Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Could you help me?

7 views
Skip to first unread message

Jana Gettel

unread,
Aug 16, 2003, 4:03:53 AM8/16/03
to
I'm trying to learn Esperanto but I didn't get very far...
But I need a sentence in Esperanto because I want it as a tattoo...
Could you help me, please???
"Love is what we're all about."
Well then, I hope that someone is so nice to help me...have a nice weekend!!
- Jana


Andreas Kueck

unread,
Aug 16, 2003, 5:08:26 AM8/16/03
to

Jana Gettel <jana-charl...@s2002.tu-chemnitz.de> schrieb in im
Newsbeitrag: bhkoib$cn9$1...@anderson.hrz.tu-chemnitz.de...

Jen mia nedecida propono:

"La amo estas tio, pri kio chio temas."

--
Andreas Kueck


Manish Jethani

unread,
Aug 16, 2003, 5:18:44 AM8/16/03
to
Andreas Kueck wrote:

[snip]


>>But I need a sentence in Esperanto because I want it as a tattoo...
>>Could you help me, please???
>>"Love is what we're all about."

[snip]

> Jen mia nedecida propono:
>
> "La amo estas tio, pri kio chio temas."

Mi provas lerni Esperanton. Kio estas la senco de "temi"?
Kaj "nedecida"? Bonvolu respondu angle.

Dankon!

--
Manish Jethani (manish.j#gmx.net)
phone (work) +91-80-51073488
http://www.livejournal.com/~mannu

sebastian.hartwig

unread,
Aug 16, 2003, 6:22:01 AM8/16/03
to
On Sat, 16 Aug 2003, Manish Jethani wrote:

> Andreas Kueck wrote:
>
> [snip]
> >>But I need a sentence in Esperanto because I want it as a tattoo...
> >>Could you help me, please???
> >>"Love is what we're all about."
>
> [snip]
>
> > Jen mia nedecida propono:
> >
> > "La amo estas tio, pri kio chio temas."
>
> Mi provas lerni Esperanton. Kio estas la senco de "temi"?
> Kaj "nedecida"? Bonvolu respondu angle.

"Temi" heisst "sich um etwas handeln"

"Nedecida" ist zusammengesetzt aus "ne-" und "decida". "decida" kommt von
"decidi" - "entscheiden", heisst also "entscheidend". "Ne-" heisst "un-".
"Nedecida" ist also "unentscheidend".

Oni lernas lingvon nur per la uzado.

Sebastiano

Mireille Corobu

unread,
Aug 16, 2003, 6:49:36 AM8/16/03
to

Amo, al ni, cxiel rilatas.
Mireja

Federico Zenith

unread,
Aug 16, 2003, 9:41:01 AM8/16/03
to
sebastian.hartwig ha scritto:

Sebastian, it read "bonvolu respondu ANGLE".

*******************
"temi" means "be about (something)" (from the word "temo" = "theme")

"Nedecida" is formed by "ne-" and "decida". "decida" comes from "decidi"
= "to decide", it means therefore "decided, relative to a decision".
"Ne-" is "non-, un-". Therefore "nedecida" is "undecided" ("uncertain"
is probably a better translation in English).

One learns a language only by using it.
*******************

Al Sebastian:

Ĉi tiu konduto kun komencantoj estas kaj damaĝa al esperanto, kaj rekte
malbona konduto. Oni ne rajtas plendi pri ke esperanto estas mokita de
iuj, se ni unue igas nin ridindigaj, kaj oni ne rajtas plendi, pri ke
multaj ne plu lernas post la komenca nivelo, se tian konduton oni tenas
je ili.

-Federico

Xavier Godivier

unread,
Aug 16, 2003, 10:04:15 AM8/16/03
to
Federico Zenith skribis:

Laux la adreso de la petinto pli normalas respondi germane ol angle, mi
do ne vidas problemon en la respondo de Sebastiano... Kaj oni ja lernas
lingvon nur per la uzado :-)

amike,
Zav'

--
Zav(a)esperanto-panorama.net
http://esperanto-panorama.net

Xavier Godivier

unread,
Aug 16, 2003, 10:11:49 AM8/16/03
to
Jana Gettel skribis:

My suggestion:
"Ni estas c^iel amo" = "We are by every means love"

or maybe "Amo, c^iel estas ni" to reflect a similar style of the
original sentence... (por stile simili al la originala frazo)

friendly/amike

Lee Miller

unread,
Aug 16, 2003, 10:17:43 AM8/16/03
to
"Jana Gettel" <jana-charl...@s2002.tu-chemnitz.de> wrote in message
news:bhkoib$cn9$1...@anderson.hrz.tu-chemnitz.de...

En la aktuala usonangla, la esprimo "to be all about something" signifas ke
oni cxefe pensas pri io, ade okupigxas pri io, cxiam faras ion pri io, ktp.
Ekzemple, mia filo amas elektrajn ilojn (borilojn, segilojn,
sxrauxbturnilojn, ktp) kaj antaux kelkaj tagoj li diris, "I'm all about
power tools!"

Do la traduko de la frazo, ne tre poezia, estus io kia "Amo estas nia
cxeftemo", "Amo estas nia cxefa afero", "Ni amas antaux cxio", ktp. Tamen
eble mi sercxus pli belan tradukon por tatuo . . .

