Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

denaskaj esperantistoj

9 views
Skip to first unread message

Edmund Grimley-Evans

unread,
Apr 6, 1994, 8:32:29 AM4/6/94
to
Mi ^jus ricevis de Renato CORSETTI stapleton da artikoloj pri denaska
lernado de Esperanto kaj Esperanta denaska plurlingveco. ^Cu en la Reto
estas denaskaj esperantistoj a^u esperantistoj, kiuj parolas a^u
intencas paroli Esperanton kun siaj infanoj, a^u kiuj konas esperant-
lingvajn infanojn en sia urbo?

(La artikolo, kiu aperis sur pa^go 1 de "Wall Street Journal" je
1994-03-30, temis grandparte pri la brita familio FANTOM, en kiu tri
infanoj parolas Esperanton denaske.)

<Edmund.Gri...@cl.cam.ac.uk>

J.C. Cunningham

unread,
Apr 6, 1994, 2:38:23 PM4/6/94
to

Mi logxas nun en San Francisko en Usonio. Mi havas 7-jaran filon
al kiu mi parolas nur (almenaux preskaux tute) en E-o jam dum lia
tuta vivo. (Tiu estas bonega ekzercado por mi. Cxiutaga uzado
tre helpas la enradikigon de lingvo en la cerbon!)

Mi konas kvar aliajn denaskajn E-istojn en San Francisko. Estas
13-jara knabino kaj 11-jara knabo en unu familo, kaj 9-jara knabo
en alia. Ambaux tiuj familioj migris cxi tien el Rusio dum la
lasta jaro. Mi ankaux antaux kelkaj monatoj hazarde renkontis (ne
en E-a medio, sed cxe kunveno de la Libertariana Politika Partio!)
alian: la jam plenkreska filo de Bruce Sherwood.

(Povus esti aliaj en la urbo pri kiu mi ne scias.)


Mi interesus vidi informojn pri renkontigxoj kaj aliaj helpiloj al
gepatroj, kiuj havas E-denaskajn infanojn.

-- j...@walker.com (J.C. Cunningham)

Suzanne Caron-Richer

unread,
Apr 7, 1994, 7:33:28 AM4/7/94
to

In a previous article, j...@walker.COM (J.C. Cunningham) says:

>>
>> Mi ^jus ricevis de Renato CORSETTI stapleton da artikoloj pri denaska
>> lernado de Esperanto kaj Esperanta denaska plurlingveco. ^Cu en la Reto
>> estas denaskaj esperantistoj a^u esperantistoj, kiuj parolas a^u
>> intencas paroli Esperanton kun siaj infanoj, a^u kiuj konas esperant-
>> lingvajn infanojn en sia urbo?
>>
>

>Mi logxas nun en San Francisko en Usonio. Mi havas 7-jaran filon
>al kiu mi parolas nur (almenaux preskaux tute) en E-o jam dum lia
>tuta vivo.
>

>Mi konas kvar aliajn denaskajn E-istojn en San Francisko. Estas
>13-jara knabino kaj 11-jara knabo en unu familo, kaj 9-jara knabo en alia.

>alian: la jam plenkreska filo de Bruce Sherwood.
>
>

La prezidanto de E-grupo en Montrealo havas 11-jaran filon kaj 9-jaran
filinon kiuj parolas E-on denaske.
S.C-R.
--


Marko Rauhamaa

unread,
Apr 8, 1994, 1:02:56 PM4/8/94
to
>>>>> "Edmund" == Edmund Grimley-Evans <et...@cl.cam.ac.uk> skribas:

Edmund> Mi ^jus ricevis de Renato CORSETTI stapleton da artikoloj pri
Edmund> denaska lernado de Esperanto kaj Esperanta denaska
Edmund> plurlingveco. ^Cu en la Reto estas denaskaj esperantistoj a^u
Edmund> esperantistoj, kiuj parolas a^u intencas paroli Esperanton kun
Edmund> siaj infanoj, a^u kiuj konas esperant- lingvajn infanojn en sia
Edmund> urbo?

