Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Grava okazo por esperanto - tradukproblemoj en Eŭropo

1 view
Skip to first unread message

Federico Zenith

unread,
Apr 17, 2004, 6:04:46 AM4/17/04
to
En la eŭropa parlamento ĵus okazis tio, kion ni jam sciis: la pligrandigo de
la unio ekkaŭzis tradukajn problemojn.

Mi ĵus legis artikolon en la itala ĵurnalo "La Repubblica":
http://www.repubblica.it/2004/d/sezioni/esteri/ingleseue/ingleseue/ingleseue.html

La artikolo estas tradukita al la itala fare de Anna Bissanti, sed mi ne
legas kiu estas la origina aŭtoro. La artikolo komencas priskribante la
problemojn de Sandra Kalniete, komisiistino de Latvujo por EU:
http://www.am.gov.lv/lv/?id=3705

Ŝi ne povis paroli la latvan, ĉar la interpreta maŝino estis tro malrapida
(kvankam ĝi ja pretiĝis por la okazo!), kaj ŝi devis paroli egale malrapide
por ebligi la interpreton. Fine ŝi ekparolis en la angla, sed tiam _ŝi_
ekhavis problemojn je esprimi sin en fremda lingvo.
La artikolo, tamen, antaŭeniras dirante ke la angla iĝos la komuna lingvo de
eŭropo, ĉar la germana kaj la franca ne plu uziĝos.

Mi kredas ke ni esperantistoj havas solvon, kaj ni devus sciigi ĝin.
Verŝajne la plejparto de EU-parlamentanoj neniam aŭdis ion pri esperanto.
Mi proponas ke iuj el ni (eble oficiala asocio) sendu leteron (en la latva
se eble - ĉu estas latvaj esperantistoj ĉi-forume?) al sr.ino Kalniete,
priskribante esperanton simple kaj agrable (neniu ideologia fervoro, bv -
nur simpla priskribo de la avantaĝoj) kiel bona solvo en la pligrandigita
eŭropa parlamento.

Ĝenerale papera letero estas pli efika ol retletero, sed mi ne sukcesis
trovi poŝtan (aŭ retpoŝtan) adreson de sr.ino Kalniete. Ĉu iu pli kapabla
ol mi povas helpi?

Ĝis,
-Federico

Dirk Bindmann

unread,
Apr 17, 2004, 7:26:29 AM4/17/04
to
Federico Zenith skribis:

> problemojn de Sandra Kalniete, komisiistino de Latvujo por EU:

> Ŝi ne povis paroli la latvan, ĉar la interpreta maŝino estis tro malrapida

> Mi kredas ke ni esperantistoj havas solvon, kaj ni devus sciigi ĝin.


> Verŝajne la plejparto de EU-parlamentanoj neniam aŭdis ion pri esperanto.

Chu vi shercas? Lau mia imago la EU-parlamentanoj dronas en leteroj de
esperantistoj.

> Ĝenerale papera letero estas pli efika ol retletero, sed mi ne sukcesis
> trovi poŝtan (aŭ retpoŝtan) adreson de sr.ino Kalniete. Ĉu iu pli kapabla
> ol mi povas helpi?

Vi povus sendi leteron al la ministro pri eksteraj aferoj de Latvio.
Tio estas la kromlaboro de sinjorino Kalniete. Sed mi kredas, ke vi ne
devas klarigi al tiu klera virino, kio estas Esperanto. Plibone vi
pripensu argumentojn, kial EU investu por apliko de Esperanto kaj kial
apliko de Esperanto povus esti avantagho por Latvio.

Kore
Dirk

Marko Rauhamaa

unread,
Apr 18, 2004, 1:32:16 AM4/18/04
to
Dirk Bindmann <wal...@esperanto.de>:

> Chu vi shercas? Lau mia imago la EU-parlamentanoj dronas en leteroj de
> esperantistoj.

Krome al mi shajnas, ke la interpretistoj amas sian laboron kaj arde
defendas ghin kontrau esperanto. Char la interpretistoj evidente estas
spertuloj pri lingvoj, la parlamentanoj kaj komisaroj dependas de ilia
konsilo.

Kiam ajn oni solvas problemon, oni tuj malrichigas multajn homojn.


Marko

--
Marko Rauhamaa mailto:ma...@pacujo.net http://pacujo.net/marko/

gunananda

unread,
Apr 18, 2004, 5:17:34 AM4/18/04
to
>Kiam ajn oni solvas problemon, oni tuj malrichigas multajn homojn.
>
la solvo de unu problemo , kauzas novan problemon ...

oni pagu la europaparlamentajn tradukistojn por lerni esperanton
kaj apogi gin ....
eble tiu havus/havontus ian bonan efikon

Jorge Luis Gutiérrez

unread,
Apr 18, 2004, 9:28:47 PM4/18/04
to
Federico Zenith wrote:
> Mi ĵus legis artikolon en la itala ĵurnalo "La Repubblica":
> http://www.repubblica.it/2004/d/sezioni/esteri/ingleseue/ingleseue/ingleseue.html
>
> La artikolo estas tradukita al la itala fare de Anna Bissanti, sed mi ne
> legas kiu estas la origina aŭtoro.
La originala estas de Le Monde, ĉe
http://www.lemonde.fr/web/article/0,1-0@2-3210,36-361506,0.html

pierre.levy

unread,
Apr 20, 2004, 6:21:32 AM4/20/04
to

"Federico Zenith" <zen...@nonmispammare.com> a écrit dans le message de
news:4081...@news.broadpark.no...

> En la eŭropa parlamento ĵus okazis tio, kion ni jam sciis: la

> La artikolo, tamen, antaŭeniras dirante ke la angla iĝos la komuna lingvo


de
> eŭropo, ĉar la germana kaj la franca ne plu uziĝos.

La eraro en tiu frazo (ne temas
pri gramatika eraro!) estas la uzo
de la estonta tempo. Jam de longe
iuj komisionoj forlasis kaj la
germanan kaj la francan, sub la
preteksto de monshparo. Oni decidis:
"Por redukti la kostojn, nur unu
el la tri oficialaj lingvoj estos
uzata, do la angla, kiu estas la
plej disvastigita." Tial oni
nur uzas la anglan, kun la koncedo,
ke kiu ne povas uzi la anglan, tiu
povas veni kun propra interpretisto.
La rezulto de tio estas, ke nur
angloparolantoj partoprenas tiujn
komisionojn kaj faras decidojn, pri
kiuj ili poste konstatas kun
chagrena surprizo, ke
nepartoprenintoj rifuzas ilian
aplikon, ne sciiginte ghustatempe,
kial ili ne estas aplikeblaj.

