Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Homarano

2 views
Skip to first unread message

Eugenio

unread,
Nov 2, 2010, 4:44:12 PM11/2/10
to
Michel skribis:


>Mi opinias ke homaranistoj devus iomete studadi la verkon de
>René Girard en kiu tre klara limo inter homaj bezonoj kaj arbitraj
>deziroj (materiaj, ekonomiaj, politikaj, religiaj, ktp) estas markita,
>do, kiu klare vidigas sur kiaj bazoj la paco estas ebla.

Mi trovis ion por vi pri la homaranismo de Zamenhof:
.............................
La Homaranismo estas celado al pura homeco kaj al absoluta intergenta
justeco kaj egaleco. En ĉiu lando tiu gento, kiu prezentas la
plimulton kaj kutimis regi super la aliaj gentoj, longe ne komprenos
la homaranismon; sed neniu gento povas scii, kio estos kun ĝi morgaŭ,
kaj, pli aŭ malpli frue, ĉiuj honestaj homoj konvinkiĝos, ke regado
per fortoj konvenas al bestoj, sed ne al homoj, kaj ke paca vivado sur
la tero kaj ĉeso de militoj estas ebla ne per malfortikaj kaj
maljustaj kompromisoj, sed nur per justeco absoluta, egala por ĉiuj
gentoj, lokoj kaj tempoj.
.............
L.L. Zamenhof
................

Eugenio

PS: se vin interesas bonvolu serchi per la sekva ligilo:
homarano.livejournal.com

Michel

unread,
Nov 3, 2010, 6:25:55 PM11/3/10
to
On 2010-11-02 16:44:12 -0400, Eugenio said:

> homarano.livejournal.com

Dankon Eugenio. Tamen, tiu retpaĝo ŝajnas morta. Mi almenaŭ kopiis la
tekston de Tolstoj.

Eugenio

unread,
Nov 5, 2010, 10:50:11 AM11/5/10
to

Nedankinde!

Nun mi tradukas fragmenton de parolado de Mahatma Gandi kiu laŭ
mi estis homarano ankaŭ se li neniam deklaris esti tia. Nu,
kompreneble,
la malicaj lingvoj trovas ĉiam ion por diri pri li kaj ankaŭ pri
Tolstoj. Oni diras
ke ili ne respektis sufiĉe la virinojn. Al tiuj malicaj lingvoj eble
la ideoj de
tiuj famaj homoj ne plaĉis.

Eugenio

Parolado de Gandi en itala traduko:
http://www.youtube.com/results?search_query=Discorso+di+Gandi&aq=f

Michel

unread,
Nov 6, 2010, 12:37:09 AM11/6/10
to
On 2010-11-05 10:50:11 -0400, Eugenio said:

> Oni diras ke ili ne respektis sufiĉe la virinojn.

Eblas. Mi ne scias. Mi nur aldonus ke ne sufiĉas esti virino por esti
respektinda.


Eugenio

unread,
Nov 6, 2010, 12:37:46 PM11/6/10
to

Bone dirite.

Jen la traduko pri kiu mi parolis supre:

Parolado de Mahatma Gandi:

Oni metos nin en prizonon, oni monpunos nin, oni forprenos nian
havaĵon sed ili neniam povos forpreni nian memrespekton se ni mem ne
donos ĝin al ili. Voĉo de aŭskultanto: Ĉu vi jam estis en prizono? Oni
torturos nin, oni batos nin...Mi vokas vin por la batalo, por la
batalo kontraŭ la kolero kaj ne por provoki ĝin. Ni ne pafos. Sed ni
ne evitos iliajn pafojn kaj per nia doloro ni al ili montros ilian
maljustecon. Kaj ĉio ĉi portos doloron kiel portas ĝin ĉia batalo sed
ni ne povas malvenki, ni ne povas. Ili povos torturi mian karnon. Ili
povos rompi miajn ostojn. Ili povos ankaŭ mortigi min. Tiam...Tiam ili
povos havi mian kadavron...SED NE MIAN OBEON!

Aplaŭdo.

http://www.youtube.com/results?search_query=Discorso+di+Gandi&aq=f
.........
Eugenio

Michel

unread,
Nov 7, 2010, 3:57:41 PM11/7/10
to
On 2010-11-06 12:37:46 -0400, Eugenio said:

> On 6 Nov, 05:37, Michel <pastedechouan@forvishu_yahoo.ca> wrote:
>> On 2010-11-05 10:50:11 -0400, Eugenio said:
>>
>>> Oni diras ke ili ne respektis sufiĉe la virinojn.
>>
>> Eblas. Mi ne scias. Mi nur aldonus ke ne sufiĉas esti virino por esti
>> respektinda.
>
> Bone dirite.
>
> Jen la traduko pri kiu mi parolis supre:
>
> Parolado de Mahatma Gandi:
>
> Oni metos nin en prizonon, oni monpunos nin, oni forprenos nian
> havaĵon sed ili neniam povos forpreni nian memrespekton se ni mem ne
> donos ĝin al ili. Voĉo de aŭskultanto: Ĉu vi jam estis en prizono? Oni
> torturos nin, oni batos nin...Mi vokas vin por la batalo, por la
> batalo kontraŭ la kolero kaj ne por provoki ĝin. Ni ne pafos. Sed ni
> ne evitos iliajn pafojn kaj per nia doloro ni al ili montros ilian

> maljustecon. Kaj ĉio ĉi portos doloron kiel portas Ä in ĉia batalo sed


> ni ne povas malvenki, ni ne povas. Ili povos torturi mian karnon. Ili
> povos rompi miajn ostojn. Ili povos ankaŭ mortigi min. Tiam...Tiam ili
> povos havi mian kadavron...SED NE MIAN OBEON!
>
> Aplaŭdo.
>
> http://www.youtube.com/results?search_query=Discorso+di+Gandi&aq=f
> .........
> Eugenio

Gandio estis geniulo. En la ekzisto, estas tiuj kiuj elektis
honestecon, nekorupteblecon, justecon, kaj tiuj kiuj elektis
friponadon (ili estas kutime pli riĉaj ol la unuaj). La niaepoka
narcisisma kulturo preferas la duajn, sed la evoluo preferas la unuajn.

Eugenio

unread,
Nov 8, 2010, 8:09:12 AM11/8/10
to

Pri Gandio mi pensas same kiel vi.

Eugenio

Michel

unread,
Nov 8, 2010, 8:33:49 AM11/8/10
to

Eugenio, ĉu vi konsentas ke mi afiŝu vian tradukon de Gandio en mia
blogo (mi mencios la nomon de la tradukinto)?

Eugenio

unread,
Nov 8, 2010, 1:01:57 PM11/8/10
to

Jes, mi konsentas. Fartu bone!

0 new messages