Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

ENKETO

5 views
Skip to first unread message

Edmund Grimley-Evans

unread,
Jul 15, 1996, 3:00:00 AM7/15/96
to

Al mia terminologia enketo venis ^gis hodia^u (1996-07-15)
31 respondoj.

Tiu nombro estas tre malimpona, se konsideri, ke:

- estis ^gis 75 respondoj al iom komplikaj enketoj pri esperantistoj
en la reto faritaj de Duncan THOMSON en la jaroj 1991-1994;

- mi taksas, ke estas almena^u ^c. 1200 esperantistoj kun retadreso;
la ^jusa eldono de la adresaro de Derk EDERVEEN havas 776 personojn.

^Cu ^ciu ferias? ^Cu la formikumado forpelis preska^u ^ciun el la
nova^jgrupo? ^Cu multaj homoj ne havas opinion pri terminologio? (Mi
beda^urinde forgesis mencii, ke oni povus respondi per "mi ne scias"
a^u simile.)

Malgra^u la malimpona nombro de respondoj, la rezulto estis sufi^ce
klara:

1 favoris la vorton "komputero"
1 favoris la vorton "komputoro"
1 favoris la vorton "kompo"
28 favoris la vorton "komputilo"

Cetere Harri LAINE faris interesan esploron:

|> Mi iom ludis per la reto, kaj trovis per AltaVista jenajn ciferojn.
|>
|> Sercxo pri nombro de TTT-dokumentoj
|>
|> komputilo 112
|> komputero 14 (preskaux cxie estas pollingva "komputero")
|> komputoro 1
|>
|> Komence mi provis pli komplikan sercxon "komputer* and (kaj or la)"
|> aux simile, sed sxajnas ke la cxi-supra simpla sercxo suficxas.
|> Nesesas nur forstreki preskaux cxiujn dokumentojn kun la pola
|> "komputero" kaj restas eble 3 esperantaj. Tamen sercxo pri
|> "komputil* and (kaj or la)" donis ecx 226.
|>
|> Eblus sercxi ankaux en usenet, sed tion mi ne faris. Miaopinie la
|> afero estas tute klara.

Se vi maltrafis la anoncon pri la enketo, vi povas legi ^gin ^ce:
http://www.cl.cam.ac.uk/users/etg10/enketo.html

Edmundo

0 new messages