Tio kauzas lavangojn da pliaj
tekstoj, nur en la angla ...

Oni tre bedauras tiun "mankon de
kunlaboremo", sed oni ignoras la
fakton, ke iuj _interesataj kaj
kunlaboremaj organizoj_ ne havas
la rimedojn partoprenigi kompetentan
angloparolanton, nek ekspluati la
lavangon da anglalingvaj tekstoj.
Fakte, tiu ignoro estas chiuflanka.

Kio mirigas min estas, ke
europaj respondeculoj, kiuj favoras
Esperanton, mem ne uzas ghin. Se
chiuj respondeculoj, kiuj subtenas
proponojn pri Esperanto, mem uzus
ghin chiufoje, kiam tio efektive
nur dependas de ili, Esperanto estus
jam de longe, almenau en la
koridoroj, almenau same multe uzata,
kiel la angla.

Aliflanke, la personoj, kun kiuj
plej oportune estas diskuti pri la
afero, estas la tradukistoj kaj
interpretistoj, char ili almenau
estas kompetentaj pri la problemo.
Tial la ekonomia argumento por
Esperanto estas kontrauargumento.
Esperanto _ne devas defendi la
celon, maldungi interpretistojn_,
sed konvinki ilin, ke pli multaj
el ili estus efike uzeblaj, se ili
scius Esperanton. Kun tiu
konstatita fakto, ke lingva fakulo
bezonas ne pli ol kelkajn semajnojn
(au tagojn) por atingi nivelon, kiun
multaj konvinkitaj esperantistoj ne
atingas post jaroj da mallerta
praktiko.

Petro.

Bertilo Wennergren

unread,
Apr 20, 2004, 7:11:47 AM4/20/04
to
pierre.levy:

> Se chiuj respondeculoj, kiuj subtenas
> proponojn pri Esperanto, mem uzus
> ghin chiufoje, kiam tio efektive
> nur dependas de ili, Esperanto estus
> jam de longe, almenau en la
> koridoroj, almenau same multe uzata,
> kiel la angla.

Aŭ tiuj respondeculoj estus jam delonge perdintaj siajn postenojn. Oni
kredeble traktus ilin simile kiel se ili insistus paroli Klingone.

--
Bertilo Wennergren <bert...@gmx.net> <http://www.bertilow.com>

pierre.levy

unread,
Apr 20, 2004, 6:55:41 PM4/20/04
to

"Bertilo Wennergren" <bert...@gmx.net> a écrit dans le message de
news:c630h1$vej$01$1...@news.t-online.com...
> pierre.levy:

Oni
> kredeble traktus ilin simile kiel se ili insistus paroli Klingone.
>

Kio ebligas supozigi, ke
paroli inter si klingone riskus
starigi karierajn problemojn al tiuj
respondeculoj?

Chu vi pensas, ke multaj
europanoj, krom parolantoj de
koncernaj lingvoj mem, kapablas
distingi inter suoma, dana kaj
klingona lingvoj?

Petro.


Bertilo Wennergren

unread,
Apr 21, 2004, 4:16:47 AM4/21/04
to
pierre.levy:

> "Bertilo Wennergren"

>> pierre.levy:

> Oni kredeble traktus ilin simile kiel se ili insistus paroli Klingone.

> Kio ebligas supozigi, ke
> paroli inter si klingone riskus
> starigi karierajn problemojn al tiuj
> respondeculoj?

Ĝenerale en tiaj laborlokoj oni ne aprezas frenezulojn.

> Chu vi pensas, ke multaj
> europanoj, krom parolantoj de
> koncernaj lingvoj mem, kapablas
> distingi inter suoma, dana kaj
> klingona lingvoj?

Mi kompreneble celas okazojn, en kiuj oni ekscias, ke ĝuste Esperanton
aŭ la Klingonan la koncerna respondeculo insistas paroli en tia
laborloko kadre de respondecaj labortaskoj. Oni rigardus tion kiel
signon de freneziĝo, kio pli aŭ malpli frue kondukus al senpostenigo.

Kompreneble, se la tuta afero prezentiĝus nur kiel ŝerco, tiam kredeble
estus alie.

Pablo A. Foche

unread,
Apr 21, 2004, 6:22:01 AM4/21/04
to
Bertilo Wennergren escribio:

>
> Mi kompreneble celas okazojn, en kiuj oni ekscias, ke ghuste Esperanton
> au la Klingonan la koncerna respondeculo insistas paroli en tia


> laborloko kadre de respondecaj labortaskoj. Oni rigardus tion kiel

> signon de frenezigho, kio pli au malpli frue kondukus al senpostenigo.

Sed se suficha nombro da parlamentanoj lernus esperanton, tiam la uzo de
esperanto ne estus rigardita kiel frenezajho kaj ghia utileco por la
komunikado farighus evidenta por aliaj neesperantistaj parlamentanoj.
Tiuj partioj kaj parlamentanoj kiuj hodiau favoras esperanton devus
lerni kaj uzi ghin en la parlamento, tio utilus pli ol 20 solenaj
deklaracioj favore al la internacia lingvo.

Bertilo Wennergren

unread,
Apr 21, 2004, 9:41:31 AM4/21/04
to
Pablo A. Foche:

> Bertilo Wennergren escribio:

>> Mi kompreneble celas okazojn, en kiuj oni ekscias, ke ghuste Esperanton
>> au la Klingonan la koncerna respondeculo insistas paroli en tia
>> laborloko kadre de respondecaj labortaskoj. Oni rigardus tion kiel
>> signon de frenezigho, kio pli au malpli frue kondukus al senpostenigo.

> Sed se suficha nombro da parlamentanoj lernus esperanton, tiam la uzo de
> esperanto ne estus rigardita kiel frenezajho kaj ghia utileco por la
> komunikado farighus evidenta por aliaj neesperantistaj parlamentanoj.

Jes. Sed temis pri la ideo, ke la malmultaj nunaj subtenantoj simple
ekuzu en sia laboro Esperanton. Tiam oni kredeble ekrigardus ilin kiel
frenezulojn, kiuj insistas paroli strangegan lingvon, komprenatan de nur
malmultegaj, kadre de sia laboro. Mi pensas, ke tio kondukus al
senpostenigo de tiuj kuraĝuloj, kio plue kredeble tre malkuraĝigus
aliajn, kiuj eventuale interesiĝus pri nia lingvo.