Edmund> (La artikolo, kiu aperis sur pa^go 1 de "Wall Street Journal" je
Edmund> 1994-03-30, temis grandparte pri la brita familio FANTOM, en kiu
Edmund> tri infanoj parolas Esperanton denaske.)

Nuntempe denaskigxa esperantoparolado certe ne estas problemo sed gxi
povas igxi problemo. La kerno de esperanto estas, ke cxiu devas gxin
lerni kiel fremdan lingvon. Se en la estonteco iu granda grupo de homoj
parolos la lingvon de naskigxo, esperanto ne plu estos multe pli bona ol
la angla nuntempe.


Marko
--


Marko.R...@tekelec.com

J.C. Cunningham

unread,
Apr 8, 1994, 3:08:25 PM4/8/94
to

>>>>> "Edmund" == Edmund Grimley-Evans <et...@cl.cam.ac.uk> skribas:

Edmund> Mi ^jus ricevis de Renato CORSETTI stapleton da artikoloj pri
Edmund> denaska lernado de Esperanto kaj Esperanta denaska
Edmund> plurlingveco. ^Cu en la Reto estas denaskaj esperantistoj a^u
Edmund> esperantistoj, kiuj parolas a^u intencas paroli Esperanton kun
Edmund> siaj infanoj, a^u kiuj konas esperant- lingvajn infanojn en sia
Edmund> urbo?

Edmund> (La artikolo, kiu aperis sur pa^go 1 de "Wall Street Journal" je
Edmund> 1994-03-30, temis grandparte pri la brita familio FANTOM, en kiu
Edmund> tri infanoj parolas Esperanton denaske.)

>>>>> "Marko" == Marko.R...@tekelec.com

Marko> Nuntempe denaskigxa esperantoparolado certe ne estas problemo sed gxi
Marko> povas igxi problemo. La kerno de esperanto estas, ke cxiu devas gxin
Marko> lerni kiel fremdan lingvon. Se en la estonteco iu granda grupo de homoj
Marko> parolos la lingvon de naskigxo, esperanto ne plu estos multe pli bona ol
Marko> la angla nuntempe.

Mi forte malkonsentas!

La estonta ekzisto de granda denaska parolantaro neniel tusxos la
(laux mi) cxefan argumenton por E-o:

Estas pli logike postuli, ke la ceteraj 99.9% de la homaro lernu
la relative facilan lingvon Esperanto, ol postuli, ke le ceteraj
90% de la homaro lernu la multe pli malfacilan anglan lingvon.

Ju pli granda la E-komunumo, cxu denaska cxu ne, des pli forte estos
cxi tiu argumento.


La kerno de E-o estas, ke cxiu homo uzu E-on kiel "dua" lingvo por
internacia komunikado. Sed tiu tute ne signifas, ke E-o devas esti
*fremda* lingvo! Fakte, ju pli facile kaj flue oni uzas E-on, des
pli efika gxi povas esti por vera interkomprenigxo, kaj des pli en
agordo kun la interna ideo. Kaj denaska lingvo estas pli facila
kaj flua ol fremda lingvo.

Mi sxatus vidi mondon, en kiu cxiu infano lernas kaj uzas E-on kiel
unu el du aux pli lingvoj denaske, aux almenaux de infanagxo, kaj
neniu devas lerni gxin kiel plenkreskulo!

s.mac...@genie.geis.com

unread,
Apr 8, 1994, 11:53:00 PM4/8/94
to
Marko Rauhamaa <<Nuntempe denaskigxa esperantoparolado certe ne estas
problemo sed gxi povas igxi problemo. La kerno de esperanto estas, ke cxiu
devas gxin lerni kiel fremdan lingvon.>>

Mi dirus, ke la kerno estas, ke la lingvo neniam estos la posedajxo de
sole unu lando.

<<Se en la estonteco iu granda grupo de homoj parolos la lingvon de
naskigxo, esperanto ne plu estos multe pli bona ol la angla nuntempe.>>

Jes, se tiu granda grupo vivas en unu lando. Sed mi kredas, ke ili
disvastigxi tra la tuta mondo, do neniu lando estos la "hejmo de Esperanto".
Dangxere estus, se Esperanto igxos kiel la angla. Ekzemple, kiam ruso kaj
cxino konversas angle, ili donas prestigxon al la angla, kaj al la landoj,
en kiu oni parolas gxin (Usono, Britujo, Kanado, ktp.). Paroli esperante
donas prestigxon al neniu popolo kaj al neniu lando.

