Labor-tabla sercilo tauga por E-aj literoj

0 views
Skip to first unread message

Joxemari

unread,
Dec 31, 2005, 11:26:48 AM12/31/05
to
Karaj,

Cu iu el vi konas bonetan labor-tablan sercilon (angle Desktop
Search), kiu toleras kaj rekonas la esperantajn capelitajn literojn?
Mi provis plurajn (i.a. Google Desktop Search, Yahoo Desktop Search kaj
Copernic), sed ciu montrigas iu-rilate manko-hava: plejmulto ne
rekonas la capelitajn literojn, kaj la sola kiu bone toleras ilin,
almenau lau mia scio (t.e. Google DS), havas la fortan malavantagon,
ke gi ne liveras taugan antauprezenton de la tekstoj/dosieroj.
Mi celas uzi gin por traserci mian fiksitan diskon, kie kusas amaso
da esperantaj tekstoj. Tio multe helpas min ce verkado, ce analizo de
(mal)oftaj vort-kunmetoj, misuzoj kaj tiel plu. Temas entute pri io
simila al la bertila projekto TEKSTARO DE ESPERANTO, sed je privata
nivelo. Cu iu el vi ekhavis la saman ideon kaj sukcesis solvi gin
kontentige?

Amike, danke kaj nov-jare,

Joxemari Sarasua

Joxemari

unread,
Dec 31, 2005, 11:38:31 AM12/31/05
to
Mi bedauxras, ke pro mia nekompetento defalis la cxapeloj en la antauxa
mesagxo, kaj ke la kripligajxo eble vundis ies okulojn... Jen sube la
ikso-surogato:

Reamike, redanke ktp,

Joxemari


Karaj,

Cxu iu el vi konas bonetan labor-tablan sercxilon (angle Desktop
Search), kiu toleras kaj rekonas la esperantajn cxapelitajn literojn?


Mi provis plurajn (i.a. Google Desktop Search, Yahoo Desktop Search kaj

Copernic), sed cxiu montrigxas iu-rilate manko-hava: plejmulto ne
rekonas la cxapelitajn literojn, kaj la sola kiu bone toleras ilin,
almenaux lau mia scio (t.e. Google DS), havas la fortan malavantagxon,
ke gxi ne liveras tauxgan antauxprezenton de la tekstoj/dosieroj.
Mi celas uzi gxin por trasercxi mian fiksitan diskon, kie kusxas amaso
da esperantaj tekstoj. Tio multe helpas min cxe verkado, cxe analizo de


(mal)oftaj vort-kunmetoj, misuzoj kaj tiel plu. Temas entute pri io
simila al la bertila projekto TEKSTARO DE ESPERANTO, sed je privata

nivelo. Cxu iu el vi ekhavis la saman ideon kaj sukcesis solvi cxin
kontentige?

Dario Rodriguez

unread,
Dec 31, 2005, 3:58:00 PM12/31/05
to
Kara Joxemari:

Mi uzas Google Desktop Search kaj ĝi akceptas demandojn kun
supersignitaj literoj. Mi ĵus faris serĉadon en mia durdisko uzante la
vorton "fuŝa" kaj ĝi trovis plurajn arĥivojn en kiuj troveblas tiu
vorto.

Pri via fiasko rilate supersignitan mesaĝon, eble vi ne priatentis
antaŭelekti la kodigon "unicode UTF-8". Se vi tajpas mesaĝon kun
E-literoj, ekzemple uzante tajpilon "EK", vi devas nepre zorgi antaŭ ol
sendi la mesaĝon al la "elirejo" ke ĝi estu kodita lau unikodo UTF-8.

Feliĉan Novjaron 2006 al vi kaj al ĉiuj karaj SCE-anoj.
2006 Urte Berri On, kara Joxemari!

Dario Rodriguez

Joxemari

unread,
Jan 1, 2006, 6:42:11 AM1/1/06
to
Koran dankon, Dario.

Google Desktop Search bonege rekonas la cxapelitajn literojn, kaj
funkcias rapidege, sed prezentas plurajn handikapojn, almenaux por mia
celo: gxi ne bone montras cxiun trovitan specimenon ene de la sama
dosiero, kaj precipe ne liveras antauxprezenton, aux antauxvidajxon, de
la tutaj tekstoj (kutime mi laboras per long-tekstaj dosieroj, kie la
sercxataj vorteroj, aux vort-cxenoj, povas aperi ja multajn fojojn).
Tiu-rilate la interfacoj de Copernic, Yahoo kaj aliaj sxajnas montrigxi
pli oportunaj, sed, ho ve!, ne toleras Esperanton.

Felicxan 2006 al vi kaj al cxiuj!

Joxemari Sarasua.

mireille corobu

unread,
Jan 1, 2006, 7:31:16 AM1/1/06
to
> Koran dankon, Dario.

> Joxemari Sarasua.

Eble "kukolo" helpus al vi.
http://www.tekstoj.nl/kukolo/
Mireja 2006-e kore kaj Esperantiste salutas :-)

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages