Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

eta demando

0 views
Skip to first unread message

corobu mireille

unread,
May 30, 2001, 5:15:10 PM5/30/01
to
Mi volas scii se ekzistas en Esperanto speciala vorto por la konataj
vestoj "T-shirt" kaj "Jeans"
Mi antawdankas pro respondo
Mireja

Pierre Levy

unread,
May 30, 2001, 6:46:31 PM5/30/01
to levy...@worldnet.net
"T-shirt" kamizolo

"Jeans" drelikpantalono (tio nepre estas longa pantalono...)
ghinzo (ankorau ne PIVa vorto)

Amike,
Petro.


Edmund GRIMLEY EVANS

unread,
May 30, 2001, 6:50:22 PM5/30/01
to
corobu mireille <cor...@hotmail.com>:

> Mi volas scii se ekzistas en Esperanto speciala vorto por la konataj
> vestoj "T-shirt" kaj "Jeans"

La vorto "T-ĉemizo" estas uzata. Bedaŭrinde iuj germanoj uzas la
vorton "T-shirt" kun alia signifo ol en la angla, do oni ne povas esti
tre certa pri la signifo de "T-ĉemizo".

Ekzistas la vorto "ĝinzo" (aŭ "ĝinso" aŭ "ĵinzo" aŭ "ĵinso"), kaj
ankaŭ "drelikpantalono". Ankaŭ ĉi tie la senco ne estas tre klara. Iuj
homoj asertas, ke gravas nur la koloro kaj la ŝtofo; aliaj diras, ke
gravas ĉefe la fasono de la vesto.

Edmundo

Detlef Karthaus

unread,
May 31, 2001, 12:27:06 AM5/31/01
to
Lau la angla-esperanto vortaro de Benson:
T-cemizo
ginzo

Detlef

"corobu mireille" <cor...@hotmail.com> wrote in message
news:9f3pjo$dul$1...@lumo.pacujo.nu...

Sergio Pokrovskij

unread,
May 31, 2001, 4:24:21 AM5/31/01
to
>>>>> "Edmundo" == Edmund GRIMLEY EVANS skribis:

Edmundo> corobu mireille <cor...@hotmail.com>:


>> Mi volas scii se ekzistas en Esperanto speciala vorto por la
>> konataj vestoj "T-shirt" kaj "Jeans"

Edmundo> La vorto "T-ĉemizo" estas uzata. Bedaŭrinde iuj germanoj
Edmundo> uzas la vorton "T-shirt" kun alia signifo ol en la angla,
Edmundo> do oni ne povas esti tre certa pri la signifo de
Edmundo> "T-ĉemizo".

Mi ankaŭ vidis "tuniko".

Edmundo> Ekzistas la vorto "ĝinzo" (aŭ "ĝinso" aŭ "ĵinzo" aŭ
Edmundo> "ĵinso"), kaj ankaŭ "drelikpantalono".

Mi preferas "ĝinzo"n.

--
Sergio

Pierre Levy

unread,
May 31, 2001, 5:52:21 AM5/31/01
to levy...@worldnet.net
Sergio Pokrovskij <p...@nbsp.nsk.su> :
>>>>>> "Edmundo" == Edmund GRIMLEY EVANS:

>
> Edmundo> corobu mireille <cor...@hotmail.com>:
> >> Mi volas scii se ekzistas en Esperanto speciala vorto por la
> >> konataj vestoj "T-shirt" kaj "Jeans"
>
> Edmundo> La vorto "T-ćemizo" estas uzata. Bedaýrinde iuj germanoj

> Edmundo> uzas la vorton "T-shirt" kun alia signifo ol en la angla,
> Edmundo> do oni ne povas esti tre certa pri la signifo de
> Edmundo> "T-ćemizo".
>
>Mi ankaý vidis "tuniko".
>
> Edmundo> Ekzistas la vorto "řinzo" (aý "řinso" aý "Ľinzo" aý
> Edmundo> "Ľinso"), kaj ankaý "drelikpantalono".
>
>Mi preferas "řinzo"n.
>
Se mi ne eraras, "Jeans" estas komerca marko kaj tial
esence netradukebla en kiun ajn lingvon.
"drelikpantalono" estas pli ghuste priskribo ol traduko.
"ghinzo" estas nur esperantigo de la komerca nomo.

Se mi diros "Mi havas mian opinelon", vershajne nur personoj
informitaj pri tipe francaj faktoj komprenos, pri kio temas. Tamen
ghi estas netradukebla kvankam facile komprenebla kun klarigo.

Amike,
Petro.