J.C. Cunningham <<Mi sxatus vidi mondon, en kiu cxiu infano lernas kaj uzas

E-on kiel unu el du aux pli lingvoj denaske, aux almenaux de infanagxo, kaj
neniu devas lerni gxin kiel plenkreskulo!>>

Bonege dirita! Mi sxatus vivi en tiu mondo!

-- Stefano Gregrido

Edmund Grimley-Evans

unread,
Apr 9, 1994, 11:38:55 AM4/9/94
to
|> Nuntempe denaskigxa esperantoparolado certe ne estas problemo sed gxi
|> povas igxi problemo. La kerno de esperanto estas, ke cxiu devas gxin
|> lerni kiel fremdan lingvon. Se en la estonteco iu granda grupo de homoj
|> parolos la lingvon de naskigxo, esperanto ne plu estos multe pli bona ol
|> la angla nuntempe.

Mi malkonsentas.

Esperanto estas pli bona por internacia komunikado ol aliaj lingvoj, ^car
^gi estas facila kaj ne^utrala.

^Gian ne^utralecon ne difektus ^gia uzado kiel denaska lingvo de e^c
tre granda grupo de homoj, se tiuj homoj vivus dise en la mondo kaj ne
estus anoj de unu nacio.

Se vi timas pri la ne^utraleco de Esperanto, timu oficialigon, ne
denaskismon.

A^u ^cu vi timas pri la facileco? Tia timo estus e^c pli senbaza,
la^u mi.

<Edmund.Gri...@cl.cam.ac.uk>

Marko Rauhamaa

unread,
Apr 9, 1994, 4:01:02 PM4/9/94
to
>>>>> "Jon" == Jon Stewart-Taylor <jste...@maunaloa.UUCP> skribas:

Jon> Marko Rauhamaa skribis:


>> Nuntempe denaskigxa esperantoparolado certe ne estas problemo sed gxi
>> povas igxi problemo. La kerno de esperanto estas, ke cxiu devas gxin
>> lerni kiel fremdan lingvon. Se en la estonteco iu granda grupo de
>> homoj parolos la lingvon de naskigxo, esperanto ne plu estos multe
>> pli bona ol la angla nuntempe.

Jon> Mi devas konfesi, ke mi tute ne komprenas cxi-tiun. Cxu vi
Jon> konfuzas "denaskan lingvon" kun "nacia lingvo"? Aux cxu vi
Jon> opinias, ke denaskaj parolantoj havus ian avantagxon kontraux la
Jon> ne-denaskaj? Pri la lasta, mi tute malkonsentas. Eble denaskaj
Jon> parolantoj kaj parolas pli flue kaj komprenas pli plene ol
Jon> ne-denaskaj, sed ke tiu cxi signifas, ke Esperanto similas al la
Jon> angla iel ajn pri aux facilecon (kaj mi estas denaska
Jon> angla-parolanto), aux internaciecon, aux neutralecon. Bonvolu
Jon> klarigi, mi petas.

>>>>> "Stefano" == s macgregor <s.mac...@genie.geis.COM> skribas:

Stefano> Mi dirus, ke la kerno estas, ke la lingvo neniam estos la
Stefano> posedajxo de sole unu lando.

Stefano> <<Se en la estonteco iu granda grupo de homoj parolos la
Stefano> lingvon de naskigxo, esperanto ne plu estos multe pli bona ol
Stefano> la angla nuntempe.>>

Stefano> Jes, se tiu granda grupo vivas en unu lando. Sed mi kredas,
Stefano> ke ili disvastigxi tra la tuta mondo, do neniu lando estos la
Stefano> "hejmo de Esperanto". Dangxere estus, se Esperanto igxos kiel
Stefano> la angla. Ekzemple, kiam ruso kaj cxino konversas angle, ili
Stefano> donas prestigxon al la angla, kaj al la landoj, en kiu oni
Stefano> parolas gxin (Usono, Britujo, Kanado, ktp.). Paroli esperante
Stefano> donas prestigxon al neniu popolo kaj al neniu lando.