> Tiuj partioj kaj parlamentanoj kiuj hodiau favoras esperanton devus
> lerni kaj uzi ghin en la parlamento, tio utilus pli ol 20 solenaj
> deklaracioj favore al la internacia lingvo.

Se ili estus dekomence multaj, kiu samtempe ekagus tiel, la afero povus
funkcii.

pierre.levy

unread,
Apr 21, 2004, 10:25:08 AM4/21/04
to
Mi ne proponus, ke esperantistoj
insistu por paroli en Esperanto al
neesperantistoj, sed ke ili uzu
Esperanton senghene inter si,
chiufoje, kiam tio oportune eblas.

Mi partoprenis en kelkaj
internaciaj neesperantistaj kunvenoj,
profesiaj au sindikataj, sed neniam
ghenis min sciigi, ke mi estas
esperantisto. Eble, iuj opiniis min
freneza pro tio, sed tio ne ghenis
mian karieron. Tiom malpli, kiam
mi (ja malofte, sed foje) uzis
Esperanton por helpi iun en cirkonstanco, en kiu neniu el la
oficialaj lingvoj povis utili, pro
nedisponeblo de kompetentaj
interpretistoj.

Mi neniam havos ian postenon en
europa instanco, sed se mi havus, nenio povus trudi al mi, ke mi lasu
pasi unu okazon senkashe uzi
Esperanton.

Mi ankau silentigis chiujn mokojn,
kiam mi trovighis en cirkonstancoj,
en kiuj jhus mokintoj bezonis mian
helpon en la angla lingvo, kies
universalecon ili pli fanatike
defendis, ol mi tiun de Esperanto.

En la Ligo de Nacioj, svisa
profesoro, kiu interpretis inter
la franca kaj la angla, pro la
scivola peto de iu delegito ekparolis
en Esperanto. La prezidanto tuj
silentigis lin, sed li ne perdis
sian postenon pro tio. Lia nomo
estis Edmond Privat.

Petro.


"Pablo A. Foche" <pa...@spamonedankon.com> a écrit dans le message de
news:c65i1l$3oc$1...@elektro.pacujo.net...

Axel Merz

unread,
Apr 21, 2004, 6:13:01 PM4/21/04
to
pierre.levy skribis:

>Esperanto _ne devas defendi la
>celon, maldungi interpretistojn_,

Ekzakte! Kaj por eviti tiun danĝeron, necesas koncentriĝi nur al tiuj
lingvaj kombinoj, por kiuj ne ekzistas tradukistoj en la servo de la EU.
Por kompletigi tiujn malplenaĵojn, E-o estu uzata kiel pontlingvo en
nerektaj tradukoj. Tiel ĝi povas praktike pruvi ke ĝi plej bone funkcias
kaj taŭgas por tiu laboro.

Je la komenco tio signifas ke pli da tradukistoj estas necesaj (20, unu
po ĉiu oficiala lingvo kontraŭ E-o). Sed longatempe la tuta nombro de
tradukistoj estos pli malgranda ke nun. Tiu estas necesa por ŝpari monon
kaj tempon.

Por komenci tiun projekton, necesas silente kaj atenteme malŝlosi la
malantaŭan pordon, sen ŝoki, alarmi aŭ ĉagreni iu ajn.

Aksel

Sebastian Hartwig

unread,
Apr 21, 2004, 6:56:10 PM4/21/04
to
pierre.levy ha scrit:

> Esperanto _ne devas defendi la
> celon, maldungi interpretistojn_,

Chu vi celis "ne devas defendi" au "devas ne defendi" au "ne defendu" au
...?

Sebastiano

--
sebastian.hartwigQinterlingue.org

Marko Rauhamaa

unread,
Apr 21, 2004, 7:41:43 PM4/21/04
to
Axel Merz <Axel.M...@web.de>:

> pierre.levy skribis:
>
> >Esperanto _ne devas defendi la celon, maldungi interpretistojn_,
>

> Por komenci tiun projekton, necesas silente kaj atenteme malshlosi la
> malantauan pordon, sen shoki, alarmi au chagreni iu ajn.

Bela komploto! Nur post sia maldungigho la interpretistoj ekkonos
esperanton kiel malamikon.

Mi estas socialismano, sed lau mia opinio la dungantoj maldungu homojn,
kiujn ili ne plu bezonas. La dungantoj ne estas sociala servo.

Alejandro MEJIA [jubilo.ca]

unread,
Apr 21, 2004, 8:57:16 PM4/21/04
to

> -----Original Message-----
> From: Marko Rauhamaa
> Sent: Miércoles, 21 de Abril de 2004 18:42
>
> Axel Merz <Axel.M...@web.de>:
>
> > pierre.levy skribis:
> >
> > >Esperanto _ne devas defendi la celon, maldungi interpretistojn_,
> >
> > Por komenci tiun projekton, necesas silente kaj atenteme
> malshlosi la
> > malantauan pordon, sen shoki, alarmi au chagreni iu ajn.
>
> Bela komploto! Nur post sia maldungigho la interpretistoj ekkonos
> esperanton kiel malamikon.
>
> Mi estas socialismano, sed lau mia opinio la dungantoj maldungu
> homojn, kiujn ili ne plu bezonas. La dungantoj ne estas sociala servo.
>

Se ili ne volas esti maldungitaj, ili lernu esperanton.

Temposkribisto

unread,
Apr 22, 2004, 4:01:20 AM4/22/04
to
Federico Zenith <zen...@nonmispammare.com> wrote in message news:<4081...@news.broadpark.no>...

> En la eŭropa parlamento ĵus okazis tio, kion ni jam sciis: la pligrandigo de
> la unio ekkaŭzis tradukajn problemojn.
>
> Mi ĵus legis artikolon en la itala ĵurnalo "La Repubblica":
> http://www.repubblica.it/2004/d/sezioni/esteri/ingleseue/ingleseue/ingleseue.html
>

"...In questo scenario, dunque, l'Europa allargata non sarà una
Babele, avendo ritrovato il dono della lingua: l'inglese..."

Malfelicxe, oni konkludas, ke la angla estos la komunlingvo
de Unigxinta Ewropo...
Tamen, mi ne scias cxu la Francanoj sxatos tion...
Sxerco de historio ?