Lee


Dario Rodriguez

unread,
Aug 16, 2003, 11:14:56 AM8/16/03
to
Kiam iu sukcesos trovi la plej belan tradukon, se ghi enhavas literojn
cx, ch, ktp., eble utilus, konsiderante ke la celo estas tatuo, sendi al
Jana Gettel bildon en kiu aperu la koncernaj chapelitaj literoj. Tatui
"cx", "ch" au simile estus malbelega.

Pravis Sebastiano respondante germane: Jana havas germanan retadreson.

Eble la retposhtilo de Jana akceptas unikodon: oni provu uzi chapelitajn
literojn por provi chu shli kapablas vidi ghuste la literon.

Ekzemple: Amo estas chio = Amo estas ĉio

(tio estas nur ortografia ekzemplo, ne propono de traduko)

Dario Rodriguez

sebastian.hartwig

unread,
Aug 16, 2003, 11:18:47 AM8/16/03
to
On Sat, 16 Aug 2003, Federico Zenith wrote:

> Al Sebastian:
>
> Ĉi tiu konduto kun komencantoj estas kaj damaĝa al esperanto, kaj rekte
> malbona konduto. Oni ne rajtas plendi pri ke esperanto estas mokita de
> iuj, se ni unue igas nin ridindigaj, kaj oni ne rajtas plendi, pri ke
> multaj ne plu lernas post la komenca nivelo, se tian konduton oni tenas
> je ili.

Nu, mi respondis tiel bone, kiel mi povis. Mi iam ankau skribis
anglalingve en tiu chi forumo, kun la rezulto, ke mia lingvajho estis
primokata. Se la demandinto ne komprenas la germanan -- ghi almenau ne
malutilas. Kaj eble iu -- kiel vi -- ja tradukas por li el la germana.

Sebastiano

Federico Zenith

unread,
Aug 16, 2003, 12:13:22 PM8/16/03
to
Dario Rodriguez ha scritto:
> [...]

> Pravis Sebastiano respondante germane: Jana havas germanan retadreson.

Li pravus se li respondintus al Jana, sed li respondis al Manish, kiu en
alia proksima fadeno diris:

"English is my first language, alongwith Hindi. I know a quite bit of
French grammar."

Ankaŭ la adreson de Manish estas germana (gmx.net), sed se li parolus la
germanan li dirintus en tiu fadeno.

Corobu Mireille

unread,
Aug 17, 2003, 4:10:03 AM8/17/03
to
>> "Jana Gettel"

>> I'm trying to learn Esperanto but I didn't get very far...
>> But I need a sentence in Esperanto because I want it as a tattoo...
>> Could you help me, please???
>> "Love is what we're all about."
>> Well then, I hope that someone is so nice to help me...have a nice
>> weekend!!
>> - Jana

> Lee Miller:



> En la aktuala usonangla, la esprimo "to be all about something"
> signifas ke
> oni cxefe pensas pri io, ade okupigxas pri io, cxiam faras ion pri io, ktp.
> Ekzemple, mia filo amas elektrajn ilojn (borilojn, segilojn,
> sxrauxbturnilojn, ktp) kaj antaux kelkaj tagoj li diris, "I'm all about
> power tools!"

> Do la traduko de la frazo, ne tre poezia, estus io kia "Amo estas nia
> cxeftemo", "Amo estas nia cxefa afero", "Ni amas antaux cxio", ktp.
> Tamen
> eble mi sercxus pli belan tradukon por tatuo . . .


Dankon por la precizigo.
l'amour ce qui nous tient?
Amo, tio kiu portas/tenas nin?
Amikajn salutojn de iu superbazaro cxe la maro, malfermita dimancxon matene ;-)
Mireja

Dario Rodriguez

unread,
Aug 17, 2003, 11:06:50 AM8/17/03
to
Federico Zenith skribis:

"Li pravus se li respondintus al Jana, sed li respondis al Manish, kiu
en alia proksima fadeno diris:
"English is my first language, alongwith Hindi. I know a quite bit of
French grammar." "

Prave, estimata Federico. Mi eraris, kaj pensis ke temis pri respondo al
Jana. Pardonpeton.

Dario

Manish Jethani

unread,
Aug 19, 2003, 4:03:44 PM8/19/03
to
sebastian.hartwig wrote:

> On Sat, 16 Aug 2003, Federico Zenith wrote:
>
>
>>Al Sebastian:
>>

>>Ĉi tiu konduto kun komencantoj estas kaj damaÄ a al esperanto, kaj rekte


>>malbona konduto. Oni ne rajtas plendi pri ke esperanto estas mokita de
>>iuj, se ni unue igas nin ridindigaj, kaj oni ne rajtas plendi, pri ke
>>multaj ne plu lernas post la komenca nivelo, se tian konduton oni tenas
>>je ili.
>
>
> Nu, mi respondis tiel bone, kiel mi povis. Mi iam ankau skribis
> anglalingve en tiu chi forumo, kun la rezulto, ke mia lingvajho estis
> primokata. Se la demandinto ne komprenas la germanan -- ghi almenau ne
> malutilas. Kaj eble iu -- kiel vi -- ja tradukas por li el la germana.

Dankon Federico, dankon Sebastiano. Mi estas gxoja pri ke vi
estas helpanta min. Mi lernos Esperanton rapide, kaj igxos
parto de cxi tiu komunumo. (Pardonu mian malbonan Esperanton.)

[angle]
Thank you Federico, thank you Sebastian. I am glad that you are
helping me. I shall learn Esperanto quickly, and shall become
part of this community. (Pardon my poor Esperanto.)
[/angle]

Tiu estas kion mi intencis. Bonvolu korektu!