>>>>> "Edmund" == Edmund Grimley-Evans <et...@cl.cam.ac.uk> skribas:

Edmund> Mi malkonsentas.

Edmund> Esperanto estas pli bona por internacia komunikado ol aliaj
Edmund> lingvoj, ^car ^gi estas facila kaj ne^utrala.

Edmund> ^Gian ne^utralecon ne difektus ^gia uzado kiel denaska lingvo de
Edmund> e^c tre granda grupo de homoj, se tiuj homoj vivus dise en la
Edmund> mondo kaj ne estus anoj de unu nacio.

Edmund> Se vi timas pri la ne^utraleco de Esperanto, timu oficialigon,
Edmund> ne denaskismon.

Edmund> A^u ^cu vi timas pri la facileco? Tia timo estus e^c pli
Edmund> senbaza, la^u mi.

---

Mi respondas.

Unue, la problemo estas tre teoria nune cxar preskaux neniom da homoj
parolas esperanton de naskigxo. Tial ili ne timigas iun.

Laux mi la neuxtraleco de esperanto ne rilatas al cxu la lingvon parolas
nacio. Kiam ruso kaj cxino konversacias angle, la angla lingvo estas
tute neuxtrala cxar gxin devis lerni ambaux konversaciantoj. Gxi estas
neuxtrala ankaux kiam anglalingvanoj interparolas. Sed kiam mi devas
paroli ekzemple la francan kun afrikano, kiu parolas gxin de naskigxo,
mi estas en profunde pli malbona stato.

Precize tio estas la plej grava kialo de tio, ke oni gxenerale ne volas
akcepti la anglan kiel la internacian lingvon. Kiam oni parolas fremdan
lingvon, oni sentas honteton pri sia akcento, gramatikaj eraroj,
malgxustaj vortoj, malrapideco ktp. Ne estas juste, se iu grupo de homoj
povas tute eviti tiujn embarasojn cxe internacia komunikado.

Cetere, se grandega grupo de homoj parolus esperanton denaskigxe, ili
povus pretendi, ke ili posedas la lingvon. Kiam du esperantistoj
interparolas, unu denaskigxa kaj unu lernanto, la denaskigxa parolanto
povas pensi, ke ri havas la gxustan formon de la lingvo se iliaj
lingvoformoj malsamas.

Kvankam esperanto estas facila lingvo por lerni, tio estavankam esperanto estas facila lingvo por lerni, tio estas nur neplej
grava oportunajxo: se cxiu lernu fremdan lingvon, la lingvo estu facila.
Cetere la angla estas tre facila lingvo, kiam oni komparas gxin kun
multaj aliaj lingvoj; eble la cxina estus ecx pli facila...

Laux mi la facileco jes donas interesan avantagxon al esperanto kiel
internacia lingvo: komencantoj estas egalaj anoj de la esperantistaro.
Kiam oni parolas pri esperanto, cxiu havas la staton de komencanto. Pli
spertaj esperantistoj povas montri al la malpli spertaj literaturon kiu
temas pri lingva demando. Sed la pli spertaj neniam povas diri al la
malpli spertaj, ke "mi scias pli bone cxar mi estas tiel sperta, do vi
nur kredu min".

Mi ne volas, ke la mondo igxu esperantujo, kie naciaj kulturoj
neeviteble suferus. Mi volas, ke la mondo estu plena de eternaj
komencantoj de esperanto.


Marko
--


Marko.R...@tekelec.com

s.mac...@genie.geis.com

unread,
Apr 10, 1994, 3:46:00 AM4/10/94
to
Marko Rauhamaa <<Laux mi la neuxtraleco de esperanto ne rilatas al cxu la

lingvon parolas nacio. Kiam ruso kaj cxino konversacias angle, la angla
lingvo estas tute neuxtrala cxar gxin devis lerni ambaux konversaciantoj.>>

En tiu tago, jes. Sed malfrue, kiam tiu cxino aux tiu ruso parolos kun
hindo, aux auxstraliano, aux sudafrikano, kies denaska lingvo estas la
angla, tiu neuxtraleco vaporigxos.