Temposkribisto

unread,
Apr 22, 2004, 4:01:22 AM4/22/04
to
Federico Zenith <zen...@nonmispammare.com> wrote in message news:<4081...@news.broadpark.no>...
> En la eŭropa parlamento ĵus okazis tio, kion ni jam sciis: la pligrandigo de
> la unio ekkaÅ­zis tradukajn problemojn.
>
> Mi ĵus legis artikolon en la itala ĵurnalo "La Repubblica":
> http://www.repubblica.it/2004/d/sezioni/esteri/ingleseue/ingleseue/ingleseue.html
>

"...In questo scenario, dunque, l'Europa allargata non sarà una

Anton Oberndorfer

unread,
Apr 22, 2004, 6:11:18 AM4/22/04
to

"Temposkribisto" skribis:

> Malfeliĉe, oni konkludas, ke la angla estos la komunlingvo
> de Unuiĝinta Eŭropo...
> Tamen, mi ne scias ĉu la Francanoj ŝatos tion...
> Ŝerco de historio ?

La ĵurnalistoj kiel multaj aliaj homoj ofte nur havas tre supraĵan imagon
pri la lingva situacio en EU. Inter la burokratoj de la komisiono kie oni
ellaboras skribajn konceptojn certe la angla lingvo estas venkanta. Sed ĉiam
kiam temas pri viva parola lingvo, la homoj ankaŭ estonte uzos la propran
lingvon. Sin esprimi en fremda lingvo postulas tiom da cerbokapacito ke por
la formulado de la penso restas konsiderinde malpli da kapacito.

Do en la parlamento kaj en la konsilio la deputitoj kaj ministroj ĉiam
preferos paroli en la propra lingvo kaj pro tio necesos ĉiam interpretado en
tiaj kunvenoj. Ĉu ĉiam necesos interpreti al ĉiuj lingvoj, tio estas alia
demando, ĉar eblas kompreni fremdan lingvon pli facile ol paroli ĝin. Tial
povos esti ke iam estonte en tiaj okazoj oni interpretos el ĉiu lingvo nur
al ekz. 5 lingvoj: angla, franca, germana, pola (aŭ slovaka) kaj Esperanto.
La aŭskultanto de parolado do havos la elekton inter la originala lingvo kaj
la 5 lingvoj de la interpretado. Esperanto povus havi tre gravan lokon inter
tiuj 5 lingvoj.

Mi ofte (kaj ankaŭ hodiaŭ) sekvas la diskutojn en la Eŭropa Parlamento per
la televida kanalo de EU kiu nomiĝas EbS (Eŭropo satelite) kaj tie mi povas
aŭskulti la paroladojn aŭ en originala lingvo aŭ en 10 - 20 lingvoj de
interpretado. Ĝenerale la interpretado bone funkcias, sed se deputitino
laŭtlegas tre rapide la propran manuskripton, tiam la interpretistino perdas
la fadenon kaj interpretas nur parton. Mi ne povas imagi ke pontlingva
interpretado estas utila ĉar la perdo de informo estas tro granda. Ĉu tia
pontlingvo estus la angla, franca aŭ Esperanto tio ne farus grandan
diferencon kvankam Esperanto ĝenerale estas bona pontlingvo.

Mi do pensas ke la ŝanco por Esperanto ne estas la pontlingva interpretado
sed la interpretado el la unuopaj lingvoj al Esperanto por rekta kompreno.
Laŭ mi tio estas la plej taŭga kaj plej ekonomia kaj politike plej facile
akceptebla solvo de la lingvoproblemo en grandaj kunvenoj de EU.

Kaj la interpretistoj ne malsatmortos ...

Anton Oberndorfer

pierre.levy

unread,
Apr 23, 2004, 11:32:49 AM4/23/04
to

>
> Chu vi celis "ne devas defendi" au "devas ne defendi" au "ne defendu" au
> ...?
>
"Ne devas tro harfendi" :-)

pierre.levy

unread,
Apr 23, 2004, 12:17:02 PM4/23/04
to
Mi skribis:

"Tial la ekonomia argumento por
> Esperanto estas kontrauargumento.

> Esperanto _ne devas defendi la
> celon, maldungi interpretistojn_,

> sed konvinki ilin, ke pli multaj
> el ili estus efike uzeblaj, se ili
> scius Esperanton."

Tio ne estas propono de komploto
por inside senlaborigi la lingvajn
fakulojn, nek por artifike konservigi
al ili iliajn senutiligotajn
postenojn, sed propono montri, ke
sen granda peno multaj el ili povus
kreskigi sian utilecon kaj do sian
uzeblecon. Ni ne estas en situacio,
en kiu la interpretistoj estas tro
multaj, sed en kiu ili ne estas
sufiche multaj fronte al eksponente
kreskantaj bezonoj.

Mi ne opinias, ke "dungantoj
maldungu homojn, kiujn
ili ne plu bezonas", nek ke ili
kreu por ili senutilajn postenojn
lau la modelo de la "naciaj
laborejoj" de la Dua franca respubliko. Dungantoj dungu, se ili
ne volas, ke oni maldungu ilin mem.

Mi ankau opinias, ke char la
konstruantoj de Europa Unuigho
konstruas ghin por sia profito, ili
ankau devas pagi ghiajn kostojn.
Do, se ili bezonas pli kaj pli
multajn tradukojn diversspecajn, ili
dungu la bezonatajn interpretistojn
kaj tradukistojn kaj pagu ilin el la
profitoj farataj per EU. Mi tute ne
proponas redukti tiujn kostojn
- supoze ke tio eblus - dank'al
Esperanto.

Mi ankau kontrauas la ideon,
trudi Esperanton per legha devigo
al la interpretistoj, europaj oficistoj kaj aliaj europaj
respondeculoj. Se ili preferas
la nunan kachon, tio ne ghenas min.
Se tio povus fiaskigi la preparatan
reakcian Konstitucion, tiom pli bone.

Petro.


"Marko Rauhamaa" <ma...@pacujo.net> a écrit dans le message de
news:m3oepka...@elektro.pacujo.net...

pierre.levy

unread,
Apr 23, 2004, 12:24:05 PM4/23/04
to

"Temposkribisto" <mtmo...@compuserve.com> a écrit dans le message de
news:25fd55.040421...@posting.google.com...

Ne forgesu, ke la franco
Clemenceau trudis la anglan en
la diplomatiajn diskutojn de la
Versajla traktato post la Unua
mondmilito... La britoj kaj usonanoj
nur ne kontrauis.

Petro.


Axel Merz

unread,
Apr 23, 2004, 3:57:34 PM4/23/04
to
"Alejandro MEJIA [jubilo.ca]" skribis:

>Se ili ne volas esti maldungitaj, ili lernu esperanton.

Devigo kaj minacoj ĝenerale estas malbonaj rimedoj por atingi celon. Ni
bezonas subtenantojn kaj helpantojn, ne kontraŭulojn.

Aksel

Axel Merz

unread,
Apr 23, 2004, 3:57:35 PM4/23/04
to
Marko Rauhamaa skribis:

>> Por komenci tiun projekton, necesas silente kaj atenteme malshlosi la
>> malantauan pordon, sen shoki, alarmi au chagreni iu ajn.
>
> Bela komploto! Nur post sia maldungigho la interpretistoj ekkonos
> esperanton kiel malamikon.

Ne estas komploto, sed miskompreno. Mi tute ne celas la ekzistajn
interpretistojn. Tiuj ne estas konsternataj, kaj mi ne volas maldungi
ilin.

Nur temas pri tiuj tradukoj, kiuj nun
1) tute ne estas verkataj pro manko de interpretistoj, au
2) nur estas verkataj en malpli bona kvalito, ĉar alia lingvo estas
uzata kiel pontlingvo, aŭ ĉar ili estas verkataj de interpretistoj,
kies gepatra lingvo estas la fontlingvo anstataŭ la cellingvo.

Je 1: tio estas handikapo por la korespondaj ŝtatoj, resp. ties
parlamentanoj kaj oficistoj. Ĉar ŝancegaleco (jen: lingva) estas unu el
la plej gravaj antaŭkondiĉoj por la demokratio, tio ne estas akceptebla.
Ankaŭ ĝi estas peko kontraŭ la EU-kontrakto, kiu postulas ke ĉiu
dokumento estu tradukata en ĉiun oficalan lingvon de la EU.

Je 2: nerekta (dufoja) traduko certe reduktas la kvaliton per plimultigo
de tradukeraroj kaj miskomprenoj. Pro (1) ĝi tamen estu uzata kiel
necezigita solvo. Pro la precizeco de E-o mi forte kredas, ke tiu estas
la plej bona solvo por tio problemo. Cetere: estus interesege testi tion
per konkurso (konfirmo per eksperimento).

Laŭ mia kompreno profesia interpretisto (kiu mi ne estas!) nur povas
verki tradukon el "sia" fremdlingvo en sian gepatran lingvon en la plej
alta (unuklasa) kvalito. La inversa vojo rezultigas duklasan kvaliton
kaj nur estas akceptebla, se la kompetenta kolego ne ekzistas. Nur se
ambaŭ ne estas haveblaj malgraŭ longa serĉo, E-o kunludu kiel pontlingvo
(triklasa kvalito).

Tial E-o ne estas la malamiko de iu ajn, sed laborilo por aldonaj
interpretistoj (mi dubas ke la jam ekzistaj povus aldone lerni E-on kaj
fari tiun laboron, ĉar necesas koncentriĝi je nur unu fremda lingvo por
regi ĝin perfekte). Per
>>..., sen shoki, alarmi au chagreni iu ajn
mi ne celis la interpretistojn, sed la anglajn lingvoimperialistojn,
kiuj volas havi la anglan kiel la ĉefa aŭ eĉ ununura oficiala lingvo de
la EU, kaj tial kontraŭbalatas E-on kiel konkurenco, same ĉiun alian
lingvon (ne, mi ne celas Usonon, sed diversajn EU-organizojn). Tiun mi
absolute ne akceptas, sed: ili havas potencon.

La praktika kaj akceptebla solvo de la eŭropa lingva problemo troviĝas
ie inter la du ekstremoj:
- kompleta lingva diverseco (ekskluzive per rektaj tradukoj) bezonus 20
* 19 = 380 interpretistojn, sed tiuj ne estas haveblaj por ĉiu lingva
kombino, kaj tiu estus la plej multekosta solvo (cetere mi tre ŝatus
vidi kompletan tabelon pri tio);
- nur 20 interpretistoj (ĉiu por traduki inter sia gepatra lingvo kaj
E-o kiel pontlingvo en ambaŭ direktoj, do eksklusive nerektaj tradukoj
por ĉiuj) estus la plej malmultekosta solvo, kaj samtempe ĝi garantius
ŝhancegalecon inter ĉiuj lingvoj; tiu politike ne estas havebla.

Do bedaŭrinde kompromiso estas necesa inter
- disponebleco de interpretistoj,
- ŝancegaleco kaj samrajteco de la ŝtatoj,
- kvalito de la tradukoj kaj
- kostoj por la tradukoj,
kiel: rektaj tradukoj inter la "grandaj" lingvoj, nerektaj tradukoj
inter la "malgrandaj" lingvoj. Tial mi kredas ke longatempe estos malpli
da interpretistoj ol nun, ĉefe pro la kostoj.

Aksel

Marko Rauhamaa

unread,
Apr 23, 2004, 5:56:37 PM4/23/04
to
Axel Merz <Axel.M...@web.de>:

> Ne estas komploto, sed miskompreno. Mi tute ne celas la ekzistajn
> interpretistojn. Tiuj ne estas konsternataj, kaj mi ne volas maldungi
> ilin.

Kial ne?

Sebastian Hartwig

unread,
Apr 23, 2004, 8:51:18 PM4/23/04
to
pierre.levy ha scrit:

>> Chu vi celis "ne devas defendi" au "devas ne defendi" au "ne defendu" au
>> ...?
>>
> "Ne devas tro harfendi" :-)

Bv. pardoni mian insistadon, sed temas pri preskau kontrauaj signifoj.

Sebastiano

--
sebastian.hartwigQinterlingue.org

pierre.levy

unread,
Apr 24, 2004, 6:05:49 PM4/24/04
to

"Sebastian Hartwig" <s...@mailinator.com> a écrit dans le message de
news:c6cdmm$a8m$06$2...@news.t-online.com...

> pierre.levy ha scrit:
> >> Chu vi celis "ne devas defendi" au "devas ne defendi" au "ne defendu"
au
> >> ...?
> >>
> > "Ne devas tro harfendi" :-)
>
> Bv. pardoni mian insistadon, sed temas pri preskau kontrauaj signifoj.
>
> Sebastiano
>
> --

Char vi tiel insistadas, kvankam
Zamenhof mem ofte uzis "ne devas"
en la senco "devas ne", mi
precizigas, ke mi faris same. Sed
ankau "Esperanto" havas nenian devon,
char ghi ja nur estas lingvo sen
propra volo. Tial la frazeron "Esperanto _ne devas defendi la celon,
maldungi
interpretistojn_", rigore devus
esti "la esperantistoj _devas ne
defendi la celon, maldungi interpretistojn_".

Rigore, "ne devas" samsignifas
kiel "rajtas ne".

Petro.

Axel Merz

unread,
Apr 24, 2004, 7:00:35 PM4/24/04
to
Marko Rauhamaa skribis:

>Axel Merz <Axel.M...@web.de>:
>
>> Ne estas komploto, sed miskompreno. Mi tute ne celas la ekzistajn
>> interpretistojn. Tiuj ne estas konsternataj, kaj mi ne volas maldungi
>> ilin.
>
>Kial ne?

Pro du kialoj:

1) Tiuj tradukoj estas tre gravaj, ĉar temas pri la gvido de la EU. Tial
gravas atingi la plej altan kvaliton, kaj por tio rektaj tradukoj estas
necesaj en ĉiuj 380 lingvaj kombinoj. Nur la fakto ke tiu maleblas pro
manko de interpretistoj kaŭzas la problemon kaj la neceson, uzi
nerektajn tradukojn per pontlingvo(j).

2) Mi ne estas sencerbuma kapitalisto, kiu nur pensas al la plej alta
profito (per minimigi la kostojn), sed ne al la konsekvencoj por la
homoj kaj por la kvalito.

Tamen mi ne decidas tiun, sed aliajn, kaj tiuj devas rigardi ilian
etaton. Mono ĉiam mankas, kaj tio devigas ŝparojn. Laŭ mi estas aliajn
eblecojn ŝpari, ekz. la subvencia frenezo por produkti tabakon, kiu
mortigas centmil da homoj po jaro. Sed la potenculoj havas aliajn ideojn
pri tio.

Aksel

Angelos TSIRIMOKOS

unread,
Apr 27, 2004, 8:10:04 AM4/27/04
to
Pierre Levy kaj Sebastian Hartwig diskutis pri la senco de "ne devas".
Se proponi Esperanton kierl pontlingvon, oni nepre interkonsentu firme
pri tio. Dubo, chu "ne devas fari" signifas "ne rajtas fari" au "ne
bezonas fari", estus ech pli ghena ol la dubo pri la celata senco de la
numeralo "billion" en la angla!

Angelos TSIRIMOKOS, maldungota (?) tradukisto che EU

Angelos TSIRIMOKOS

unread,
Apr 27, 2004, 8:05:01 AM4/27/04
to
pierre.levy skribis :

> Ne forgesu, ke la franco
> Clemenceau trudis la anglan en
> la diplomatiajn diskutojn de la
> Versajla traktato post la Unua
> mondmilito... La britoj kaj usonanoj
> nur ne kontrauis.
>

De kie vi ekhavis tiun informon? Mi estus tre scivola!
Angelos TSIRIMOKOS

Remush

unread,
Apr 27, 2004, 10:28:05 AM4/27/04
to

"Angelos TSIRIMOKOS" <ang...@FORIGU.belgacom.net> wrote in message
news:c6li64$8hq$2...@elektro.pacujo.net...
vidu http://www.herodote.net/19190628.htm kaj sercu la vorton "étalage".

Lorsque Lloyd George et Wilson proposent d'adopter l'anglais comme langue de
travail aux côtés du français, il n'y fait pas opposition.

Kiam LG kaj W poponas uzi la anglan kiel laborlingvo apud la franca, li
(Clémenceau), ne kontraustaras.
Fakte Clémenceau fieris pri sia kono de la Angla.

--
Remus (Belgio)

pierre.levy

unread,
Apr 27, 2004, 11:38:19 AM4/27/04
to

"Angelos TSIRIMOKOS" <ang...@FORIGU.belgacom.net> a écrit dans le message
de news:c6li64$8hq$2...@elektro.pacujo.net...
De diversaj fontoj, interalie de
radioelsendo pri la biografio de
Clémenceau. Li vivis plurajn jarojn
en Usono, lia edzino estis
usondevena, kaj kiel multaj nunaj
francaj politikistoj li estis tre
fiera pro sia scio pri la angla.
Mi bedaurinde ne havas nun
referencon, kiun mi povus komuniki
al vi.

Petro.


pierre.levy

unread,
Apr 27, 2004, 7:27:12 PM4/27/04
to

"Angelos TSIRIMOKOS" <ang...@FORIGU.belgacom.net> a écrit dans le message
de news:c6lifk$8jr$1...@elektro.pacujo.net...

Shajnas, ke sufiche firma
respondo trovighas kaj en PAG, kaj
en PMEG. Vi do ne nepre devas
maltrankvilighi.
Petro.


Marko Rauhamaa

unread,
Apr 27, 2004, 7:44:38 PM4/27/04
to
"pierre.levy" <pierre...@wanadoo.fr>:

> "Angelos TSIRIMOKOS" <ang...@FORIGU.belgacom.net> a ?crit


> > Se proponi Esperanton kierl pontlingvon, oni nepre interkonsentu firme
> > pri tio.
>

> Shajnas, ke sufiche firma respondo trovighas kaj en PAG, kaj en
> PMEG.

Chiuokaze estas evidente, ke se EU vere adoptos esperanton, la nova,
norma lingvajho estos tiel terura, ke la esperantistoj amase migros al
ido.

Temposkribisto

unread,
Apr 28, 2004, 4:24:55 AM4/28/04
to
"Remush" <Rem...@pandora.be> wrote in message news:<V5ujc.88219$si3.5...@phobos.telenet-ops.be>...

>
> Kiam LG kaj W poponas uzi la anglan kiel laborlingvo apud la franca, li
> (Clémenceau), ne kontraustaras.
> Fakte Clémenceau fieris pri sia kono de la Angla.

A-a, nun ni scias kio permesis la francan
velki kiel la cxefan Ewropan lingvon...

Fiero, vi diras...

gunananda

unread,
Apr 28, 2004, 8:55:47 AM4/28/04
to
>Chiuokaze estas evidente, ke se EU vere adoptos esperanton, la nova,
>norma lingvajho estos tiel terura, ke la esperantistoj amase migros al
>ido.

ne povas imagi kial

Angelos TSIRIMOKOS

unread,
Apr 28, 2004, 12:03:49 PM4/28/04
to

Angelos TSIRIMOKOS miris pri la aserto de Pierre Levy, ke


>>>la franco Clemenceau trudis la anglan en
>>>la diplomatiajn diskutojn de la Versajla
>>>traktato post la Unua mondmilito...
>>>La britoj kaj usonanoj nur ne kontrauis.
>>>

Al tio, Remush skribis jenon:
> vidu http://www.herodote.net/19190628.htm kaj sercu la vorton "?talage".


>
> Lorsque Lloyd George et Wilson proposent d'adopter l'anglais comme langue de

> travail aux c?t?s du fran?ais, il n'y fait pas opposition.


>
> Kiam LG kaj W poponas uzi la anglan kiel laborlingvo apud la franca, li

> (Cl?menceau), ne kontraustaras.
> Fakte Cl?menceau fieris pri sia kono de la Angla.
>
Sed tio tute ne estas identa kun la aserto de Pierre Levy! Ke Clemenceau
ne kontraustaris la uzon de la angla, do de la lingvo de la du plej
fortaj inter la venkintoj, _apud_ la franca neniel surprizas min.
Mirigis min la aserto, ke la Tigro "_trudis_ la anglan".

Angelos TSIRIMOKOS, al kiu la angla estas vere - kaj ghene -
altrudata kiel baza lingvo en lia tradukista laboro

pierre.levy

unread,
Apr 28, 2004, 1:15:17 PM4/28/04
to

"gunananda" <guna...@epatra.com> a écrit dans le message de
news:aeav801fgfjitgco6...@4ax.com...

Foje mi havas la impreson, ke pli
ghuste Ido jam de kelka tempo
komencis amase migri al ili.

Petro.

pierre.levy

unread,
Apr 28, 2004, 2:01:24 PM4/28/04
to

"Angelos TSIRIMOKOS" <ang...@FORIGU.belgacom.net> a écrit dans le message
de news:c6okhr$kcc$1...@elektro.pacujo.net...
Petro:
Mi kompreneble ne cheestis por
esti kapabla aserti, kiu el la
du informoj estas ghusta. Tamen
mi ne elpensis tion, kion mi audis.
Mi memoras, ke tio sufiche frape
surprizis min. Au eble mi kaduke
komencis deliri...

Komunaj al la du informoj estas
la du sekvantaj punktoj:

1. La britoj kaj usonanoj ne
trudis la anglan al la francoj, sed
chi ties reprezentantoj, gvidataj de
Clemenceau, almenau tre volonte
akceptis ghin.
2. Clemenceau tre fieris montri
sian scion pri la angla.

Interesa estas la informo, ke vi
profesie tradukas en EU. Chu vi
havas nenion por rakonti pri tio?
(Kompreneble, ne malrespektante la
deontologion de tiu profesio)? Kion
vi opinias pri la poresperanta
propagando bazita sur la ideo,
shpari salajrojn kaj honorariojn de
interpretistoj kaj tradukistoj?

Dum sindikata internacia kunveno,
mi cheestis situacion, en kiu kun
sia respektiva interpretisto
partoprenis grekaj kaj turkaj
delegitoj. La greka interpretisto
tre bone sciis la francan, sed tute
ne la anglan. Kontraue, la turka
interpretisto sciis la anglan, sed
tute ne la francan. Do la interpreta
laboro inter tiuj du delegitaroj
estis jena:

Greka -> franca -> angla -> turka
Turka -> angla -> franca -> greka.

La murmurado de la interpretistoj
estis tiel brua, ke por kompreni
francan parolanton mi bezonis
auskultilon.

Petro.

Petro.


Angelos TSIRIMOKOS

unread,
May 6, 2004, 8:49:19 AM5/6/04
to
pierre.levy skribis jenon, responde al Angelos Tsirimokos:

>
> Interesa estas la informo, ke vi
> profesie tradukas en EU. Chu vi
> havas nenion por rakonti pri tio?
> (Kompreneble, ne malrespektante la
> deontologion de tiu profesio)? Kion
> vi opinias pri la poresperanta
> propagando bazita sur la ideo,
> shpari salajrojn kaj honorariojn de
> interpretistoj kaj tradukistoj?

Unue, mi estas tradukisto _skriba_, ne interpretisto. La du metioj estas
strikte apartigitaj che ni, kaj efektive, ili postulas parte malsamajn
kapablojn. Do mi havas multe malpli da 'sukaj' aferoj por rakonti, ol se
mi persone cheestus kunsidojn, ech malantau son-izola vitro.

La argumenton pri kostoj de tradukado/interpretado mi trovas iom
mistrafa. Kvankam en si mem la kostoj estas ja grandegaj, antau nelonge
iu kalkulis ke ili sumighas je "la prezo de unu taso da kafo" por chiu
EU-ano jare (oni komprenu kafon menditan en Cafe de Flore au simila
loko, char fakte temis pri preskau 3 euroj...), kaj vere, tio ne estas
tro alta por certigi al chiu civitano la eblecon konsulti la juron kaj
komuniki kun la autoritatoj en sia propra nacia lingvo. (Alia demando
levighas pri eventualaj pliaj lingvoj aldone al la chefaj oficialaj
lingvoj de la membroshtatoj, ekz. la kataluna). - Kaj se vi celas mian
personan financan intereson, unue mi ne timas/atendas la finan venkon
dum mia vivo, due ech post eventuala enkonduko de Esperanto oni plu
bezonos tradukistojn/interpretistojn por traduki/interpreti el kaj al ghi
(mi ne povas imagi ke almenau la leghe validajn tekstojn oni chesus
aperigi en chiuj oficialaj lingvoj de la membro-shtatoj), kaj trie... mi
estas sufiche agha (nur 50jara, sed tamen...) por revi pri frua emeritigho,
kion oni vershajne ja proponus al mi, vershajne lau relative favoraj
kondichoj, se la greka chesus esti oficiala!

Angelos TSIRIMOKOS, Bruselo

pierre.levy

unread,
May 7, 2004, 1:40:39 PM5/7/04
to
Dankon por via interesa respondo.
Lau mia kompreno, neniu nun vivanta
fakulo pri lingvoj (interpretistoj,
tradukistoj, instruistoj pri lingvoj,
verkantoj pri lernolibroj...) bezonas
timi maldungighon pro Esperanto.

