Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Jen, poemo! Premu 'n' nun!

0 views
Skip to first unread message

Steve Brewer

unread,
Oct 26, 1991, 3:12:28 PM10/26/91
to
A^utunajn Revojn
S. D. Brewer

Je la printempo, mi trovis amanton.
Mi kisis ^sin dol^ce kaj arde.
Nun je a^utuno, a^udi^gas la kanton,
la vento kantigas min karde.

Je la somero, la suno min gloris!
Purpurajn kaj verdajn vesta^jojn mi portis!
Sed nun mi atendas la lastan momenton,
kaj pla^ce memoras la molan tu^ssenton.

Prenu ^gin prenu! Mi ja donis ^cion,
petinte nenion la^utvo^ce.
Mensoge mi poste reprenis ja tion,
^si portis senscie orbro^ce.

Je la somero, la suno min gloris!
Purpurajn kaj verdajn vesta^jojn mi portis!
Sed nun mi atendas la lastan momenton,
dum semoj surrajdas a^utanan ^stormventon

^Cu je la vintro, dum blankglacia^joj,
surkovras urbbordan kamparon,
^si revos pri mi en sukeraj pensa^joj
dum trinki mielan dol^c^sparon?

Je la somero, la suno min gloros!
Purpurajn kaj verdajn vesta^jojn mi portos!
Sed nun mi atendas la lastan momenton,
^gis l' suno alportos printempan kresktenton.

0 new messages