<<...se grandega grupo de homoj parolus esperanton denaskigxe, ili povus

pretendi, ke ili posedas la lingvon.>>

Ili povos do pretendi, sed ili eraros.


<<Kiam du esperantistoj interparolas, unu denaskigxa kaj unu lernanto, la
denaskigxa parolanto povas pensi, ke ri havas la gxustan formon de la lingvo
se iliaj lingvoformoj malsamas.>>

Sed se li parolus esperante tiel bone, kiel la plimulto de anglalingvanoj
parolas angle, li havus MALavantagxon!


<<Laux mi la facileco jes donas interesan avantagxon al esperanto kiel
internacia lingvo: komencantoj estas egalaj anoj de la esperantistaro.>>

Mi ne kredas tion.

<<Pli spertaj esperantistoj povas montri al la malpli spertaj literaturon
kiu temas pri lingva demando. Sed la pli spertaj neniam povas diri al la
malpli spertaj, ke "mi scias pli bone cxar mi estas tiel sperta, do vi nur
kredu min".>>

Cxiam estos plispertuloj, aux denaskaj aux =edukataj=, kaj iuj de ili
cxiam sentos, ke ili scias pli bone, cxar ili estas homoj, kiel vi kaj mi.


<<Mi ne volas, ke la mondo igxu esperantujo, kie naciaj kulturoj neeviteble
suferus. Mi volas, ke la mondo estu plena de eternaj komencantoj de
esperanto.>>

Estas preferinde, ke cxiu estu denaska parolanto kaj de iu nacia lingvo
kaj de Esperanto. (Aux almenaux esperantisto ekde la unuaj jaroj cxe la
lernejo.)
Miaopinie, ni ne timu. Esperanto estas tiom facila, ke komencanto post
nelonga tempo parolos gxin tiel bone, kiel la denaska parolanto. Kaj
felicxe, eblas ke post kelkaj jaroj (jardekoj? jarcentoj?) preskaux cxiu
estos tia denaska parolanto.

-- Stefano Gregrido

Ben Last

unread,
Apr 11, 1994, 3:54:46 AM4/11/94
to
Estas alia problemo kun denaska Esperanta lingvo. Kiam infanoj parolas
lingvojn, tiuj lingvoj sxangxas kaj evoluas. La unua lingvo igxas
"creole"-on, kiu igxas alian novan lingvon; pensu pri "pigin English".

Tiam ni havas samajn problemojn kiel mia malnova Angla-lingvo instruistino,
kiu cxiam bedaurindis ke mia gramaro ne samis sxian :-)

--
--------------------------------------------------------------------------
| Ben Last, Fisons Instruments | (All postings are personal, and not the |
| b...@vgdata.demon.co.uk | opinions of Fisons Instruments) |
| Mesagxoj en la lingvo internacia estas bonvenaj... |
--------------------------------------------------------------------------

Marko Rauhamaa

unread,
Apr 11, 1994, 4:24:00 AM4/11/94
to

>>>>> "Stefano" == s macgregor <s.mac...@genie.geis.COM> skribas:

Stefano> Marko Rauhamaa <<Laux mi la neuxtraleco de esperanto ne rilatas
Stefano> al cxu la lingvon parolas nacio. Kiam ruso kaj cxino
Stefano> konversacias angle, la angla lingvo estas tute neuxtrala cxar
Stefano> gxin devis lerni ambaux konversaciantoj.>>

Stefano> En tiu tago, jes. Sed malfrue, kiam tiu cxino aux tiu ruso
Stefano> parolos kun hindo, aux auxstraliano, aux sudafrikano, kies
Stefano> denaska lingvo estas la angla, tiu neuxtraleco vaporigxos.

Precize! Miaopinie denaskigxeco gravas, ne nacieco.