Estas cxi tiu bonan?
<http://dictionaries.travlang.com/EsperantoEnglish/dict.cgi>
Povas vi sugesti iun kiu estas plin bonan?
[Can you suggest something (that is) better?]

Tre dankon!

Manish

--
Manish Jethani (mannu#livejournal.com)
phone (work) +91-80-51073488
http://mannu.livejournal.com/

sebastian.hartwig

unread,
Aug 19, 2003, 5:53:18 PM8/19/03
to
On Wed, 20 Aug 2003, Manish Jethani wrote:

> Dankon Federico, dankon Sebastiano. Mi estas gxoja pri ke vi
> estas helpanta min. Mi lernos Esperanton rapide, kaj igxos
> parto de cxi tiu komunumo. (Pardonu mian malbonan Esperanton.)

Nenio por pardoni. :)

> Estas cxi tiu bonan?

==> Chu chi tiu estas bona?

> Povas vi sugesti iun kiu estas plin bonan?

==> Chu vi povas sugesti iun, kiu estas pli bona?

Jes:

http://purl.org/NET/voko/revo/

Amike

Sebastiano

Eugen Fabian

unread,
Aug 22, 2003, 6:46:20 AM8/22/03
to

"Jana Gettel" <jana-charl...@s2002.tu-chemnitz.de> ha
scritto nel messaggio
news:bhkoib$cn9$1...@anderson.hrz.tu-chemnitz.de...

Jen mia modesta propono: Amo estas savanto de nia planedo.

F.E

TSIRIMOKOS Angelos

unread,
Aug 25, 2003, 9:40:52 AM8/25/03
to

Jana Gettel <jana-charl...@s2002.tu-chemnitz.de> skribis en
diskut-mesagho bhkoib$cn9$1...@anderson.hrz.tu-chemnitz.de...
> ... I need a sentence in Esperanto because I want it as a tattoo...

> "Love is what we're all about."
>
Translating advertising slogans (and movie titles) is generally very
difficult, and before attempting such a feat one had better know
exactly what they are, well, all about. "Love is what we're all
about" would appear to be a suitable slogan for a whorehouse
as well as for a more respectable charitable organization.
In either case, I would suggest something like
"Amo estas nia vivocelo" [literally, "love is our goal in life".]
Angelos TSIRIMOKOS, Brussels


Rex F. May

unread,
Aug 25, 2003, 10:40:33 PM8/25/03
to
in article bid9jv$i98$1...@lumo.pacujo.net, TSIRIMOKOS Angelos at
ang...@tiscali.be wrote on 8/25/03 7:40 AM:

Au, eble, simple 'Amo estas nia vivo.'

WRHarmon

unread,
Aug 25, 2003, 10:50:50 PM8/25/03
to
Aux simple
"Amo plej gravas".

Vilcxjo Harmon

Corobu Mireille

unread,
Aug 26, 2003, 8:52:01 AM8/26/03
to
>> "Jana Gettel":

>> I'm trying to learn Esperanto but I didn't get very far...
>> But I need a sentence in Esperanto because I want it as a
>> tattoo...
>> Could you help me, please???
>> "Love is what we're all about."
>> Well then, I hope that someone is so nice to help
>> me...have a nice weekend!!

Eugen Fabian:

> Jen mia modesta propono: Amo estas savanto de nia planedo.

Saluton Eugenio!
vi bonsxancas kredi tion :-/
Por mi amo ne povas savi nian planedon. Amo estas malfacile difinebla,
sxajnas al mi ke tio esence estas en la homaro ecx se oni rifuzas gxin
por/al/el si mem: kiu homo/homido povas bone vivi sen amo?
Mireja

Eugen Fabian

unread,
Aug 25, 2003, 2:02:36 PM8/25/03
to

"Corobu Mireille" <mnco...@hotmail.com> ha scritto nel
messaggio
news:628f0ef4.03082...@posting.google.com...


> >> "Jana Gettel":
>
> >> I'm trying to learn Esperanto but I didn't get very
far...
> >> But I need a sentence in Esperanto because I want it as
a
> >> tattoo...
> >> Could you help me, please???
> >> "Love is what we're all about."
> >> Well then, I hope that someone is so nice to help
> >> me...have a nice weekend!!
>
> Eugen Fabian:
>
> > Jen mia modesta propono: Amo estas savanto de nia
planedo.
>
> Saluton Eugenio!
> vi bonsxancas kredi tion :-/
> Por mi amo ne povas savi nian planedon. Amo estas
malfacile difinebla,

Jes, Mireja. Mi konsentas ke gxi estas malfacile difinebla.
Tamen, laux mi, kie estas amo tie
la respekto ne povas manki. Amo povas savi nian planedon
amante kaj
respektante la homojn, bestojn kaj iliajn cxirkauxajxojn.

> sxajnas al mi ke tio esence estas en la homaro ecx se oni
rifuzas gxin
> por/al/el si mem: kiu homo/homido povas bone vivi sen amo?

