Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss
Groups keyboard shortcuts have been updated
Dismiss
See shortcuts

rep-muziko

13 views
Skip to first unread message

Pablo

unread,
Sep 4, 1998, 3:00:00 AM9/4/98
to
Saluton ,
Mi havas demandon kiun muzik-espertulo kiel ekz. Bertilo povus respondi . Kiel oni traduku la
rep-muzikajn terminojn "B-boy" kaj "MS". Pri "DJ" mi ne demandas, cxar mi vidis gxin
tradukita kiel diskestro (Gratulegon al la elpensinto de cxi bonega translingvigo!). Krome. mi ie
legis, ke ekzistis rep-muzika grupo en esperanto nomita "La Mondanoj". Kiel mi povus havigi
al mi kasedon gxian aux de iu alia evenntuala rep-grupo aux individua repisto en nia lingvo?
Antauxan dankon pro la respondo.

Bertil Wennergren

unread,
Sep 14, 1998, 3:00:00 AM9/14/98
to
Pablo skribis:

> Mi havas demandon kiun muzik-espertulo kiel ekz. Bertilo
> povus respondi . Kiel oni traduku la rep-muzikajn terminojn
> "B-boy" kaj "MS".

Bedaurinde mi neniam renkontis tiujn terminojn. Chu vi povus
klarigi la signifojn?

> Pri "DJ" mi ne demandas, cxar mi vidis gxin tradukita kiel
> diskestro (Gratulegon al la elpensinto de cxi bonega translingvigo!).

Dankon.

> Krome. mi ie legis, ke ekzistis rep-muzika grupo en esperanto
> nomita "La Mondanoj".

Ili faris lau mi nur unu solan prezenton en Esperantujo. Tio
okazis en la IJK en 1987 en Krakovo. Ege bone, sed poste la
Mondanoj ne plu aktivas.

> Kiel mi povus havigi al mi kasedon gxian aux de iu alia
> evenntuala rep-grupo aux individua repisto en nia lingvo?

De la Mondanoj haveblas nur unu registrajho, en la
Vinilkosmo-Kompil' 1, sed tiu kanto ne estas repa.

Unu kanto en la unua albumo de Persone estas repa: "Chu al
paca cel'" en 62 minutoj, sed Persone ne estas kaj
neniam estis vera repa grupo. Kim Henriksen (iam en Amplifiki)
kelkfoje faras repajhojn, sed nenio estas eldonita. Krome
iu Germano (kies nomon mi forgesis) faris bonegajn repojn
en la IJK en Guntersberge antau du jaroj, sed registrajho
ne ekzistas.

--
======================================================================
Bertilo Wennergren
<bert...@hem1.passagen.se>
<http://purl.oclc.org/NET/bertilo>
======================================================================


a298...@athena.rrz.uni-koeln.de

unread,
Sep 14, 1998, 3:00:00 AM9/14/98
to
Bertil Wennergren wrote:
>

> Unu kanto en la unua albumo de Persone estas repa: "Chu al
> paca cel'" en 62 minutoj, sed Persone ne estas kaj
> neniam estis vera repa grupo. Kim Henriksen (iam en Amplifiki)
> kelkfoje faras repajhojn, sed nenio estas eldonita. Krome
> iu Germano (kies nomon mi forgesis) faris bonegajn repojn
> en la IJK en Guntersberge antau du jaroj, sed registrajho
> ne ekzistas.

La germano estas Jan Schroeder el Berlino. Jam foje en IS, kun la
"flugantaj bananoj". Li laboras en loka muzikelsendejo. Parolas jam pli
bone esperanton ol tiam.
Ziko

Sebastian Hartwig

unread,
Sep 14, 1998, 3:00:00 AM9/14/98
to
a298...@athena.rrz.uni-koeln.de schrieb:

> Bertil Wennergren wrote:

> > Krome
> > iu Germano (kies nomon mi forgesis) faris bonegajn repojn
> > en la IJK en Guntersberge antau du jaroj, sed registrajho
> > ne ekzistas.
>
> La germano estas Jan Schroeder el Berlino. Jam foje en IS, kun la
> "flugantaj bananoj". Li laboras en loka muzikelsendejo. Parolas jam pli
> bone esperanton ol tiam.

krome ja ekzistas registrajho, en kiu li kune kun aliaj repas esperante.
(kvankam lau mia opinio, kiu estas chi-rilate sufiche nefaka, malbone)
la prezento estis sendita en berlina "oeffentlicher kanal" publika
televida kanalo de berlino, kie li is au as fari regulajn elsendojn.

--
sebastian/o
http://www.comlink.de/~graswurzel/


0 new messages