Edmund GRIMLEY EVANS

unread,
May 31, 2001, 7:40:12 AM5/31/01
to
Pierre Levy <levy...@worldnet.net>:

> Se mi ne eraras, "Jeans" estas komerca marko kaj tial
> esence netradukebla en kiun ajn lingvon.

Vi eraras.

Edmundo

George Partlow

unread,
May 31, 2001, 12:02:24 PM5/31/01
to

Pierre Levy skribis:

> Se mi ne eraras, "Jeans" estas komerca marko kaj tial
> esence netradukebla en kiun ajn lingvon.

Bedauxrinde, vi eraras. Gxi devenas de la esprimo "jean fustian", el la
mezepoka anglalingva vorto "Gene" (Genoa en Italio) kaj "fustian", kiu
estas tipo de sxtofo. "Jean" estas la sxtofo; "Jeans" estas pantalono,
kiun oni kudras, uzante tian sxtofon.

Kompreneble "Levis" ja estas komerca marko, sed mi ne estas certa, cxu
ekster usono oni oftas uzas gxin kiel sinonimo por "gxinzo".

Cetere "gxinz" estas suficxe internacia vorto, do oni rajtas
enesperantigi gxin laux la t.n. Regulo numbero 15... miaopinie.

Karl Liebermann

unread,
May 31, 2001, 3:51:34 PM5/31/01
to
mi ne komprenas, ke cxiu povas diri: mi preferas ...
Cxu ne ekzistas Akademio de Esperanto?
Mi ne povas imagi, ke prof. d-ro Erich-Dieter Krause, kiu lastjare eldonis la
"Grandan Vortaron Esperanto - Germana", ne estis en akordo kun la Akademio. Li
proponas "jxinso".
Kiel ajn, mi alte estimas s-ron Sergio Pokrovskij pro lia grandioza verko:
Komputada leksikono!

Amike
Karlo


Damir Malkoc

unread,
May 31, 2001, 7:22:33 PM5/31/01
to

"Pierre Levy" <levy...@worldnet.net> wrote in message
news:9f3t87$8ps$2...@news2.isdnet.net...


> "Jeans" drelikpantalono (tio nepre estas longa pantalono...)
> ghinzo (ankorau ne PIVa vorto)

Dreliko, "jeans" estas speco de tolajxo. Ne nepre temas pri pantalono.
Povas, ekzemple esti jako farita el tiu materialo, cxu ne? Almenaux en
Kroatio la vorto havas tiun signifon. Cxu en aliaj landoj gxi estas uzata
nur por pantalono?

xxxdami...@os.tel.hr

Mi petas forigi "xxx" el la adreso kiam oni respondas retposxte!


Marko Rauhamaa

unread,
May 31, 2001, 7:58:18 PM5/31/01
to
George Partlow <George_...@labor.state.ak.us>:

> "Jean" estas la sxtofo; "Jeans" estas pantalono, kiun oni kudras,
> uzante tian sxtofon.

Mi fakte tre malofte vidas tiujn vortojn chi tie en suda Kalifornio. Chi
tie oni pli uzas la vortojn "denim" kaj "denims".


Marko

--
Marko Rauhamaa mailto:ma...@pacujo.nu http://www.pacujo.nu/marko/

corobu mireille

unread,
May 31, 2001, 9:17:31 PM5/31/01
to
Pierre Levy:

> > "Jeans" drelikpantalono (tio nepre estas longa

>> pantalono...) , ĝinzo (ankoraŭ ne PIVa vorto)

Damir Malkoc:

> Dreliko, "jeans" estas speco de tolaĵo. Ne nepre temas pri


> pantalono. Povas, ekzemple esti jako farita el tiu materialo,

> ĉu ne? Almenaŭ en Kroatio la vorto havas tiun signifon.
> Ĉu en aliaj landoj ĝi estas uzata nur por pantalono?
-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-
Mi opinias ke ĝi estas uzata nur por pantalono en Francio.
Jen grava demando:
Ĉu ĝinzo estas pantalono?
Mireja


Sergio Pokrovskij

unread,
May 31, 2001, 10:46:36 PM5/31/01
to
>>>>> "Karl" == Karl Liebermann skribis:

Karl> mi ne komprenas, ke cxiu povas diri: mi preferas ... Cxu ne
Karl> ekzistas Akademio de Esperanto? Mi ne povas imagi, ke prof.
Karl> d-ro Erich-Dieter Krause, kiu lastjare eldonis la "Grandan
Karl> Vortaron Esperanto - Germana", ne estis en akordo kun la
Karl> Akademio. Li proponas "jxinso".

D-ro Krause estas unu akademiano, mi estas alia ... Mi esprimis mian
privatan preferon, la Akademio nenion decidis pri "ĝinzo"j.