Mi gxojas ke ankaux vi bonsxancas kredi tion. ;o)
Nu, eble mi pli ol kredas mi esperas cxar la kontrauxo estus
tre malbela: Kvazaux mi dirus ke
la homo pro manko de amo pereigos nian planedon. ;o(......
Tion mi ne volas kredi. ;o)

> Mireja

Amike Eugenio

Paul Ebermann

unread,
Aug 26, 2003, 5:05:01 PM8/26/03
to
"Corobu Mireille" skribis:

> >> "Love is what we're all about."
>

> Eugen Fabian:
>
> > Jen mia modesta propono: Amo estas savanto de nia planedo.
>
> Saluton Eugenio!
> vi bonsxancas kredi tion :-/
> Por mi amo ne povas savi nian planedon.

Eble estas ecx inverse:

Amo estas tio, kiu dauxrigas la ekziston de
la homaro, kaj tiel malsavas la ceteran vivon
sur nia planedo.

[ La planedo mem tute ne interesigxas pri
kiu okazas sur gxia surfaco ...]


Pauxlo

Corobu Mireille

unread,
Aug 27, 2003, 4:41:14 AM8/27/03
to
>>>> "Jana Gettel":

>>>> I'm trying to learn Esperanto but I didn't get very
>>>> far...
>>>> But I need a sentence in Esperanto because I want it as
>>>> a tattoo...
>>>> Could you help me, please???
>>>> "Love is what we're all about."
>>>> Well then, I hope that someone is so nice to help
>>>> me...have a nice weekend!!

>>> Eugen Fabian:

>>> Jen mia modesta propono: Amo estas savanto de nia
>>> planedo.

>> Mireja:


>> Saluton Eugenio!
>> vi bonsxancas kredi tion :-/
>> Por mi amo ne povas savi nian planedon. Amo estas
>> malfacile difinebla,

> Jes, Mireja. Mi konsentas ke gxi estas malfacile difinebla.
> Tamen, laux mi, kie estas amo tie
> la respekto ne povas manki. Amo povas savi nian planedon
> amante kaj
> respektante la homojn, bestojn kaj iliajn cxirkauxajxojn.

Ne estas tiel simle: amo estas selekteca do la respekto al iu aux io
povas generi malrespekton al aliu aux alio.

>> sxajnas al mi ke tio esence estas en la homaro ecx se oni
>> rifuzas gxin
>> por/al/el si mem: kiu homo/homido povas bone vivi sen amo?

> Mi gxojas ke ankaux vi bonsxancas kredi tion. ;o)
> Nu, eble mi pli ol kredas mi esperas cxar la kontrauxo estus
> tre malbela: Kvazaux mi dirus ke
> la homo pro manko de amo pereigos nian planedon. ;o(......
> Tion mi ne volas kredi. ;o)

Miaopinie ne estas la amo kiu povas savi nian planedon sed la
konscienco ke gxi apartenas ne nur al ni...Vidu la ontan problemon de
la plivarmigxo de nia planedo de kiu rezultos la plirarigxado de la
malsala akvo. Ecx cxi tie, kiu famas por esti fonto de la euxropa
akvoprovizo, tre impresas min vidi en la arbara montaro la riveretojn
sekajn.
Post lukti por la energio oni luktos por la malsala akvo :-/
Mireja kiu skribas rapide cxar sxi vartas 8 monatan bebon kiu estas
sagxa sed tamen ekkurantan kvarpiede...Kia laboro nuna mia!
Amikajn salutojn.
Mireja

Corobu Mireille

unread,
Aug 27, 2003, 4:47:38 AM8/27/03
to
> Jana Gettel

Mi havas demandon:
Cxu ekzistas Esperantan vorton por "tatoo"?
Mireja dankas pro respondo.

sebastian.hartwig

unread,
Aug 27, 2003, 6:41:09 AM8/27/03
to
On 27 Aug 2003, Corobu Mireille wrote:

> Cxu ekzistas Esperantan vorton por "tatoo"?

Jesn. Ekzistasn Esperantan vorton porn tatoon: tatuon.

Amiken

Sebastianon

Corobu Mireille

unread,
Aug 27, 2003, 9:00:01 AM8/27/03
to
>> Corobu Mireille:


>> Cxu ekzistas Esperantan vorton por "tatoo"?

> sebastian.hartwig:



> Jesn. Ekzistasn Esperantan vorton porn tatoon: tatuon.

> Amiken

Hm!
Mi prikonscias ke mi neniam povos rompi la kolon de la akuzativo, sed
nun mi revas ke mi rompas la kolon de Sebastiano...Se vi estus antaux
mi...grrrrrrrrrrrr!
Atentu! Germanio ne estas for de Svislando kiel Bretonio ;-)

Iv Nigeler NeruzelP.
Mireja

sebastian.hartwig

unread,
Aug 27, 2003, 2:06:48 PM8/27/03
to
Mirejljo skribis:

> ...grrrrrrrrrrrr!
> Atentu! Germanio ne estas for de Svislando kiel Bretonio ;-)
>
> Iv Nigeler NeruzelP.
> Mireja

Des im echilef saghol ne al otneiro ed ojunamreg.

Ekima

Onaitsabes

WRHarmon

unread,
Aug 27, 2003, 2:43:45 PM8/27/03
to
Kie oni faras cxion renverse?? :-)

Vilcxjo Harmon

sebastian.hartwig

unread,
Aug 27, 2003, 3:14:20 PM8/27/03
to
On 27 Aug 2003, WRHarmon wrote:

> Kie oni faras cxion renverse?? :-)

Eble en Behinujo?

Sed Mireja komencis!

