Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss
Groups keyboard shortcuts have been updated
Dismiss
See shortcuts

La historiaj eraroj de Bush

1 view
Skip to first unread message

Tonyo del Barrio

unread,
Oct 30, 2004, 5:12:58 PM10/30/04
to
Salut:

Eble kelkaj el la eraroj de Bush rilate la lastan irakan militon
shuldighas al la malkono de historiaj faktoj en aliaj neamerikaj landoj.
Eble povas esti interese por vi koni kelkajn paralelajhojn inter la
situacio en Irako kaj kelkaj okazajhoj en la historio de Hispanio
(paralela ne signifas identa; aliflanke, probable la samon okazas por
aliaj europaj landoj):

En 1808 la regantoj en Hispanio estis vere malamataj: ne nur la tiama
regho sed chefe la chefministro Godoy. En tiu tempo estis ghenerale
konsiderate ke la progresemo trovighis en la manoj de la tiama potenco,
la napoleona Francujo. Multaj subighis al tiu influo, kaj precipe la
elitoj favoris ghin. Tiam Napoleono invadis la duoninsulon (kaj, vi
scias, multajn aliajn landojn), esperante esti ricevita kiel
liberiganto.

Sed ial la ghenerala popolo ne subtenis lin, nek lian proponitan novan
shtatestron. Ekis rezisto, miksajho de la plej reakciaj religiemaj
elementoj kun partoj de la plej avangardaj, kiuj estis tiam konataj kiel
"malavaruloj", t.e. "liberaluloj", de kie la nuna termino. Alia
internacia vorto tiam naskighis: "gerilo" (hispane: "militeto").

Ekzistis liberaluloj kiuj kunlaboris kun la okupaciantoj, la t.n.
"francecaj"; certe multaj el ili estas admirindaj (kiel la pentristo
Goya, ekzemple), sed ili estis minoritataj.

La "militeto" estis terura kaj sangoplena. Multnombraj pastroj gvidis
trupojn, kaj tre ofte ili estas la plej sangavidaj, char oni semis la
dirajhon ke la francoj estis satanuloj.
Fine, (post la helpo de aliaj trupoj, chefe anglaj, kaj la eko de aliaj
militlokoj) Napoleono devis retirighi.

Kaj jen la plej malgaja leciono de la afero: la rezulto estis la
restarigo de la monarkio kaj la entronigo de la plej fia regho el la
tuta historio hispana, kio vere estas malfacile atingebla. Certe multe
pli malbona ol sia patro. Unu el liaj plej fruaj agoj estis la kondamno
kaj foje ekzekuto de la liberalaj rezistantoj.

Mi vidas kun malgajo chiam pli da paralelajhoj inter la okazajhoj en
Irako kaj tiuj en la frua 19-a jarcento en Hispanio.

Alia interesa leciono de la historio, estas la konstato ke dum la
fortigo de la shtatoj, la militistoj estis la chefa baro kontrau la rego
de la pastraro, kvankam ne estis malofte ke poste ili atingis konsenton.
La figuro de Saddam estas tre paralela al tiu de la liberala generalo
Espartero, en la 19jarcenta Hispanio, kiu estis la chefa
kontraubatalanto de la tradiciistoj (karlistoj). Eble, li estis malpli
sangavida, sed ankau, li ne hezitis bombadi Barcelonon dum unu el tiuj
militoj.

Nu, tie chi mi ne deziras tro similigi malsamajn aferojn, sed se Bush
kaj liaj amikoj scius iom pli da historio, eble ili ne tiom surprizighus
pro la konsekvencoj de ilia aventuremo.

Amike
Tonyo
http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/eo.htm

Jorge Luis Gutiérrez

unread,
Oct 30, 2004, 7:11:57 PM10/30/04
to

Tonyo del Barrio wrote:

> Sed ial la ghenerala popolo ne subtenis lin, nek lian proponitan novan
> shtatestron. Ekis rezisto, miksajho de la plej reakciaj religiemaj
> elementoj kun partoj de la plej avangardaj, kiuj estis tiam konataj kiel
> "malavaruloj", t.e. "liberaluloj", de kie la nuna termino. Alia
> internacia vorto tiam naskighis: "gerilo" (hispane: "militeto").

En la hispana mi komprenas "liberal" kiel "malavara", sed, kial tiu
avangarda partio estis nomata "malavara"?

Cetere, estas tre interesa via komento.

Jorge Luis


>

Tonyo del Barrio

unread,
Oct 31, 2004, 12:56:09 PM10/31/04
to
Jorge Luis

> En la hispana mi komprenas "liberal" kiel "malavara", sed, kial tiu
> avangarda partio estis nomata "malavara"?

Mi vere ne scias la detalojn, sed mi supozas ke ghi havas rilaton kun
ghia simileco al la vorto "libertad" (libereco).
Mi trovis jenan artikolon en la reto (en la hispana) pri tiu
vortnaskigho:
http://www.analitica.com/vas/1999.11.2/articulos/08.htm

Amike,
Toño
http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/eo.htm

0 new messages