Mi emas preferi la transskribojn laŭsonajn, kaj li, laŭskribajn[1]. Al
mi ŝajnas ke "ĝinzo" kaj "ĝangalo" pli oftas kun ĝ; tamen mi koncedas
ke "ĵazo" eble pli oftas kun ĵ.

Ĉiel ajn, laŭ mi, en tiaj aferoj decidas la publiko plie ol la
Akademio.

====
1. Cetere, se kolego Krause estus konsiderinta la etimologion, li
devus konsenti ke "ĝinzo" pli ĝustas ne nur sone sed ankaŭ
etimologie, ja ĝi devenas el "Ĝenovo"! Kaj kia ironio ke kion
la usonanoj transskribis laŭsone Krause nun plutransskribas
laŭskribe!

--
Sergio

Sergio Pokrovskij

unread,
May 31, 2001, 10:52:37 PM5/31/01
to
>>>>> "Mireja" == corobu mireille skribis:

[...]

Mireja> Mi opinias ke ĝi estas uzata nur por pantalono en Francio.
Mireja> Jen grava demando: Ĉu ĝinzo estas pantalono?

Ruslingve "ĝinzo" normale estas pantalono, sed oni povas diri "ĝinza
kompleto" aŭ "ĝinza jako", aŭ "ĝinza jupo", kaj estas eĉ ĵargona vorto
"ĝninsA" kiu signifas ekzakte "ĝinzaĵo", t.e. ion ajn faritan en la
ĝinza teksaĵo.

--
Sergio

Brion Vibber

unread,
Jun 1, 2001, 12:53:35 AM6/1/01
to
Marko Rauhamaa skribis:

> Mi fakte tre malofte vidas tiujn vortojn chi tie en suda Kalifornio. Chi
> tie oni pli uzas la vortojn "denim" kaj "denims".

Ankaux en suda Kalifornio, mi tre ofte vidas "denims" en la botikoj, sed
neniam auxdas homoj diras tiun. Preskaux cxiam, oni diras "jeans". Laux mia
sperto... Eble mi ne konas la gxustan klason de homoj. :)

Oni ja uzas "denim" por la sxtofo, kaj tiel por aliaj drelikaj vestoj -
"denim shorts", "denim jacket", ktp.

-- brion vibber (brion @ pobox.com)

Edmund GRIMLEY EVANS

unread,
Jun 1, 2001, 4:45:43 AM6/1/01
to
Sergio Pokrovskij <p...@nbsp.nsk.su>:

> Mi emas preferi la transskribojn laŭsonajn, kaj li, laŭskribajn[1]. Al
> mi ŝajnas ke "ĝinzo" kaj "ĝangalo" pli oftas kun ĝ; tamen mi koncedas
> ke "ĵazo" eble pli oftas kun ĵ.

Mi pensas, ke la vorto "gxangalo" devenas de iu hinda lingvo, do
transskribo lauxskriba estus malfacila. Ecx se oni ne irus al la
origino, sed rigardus nur la vorton en euxropaj lingvoj, oni trovus
ekzemple la literumon Dschungel en la germana.

Cetere, fari ian kontraston inter transskriboj lauxsonaj kaj
lauxskribaj versxajne ne estas tre utile. Multo dependas de la
fontolingvo. Se oni adaptas el la angla, ekzemple, ofte estas nature
sekvi la skribon, cxar la skribo estas pli konstanta inter diversaj
dialektoj kaj montras la la originan sonon. Tamen, tio evidente ne
estas vera por relative lastatempaj transskriboj el aliaj lingvoj, kaj
oni eble oni povas argumenti, ke "jeans" estas tia vorto.

Edmundo

corobu mireille

unread,
Jun 1, 2001, 6:44:48 AM6/1/01
to

"Sergio Pokrovskij" <p...@nbsp.nsk.su> a écrit dans le message news:
uuk82w2...@nbsp.nsk.su...
-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-
Dankon pro via tre klara respondo.
Mireja

Pierre Levy

unread,
Jun 1, 2001, 7:18:59 PM6/1/01
to pier...@worldnet.net
George Partlow <George_...@labor.state.ak.us> wrote:
>
>
>Pierre Levy skribis:
>
>> Se mi ne eraras, "Jeans" estas komerca marko kaj tial
>> esence netradukebla en kiun ajn lingvon.
>
>Bedauxrinde, vi eraras. Gxi devenas de la esprimo "jean fustian", el la
>mezepoka anglalingva vorto "Gene" (Genoa en Italio) kaj "fustian", kiu
>estas tipo de sxtofo. "Jean" estas la sxtofo; "Jeans" estas pantalono,
>kiun oni kudras, uzante tian sxtofon.