*fingromontras*

:-)

Sebastiano

(kiu hierau retrovis dekjaraghan kasedon, sur kiun li metis siajn tiamajn
sintezilosekvencilajn pecojn -- *krevasjerido*)

Eugen Fabian

unread,
Aug 26, 2003, 3:07:15 PM8/26/03
to

"Corobu Mireille" <mnco...@hotmail.com> ha scritto nel
messaggio
news:628f0ef4.03082...@posting.google.com...

Cxi tion mi ne bone komprenis. Cxu vi volas diri ke se mi
amas cxi tiun planedon
plenan de mirindajxoj per tio mi povus ofendi la Martanojn?
;o)


>
> >> sxajnas al mi ke tio esence estas en la homaro ecx se
oni
> >> rifuzas gxin
> >> por/al/el si mem: kiu homo/homido povas bone vivi sen
amo?
>
> > Mi gxojas ke ankaux vi bonsxancas kredi tion. ;o)
> > Nu, eble mi pli ol kredas mi esperas cxar la kontrauxo
estus
> > tre malbela: Kvazaux mi dirus ke
> > la homo pro manko de amo pereigos nian planedon.
;o(......
> > Tion mi ne volas kredi. ;o)
>
> Miaopinie ne estas la amo kiu povas savi nian planedon sed
la
> konscienco ke gxi apartenas ne nur al ni...

Mireja, al mi sxajnas evidenta ke vi donas signifon pli
mallargxan al la vorto amo.
La "konscienco ke gxi apartenas ne nur al ni"...ne suficxas.
Ekzemple cxi tie en Bassano tiu(j) kiu(j)
detruas la telefonojn publikajn estas konsciaj ke cxi tiujn
aparatojn plejparte uzas afrikaj ktp. enmigrintoj.
Ili estas same konsciaj ke cxi tiuj aparatoj ( laux ili
bedauxrinde ;o)...)ne apartenas nur al ili aux sxili.
Se ili ( aux sxi/li) amus (t.e. respektus) cxi tiujn homojn
ili aux sxi/li
certe ne gxojus malhelpi ilian komunikadon.

>Vidu la ontan problemon de
> la plivarmigxo de nia planedo de kiu rezultos la
plirarigxado de la
> malsala akvo. Ecx cxi tie, kiu famas por esti fonto de la
euxropa
> akvoprovizo, tre impresas min vidi en la arbara montaro la
riveretojn
> sekajn.
> Post lukti por la energio oni luktos por la malsala akvo
:-/

Mi rekonas ke por savi nian planedon la informado estas tre
grava sed krome
necesas ankaux iom da sento kiun ni povas nomi respekto aux
ecx amo.
Nehavante cxi tiun senton oni povas pensi ankaux jene:
Post mia morto povas veni ankaux la fino de la mondo. ;o/

> Mireja kiu skribas rapide cxar sxi vartas 8 monatan bebon
kiu estas

> sagxa sed tamen ekkuranta kvarpiede...Kia laboro nuna mia!

Sed mi estas konvinkigxinta ke Melodie estos tre felicxa
kune kun sia avino. ;o)
> Amikajn salutojn.

> Mireja

Amike
Eugenio

Paul Ebermann

unread,
Aug 27, 2003, 4:20:41 PM8/27/03
to
"Corobu Mireille" skribis:

> Mi prikonscias ke mi neniam povos rompi la kolon de la akuzativo, sed
> nun mi revas ke mi rompas la kolon de Sebastiano...Se vi estus antaux
> mi...grrrrrrrrrrrr!
> Atentu! Germanio ne estas for de Svislando kiel Bretonio ;-)

Sed felicxe Berlino estas suficxe for de Svislando ...

(Se mi ne eraras, Svislando estas tiu najbara
lando de Germanio, kies limo estas plej for
de Berlino ...)


Pauxlo

Corobu Mireille

unread,
Aug 28, 2003, 5:09:35 AM8/28/03
to
>>>>>> "Jana Gettel":

>>>>>> Could you help me, please???
>>>>>> "Love is what we're all about."

[…]



>>>>> Eugen Fabian:

>>>>> Jen mia modesta propono: Amo estas savanto de nia
>>>>> planedo.

>>>> Mireja:

>>>> Saluton Eugenio!
>>>> vi bonŝancas kredi tion :-/


>>>> Por mi amo ne povas savi nian planedon. Amo estas
>>>> malfacile difinebla,

>>> Jes, Mireja. Mi konsentas ke ĝi estas malfacile
>>> difinebla.
>>> Tamen, laŭ mi, kie estas amo tie


>>> la respekto ne povas manki. Amo povas savi nian planedon
>>> amante kaj
>>> respektante la homojn, bestojn kaj iliajn

>>> ĉirkaŭaĵojn.

>> Ne estas tiel simple: amo estas selekteca do la respekto al
>> iu aŭ io

>> povas generi malrespekton al aliu aŭ alio.

> Ĉi tion mi ne bone komprenis. Ĉu vi volas diri ke se mi
> amas ĉi tiun planedon
> plenan de mirindaĵoj per tio mi povus ofendi la Martanojn?
> ;o)

Tute ne, sed via demando estas kaj amuza kaj taŭga/adekvata? (mankas
al mi ĉi tie vortaro por kontroli mian vortuzon, pardonu al mi kelkajn
erarojn ĉar mi ne pensis esperante de pli ol 2 monatoj…)
Jen mia respondo:
Temante pri amo, oni selektas eĉ se oni ne deziras fari tion, ĉu eblas
AMI ĉiujn bestojn, ĉiujn homojn, kaj tiel plu? Tio estas utopio, ĉu
ne?
Temante pri respekto, edukado pli rolas ol la sentoj.
Mi povas respekti ion aŭ iun kiun mi ne AMAS.
Ame iun/ion mi povas malrespekti aliun/alion eĉ sen prikonscii ĝin.