Stefano> <<Mi ne volas, ke la mondo igxu esperantujo, kie naciaj
Stefano> kulturoj neeviteble suferus. Mi volas, ke la mondo estu plena
Stefano> de eternaj komencantoj de
esperanto.>

Stefano> Estas preferinde, ke cxiu estu denaska parolanto kaj de iu
Stefano> nacia lingvo kaj de Esperanto. (Aux almenaux esperantisto ekde
Stefano> la unuaj jaroj cxe la lernejo.) Miaopinie, ni ne timu.
Stefano> Esperanto estas tiom facila, ke komencanto post nelonga tempo
Stefano> parolos gxin tiel bone, kiel la denaska parolanto. Kaj
Stefano> felicxe, eblas ke post kelkaj jaroj (jardekoj? jarcentoj?)
Stefano> preskaux cxiu estos tia denaska parolanto.

Mi preferus, ke cxiu gxin lernu cxe lernejo. Cxiu havu sian propran
akcenton, kiel enmigrantoj en Usono ankoraux post tridek jaroj.


Marko
--


Marko.R...@tekelec.com

Pierre Jelenc

unread,
Apr 11, 1994, 10:53:36 AM4/11/94
to
In article <HINSEN.94A...@acds21.physik.rwth-aachen.de>,
Konrad Hinsen <hin...@acds21.physik.rwth-aachen.de> wrote:
>In article <MARKO.94A...@lotus.tekelec.com> ma...@lotus.tekelec.com
>(Marko Rauhamaa) writes:
>
> Cetere la angla estas tre facila lingvo, kiam oni komparas gxin kun
> multaj aliaj lingvoj; eble la cxina estus ecx pli facila...
>
>Mi ne havas la impreson, ke la angla estas pli facila ol, ekzemple, la
>germana, la franca, aux la hispana. Ofte mi auxdis similajn asertojn,
>sed cxiam la asertintoj apartenis al unu el du grupoj:
>
>1) Homoj, kiuj lernis la anglan kiel unuan fremdan lingvon, ofte en tre
> juna agxo, kaj kelkajn jarojn antaux ol ili komencis lerni aliajn
> lingvojn. Tiuj homoj kutime forgesis, kiom da tempo vere postulis la
> lernado de la angla.
>2) Homoj, kiuj neniam vere lernis la anglan, kaj simple ripetas la
> "gxeneralan scion". (Al tiu dua grupo apartenas ekzemple mia patricxo,
> kiu konsideras la anglan la plej facilan lingvon en la mondo, kvankam
> ri nek komprenas nek parolas gxin, sed nur memoras unuopajn vortojn el
> iamaj lernejaj lecionoj.)

Mi eklernis la anglan kiel 13-jarulo, post la franca, esperanta, latina,
kaj germana.

Pri la franca, estas malfacile pridiskuti sian denaskan lingvon, tamen mi
hodia^u opinias la neslangan francan pli facila ol la neslanga angla, sed
la slangan francan malpli facila ol la slanga angla. La skribita franca
^ciam estis multe malpli facila ol la skribita angla. Kvankam mi studis la
germanan dum 7 jaroj, kaj la angla dum nur 3, mi estis tiam kaj plurestas
nun flua en la angla, kaj apena^u kapabla legi ^hemion (mia fako) en la
germana. Mi povas nek paroli nek legi ^jurnalon en ^gi. Pri la latina oni
ne parolu!

Poste mi eklernis la rusan, kun e^c malpli bona rezulto ol en la germana,
provis la ^cinan sen iu ajn sukceso ^car mi estas tonsurda, kaj la sveda,
en kiu mi fari^gis tute flua post nur duonjaro (krom tonmalfacila^joj,
kompreneble!).

Kion konkludi? Por mi, kies denaska lingvo estas latinida, la latina,
germana, kaj rusa restas nemajstreblaj, sed la angla kaj sveda mi
senstrebe kaj plezure asimilis. Sendube la angla kaj sveda havas similan
strukturon, sed anka^u la sveda kaj germana, kaj neniu el ili estas
strukture latinida.

Oh, jes; Esperanto estas multe pli facila ol iu ajn alia.


