Ricevloko: Rechtenfleth (53°23'20' norde; 8°30'30' oriente)
Ricevilo: SONY ICF-SW1000T kun aktivanteno AT-4
Dato kaj horo: 15-a de Decembro 2006 ekde la 16:00 ghis la 16:30 horo
lau la Universala Tempo (UTC)
Frekvenco: 6050 kHz
Signalforto: kontentiga
Interferoj: fortaj
Bruo: meza
Fado: meza
Tuttakso: malbona
Propagigh-kondichoj:
Suna flukso: 93 x (10 je la potenco -22) W/m/m/Hz
Boulder A-indekso: 42
Boulder K-indekso: 6
Jen kelkaj temoj el la Esperantlingva elsendo (kiom mi kredas esti
kompreninta ghuste):
Estis novajhoj, veter-informo kaj trarigardo de la pola gazetaro. En la
chi-lasta programero estis citite el la en la 15-a de Decembro 2006
aperinta artikolo de la gazeto "Gazeta Wyborcza" pri la chesigo de la
Esperanto-elsendoj de Pola Radio. - En la sekva programero "Homoj kaj
problemoj" estis prezentita intervjuo kun Peter Zilvar, aktivulo en la
Interkultura Centro Herzberg en la Esperanto-urbo Herzberg. Poste estis
redonita intervjuo kun la pola esperantista Europ-Uni-deputitino
Malgorzata Handzlik pri shiaj spertoj dum la du jaroj de shia
deputitineco. - Post kanto sekvis la adiauaj mesaghoj de la
geredakcianoj de la Esperanto-redakcio de Pola Radio (el ili Barbara
Pietrzak kaj Gabriela Kosiarska), en kiuj tiuj chi dankis al la
geauskultantoj por ties auskultado, subteno kaj solidareco. En la "fina
fino" Barbara Pietrzak atentigis pri estontaj podkastaj elsendoj. Krome
shi diris "morgau samhore". (Pro interferoj mi ne estas certa pri tio,
chu shi anoncis, ke en la sekvaj tagoj oni disaudigos registritajn
Esperanto-elsendojn.) En la fino estis kanto.
Estis tre malbona ricevado pro la interferoj de la samfrekvence
dissendanta BBC en la turka. - Dankon al la geredakcianoj de la
Esperanto-redakcio de Pola Radio por tiom da belegaj elsendoj, kiujn mi
povis ghui ekde 2000, la jaro de mia esperantistigho.
--
Andreas Kueck
Vi povus simple sendi ghin al via landa ambasadoro de Pollando, kun
nacilingva priskribo:
"raporto pri auskulto de Eo-elsendo de Radio Polonia per mallongaj
ondoj".
Vi bezonos 5 minutojn por tio kaj ghi montrighos kial klara atesto ke
ekzistas tiaj auskultantoj.
Bruno