>>>> ŝajnas al mi ke tio esence estas en la homaro eĉ se
>>>> oni rifuzas ĝin


>>>> por/al/el si mem: kiu homo/homido povas bone vivi sen
>>>> amo?

>>> Mi ĝojas ke ankaŭ vi bonŝancas kredi tion. ;o)
>>> Nu, eble mi pli ol kredas mi esperas ĉar la kontraŭo
>>> estus
>>> tre malbela: Kvazaŭ mi dirus ke


>>> la homo pro manko de amo pereigos nian planedon.
>>> ;o(......
>>> Tion mi ne volas kredi. ;o)

>> Miaopinie ne estas la amo kiu povas savi nian planedon sed

>> la konscienco ke ĝi apartenas ne nur al ni...

> Mireja, al mi ŝajnas evidenta ke vi donas signifon pli
> mallarĝan al la vorto amo.

Eblas.

> La "konscienco ke ĝi apartenas ne nur al ni"...ne sufiĉas.

Certe sed tie edukado intervenas, ne nepre amo.

> Ekzemple ĉi tie en Bassano tiu(j) kiu(j)
> detruas la telefonojn publikajn estas konsciaj ke ĉi tiujn


> aparatojn plejparte uzas afrikaj ktp. enmigrintoj.

> Ili estas same konsciaj ke ĉi tiuj aparatoj ( laŭ ili
> bedaŭrinde ;o)...)ne apartenas nur al ili aŭ ŝili.
> Se ili ( aŭ ŝi/li) amus (t.e. respektus) ĉi tiujn homojn
> ili aŭ ŝi/li
> certe ne ĝojus malhelpi ilian komunikadon.

Kial ili faras tion? Pro manko da amo al aliuloj? Por alikialo?



>>Vidu la ontan problemon de

>> la plivarmiĝo de nia planedo de kiu rezultos la
>> plirariĝado de la
>> malsala akvo. Eĉ ĉi tie, kiu famas por esti fonto de la
>> eŭropa


>> akvoprovizo, tre impresas min vidi en la arbara montaro la
>> riveretojn
>> sekajn.
>> Post lukti por la energio oni luktos por la malsala akvo
>> :-/

> Mi rekonas ke por savi nian planedon la informado estas tre
> grava sed krome

> necesas ankaŭ iom da sento kiun ni povas nomi respekto aŭ
> eĉ amo.

Por mi amo estas tro forta, pro tio mi reagis al via propono:
----


|Amo estas savanto de nia

----
>>>>> planedo.

> Nehavante ĉi tiun senton oni povas pensi ankaŭ jene:
> Post mia morto povas veni ankaŭ la fino de la mondo. ;o/

Jes

>> Mireja kiu skribas rapide ĉar ŝi vartas 8 monatan bebon
>> kiu estas
>> saĝa sed tamen ekkuranta kvarpiede...Kia laboro nuna mia!

> Sed mi estas konvinkiĝinta ke Melodie estos tre feliĉa


> kune kun sia avino. ;o)

Estos? Hm! ESTAS, nu mi tuj devas pretigi ŝian manĝon:
Miksi legomojn kun iom da viando. Ŝi ankoraŭ dormas.
Ĝis la…
Mireja

Ontwaakte

unread,
Aug 28, 2003, 8:17:48 AM8/28/03
to
> > Iv Nigeler NeruzelP.
> > Mireja
>
> Des im echilef saghol ne al otneiro ed ojunamreg.
>

Aspektas kiel antikva Esperanto :)
Cxu vi auxdis pri gxi?

ekima,
Ontwaakte


Corobu Mireille

unread,
Aug 28, 2003, 9:23:21 AM8/28/03
to
>> "Corobu Mireille" skribis:

>> Mi prikonscias ke mi neniam povos rompi la kolon de la akuzativo,
sed
>> nun mi revas ke mi rompas la kolon de Sebastiano...Se vi estus

antaŭ


>> mi...grrrrrrrrrrrr!
>> Atentu! Germanio ne estas for de Svislando kiel Bretonio ;-)

> Paul Ebermann:

> Sed feliĉe Berlino estas sufiĉe for de Svislando ...

Jes. Mi forgesis ke Sebastiano Berlinloĝas ;-)

> (Se mi ne eraras, Svislando estas tiu najbara
> lando de Germanio, kies limo estas plej for
> de Berlino ...)

Eblas, mi ne havas mapon antaŭokule, tamen kie mi nun estas (Fribourg
kantono), kvankam la ĉiutaga lingvo estas la franca mi kulturspiras
efluvojn kiuj pensigas min pli al Germanio ol Francio kaj ankoraŭ pli
ol Bretonio.

Nu, Sebastiano povas trankvile dormi, hodiaŭ mi nur revas retrovi mian
katon ĉe la maro. Ĉi nokton mi koŝmaris: Toussaint mortis, dispremita
de aŭto :-/
Mireja amike salutas la Berlinanojn.

Raymond S. Wise

unread,
Aug 28, 2003, 12:26:24 PM8/28/03
to
"Ontwaakte" <o...@hm.com> wrote in message news:bikroa$nur$1...@news247.cnt.ru...


Mi konsideras interesa la sekvantan veran ekzemplon de pra-Esperanto, kiun
mi trovis en la libro _Esperanto: Learning and Using the International
Language_ de David Richardson, ELNA kaj Orcas Publishing Company, (C) 1988,
che la pagho 260 :


[citkomenco]

Malamikete de las nacjes
Kadó, kadó, jam temp' está!
La tot' homoze in familje
Konunigare so debá.

(En la nuna Esperanto tio chi signifas: "Malamikeco de la nacioj falu, falu,
jam tempo estas! La tuta homaro en familion unuighi devas.")

[citfino]


--
Raymond S. Wise
Minneapolis, Minesoto Usono

mplsray @ yahoo . com


sebastian.hartwig

unread,
Aug 28, 2003, 12:43:40 PM8/28/03
to
On Thu, 28 Aug 2003, Raymond S. Wise wrote:

> Malamikete de las nacjes
> Kadó, kadó, jam temp' está!
> La tot' homoze in familje
> Konunigare so debá.

Jes, supozeble chiu serioza e-isto konas tiun strofon. La duonverso "jam
temp' está!" ech ighis parolturno en nuntempa Esperanto. Tamen ekzistas
almenau du skizoj de antikva au mezepokeca Esperanto. Se mi ne eraras unu
estas de Kalochaj' k la alia de iu barbulo, kies nomon mi forgesis. Mi nur
iam mallonge vidis. Chu estis nederlandano?

Sebastiano

Donald J. HARLOW

unread,
Aug 28, 2003, 1:12:33 PM8/28/03
to
Je 06.43 ptm 2003.08.28 +0200, Sebastian HARTWIG skribis

>On Thu, 28 Aug 2003, Raymond S. Wise wrote:
>
> > Malamikete de las nacjes
> > Kadó, kadó, jam temp' está!
> > La tot' homoze in familje
> > Konunigare so debá.
>
>Jes, supozeble chiu serioza e-isto konas tiun strofon. La duonverso "jam
>temp' está!" ech ighis parolturno en nuntempa Esperanto. Tamen ekzistas
>almenau du skizoj de antikva au mezepokeca Esperanto. Se mi ne eraras unu
>estas de Kalochaj' k la alia de iu barbulo, kies nomon mi forgesis.

Sxajne temas pri Manuel Halvelik. Tiu de Kalocsay aperis en "Lingvo Stilo
Formo".

Oni ankaux ne forgesu la Esperanton de 1881, suficxe malsimila al tiu de
1878 (la citita strofo), kiu trovigxas en pluraj dokumentoj reproduktitaj
en "Lingvo kaj vivo" de Waringhien (kaj ankaux en kelkaj sonetoj verkitaj
de iu brazila esperantisto -- cxu Mattos aux Nogueira?). Ekziastas multe
pli da materialo rilate tiun 1881-speco, sed, kompreneble, gxi estas des
malpli parkerigebla ...


-- Don HARLOW
http://www.webcom.com/~donh/don/don.html

Pasis longa voj'
Iri ći tien de for;
Pasis longa temp',
Sed alvenas mia hor' ...

LiteraturaĽoj: http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo

sebastian.hartwig

unread,
Aug 28, 2003, 1:37:44 PM8/28/03
to
On Thu, 28 Aug 2003, Donald J. HARLOW wrote:

> Sxajne temas pri Manuel Halvelik. Tiu de Kalocsay aperis en "Lingvo Stilo
> Formo".

Jes, tiun de Kalochaj' mi legis antau kelkaj jaroj. Chu s-ro
Halvelik aperigis sian proponon en iu A4-formata broshuro?

Sebastiano

Donald J. HARLOW

unread,
Aug 28, 2003, 1:46:38 PM8/28/03
to
Je 07.37 ptm 2003.08.28 +0200, Sebastian HARTWIG skribis

>On Thu, 28 Aug 2003, Donald J. HARLOW wrote:
>
> > Sxajne temas pri Manuel Halvelik. Tiu de Kalocsay aperis en "Lingvo Stilo
> > Formo".
>
>Jes, tiun de Kalochaj' mi legis antau kelkaj jaroj. Chu s-ro
>Halvelik aperigis sian proponon en iu A4-formata broshuro?

Se mi bone memoras (mi ne havas ekzempleron), jes.

Ard...@aol.com

unread,
Aug 28, 2003, 2:54:33 PM8/28/03
to
--- In esper...@yahoogroups.com, "sebastian.hartwig"  wrote:
> On Thu, 28 Aug 2003, Raymond S. Wise wrote:
>
> > Malamikete de las nacjes
> > Kadó, kadó, jam temp' está!
> > La tot' homoze in familje
> > Konunigare so debá.
>
> Jes, supozeble chiu serioza e-isto konas tiun strofon. La duonverso "jam
> temp' está!" ech ighis parolturno en nuntempa Esperanto. Tamen ekzistas
> almenau du skizoj de antikva au mezepokeca Esperanto. Se mi ne eraras unu
> estas de Kalochaj' k la alia de iu barbulo, kies nomon mi forgesis. Mi nur
> iam mallonge vidis. Chu estis nederlandano?
>
> Sebastiano


Se mia memoro ne trompas min, temas pri brushureto eldonita antau 20-iom da jaroj kun proksimuma titolo "La komikaj bubajhoj de Tyl Eulenspiegel".  Ghi estis provo de mez-epoka Eo kun originalaj  bildoj.  Ghin autoris k eldonis nederlanda barbito W. Pilger

Dario Rodriguez

unread,
Aug 28, 2003, 4:21:54 PM8/28/03
to
Manuel Halvelik estas pseudonimo de Kamiel Vanhulle.

