordo en kiu ili aperis origine. Ne por sekvi ilian aperordon, sed pro kialo pli grava: la kronologia ordo de la eventoj. La atentokapta kaj streĉa La transilvania nupto okupiĝas pri la lastmomentaj preparoj por “vizito” al Hungario, la “forgeso” de la aŭtoro reveni al Rumanio, liaj fuĝo al Jugoslavio kaj alveno en Nederlandon, kaj la komenco de nova vivo en nova lando. La Talpoĉasisto, same atentokapta sed multe pli trista, portas nin, kune kun la aŭtoro, al la “nova” Rumanio, tuj post la falo de la diktaturo de Ceauşescu. Tie, kune kun li, ni ekscias kiel la ŝanĝoj okazis en vilaĝo rande de la lando, kaj – esence – ni malkovras sekreton pri la deveno de la aŭtoro, nun fremda en sia naskiĝvilaĝo. La stato de la mortanta patrino aldonas pli da tristo al etoso, cetere, morna. La aŭtoro ne kaŝas sian antikomunismon kaj ne hezitas piki tiujn okcidentanojn simpatiantajn tiun politikan sistemon. Feliĉe – por ili – ili ne vivas en tia sistemo. Kaj, refoje feliĉe kaj refoje por ili, al ili ne estas malpermesate esprimi sian politikan opinion, malpermeso kiu en la orient-eŭropa “paradizo” estis la regulo. Kun tia regulo, István/ Stephan Lang ne povis konsenti. Li forlasis sian denaskan paradizon por alia vivo en la okcidenta “infero”, kie li ja povis libere esprimi sin. En siaj romanoj, eseoj, artikoloj li faris ĝuste tion, kaj tiu (esprim)libero certe ne plaĉas al multaj. Ĉu al vi? Legu kaj decidu mem."
---------------------------------
Eugenio da Sangiorgio

Eugenio da Sangiorgio

unread,
Sep 1, 2019, 5:53:03 AM9/1/19
to
Il giorno sabato 31 agosto 2019 21:35:29 UTC+2, Eugenio da Sangiorgio ha scritto:

PS:
https://revuoesperanto.org/talpocxasisto?fbclid=IwAR2rMFrVycnCfwx2K_AroyBG1BRrY9Knd2CfNxB0wt72A8tpN2R5U6yxhjA

Frans Cobben

unread,
Sep 2, 2019, 6:33:27 AM9/2/19
to
31 augustus 2019 21:35:29 UTC+2 Eugenio da Sangiorgio:
> Mi citas el "Esperanto", el recenzo de Ionel Onet:
>
> "Stephan LANG naskiĝis kiel LANG István en la hungaria vilaĝo Kálmánd en 1945. Sen trans-lokiĝi metron, baldaŭ post naskiĝo, István ek-loĝis en nova vilaĝo, situanta en nova lando, kun nova oficiala lingvo. Kálmánd revenis al Rumanio kaj ricevis la rumanan!! nomon Cămin.

Nederlando fariĝos lia adopt-lando kaj la nederlanda lia verk-lingvo. En tiu ĉi lingvo li verkos la du mem-biografiajn romanojn, kiuj igos lin konata: La transilvania nupto (1997) kaj La Talpo-ĉasisto (2001).

Iliaj E-lingvaj versioj, ambaŭ en la traduko de Gerrit Berveling, aperis en inversa ordo: La Talpo-ĉasisto (2007) kaj La transilvania nupto (2010).

La aŭtoro ne kaŝas sian antikomunismon kaj ne hezitas piki okcidentanojn simpatiantajn de tiu politika sistemo. Feliĉe ili ne vivas en tia sistemo. Kaj al ili ne estas mal-permesate esprimi sian politikan opinion, mal-permeso kiu en la orient-eŭropa “paradizo” estis la dura regulo.
> ---------------------------------
> Eugenio da Sangiorgio

Mi amike danku agrable al Gerrit Berveling!
0 new messages