Das tägliche Pensum umfaßte Leibesübungen...und Arbeitsansätze, die die
Nahrungszubereitung, das sortieren von Ores oder das Zurechtschneiden und
Polieren von Sumpfholz betreffen konnten.
La ĉiutaga programo enhavis gimnastikon...kaj labortaskojn kiel preparadon
de manĝaĵo, selektadon de *Hores* aŭ prilaboradon kaj poluron de marĉeja ligno.
Kio estas Hores?
La itala traduko kiu ne konvinkas min, estas jena:
...selektadon de "hores"= selektadon de mineraloj (selezione di minerali)
Antaŭdankas Eugenio
fabigen.wordpress.com
Saluton Eugenio!
Mia gepatra lingvo estas la germana sed mi ne konas la vorton ores.
Ankau en la germana vortaro "Duden" mi ne trovis gin.
Sed en la angla estas vorto "ore".
Gi signifas erco, minajo - germane Erz. Eble la autoro uzis anglan vorton.
Nuntempe oni uzas multe da anglaj vortoj en la germana.
Sed mi kredas tiu frazo estas iom pli malnova.
Eble la agado okazas en anglalingva lando,
eble en Norda Ameriko car Sumpfholz povus esti "Taxodium distichum".
Gi estas arbo kiu kreskas en Usono, Meksikio kaj Gvatemalio.
Heinrich Schaeffer
Vi divenis la naskiĝlandon de la aŭtoro, Usono, Kalifornio. Ĉar temas pri
fantasta romano de Jack Vance, la rakonto okazas sur la fantasta planedo
Durdano. Mi pensas ke mi sukcesos traduki la tutan romanon ĝis Kristnasko.
Tiam ĉiuj povas uzi la tekston laŭ sia plaĉo. Kompreneble sen lukra celo ĉar
en tiu kazo oni devus kontaktiĝi kun la aŭtoro, se li vivas ankoraŭ. Aŭ kun
la parencoj de la aŭtoro. Kvankam tiu afero estos multe pli grava kiam mi
faros la hungaran tradukon. Almenaŭ mi pensas ke Esperanto ne estas tiu
lingvo per kiu oni povus riĉiĝi vendante la fantastan romanon de Jack Vance.
Tiom pli ĉar tiu genro eĉ ne en la aliaj lingvoj al ĉiuj plaĉas.
> Gi estas arbo kiu kreskas en Usono, Meksikio kaj Gvatemalio.
Dankon por via helpo Heinrich. Nun mi scias ke ĉifoje la itala varianto ne
estas
tre malproksime de la originalo. (minaĵoj,mineraloj) Mi elektos la unuan:
"selektado de minaĵoj"
>
> Heinrich Schaeffer
>
Dankeme, Eugenio