Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Humanitara katastrofo

236 views
Skip to first unread message

Oto Tekihaki

unread,
Dec 10, 2014, 6:57:02 AM12/10/14
to
Mi citas el la suba ligilo: "En Kalezo, fronte al la humanitara katastrofo de migrantoj logitaj de tute proksima Britio, baldaŭ stariĝos fortika barilo.Ĉirkaŭ dumil kvincent migrantoj – viroj, virinoj, infanoj – gvatas hodiaŭ la plej etan okazon transiri al Britio. Tiuj rifuĝintoj fuĝas malriĉecon, koruptadon kaj militon.
Ili venas de Sirio, Irako, Afganio, Sudano, Somalio, Eritreo. Ili traveturis milojn da kilometroj en perforta, necerta, kelkafoje mortiga vojaĝo. Ili jam multekoste pagis sian trapasigiston, ili plu pagos por enŝoviĝi en kamionojn kaj grimpi sur pramŝipojn. En Kalezo, nur dudek kilometroj da akvomuro, ofte tumulta, disigas ilin de ilia « prirevita » Britio. Ilia celo ne estas Francio : nur cent kvindek migrantoj petis francan azilon, laŭ la franca ministrejo pri Internaj Aferoj – kies venonta reformo konsistas en malplilongigo de la proceduro."

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/12/francio-kalezo-kiam-la-muroj-starigas.html
----
Oto

Elhana

unread,
Dec 10, 2014, 1:51:20 PM12/10/14
to
Oto Tekihaki:

> Tiuj rifu?intoj fu?as malri?econ, koruptadon kaj militon.

Those who are not ready to fight and maybe die for the future of their people fully deserve to die in the gutter. The prospering nations had paid their share of blood for their freedom, and those emigrants cannot expect benefit from it.

LeviPetro

unread,
Dec 10, 2014, 6:50:23 PM12/10/14
to
10 decembre 2014 19:51:20 UTC+1, Elhana :
> Oto Tekihaki:
>
> > Tiuj rifuĝintoj fuĝas malriĉecon, koruptadon kaj militon.
>
> Those ... it.

Li eĉ ne kapablas honeste citi.

Cleve Lendon

unread,
Dec 11, 2014, 1:00:37 AM12/11/14
to
On Thursday, December 11, 2014 3:51:20 AM UTC+9, Elhana wrote:
> Oto Tekihaki:
>
> > Tiuj rifuĝintoj fuĝas malriĉecon, koruptadon kaj militon.
>
> Those who are not ready to fight...

Discussion in this forum must be in Esperanto or about Esperanto.

Klivo

Oto Tekihaki

unread,
Feb 5, 2015, 1:20:55 PM2/5/15
to
Jen alia humanitara katastrofo. La mizeron oni sentas ankaŭ se oni ne komprenas la lingvon.
Estas neimageble triste esti forpelitaj el la propraj loĝejoj en mezo de vintro:

http://alfahir.hu/ha_latni_akarod_a_haboru_igazi_arcat_ezt_a_videot_nezd_meg
----
Oto

mireille corobu

unread,
Feb 6, 2015, 5:05:34 AM2/6/15
to
> Jen alia humanitara katastrofo. La mizeron oni sentas ankaŭ se oni ne komprenas la lingvon.
> Estas neimageble triste esti forpelitaj el la propraj loĝejoj en mezo de vintro:
>
> http://alfahir.hu/ha_latni_akarod_a_haboru_igazi_arcat_ezt_a_videot_nezd_meg
> ----
> Oto

Jes. Kiel kutime dum junaj ofte viraj plenkreskuloj militludas, la plej
malfortuloj terure suferas. Jen kia estas nia onidire civilizata 21-a
jarcento.
Ĉu vi povos resumi kion estis dirite kaj el kiu preciza loko estis
filmata la video?
Antaŭdankas
Mireja

John Cooper

unread,
Feb 6, 2015, 7:11:57 AM2/6/15
to
Jen la filmo kun angla traduko
https://www.youtube.com/watch?v=5MuPIBg7-d0

La loko estas Uglegorsk.

Ne estas multe da junaj viroj tie ĉar ili estas aŭ en la Novorosia
milico, aŭ en la Ukraina armeo, aŭ ili estas malaperigitaj fare de la
punaj batalionoj pro suspekto de simpatio kun la Novorosia milico, aŭ
ili fuĝis el la lando, ĉefe al Rusio, por eviti la konskripcion.

John Cooper
http://rt.com/news/228131-draft-evasion-ukraine-military/

Marko Rauhamaa

unread,
Feb 6, 2015, 7:44:28 AM2/6/15
to
mireille corobu <mnco...@hotmail.com>:

> Jes. Kiel kutime dum junaj ofte viraj plenkreskuloj militludas, la
> plej malfortuloj terure suferas.

Vi estas tute prava, kiam vi nomas tiun militludo. Vere temas pri amuza
aventuro, sporto por junaj viroj. Tiu sporto iam estis multe pli ofta ol
nun; do kiam ajn ŝanco militi okazas, entuziasmaj junuloj alvenas de
foraj lokoj por partopreni.