Ankau mi pensas, ke lingvan nivelon sufichan por vanigi tradukojn,
interalie, de juraj tekstoj, ne baldau atingos
ghenerale la eventuale devigitaj
uzontoj de Esperanto.

Petro.

"Angelos TSIRIMOKOS" <ang...@FORIGU.belgacom.net> a écrit dans le message

de news:c7dc50$h11$1...@elektro.pacujo.net...


> pierre.levy skribis jenon, responde al Angelos Tsirimokos:
> >
> > Interesa estas la informo, ke vi
> > profesie tradukas en EU. Chu vi

[...]

> Unue, mi estas tradukisto _skriba_, ne interpretisto. La du metioj estas
> strikte apartigitaj che ni, kaj efektive, ili postulas parte malsamajn
kapablojn.

[...]

> La argumenton pri kostoj de tradukado/interpretado mi trovas iom
> mistrafa. Kvankam en si mem la

[...]

dum mia vivo, due ech post eventuala enkonduko de Esperanto oni plu
> bezonos tradukistojn/interpretistojn por traduki/interpreti el kaj al ghi
> (mi ne povas imagi ke almenau la leghe validajn tekstojn oni chesus
> aperigi en chiuj oficialaj lingvoj de la membro-shtatoj), kaj trie... mi

[...]
>
> Angelos TSIRIMOKOS, Bruselo
>

@falsa.falsa KaGu:-}

unread,
May 11, 2004, 3:21:10 PM5/11/04
to

"pierre.levy" <pierre...@wanadoo.fr> skrev i meddelandet
news:c7ghmd$ql8$1...@news-reader4.wanadoo.fr...

> Dankon por via interesa respondo.
> Lau mia kompreno, neniu nun vivanta
> fakulo pri lingvoj (interpretistoj,
> tradukistoj, instruistoj pri lingvoj,
> verkantoj pri lernolibroj...) bezonas
> timi maldungighon pro Esperanto.
>
> Ankau mi pensas, ke lingvan nivelon sufichan por vanigi tradukojn,
> interalie, de juraj tekstoj, ne baldau atingos
> ghenerale la eventuale devigitaj
> uzontoj de Esperanto.

Ankaŭ mi opinias ke neniu interpretisto au tradukisto riskas maldungon se
oni akceptus Esperanton kiel pontolingvo en EU. Mi, kiel svedo, esperas ke
enkonduko de Esperanto plirapidigos la tradukadon al la sveda de ekz. juraj
tekstoj. Mi opinias ke oni ĉiam (t.e. estonte) devas traduki la leĝajn
tekstojn al la naciaj lingvoj en EU por ke oni havu fidindajn "originalojn"
je ekz. kortumoj en ĉiuj membrolandoj. Do, monŝparado eble ne estas la ĉefa
argumento por enkonduki Esperanton kiel pontolingvo. Eble la ebleco rapide
atingi pli egalecan lingvosituacion en EU estas pli grava argumento.

Krom tio estus multe pli facile sekvi la debaton pri gravaj aferoj en EU se
oni donis tradukadon al Esperanto same alta urĝo/prioritato kiel ekz.
angla. franca kaj germana. Spite al protestoj de lingvistoj, mi opinias ke
Esperanto estas relative pli facila lerni ol naciaj lingvoj pro sia principe
senecepta gramatiko.

Kiam temas pri interpretistoj ĉe la parlamento mi bedaŭrinde devas konstati
ke ne ĉiuj, de tiuj kiuj estas uzataj por la sveda lingvo, havas kapablon
interpreti simultane. Krom fakto ke la parlamentanoj certe ne ĉiam esprimas
sin en la plej klara maniero, tiuj interpretistoj kiujn mi auskultis tro
ofte hezitas je vortelekto kaj kelkfoje ŝajnas manki spertojn pri ĉiutagaj
svedaj esprimmodeloj. Honeste: mi perceptas la uzadon de tiel
malaltkvalitaj interpretistoj kiel malĝentileco kontraŭ la svedaj civitanoj
kaj ilia lingvo.

Hodiaŭ mi fakte dubas ĉu mi partoprenu en la estonta balotado por
EU-parlamentanoj. Mi ne vidas ke ni Svedoj havas ian efektivan eblecon
influi kion okazas ene de la nuntempa EU. Laŭ mi pli ŝajnas esti malŝparo
de tempo okupi sin pri "EU-politiko". Miaj ĝisnunaj spertoj estas ke Svedio
nur "klinas por la imperiestro" kaj akceptas eĉ decioj de EU kiuj estas tute
kontraŭ svedaj spertoj. (ekz. permeso uzi danĝeran kontraŭinsektan
substancon kiun la svedoj malpermesis uzi antaŭ multaj jaroj pro tio ke oni
[svedaj sciencistoj] konstatis ke la substanco estas danĝera por la medio.
Ŝajne la ekspertuloj en EU opiniis la sedan opinion pri tiu danĝereco
"kretena" kaj tute fajfis pri la mediaj efikoj.)

KaGu:-}

Marko Rauhamaa

unread,
May 11, 2004, 3:55:42 PM5/11/04
to
"KaGu:-}" <falsa.falsa @falsa.falsa>:

> Mi ne vidas ke ni Svedoj havas ian efektivan eblecon influi kion

> okazas ene de la nuntempa EU. Lau mi pli shajnas esti malshparo de tempo
> okupi sin pri "EU-politiko". Miaj ghisnunaj spertoj estas ke Svedio nur
> "klinas por la imperiestro" kaj akceptas ech decioj de EU kiuj estas
> tute kontrau svedaj spertoj.

Chiu svedo havas ech po pli da potenco ol chiu franco. La problemo
estas, ke ech malgrau tiu ekstra apogado de malgrandaj nacioj la
malgrandaj nacioj estas eta malplimulto. La franco ne estas potenca,
char shi au li posedas specialajn rajtojn sed char shi au li hazarde
havas tiom da simile-pensantoj en EU.

Sed oni ne troigu la naciisman vidpunkton. Eble la plej bona amiko de
svedo estas politikisto hispana!

Mi mem loghas eksterlande jam dum pli ol jardeko kaj vivado eblas ankau
chi tiel. Laboreje mi renkontas kolegojn de tra la mondo kaj devas
konkludi, ke inghenieroj estas samaj chie.

0 new messages