Pierre
--
Pierre Jelenc * A day can really slip by when you're deliberately *
rc...@panix.com * avoiding what you're supposed to do. =Calvin= *

Konrad Hinsen

unread,
Apr 11, 1994, 4:41:20 AM4/11/94
to
In article <MARKO.94A...@lotus.tekelec.com> ma...@lotus.tekelec.com (Marko Rauhamaa) writes:

Cetere la angla estas tre facila lingvo, kiam oni komparas gxin kun
multaj aliaj lingvoj; eble la cxina estus ecx pli facila...

Mi ne havas la impreson, ke la angla estas pli facila ol, ekzemple, la


germana, la franca, aux la hispana. Ofte mi auxdis similajn asertojn,
sed cxiam la asertintoj apartenis al unu el du grupoj:

1) Homoj, kiuj lernis la anglan kiel unuan fremdan lingvon, ofte en tre
juna agxo, kaj kelkajn jarojn antaux ol ili komencis lerni aliajn
lingvojn. Tiuj homoj kutime forgesis, kiom da tempo vere postulis la
lernado de la angla.
2) Homoj, kiuj neniam vere lernis la anglan, kaj simple ripetas la
"gxeneralan scion". (Al tiu dua grupo apartenas ekzemple mia patricxo,
kiu konsideras la anglan la plej facilan lingvon en la mondo, kvankam
ri nek komprenas nek parolas gxin, sed nur memoras unuopajn vortojn el
iamaj lernejaj lecionoj.)

--
-------------------------------------------------------------------------------
Konrad Hinsen | E-Mail: hin...@acds21.physik.rwth-aachen.de
Institut f. Theoretische Physik A | Tel.: +49-241-807023
RWTH Aachen | Fax: +49-241-888188
D-52056 Aachen | Deutsch/Esperanto/English/Nederlands
-------------------------------------------------------------------------------

PC_user

unread,
Apr 12, 1994, 4:21:56 AM4/12/94
to
THIS ARTICLE HAS ENGLISH TRANSLATION.

Mi ne konas denaskan Esperantiston, sed mi rezone opinias, ke
g'enerale, denaska Esperantisto *ne* parolas Esperanton tiel, kiel
nacilingvano.

I do not know a frombirth Esperantist, but I opine with reason, that
generally, a frombirth Esperantist does *not* speak Esperanto like a native.

En Usono, oni parolas la Usonan Anglolingvon. Estas multaj tiaj,
kun C'inlandaj gepatroj, kiuj estas denaskaj C'inlingvo-parolantoj.
Sed ili ne parolas la C'inan tiel, kiel nacilingvano. Kial? C'ar
la C'ina *ne* estas ilia c'eflingvo.

In U.S.A., one speaks the Usonian English. There are many,
with China parents, who are frombirth Chinese-language speakers.
But they do not speak Chinese like a native. Why?
Because Chinese is *not* their mainlanguage.

Estas same pri denaska Esperantisto. Mi antau'longe opiniis tion cxi.
Mi nun petas opinion el "soci.kultur.azi.amerikan".

It is the same about frombirth Esperantists. I long time ago opined
this. I now ask opinions from "soc.culture.asian.american".

ZHONG Qiyao, Tajvano/Taiwan
(soc.culture.esperanto)

(Don't reply to this account. Use "chun...@cs.stanford.edu".)

PC_user

unread,
Apr 12, 1994, 4:48:56 AM4/12/94
to

PC_user

unread,
Apr 12, 1994, 4:49:20 AM4/12/94
to
THIS ARTICLE HAS ENGLISH TRANSLATION.

Dependas, kion oni taksas "monda elmeto", kaj elmeto por kiu. Se
Usonano fabrikas au'tomobilon, nur por alia Usonano, veturigi al sia
laborejo, anstatau' veturi per au'tobuso, do tio c'i "elmeto en la mondo"
(la au'tomobilo) ne kontribuas al monda bonfaro. Do, mals'perema.

It depends, what one calls "world output", and output for whom. If
a Usonian makes a car, only for another Usonian to drive to the
workplace, instead of taking the bus, then this "output in the world"
(the car) does not contribute to world wellbeing. So, wasteful.