Jes, la malfortuloj suferas. La militludistoj neniam vidis honton en tio
sed nur gloron. La ordinaruloj estas militakiraĵo, brutaro aŭ havas
nenian valoron.

> Jen kia estas nia onidire civilizata 21-a jarcento.

Fakte temas pri io pli profunda ol ludo. Temas pri nepra korpa bezono.

Niaj genoj ne evoluis dum la pasintaj jarmiloj. Inter ni ĉiam estas
malplimulto, kiuj instinkte deziras batali, konkeri kaj submeti. La
demokrata socio ordinare provas pacigi tiajn homojn ekzemple per
futbalo, sed ruzaj politikistoj ankaŭ ekspluatas ilin, se tio estas
oportuna.

Ni memoru, ke tiu instinkto kreis la modernajn regnojn kaj ŝtatojn. La
bazo de suvereneco restas perforto.


Marko

mireille corobu

unread,
Feb 6, 2015, 7:53:09 AM2/6/15
to
Militi kontraŭ samlandanoj estas terure.

Pripensinde: kiuj envere responsas pri tiu intercivitana milito?
Mia respondo estas:
kaj la registaroj de E.U kaj Usono, kiuj mallerte kreis plian
"chausse-trappe" , kaj Putino kiu ne povas akcepti ke Ukrainio liberiĝas
el la rusia influo pro historiaj kaj ekonomiaj motivoj.
Mireja



Oto Tekihaki

unread,
Feb 6, 2015, 11:47:37 AM2/6/15
to
En la Donecka Respubliko post la ukrajnaj bombadoj la loĝantaro fuĝis en Rusion. La filmadon oni faris en la ekstera teritorio de Uglegorsk, kie kolektiĝas la rifuĝintoj post la bombado. Ne estis facile eskapi dum ĉeestis armitaj ukrajiaj soldatoj kun flagoj de Ukrajnio en la mano. Ili diras ke ilia urbo ne plu ekzistas. Ĝi poste estis komplete detruita. Ili provas sendi mesaĝojn al tiuj familianoj kiuj restis en la Donecka Respubliko.

http://alfahir.hu/ha_latni_akarod_a_haboru_igazi_arcat_ezt_a_videot_nezd_meg
---
Oto

Oto Tekihaki

unread,
Feb 6, 2015, 12:49:33 PM2/6/15
to
Il giorno venerdì 6 febbraio 2015 13:44:28 UTC+1, Marko Rauhamaa ha scritto:

> Fakte temas pri io pli profunda ol ludo. Temas pri nepra korpa bezono.
>
> Niaj genoj ne evoluis dum la pasintaj jarmiloj. Inter ni ĉiam estas
> malplimulto, kiuj instinkte deziras batali, konkeri kaj submeti. La
> demokrata socio ordinare provas pacigi tiajn homojn ekzemple per
> futbalo, sed ruzaj politikistoj ankaŭ ekspluatas ilin, se tio estas
> oportuna.
>
> Ni memoru, ke tiu instinkto kreis la modernajn regnojn kaj ŝtatojn. La
> bazo de suvereneco restas perforto.
>
>
> Marko

Vi pravas. Mi plene subtenas vian vidpunkton.

Oto


mireille corobu

unread,
Feb 6, 2015, 3:44:06 PM2/6/15
to
> En la Donecka Respubliko post la ukrajnaj bombadoj la loĝantaro fuĝis en Rusion.
> La filmadon oni faris en la ekstera teritorio de Uglegorsk, kie
kolektiĝas la rifuĝintoj post la bombado.
> Ne estis facile eskapi dum ĉeestis armitaj ukrajiaj soldatoj kun flagoj de Ukrajnio en la mano.
> Ili diras ke ilia urbo ne plu ekzistas. Ĝi poste estis komplete detruita.
> Ili provas sendi mesaĝojn al tiuj familianoj kiuj restis en la Donecka Respubliko.
> Oto

Kompreneble. Jes, okazis grava batalo por Uglegorsk tamen oni ne devas
forgesi ke la urbo situas en Ukrainio, ke batalis por ĝin kapti la
prorusianoj kaj ke aliflanke batalis por ĝin konservi la kieva armeo.
Tio kio estas ŝoka al mi estas la armiloj en la manoj de la prorusianoj,
evidente la rusia registaro hontinde mensogis kiam ili diris ke ili ne
helpas militiste la orientan parton de Ukrainio.
Kiel oni povas fidi al mensoguloj? Mi ne povas kredi mensogulojn kaj vi?
Mireja

Oto Tekihaki

unread,
Feb 7, 2015, 1:28:36 AM2/7/15
to
Al mi ŝajnas ke ne ekzistas milito sen mensogoj. La plej granda mensogulo estas tiu kiu ne partoprenas en la milito tamen ege profitas el ĝi. Ĝis nun mi estis informita ke la kulpuloj estas nur la rusoj. En ĉi tiu video mi eksciis ke la ukrajna armeo detruis urbon loĝatan de rusa minoritato.

Oto

mireille corobu

unread,
Feb 7, 2015, 5:06:12 AM2/7/15
to
> Ĝis nun mi estis informita ke la kulpuloj estas nur la rusoj. En ĉi tiu video mi eksciis ke la ukrajna armeo detruis
> urbon loĝatan de rusa minoritato.
>
> Oto

Mi klopodas informiĝi diversfonte kaj mem analizi, kiel eble plej racie,
la aferon kiu neevitinde koncernas nin Eŭropanojn, tro ofte akceptantaj
la ordonojn el Usono.
Sinjoro Putino estas lerta politikisto: aktuale li testas la reagojn de
EU kaj revas disigi la Eŭropanojn.
_Kia damaĝo!_ Ĉu do ne eblis kunvivi najbare? Profite al ĉiuj ekonomie
kaj respektante la diversajn kulturojn, morojn, kutimojn kaj tiel plu...
Mireja
PS: Iam mi skribis ĉi tie ke oni devas tre atenti al Turkio do ankaŭ al
Grekio ĉar la apetito de certulo estas nemezureble voreca.



John Cooper

unread,
Feb 7, 2015, 9:11:56 AM2/7/15
to
Vi memoras ke post la Uson-instigita ŝtatrenverso en Ukrainio, kiam
la demokratie elektita prezidento fuĝis al Rusio, ke nova registaro
formiĝis kiu rapide montris sian malamikecon al la Ukrainanoj kies
lingvo, kulturo kaj politikaj inklinoj estis rusaj. La minaco ne estis
imaĝa, ĉar la nova registaro havis multe da nazistoj en ĝi.

La ruslingvaj regionoj ne akceptis la ŝtatrenversan registaron kaj
elektis demokratie eliĝi el Ukrainio. Krom Krimeo, Putin ne konsentis
aneksi la Donbasan regionon al Rusio. Kievo ne konsentis permesi
Ukrainan Federacion kie estus pli da libereco por la ruslingvaj
regionoj.

Tiam la regionanoj decidis formi sendependan ŝtaton - Novorosion. La
Ukraina armeo invadis. Iuj ruslingvaj antaŭ-ukrainaj soldatoj
transiris al la Novorosia flanko kaj portis siajn armilojn kun si. La
armilujoj en Novorosio estis kaptitaj. Multaj viroj ĉiuaĝe aliĝis al la
nova milico, kiuj neniam antaŭe portis armilojn.

Komence la Novorosia milico devis retiriĝi, sed en majo pasintjare ili
antaŭeniris, ĉefe por forpeli la ukrainan armeon for de la urboj pro
la bombardado kiu jam mortis milojn da civilanoj kaj vundis multe
aliajn milojn. La plejparto de la viktimoj estis civilanoj, kaj 60
procento de ili estis virinoj.

Dio benis ilian justan motivon, kaj ili venkis kaj reprenis pli da sia
teritorio. Krome ili kaptis multe da ukrainaj armiloj. Ukrainaj
armiloj kaj Rusaj armiloj estas la samaj armiloj.

Tamen en la Donjecka flughaveno ili malkovris iujn usonajn armilojn,
kaj antaŭ nelonge, en la pasintsemajno ili konsciis pri obusoj kiuj ne
fabrikis aŭ en Ukrainio aŭ en la antaŭa Sovetunio, sed estas NATO
obusoj.

Kiu mensogas, la tempo malkaŝos. Sed por mi mem, mi ne emas kredi
tiujn kiuj mensogis pri Irako, pri Libio, kaj ankoraŭ mensogas pri
Sirio, kaj nun (miaopinie) ankaŭ pri Ukrainio.

John Cooper

John Cooper

unread,
Feb 7, 2015, 9:31:11 AM2/7/15
to
On Sat, 7 Feb 2015 14:11:53 +0000
John Cooper <bl...@bishop1960.freeserve.co.uk> wrote:

> Multaj viroj ĉiuaĝe aliĝis al la nova milico, kiuj neniam antaŭe
> portis armilojn.

ĉiuaĝaj

John Cooper

Dario el Tigulio

unread,
Feb 7, 2015, 9:42:29 AM2/7/15
to
mireille corobu skribis:

> Mi klopodas informiĝi diversfonte kaj mem analizi, kiel eble plej racie,
> la aferon kiu neevitinde koncernas nin Eŭropanojn, tro ofte akceptantaj
> la ordonojn el Usono.
> Sinjoro Putino estas lerta politikisto: aktuale li testas la reagojn de
> EU kaj revas disigi la Eŭropanojn.

neniu estas senkulpa;

ĵus nun mi aŭdis en itala televido ke s.ino Merkel diras "la landlimoj
de eŭropaj ŝtatoj ne estas modifeblaj!

kia kuraĝo tion diri, ĝuste tiuj kiuj forte volis disigi Kosovon el
Serbio!

strange, ĉu ne? ĝuste tiuj kiuj aplaŭdis la dismembrigo de la Komunaĵo
de Sendependaj Ŝtatoj (eksa Sovetunio) en "naciaj landoj" nun diras ke
la la landlimoj estas sakraj kaj neŝanĝeblaj! ne gravas ĉu en
tielnomataj "naciaj ŝtatoj" multnombras regionoj kiuj estas loĝataj de
alinaciecaj homoj!

mi ne vidas kial se iu regiono volas forlasi regno por alia tio devas
esti malkonsentita. mi, italo, diras tion eĉ sciante ke ankaŭ en Italio
estas regiono germanlingva kiu ja sentas sin aŭstria; (tamen Italio
almenaŭ permesas al tiu regiono aŭtonomion kaj ekonomiaj eblecoj kiujn
oni ne havas la aliaj italaj regionoj; Ukrainio eĉ volis malpermesi la
uzon de la rusa lingo en ruslingvaj regionoj!)

mi tute ne ŝatas Putin-on, sed se "ni" okcidentanoj estus kondutintajn
iom pli korekte, "ni" ne estus favorintaj lian politikon (la rusan
reagon) (ja rusoj plejmulte apogas la politikon de Putin-o).

la regulo "ne faru al la aliaj kion vi ne ŝatus la aliaj faru al vi"
estintus sufiĉa.

ĉiukaze, se mi diru sincere, se Usono, Svedio, Polio kaj Ukrainio...
volas militi kontraŭ Rusio, bone, ili faru... sed ne en mia nomo ;-)

(bedaŭrinde, mi scias, se estus milito neniu el ni estus sekura...)

> _Kia damaĝo!_ Ĉu do ne eblis kunvivi najbare? Profite al ĉiuj ekonomie
> kaj respektante la diversajn kulturojn, morojn, kutimojn kaj tiel plu...

estas vere nekredeble ke la homoj ĉiam faras la samajn erarojn

> PS: Iam mi skribis ĉi tie ke oni devas tre atenti al Turkio do ankaŭ al
> Grekio ĉar la apetito de certulo estas nemezureble voreca.

jes, la ekonomia krizo en Grekio kaj la ŝtatpotenca politiko de Turkio
estas aliaj riskoj por la paco.

Marko Rauhamaa

unread,
Feb 7, 2015, 10:13:24 AM2/7/15
to
Dario el Tigulio <uza...@servilo.eo>:

> ĵus nun mi aŭdis en itala televido ke s.ino Merkel diras "la landlimoj
> de eŭropaj ŝtatoj ne estas modifeblaj!
>
> kia kuraĝo tion diri, ĝuste tiuj kiuj forte volis disigi Kosovon el
> Serbio!
>
> strange, ĉu ne?

Nu, vere ne.

Nenia aŭtomata, maŝina formulo povas regi la nuanconjn de homa ekzisto.
Ni devas formi nian opinion aparte en ĉiu okazo.

Estas rajto pli grava ol netuŝeblaj landlimoj: tiu de la volo de la
popolo.

Estas rajtoj pli gravaj ol la volo de la popolo: la bazaj homrajtoj.

Estas potenco, kiu superas ĉiajn etikajn konsiderojn: perforto.

Kiam oni decidas militi, rolas nur milita forto kaj filozofion oni metas
sur la breton. Ordinare oni ankaŭ ĵetas sian homecon en la rubujon.


Marko

AV3

unread,
Feb 7, 2015, 10:38:06 AM2/7/15
to
On 2/7/15, 9:11, John Cooper wrote:
> On Fri, 06 Feb 2015 21:43:59 +0100
> mireille corobu<mnco...@hotmail.com> wrote:
>
>>> ...
>
> Kiu mensogas, la tempo malkaŝos. Sed por mi mem, mi ne emas kredi
> tiujn kiuj mensogis pri Irako, pri Libio, kaj ankoraŭ mensogas pri
> Sirio, kaj nun (miaopinie) ankaŭ pri Ukrainio.
>


Dekomence agnosku, ke vi mensogas pri via propra nomo.


--
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <arvi...@Wearthlink.net> ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <arvi...@Wearthlink.net> ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/ ||
|| Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso ||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++

mireille corobu

unread,
Feb 7, 2015, 3:33:18 PM2/7/15
to
@John Cooper

Mi legis vin sed sciu ke vi perdas vian tempon se vi deziras konvinki
Mirejan ke la rusia registaro ne mensogas kiam ili hontinde _ja
hontinde_ asertas ke Rusio ne militiste helpis/as la porrusiajn kiuj
vivas en Ukrainio. Ĉiun partiecan tekston, ĉu por Rusio ĉu kontraŭ
Rusio, mi legas sed ili ne multe plaĉas al mi.

@Dario el Tigulio
Vi skribis
"neniu estas senkulpa"
Jes kulpas tiuj kiuj donis al la Rusia registaro motivojn por agi en
Ukrainio kaj kulpas tiuj kiuj kaŝe militiste provizas la orientan parton
de Ukrainio per armiloj kaj milit-trejnitaj viroj.

@Marko el pacujo.net
Eĉ se tio de vi skibata estas tro ofte observebla, ni povas kaj devas
konservi esperon en la "homo". Reale, ankaŭ en niaj ĉiutagaj vivspertoj,
oni povas trovi ekzemplojn de "homeco" kiuj honoras individuojn sed
...pri ili oni ne parolas, oni ne filmas...
Mireja

Marko Rauhamaa

unread,
Feb 7, 2015, 3:54:09 PM2/7/15
to
mireille corobu <mnco...@hotmail.com>:

> ni povas kaj devas konservi esperon en la "homo".

La plimulto de la homaro estas senĝena. Tamen la malplimulto, kiu estas
programita por perforto, estas ĉiam danĝera. Nia socio produktas
riĉaĵojn sed rompiĝas facilege, do ni devas trovi la rimedojn, per kiuj
ni povas bridi la ĥaosajn elementojn inter ni.

Bedaŭrinde ĥaoso je fojoj servas la interesojn de ruzaj politikistoj.


Marko

John Cooper

unread,
Feb 8, 2015, 12:00:35 AM2/8/15
to
On Sat, 07 Feb 2015 21:33:10 +0100
mireille corobu <mnco...@hotmail.com> wrote:

> @John Cooper
>
> Mi legis vin sed sciu ke vi perdas vian tempon se vi deziras konvinki
> Mirejan ke la rusia registaro ne mensogas kiam ili hontinde _ja
> hontinde_ asertas ke Rusio ne militiste helpis/as la porrusiajn kiuj
> vivas en Ukrainio. Ĉiun partiecan tekston, ĉu por Rusio ĉu kontraŭ
> Rusio, mi legas sed ili ne multe plaĉas al mi.

Mi skribis ke en majo pasintjare la novorosia milico antaŭeniris kaj
rekaptis teritorion. Tio ne estis ĝusta. Okazis en aŭgusto.

Pri la multaj rusaj invadoj, mi scias nenion. Kiel realisto, mi
postulas pruvon. Kie estas la pruvo?

John Cooper

Oto Tekihaki

unread,
May 20, 2015, 4:34:44 PM5/20/15
to
PS: Tradukita el la revuo *The Ekonomist*

Inkubo "nostrum"

"La krizon de rifuĝintoj estas malfacile alfronti ĉar ĝia ekzisto estas simptomo de militado, persekutado aŭ malbona guvernado.(vidu la artikolon). Oni ne povas halti la tajdon de rifuĝintoj ĉar, el ĉi tiu flanko de "Utopio", oni ne povas trudi pacon al Libio kaj Sirio aŭ deziri bonan registaron en Eritreo kaj en Somalio. Oni ne povas lasi ĉiujn enveni, ĉar ŝtatoj deziras elekti iliajn ekonomiajn enmigrantojn, kaj ne esti elektitaj de ili. Aliflanke oni ne povas teni ĉiujn ekstere, ĉar, post la krimoj de la dua mondmilito, eŭrolandoj faris solenajn promesojn neniam denove forlasi senkulpajn homojn al persekutado kaj militaj konfliktoj…."

http://www.economist.com/node/21649465?cid1=d/soc/Facebook/dyn/21649465/20150506-00:00am/paid/social-LA/BR-
----
Oto

Oto Tekihaki

unread,
May 30, 2015, 8:50:55 AM5/30/15
to
Il giorno mercoledì 20 maggio 2015 22:34:44 UTC+2, Oto Tekihaki ha scritto:
> PS: Tradukita el la revuo *The Ekonomist*
>
> Inkubo "nostrum"
>
> "La krizon de rifuĝintoj estas malfacile alfronti ĉar ĝia ekzisto estas simptomo de militado, persekutado aŭ malbona guvernado...

Kaj ne temas nur pri rifuĝintoj. Ekzistas ankaŭ aliaj kategorioj kiuj fartas nur iomete pli bone. Ennaskiĝintaj filoj de enmigrintoj kiuj ne sukcesas riceevi la civitanecon. Senlaboruloj kaj romaoj kiuj havas nek monon nek fiksan loĝejon. Jen kion skribas pri la temo Andréas Relieur:


"Super 80% de la portugaloj havas rasismajn sintenojn al romaa etno.
Portugalio suferas de "ciganofobio" diras antropologo José Pereira Bastos
De: Skribo / AG | Septembro 8, 2010 ĉe 10:59
Facebook86 twitter2 Google
Portugalio suferas de "ciganofobia" kaj "super 80% de la loĝantaro estas rasisto kontraŭ romaoj", defendis la antropologo José Pereira Bastos, sciigis Lusa. La antropologo ankaŭ diris ke "la ciganoj estis sklavoj en Eŭropo, kiaj la afrikaj popoloj estis de Usono."
"Se usona rasismo centriĝas sur siajn antauxajn afrikajn sklavojn, eŭropa rasismo ĉiam celprenis siajn antauxajn sklavojn kaj ciganojn. La ciganoj en Rumanio estis kun la statuso de sklavoj pli ol 500 jarojn," rimarkis Pereira Bastos.
«En loko kie antropologoj, sociaj sciencistoj, pastroj, komunistoj, katolikoj, advokatoj ne gravas, policano havas liberan manon por bati ilin, por forpreni de ili la la tendojn, por devigi ilin esti nomadoj ' kritikis Pereira.
La antropologo ankaŭ argumentis ke "la granda skandalo kiu okazas kun la franca prezidento Sarkozy, estas ĉar Eŭropo estas nekapabla elteni la trian ondon de romaoj devenantaj el la eniro de Rumanio kaj Bulgario en la Eŭropan Union".
Tiuj temoj estos diskutitaj en la Internacia Konferenco «Ciganoj en la XXI jarcento", kiu komencas merkrede kaj daŭrigos ĝis vendredo. Lia scienca organizanto estas José Pereira Bastos.
Studo de José Pereira Bastos
Kritikoj de tiu antropologo estas bazitaj sur laboron realigitan en 2005 en la Komunumo de Sintra, kun la objektivo studi la ciganojn en la graflando. Por pli ol jaro, José Pereira Bastos kaj tri aliaj vizitis 150 familiojn kaj parolis kun 602 ciganoj.
"Okdek procentoj diris ke ciganoj ne eltenas tegmenton kaj devus esti lasitaj libere promenadi. Ili (...) estas mensogantoj, agresemaj, malpuraj, danĝeraj. Jen de kie venas la teorio ke ili devas esti traktataj malbone. Anstataŭe ili devas esti civitanoj kiel la aliaj kaj la polico devas meti ilin en ordo ", diris la antropologo.

Aliflanke, "20 procentoj diris ili, estis grandaj personoj, ili ne ofendis nek ofendiĝis. Ili estis inteligentaj kaj nur bezonis esti helpataj, sed ili estis submetitaj al procezo de persekutado kaj cxio, kion vi montros kiel malbono pri ili, estas nur maniero defendi sin kontraŭ persekuto kion ili suferis, "diras Pereira Bastos."

https://www.facebook.com/andreas.relieur?fref=nf
----
Oto

Marko Rauhamaa

unread,
May 30, 2015, 11:43:33 AM5/30/15
to
Oto Tekihaki <eugen....@gmail.com>:

> Kaj ne temas nur pri rifuĝintoj. Ekzistas ankaŭ aliaj kategorioj kiuj
> fartas nur iomete pli bone. Ennaskiĝintaj filoj de enmigrintoj kiuj ne
> sukcesas riceevi la civitanecon. Senlaboruloj kaj romaoj kiuj havas
> nek monon nek fiksan loĝejon.

Ni estas ne nur individuoj sed produktaĵoj de niaj kulturoj.

Usonanoj ĝenerale ne estas rasismanoj: la konflikto inter gentoj estas
nur supraĵe rasa (haŭtkolora). Temas pri interkultura konflikto. Do
estas blankahaŭtuloj, kiuj estas kulture nigruloj, kaj inverse. Ekzemple
la federaciestro Obama *ne* komence allogis nigrulojn: li evidente ne
estas efektiva nigrulo -- li parolas, pensas, kondutas ne kiel nigrulo
sed kiel blankulo.

En Suomujo estas kulturaj diferencoj ekzemple inter ciganoj,
orientsuomoj, okcidentsuomoj kaj svedlingvuloj. La suomojn ofte agacas
la kulturo de la ciganoj: "Kial ili ne jam povas fariĝi tiaj kiel ni
post 500 jaroj?" Tiuj samaj suomoj ial ne demandas al si: "Kial ni ne
jam povas fariĝi tiaj kiel la svedlingvuloj post 1000 jaroj?" La
svedlingvuloj de Suomujo statistike fartas ĉiel pli bone ol la
suomlingvuloj. Krome la okcidentsuomoj fartas pli bone ol la
orientsuomoj.

Pri unu afero ĉiuj homoj tra la mondo ŝajnas samopinii: "Mi estas la
prototipa, imitinda homo. La aliaj estas aŭ tro diligentaj aŭ tro
maldiligentaj, aŭ tro obeemaj aŭ tro sovaĝaj, aŭ tro amikaj aŭ tro
malamikaj."

Tiuj, kiuj batalas kontraŭ rasismo, devas kompreni la prakaŭzojn de
rasismo. Temas ne pri fia rasteorio sed pri tio, ke malsamaj kulturoj
posedas malsamajn idealojn. Kiel mi povus respekti homon, kiu fieras pri
sia hontinda konduto? Ĉu mi fariĝu tia kiel tiuj hontinduloj, ĉu mi
postulu, ke ili fariĝu tiaj kiel mi?

Jen anekdoto: La suoma ŝtata dissendokompanio YLE havas radiprogramon,
kiu traktas pri interkulturaj kaj enmigradaj temoj. Antaŭ kelkaj monatoj
la temo estis simple rasismo en Suomujo <URL:
http://areena.yle.fi/1-2163614>. La gastigantoj estis viro naskiĝinta en
Somalujo kaj viro, kies gepatroj enmigris el Irano. La gastoj estis
suoma cigano kaj estono. La programo havis multe da ridegigaj, kuraĝaj
ŝercoj.

Tamen la somala gastiganto volis sincere kompreni, kio konsistigas la
rasisman sperton de la ciganoj. La cigana gasto ŝercadis pri la temo sed
la gastiganto volis veran respondon. Po iom evidentiĝis, ke la cigana
gasto konfirmis rasismajn antaŭjuĝojn kontraŭ ciganoj (pri krimo kaj
evitado de dunglaboro). Dum la programo la somala gastiganto (por sia
hororo) komencis fariĝi rasisma kontraŭ ciganoj! Li interrompis la
komedion kaj apelaciis rekte al la aŭskultantoj: "Somaloj estas pretaj
labori. Se vi povas proponi laboron, kontaktu min rekte. Mi konas
almenaŭ 20 somalojn, kiuj povus tuj komenci labori por vi volonte."


Marko
Message has been deleted

Oto Tekihaki

unread,
May 30, 2015, 3:46:59 PM5/30/15
to
Il giorno sabato 30 maggio 2015 17:43:33 UTC+2, Marko Rauhamaa ha scritto:

> Pri unu afero ĉiuj homoj tra la mondo ŝajnas samopinii: "Mi estas la
> prototipa, imitinda homo. La aliaj estas aŭ tro diligentaj aŭ tro
> maldiligentaj, aŭ tro obeemaj aŭ tro sovaĝaj, aŭ tro amikaj aŭ tro
> malamikaj."
>
> Tiuj, kiuj batalas kontraŭ rasismo, devas kompreni la prakaŭzojn de
> rasismo. Temas ne pri fia rasteorio sed pri tio, ke malsamaj kulturoj
> posedas malsamajn idealojn. Kiel mi povus respekti homon, kiu fieras pri
> sia hontinda konduto? Ĉu mi fariĝu tia kiel tiuj hontinduloj, ĉu mi
> postulu, ke ili fariĝu tiaj kiel mi?
>
> Marko

Jes.Tre interesa, Marko. Bedaŭrinde ĉi tiuj problemoj malfacile trovos solvon.
Estas pli bone ridi ol plori. Tial mi proponas la sekvan ŝercon pri rasismo:

RASISMEMA POLICISTO

Policisto alta 2 metrojn staras sur la strato kaj proksime atendas cigano. Ekparolas la policisto. Ĉu vi scias, cigano, ke ni aspektas unu apud la alia kiel aglo kaj merdamaso? Respondas la cigano: -Serĝento, kun via permeso, mi estas preta tuj forflugi....Do vi ne devas zorgi pri via odoraĉo. Mi tute ne sentos ĝin. ;-)

Oto


Oto Tekihaki

unread,
Jul 4, 2015, 2:06:54 PM7/4/15
to
Il giorno sabato 30 maggio 2015 17:43:33 UTC+2, Marko Rauhamaa ha scritto:

> Ni estas ne nur individuoj sed produktaĵoj de niaj kulturoj.
>
> Usonanoj ĝenerale ne estas rasismanoj: la konflikto inter gentoj estas
> nur supraĵe rasa (haŭtkolora). Temas pri interkultura konflikto. Do
> estas blankahaŭtuloj, kiuj estas kulture nigruloj, kaj inverse. Ekzemple
> la federaciestro Obama *ne* komence allogis nigrulojn: li evidente ne
> estas efektiva nigrulo -- li parolas, pensas, kondutas ne kiel nigrulo
> sed kiel blankulo.
>
La problemo de la rifuĝantoj kiuj eskapas de la milito, fariĝas pli kaj pli zorgiga. Oni parolas pri ĝi sed ŝajnas ke la solvo estas ankoraŭ malproksime. Mi aŭdis ankaŭ voĉojn laŭ kiuj ĉio ĉi ne okazas hazarde. Anstataŭ sendi raketojn kontraŭ Eŭropo, oni sendas homojn. Mi ne scias kiun kredi sed se vi rigardas la suban foton estas apenaŭ kredeble ke tiom da homoj volas veni en Eŭropon.

https://www.facebook.com/photo.php?fbid=1009507562413685&set=a.648221998542245.1073741831.100000633515461
>
> Marko

Oto Tekihaki

unread,
Jul 8, 2015, 1:45:54 PM7/8/15
to
Il giorno sabato 4 luglio 2015 20:06:54 UTC+2, Oto Tekihaki ha scritto:

La manko de interkompreno inter malsamaj kulturoj estas tiel grava, ke ripari ĝin estos malfacile eĉ kun funkcianta internacia lingvo. Ni esperas ke la tempo estos kapabla ripari ĝin. Ĝi ŝajnas kvazaŭ ŝerco:

Kiun opinion vi havas pri la manko de nutrajxoj en la cetero de la mondo ?
Afriko : Kio estas nutrajxoj ?
Evxropo : Kio estas manko ?
Usonio : Kio estas la cetero de la mondo ?
Arabaj landoj : Kio estas opinio ?

https://www.facebook.com/LytosOfficial/photos/a.279272365439654.72651.149369515096607/950039898362894/?type=1

Oto Tekihaki

unread,
Jul 16, 2015, 10:08:56 AM7/16/15
to
Il giorno sabato 30 maggio 2015 17:43:33 UTC+2, Marko Rauhamaa ha scritto:
> Oto Tekihaki <neniu....@divenu.com>:
>
> > Kaj ne temas nur pri rifuĝintoj. Ekzistas ankaŭ aliaj kategorioj kiuj
> > fartas nur iomete pli bone. Ennaskiĝintaj filoj de enmigrintoj kiuj ne
> > sukcesas riceevi la civitanecon. Senlaboruloj kaj romaoj kiuj havas
> > nek monon nek fiksan loĝejon.
>
> Marko: Ni estas ne nur individuoj sed produktaĵoj de niaj kulturoj.
>
> Usonanoj ĝenerale ne estas rasismanoj: la konflikto inter gentoj estas
> nur supraĵe rasa (haŭtkolora). Temas pri interkultura konflikto. Do
> estas blankahaŭtuloj, kiuj estas kulture nigruloj, kaj inverse. Ekzemple
> la federaciestro Obama *ne* komence allogis nigrulojn: li evidente ne
> estas efektiva nigrulo -- li parolas, pensas, kondutas ne kiel nigrulo
> sed kiel blankulo.

Humanitaraj katastrofoj kaj naturaj katastrofoj havas ion komunan. Tio estas nekapablo de homo previdi la venonton. Foje povas okazi ke pro monavido ili elektas miopecon. Vendante armilojn en iu lando kie estas gravaj politikaj konfliktoj, oni devus previdi ke tiel oni kreas danĝerojn eĉ pli grandajn. Oni havas nur unu vivon kiun oni provas savi je ĉiu kosto, eĉ forlasante por ĉiam la landon kie oni naskiĝis. Ĉiuj landoj, en sia historio havis similajn periodojn, kiujn oni preferas forgesi kaj akuzi la lastatempajn malfeliĉulojn. Se oni fortranĉas tro da arboj en la montaro oni povas almenaŭ suspekti la konsekvencojn de tiu miskonduto. Sed la miopeco de la monavidulo estas pli forta ol lia kapablo por antaŭvidi la venonton. Tio nuntempe estas okazanta en Transilvanio, kie oni fortranĉas tro da arbaroj, sen pensi al la venontaj konsekvencoj.Tiaj katastrofaj konsekvencoj jam okazis antaŭ 45 jaroj sed pro monavido oni forgesas ĉion:

 https://www.facebook.com/100003840373294/videos/554113148060026/

Matvey Polozov alŝutis novan filmeton pri katastrofo en rusa vilaĝo.
(Сегодня в Карачаево-Черкесии. Урупский район, который граничит с Краснодарским краем)
---------
Oto :-/

Oto Tekihaki

unread,
Jan 6, 2016, 4:41:34 PM1/6/16
to
Il giorno giovedì 16 luglio 2015 16:08:56 UTC+2, Oto Tekihaki ha scritto:

PS: 05/01/2016

"Terurita de la daŭra krizo de migrantoj en Mediteranea maro, "Greenpeace" proponis sian helpon al Kuracistoj Sen Landlimoj (KSL) kaj sendis tri grandajn pneŭmatikajn boatojn en la insulon Lesbo-n (Mitileno). Du volontulaj skipoj sinsekvas 24 horojn en 24 horoj por sukuri la ŝipojn en maro, aŭ prigardadi ilian alvenon el la marbordo." Se vi dezirus legi plue, jen sube la ligilo:

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/01/greenpeace-kaj-kuracistoj-sen-landlimoj-asociigas-por-helpi-la-rifugintojn.html
----
Oto

Oto Tekihaki

unread,
May 24, 2016, 3:39:53 PM5/24/16
to
Il giorno martedì 24 maggio 2016 22:41:34 UTC+1, Oto Tekihaki ha scritto:

Citaĵo el "Neniam milito inter ni" 24/05/2016

"Busoj komencis forlasi ĉi-matene la improvizitan kampejon de Idomeno, kie la greka polico evakuas ĉirkaŭ 8400 migrantojn, blokatajn ĉe la greka-makedonia landlimo. La operaco malrapide disvolviĝas, kviete, sen kameraoj. Ĝi ŝajne daŭros almenaŭ dek tagojn. La migrantoj estos kondukitaj en akceptejojn apud Tesaloniko, kaj al nordo, proksime de Idomeno."

Se vi deziras daŭrigi la legadon, jen taŭga ligilo:
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/05/grekio-makedonio-la-evakuado-de-idomeno-komencigis.html
------------------------
Vin salutas Oto Tekihaki

Fabian Eugen

unread,
Oct 26, 2016, 3:09:45 AM10/26/16
to
Il giorno martedì 24 maggio 2016 21:39:53 UTC+2, Fabian Eugen ha scritto:

Kion fuĝas la eritreaj rifuĝintoj?

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/10/eritreo-kion-fugas-la-rifugintoj.html
---------
Eugenio

Fabian Eugen

unread,
Oct 31, 2016, 10:00:20 AM10/31/16
to

Fabian Eugen

unread,
Jan 1, 2017, 9:30:02 AM1/1/17
to
01 01 17 Merkredon la sepan de decembro, la Siria armeo ekkontrolis la tutan urbon de Alepo, piede de la famekonata citadelo, kies loĝantoj rezistis aŭ malvenkis plurfoje dum la pasintaj jarcentoj. Tiu disfalo markas gravan ŝanĝon en la Siria milito, ĉar … Se vi deziras daŭrigi la legadon jen sube la ĝusta ligilo:

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/01/1-a-de-januaro-2017-rekviemo-por-sirio.html
---------
Feliĉan Novjaron al ĉiuj! Amike, Eugenio

Fabian Eugen

unread,
Jan 3, 2017, 1:10:09 PM1/3/17
to
Mi povas nur bonaŭguri. Nur tion mi povas fari. Bedaŭrinde, estas neeble ŝanĝi la katastrofan destinon de multaj milionoj da teranoj kiuj fuĝas militojn aŭ naturajn katastrofojn:

https://www.youtube.com/watch?list=PLYZYbI4pYCx_GoiPKT2C0xxzeOGjM3JmF&v=UCyzl1tcSQQ
0 new messages