Eble Sebastiano emos ekskursi al Vieno. Tie li povas trovi en la
Internacia Esperanto-Muzeo la verkon de Manuel Havelik / Kamiel
Vanhulle:

Arkaika Esperanto / fare de Manuel Halvelik. - Provizora eld.
[Borgerhout],
1969. - 123 p. : ilustr.
Paralleltitel: Arcaicam Esperantom
dokumentnumero: 708.958-C.Esp-4

Estas pluraj verkoj de tiu autoro en la IEM de Vieno. Vidu per
"Trovanto":

http://allegro.onb.ac.at/cgi-bin/allegro/acindex.pl

Dario Rodriguez

sebastian.hartwig

unread,
Aug 28, 2003, 7:16:00 PM8/28/03
to
On Thu, 28 Aug 2003 Ard...@aol.com wrote:

> Se mia memoro ne trompas min, temas pri brushureto eldonita antau 20-iom da
> jaroj kun proksimuma titolo "La komikaj bubajhoj de Tyl Eulenspiegel". Ghi
> estis provo de mez-epoka Eo kun originalaj bildoj. Ghin autoris k eldonis
> nederlanda barbito W. Pilger

Ha! Eble mi miksis?

Sebastiano

TSIRIMOKOS Angelos

unread,
Aug 29, 2003, 5:11:49 AM8/29/03
to

Dario Rodriguez <dariorodr...@wanadoo.es> sciigis al ni en
diskut-mesagho bilohf$arnm6$1...@ID-160587.news.uni-berlin.de... ke

> Manuel Halvelik estas pseudonimo de Kamiel Vanhulle.
>
Nu, dum la tuta vivo oni lernas ion novan. Mi konas tiun sinjoron persone,
kvankam ne bone, sed neniam suspektis ke M.H. ne estas lia vera nomo!
Angelos TSIRIMOKOS, Bruselo

Dario Rodriguez

unread,
Aug 29, 2003, 12:43:24 PM8/29/03
to
Kara Angelos:

Mia aserto ke Manuel Halvelik estas pseudonimo de Kamiel Vanhulle
bazighis sur la informo de la programo "Trovanto"* de la Internacia
Esperanto-Muzeo de Vieno.

Se vi renkontus en Bruselo tiun sinjoron Halvelik eble estus bona okazo
por demandi al li chu li scias kial IEM-Vieno asertas ke lia autentika
nomo estas Kamiel Vanhulle.

Cetere, en Trovanto aperas pluraj aliaj libroj de li verkitaj, i.a. pri
informatiko kaj astronomio.

Dario

* Trovanto: Oni uzu la retadreson:
http://allegro.onb.ac.at/cgi-bin/allegro/maske.pl?db=esperanto&lang=esp

Mi pardonpetas char la adreso de mia antaua mesagho ne estis valida: oni
devas skribi en la fenestreto "serchnocio" de la nun menciita adreso la
vorton "Halvelik".

WRHarmon

unread,
Aug 29, 2003, 9:11:19 PM8/29/03
to
Halvelik auxtoris libron titolitan "Arkaika Esperanto" antaux multaj jaroj.
Se oni volas vidi pra-Esperanto, jen gxi.

Vilcxjo Harmon
William R. ("Bill") Harmon - Esperantist; collector of rail-related banknotes;
retired Mule-of-All-Work; Bon Vivant; Last of the small spenders. Motto: An
Idea isn't responsible for the people who believe in it. (Don Marquis)

Eugen Fabian

unread,
Aug 29, 2003, 5:33:13 AM8/29/03
to

"Corobu Mireille" <mnco...@hotmail.com> ha scritto nel
messaggio

news:628f0ef4.0308...@posting.google.com...

> > Mireja, al mi shajnas evidenta ke vi donas signifon pli
> > mallarghan al la vorto amo.
>
> Eblas.
>
> > La "konscienco ke ghi apartenas ne nur al ni"...ne
sufichas.


>
> Certe sed tie edukado intervenas, ne nepre amo.

Chu estas eble bone eduki sen ami la edukatojn?
>
> > Ekzemple chi tie en Bassano tiu(j) kiu(j)
> > detruas la telefonojn publikajn estas konsciaj ke chi


tiujn
> > aparatojn plejparte uzas afrikaj ktp. enmigrintoj.

> > Ili estas same konsciaj ke chi tiuj aparatoj
>>ne apartenas nur al ili (au shi/li.)
> > Se ili ( au shi/li) amus (t.e. respektus) chi tiujn homojn
> > ili au shi/li
> > certe ne ghojus malhelpi ilian komunikadon.


>
> Kial ili faras tion? Pro manko da amo al aliuloj? Por
alikialo?

Pro ksenofobio. T.e pro timo de chio kio estas fremda.
Kiam la ksenofobio estas disvastighinta, estas facilege
senkulpigi sin jene:

La enmigrintoj senlaboraj portas krimon. Se ili trovas
laboron ili forshtelas la laboron de la ennaskighintoj. Ili
enportas dangherajn malsanojn ktp. ktp...
Koncerne la kretenajn antaujughojn;
la homa stulteco ne konas limojn.

> Mireja

Eugenio


0 new messages