Cetere, pri sovag'aj bestoj en Tajvano, kaj ordinaraj bestoj en
Usono, ekzemple bovo por bovaj'o, la mortig'o en Tajvano de sovag'aj
bestoj minacas bestospecon, sed la mang'ig'o en Usono de ordinaraj
bestoj (kiuj ankau' bezonas herbteron, kie oni devas forigi arbojn)
minacas la sanon de la tuta terglobo. Do, same malbona.

Otherly, about wild animals in Taiwan, and ordinary animals in
U.S.A., example cow for beef, the be-killing in Taiwan of wild animals
menaces an animalspecies, but the be-eating in U.S.A. of ordinary
animals (which also needs grassland, when one must remove trees)
menaces the health of the whole earth. So, samely bad.

Daniel Svejda

unread,
Apr 12, 1994, 6:54:54 AM4/12/94
to
Ben Last (b...@vgdata.demon.co.uk) wrote:
: Estas alia problemo kun denaska Esperanta lingvo. Kiam infanoj parolas

: lingvojn, tiuj lingvoj sxangxas kaj evoluas. La unua lingvo igxas
: "creole"-on, kiu igxas alian novan lingvon; pensu pri "pigin English".

Ne ke mi ne aprecas vian diskuteron, mi nur ne kaptis, ke tiu problemo rilatas
al Alien3. Mi ne vidis la filmon, sed mi auxdis ke temis pri iuj konfliktoj
inter monstra-patrino kaj ... cxu sxia ido, parolanta en stranga lingvajxo..?

Konrad Hinsen

unread,
Apr 12, 1994, 4:06:37 AM4/12/94
to
In article <2obo9g$a...@panix2.panix.com> rc...@panix.com (Pierre Jelenc) writes:

^ciam estis multe malpli facila ol la skribita angla. Kvankam mi studis la
germanan dum 7 jaroj, kaj la angla dum nur 3, mi estis tiam kaj plurestas
nun flua en la angla, kaj apena^u kapabla legi ^hemion (mia fako) en la
germana. Mi povas nek paroli nek legi ^jurnalon en ^gi. Pri la latina oni
ne parolu!

Kiam mi laboris en Francio dum la pasinta jaro, mi renkontis multajn francojn,
kiuj estis lernintaj la germanan dum sep jaroj, sed kies kapablo estis
neglektebla. Mi provis eltrovi la kialojn, kaj observis la jenan:

1) Cxiuj asertis, ke la lecionoj emfazis gramatikajn detalojn, sed ne
la praktikan uzon de la lingvo. Unu ecx rakontis, ke en la lecionoj oni
legis artikolojn el jxurnaloj nur por analizi la strukturon de la frazoj,
sed ne por kompreni la enhavon!

2) Cxiuj diris, ke ili neniam sentis bezonon aux emon por lerni la germanan,
cxar gxi sxajnas neutila al ili. La anglan aliflanke oni vidas kaj auxdas
ecx en Francio: televidaj programoj, muzikajxoj, libroj ktp. en la angla
estas haveblaj en Francio, en la germana preskaux tute ne.

Ne estas mirinde ke lingvo, kiun la instrumetodo sxajnigas malfacilega, kaj
kiun sxajne neniu uzas, ne estas interesa studobjekto. La samon mi povus
diri pri miaj lecionoj pri la latina en Germanio - kaj ankaux la rezultoj
estas kompareblaj.

Oh, jes; Esperanto estas multe pli facila ol iu ajn alia.

Ni akordigxu pri tio...

Manuel M Campagna

unread,
Apr 13, 1994, 10:09:35 AM4/13/94
to

En Artikolo 7936 ma...@lotus.tekelec.com (Marko Rauhamaa) lastatempe
tajpis :

<<
Cetere la angla estas tre facila lingvo, kiam oni komparas gxin kun
multaj aliaj lingvoj
>>

Mi trovis la anglan la PLEJ malfacila el la dek lingvoj, kiujn mi
formale studis, kaj pli malfacila ol la lingvoj, kiujn mi
"rigardis".

.
Manuxelo KAMPANJAHXA . . . . 1 613 789 21 11
tradukisto atestita . . Otavo (Ontario) Kanadio
(an/it/Eo -> fr) . . ah...@freenet.carleton.ca

0 new messages