La troaj mesaghoj okazigos ke multaj personoj foriros ekster la forumo. Jen
la solvo: Vi chiuj skribu du literojn en la komenco de la kapfrazo de via
mesagho.
Spirito kaj religio SR
Naturo kaj medio NM
Socio kaj politiko SP
Esperanta movado EM
Lingvoj kaj instruado LI
Scienco kaj tekniko ST
Filozofio kaj psikologio FP
Aliaj temoj AT
Mi ekkomencos. Tiel estu multaj el vi imitu min. Tre dankon.
G.R.
Kara Gijhermo, tio estas unu ebla solvo: ne akcepti mesaghojn pri
nedezirataj temoj.
Tre povas esti, ke tiel ni faros.
Sed povas esti ankau alia solvo: ne akcepti mesaghojn de nedezirataj homoj.
Iu shatata de vi homo povas skribi mesaghojn pri plej diversaj temoj, kaj vi
scias, ke chiam vi legos ilin kun intereso. De alia flanko, iu negativa
persono povas skribi multe da malagrablaj kaj senenhavaj mesaghoj pri via
shatata temo.
Do, eble, ni simple ne akceptu mesaghojn de ne agrablaj homoj?
Sed verdire, dume nia forumo estas ankorau tro malgranda. Kvazau E-rondeto
en malgranda urbo. Mi revas pri partoprenado de miloj! Tiam ni devos akcepti
iun manieron de selektado.
Nikolao
> Retanoj:
>
> La troaj mesaghoj okazigos ke multaj personoj foriros ekster la
> forumo. Jen
> la solvo: Vi chiuj skribu du literojn en la komenco de la kapfrazo de
> via
> mesagho.
Mi konsentas ke gxi estas bona ideo. Iuj forumoj uzas tian duliteran
sistemon.
Gxis la revido,
Oleg