Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

"domain name" por Esperantujo?

3 views
Skip to first unread message

Joseph Voros

unread,
Jan 30, 1996, 3:00:00 AM1/30/96
to
Mi pensadas pri du demandoj: Kiel esperantigi la (anglan) retan frazon
"domain name?" Kaj, kian specon de "domain name" devus Esperantujo havi?
Cxu gxi estu "esperantujo.int" (aux "eo.int" k.s.) aux cxu gxi estu
".eo"?

Aux io alia?

Viajn pensojn?

--
Joseph Voros joseph...@c031.aone.net.au
IntraNet Australia Pty Ltd Phone: (+61 3) 9804 5222
Level 17, 390 St Kilda Road, Fax: (+61 3) 9866 3155
Melbourne 3004 Australia Mobile: (+61) 411 463 692

Martin Weichert

unread,
Jan 31, 1996, 3:00:00 AM1/31/96
to
Joseph Voros <joseph...@c031.aone.net.au> skribis:

> Mi pensadas pri du demandoj: Kiel esperantigi la (anglan) retan frazon
> "domain name?"

Jam estas uzata "retregiono".

>=04Kaj, kian specon de "domain name" devus Esperantujo havi?

> Cxu gxi estu "esperantujo.int" (aux "eo.int" k.s.) aux cxu gxi estu
> ".eo"?

Jam ekzistas projekto registrigi la retregionon "esperanto.org" por
uzo de esperantistoj kaj esperanto-organizoj (UEA ktp.)

La retregiono "esperanto.se" jam estas registrita por Sveda Esperanto-
Federacio.
"esperant.nl" estas jam registrita por iu nederlanda firmao kiu nomigxas
"Esperanto", sed ne havas iun rilaton al Esperanto, bedauxrinde.

Martin Weichert


Axel Belinfante

unread,
Feb 13, 1996, 3:00:00 AM2/13/96
to
In article <zervic19-030...@lv004-126.starnetinc.com>,
zerv...@starnetinc.com (Christopher M. A. Zervic) writes:
|> In article <310E13...@c031.aone.net.au>, Joseph Voros

|> <joseph...@c031.aone.net.au> wrote:
|>
|> >Mi pensadas pri du demandoj: Kiel esperantigi la (anglan) retan frazon
|> >"domain name?" Kaj, kian specon de "domain name" devus Esperantujo havi?
|> >Cxu gxi estu "esperantujo.int" (aux "eo.int" k.s.) aux cxu gxi estu
|> >".eo"?
|> >
|> >Aux io alia?
|> >
|> >Viajn pensojn?
|>
|> Mi antauxnelonge volis krei komputillokon nomatan <esperanto.org>, kaj
|> esperantigi la sistemon, sed tiu postulus lerni la komputilan lingvon,
|> unue en la angla.
|>
|> Tiu ideo povas funkcii bone. Ni povas reklami la logikan TTT-lokon
|> <http://www.esperanto.org>. Sxajnas ke cxiu kompanio en Usono penegas
|> aperi en TTT. Cxe la fino de multaj televidaj reklamoj nun aperas la
|> kompaniajn nomon kaj markon, la telefonnumeron kaj TTT-pagxan adreson.
|>
|> La hejm-pagxo estus saluto en multaj lingvoj, kaj la flankpagxoj enhavus
|> baze la informojn, kiuj aperas nun en la utwente-a TTTejo, kun ligoj al
|> "Esperantujo". Tiu estus pli efika ol 800-a telefonnumero, kaj montrus, ke
|> esperanto pretas la 21an jarcenton.

Kiel pli ofte, bona ideo samtempe aperas plurloke.
Eta teamo (kiu jam kontaktis uea-on pri la plano) jam
prilaboretas gxuste la planon starigi retregionon esperanto.org,
kiel bazo de esperantujo en la reto.
Ni ankoraux ne tiom progresis, sed esploradas la eblecojn.
Se vi, retano, pensas ke vi povas iel kontribui al tiu plano,
aux/kaj helpi realigi gxin, per bonaj ideoj kaj/aux teknika helpo,
bv ne heziti kontakti min!

Amike salutas,
Axel.
--
<Axel.Be...@cs.utwente.nl> <URL:http://www.cs.utwente.nl/~belinfan/>
University of Twente, Dept. of C.S., Tele-Informatics & Open Systems Group
P.O. Box 217; NL-7500 AE Enschede. Phone: +31 53 4893774; Fax: +31 53 4893247
"ili ne sciis ke estas neebla do ili simple faris" -- Loesje

Pierre Jelenc

unread,
Feb 13, 1996, 3:00:00 AM2/13/96
to
Axel Belinfante <beli...@zamenhof.utwente.nl> writes:
>
> Kiel pli ofte, bona ideo samtempe aperas plurloke.
> Eta teamo (kiu jam kontaktis uea-on pri la plano) jam
> prilaboretas gxuste la planon starigi retregionon esperanto.org,
> kiel bazo de esperantujo en la reto.
> Ni ankoraux ne tiom progresis, sed esploradas la eblecojn.
> Se vi, retano, pensas ke vi povas iel kontribui al tiu plano,
> aux/kaj helpi realigi gxin, per bonaj ideoj kaj/aux teknika helpo,
> bv ne heziti kontakti min!

Ne necesas esplori ion ajn. Petu de via sistemo ke ili registru
"esperanto.org" por vi. La kosto estas 100 dolaroj la unuan jaron, kaj 50
dolaroj jare post tio.

Se neeble ^ce vi, ELNA povos fari tion ^ce Netcom, a^u mi povus fari ^gin
^ce Panix, sed mi preferus se organiza^jo respondecus pri la procezo kaj
la kosto.

esperanto.org estas ankora^u ne registrita. Sed iu ajn rajtas registri
^gin kaj ^canta^gi pri ^gi.

Pierre
--
Pierre Jelenc Know what's weird? Day by day nothing seems to
rc...@panix.com change, but pretty soon everything is different.
pie...@nycbeer.org Calvin & Hobbes
http://www.columbia.edu/~pcj1/

Esperanto League N America

unread,
Feb 28, 1996, 3:00:00 AM2/28/96
to
rc...@panix.com (Pierre Jelenc) writes in a recent posting (reference <4fr8ek$f...@panix2.panix.com>):

>
>Ne necesas esplori ion ajn. Petu de via sistemo ke ili registru
>"esperanto.org" por vi. La kosto estas 100 dolaroj la unuan jaron, kaj 50
>dolaroj jare post tio.
>
Cxu ne estus pli bona plano dividi tiun vorton law organizoj koncernaj:
esperanto.elna.org
esperanto.uea.org
esperanto.fel.org
ktp

Ax eble oni uzu streketon jene:
esperanto-elna.org
esperanto-uea.org
ktp

Mi intencis krei konton "elna.org" sed oni konsilis ke tawgas uzi la
nomon de la lingvo ene de tia kontonomo.

>Se neeble ^ce vi, ELNA povos fari tion ^ce Netcom, a^u mi povus fari ^gin
>^ce Panix, sed mi preferus se organiza^jo respondecus pri la procezo kaj
>la kosto.
>

Mi pretas krei ELNA-TTT-pagxon, sed dawre pripensas la aferon. Cxiuj
konsiloj bonvenas!

>esperanto.org estas ankora^u ne registrita. Sed iu ajn rajtas registri
>^gin kaj ^canta^gi pri ^gi.
>

Se iu organizajxo enregistrus tiun, mi preferas ke UEA farus tion.
--
Miko SLOPER el...@netcom.com USA (510) 653 0998
Direktoro de la ftp.netcom.com:/pub/el/elna fax (510) 653 1468
Centra Oficejo de la Learn Esperanto! Free lessons: e-mail/snail-mail
Esperanto-Ligo de N.A. Write to above address or call 1-800-828 5944

ELNA

unread,
Feb 29, 1996, 3:00:00 AM2/29/96
to
>
> Inverse. Devus esti konto "esperanto.org", kiu havus sub-kontojn
> elna.esperanto.org, uea.esperanto.org, ktp. Sed fakte, tio ne eblos,
> cxar gxi postulus unu sistemon, por superregi la konton "esperanto.org",
> pri kiu la subkontoj interkonsentus. Krei individuan konton
> (e.g. esperanto-elna.org) estas facile; krei subkonton estas multe
> pli komplike.
>
Dankon pro la konsilo!
Do temas pri la diferenco inter punkto kaj streketo, cxu ne? La unua
postulas sub-kontojn dum la dua estas nur parto de la nomo, cxu?
Kion vi kredas pri la neceso uzi la "E-vorton" en la nomo de la konto?
Estus pli facile tajpi nur "elna.org" sed oni asertas ke sercxiloj povos
trovi nin ege pli facile se ni enmetas la E-vorton kiel ekz
in...@esperanto-elna.org aw
in...@esperanto-league.org

Mi petas vian konsilon!

Antawdankas vin
Miko.


>
>

Pierre Jelenc

unread,
Feb 29, 1996, 3:00:00 AM2/29/96
to

Atentu pri la terminoj: en la supra adreso "info" estas la konto kaj
"....org" estas la organiza^jo/nodo/komputilo/ktp. La demando ^cefe estas
^cu la tuta Esperantujo havu "tegmentan" virtualan nodon "esperanto" en
la aro "org" a^u ^cu ^ciu organiza^jo havu sian propran nodon rekte sub
"org". Grafike, do (uzu fikspa^san tiparon ^ci tie):

org org
////////|\\\\\\\\\\ /////////|\\\\\\\\\\\\\\
(multaj | aliaj) (multaj aliaj) e e e e e
| s s s s s
esperanto p p p p p
///////|\\\\\\ e e e e e
u e f t u r r r r r
e l e e f ktp a a a a a
a n l j e n n n n n
a o t t t t t
o o o o o
- - - - -
u e f t u
e l e e f
a n l j e
a o


La^u mi la unua estas preferinda, ^car pli simpla. La dua tamen estas pli
facila almena^u ^ce la komenco. Dependas do de la laboremo de la
respondeculoj (^ce UEA, ver^sajne).

Tute ne gravus, se elna.esperanto.org estus en Usono, fel.esperanto.org
estus en Belgio, ktp. La servo DNS zorgas la respondan kongruon inter
nomo kiel elna.esperanto.org kaj la vera, cifera adreso. Estas facile
^san^gi la ciferan adreson se oni ^san^gas ma^sinon, konservante la
vortan nomon.

Michael P Urban

unread,
Feb 29, 1996, 3:00:00 AM2/29/96
to
Your message dated: Wed, 28 Feb 1996 22:23:16 PST
0 new messages