Ne bedauru. Dankon por la korekto kaj informo.


>
>Kompreneble "Levis" ja estas komerca marko, sed mi ne estas certa, cxu
>ekster usono oni oftas uzas gxin kiel sinonimo por "gxinzo".
>
>Cetere "gxinz" estas suficxe internacia vorto, do oni rajtas
>enesperantigi gxin laux la t.n. Regulo numbero 15... miaopinie.

Jes, numero 15. Tamen estas iom strange, ke oni bezonas specialan
vorton por tia ordinarajho. Temas ja nur pri pantalono el ghenerale
blua maldelikata shtofo. Imagu, se oni donus specifan nomon al chiu
malsama pantalono, kiun oni povas trovi en magazenoj kaj butikoj...

Amike,
Petro.



Christian Richard

unread,
Jun 1, 2001, 7:41:59 PM6/1/01
to
Mi diras "t-chemizo" kaj "ghinzo" (au drelika pantalono)

Karl Liebermann

unread,
Jun 2, 2001, 5:00:00 PM6/2/01
to
Dankon al Sergio pro lia detala kaj kontentiga respondo!

Karlo

Sergio Pokrovskij schrieb:

> >>>>> "Karl" == Karl Liebermann skribis:
>
> Karl> mi ne komprenas, ke cxiu povas diri: mi preferas ... Cxu ne
> Karl> ekzistas Akademio de Esperanto? Mi ne povas imagi, ke prof.
> Karl> d-ro Erich-Dieter Krause, kiu lastjare eldonis la "Grandan
> Karl> Vortaron Esperanto - Germana", ne estis en akordo kun la
> Karl> Akademio. Li proponas "jxinso".
>
> D-ro Krause estas unu akademiano, mi estas alia ... Mi esprimis mian

> privatan preferon, la Akademio nenion decidis pri "øinzo"j.
>
> Mi emas preferi la transskribojn laýsonajn, kaj li, laýskribajn[1]. Al
> mi þajnas ke "øinzo" kaj "øangalo" pli oftas kun ø; tamen mi koncedas
> ke "¼azo" eble pli oftas kun ¼.
>
> Æiel ajn, laý mi, en tiaj aferoj decidas la publiko plie ol la


> Akademio.
>
> ====
> 1. Cetere, se kolego Krause estus konsiderinta la etimologion, li

> devus konsenti ke "øinzo" pli øustas ne nur sone sed ankaý
> etimologie, ja øi devenas el "Øenovo"! Kaj kia ironio ke kion
> la usonanoj transskribis laýsone Krause nun plutransskribas
> laýskribe!
>
> --
> Sergio


Karl-Gustaf Gustafsson

unread,
Jun 3, 2001, 2:04:28 PM6/3/01
to

Javulo <Ja...@att.us> skrev i
diskussionsgruppsmeddelandet:3B16EF1D...@att.us...

> Strange, angle pantalono estas ?iam plurala.
> "Pants" (plurala) estas "pantalono" (malplurala),
> kaj "Jeans" (plurala) estas "drelikpantalono" (malplurala).
> Same, oni diras "boxers" (pl) por "subvesto" (malpl).
> Oni ech povas diri "pantalons" (pl)! Malgrau mi estas
> denaske anglaparolanto, mi neniam komprenis tiun.
>

Antau multaj jaroj oni klarigis al mi la kialo ke oni svedlingve diras "ett
par byxor" ( paro da pantalonoj) spite al fakto, ke temas pri unu vestajho
kun du "tekstilaj tuboj" por la kruroj.

La klarigo estas, ke origine vere temis pri du vestajhoj. Unu vestaajho por
la unuopa kruro kiun oni fiksis che la talio per shnuro. Poste kiam oni
komencis kunkudri la du partojn oni konservis la esprimon " paro da
pantalonoj". Pro la sveda esprimmaniero mi tre ofte estas tentata uzi
pantalono plurale spite al fakto ke nur temas pri unu vestajho.

KaGu:-}

> Jav'

Yves Bellefeuille

unread,
Jun 4, 2001, 11:32:39 PM6/4/01
to
Karl-Gustaf Gustafsson <kagu.gu...@k-gdataiskovde.se> skribis:

> Antau multaj jaroj oni klarigis al mi la kialo ke oni svedlingve diras
> "ett par byxor" ( paro da pantalonoj) spite al fakto, ke temas pri unu
> vestajho kun du "tekstilaj tuboj" por la kruroj.

Same en la franca "pantalons", en la usona "pants", kaj en la brita
"trousers". Simila vorto en la franca kaj angla estas "tondilo".

Yves

--
Yves Bellefeuille <y...@storm.ca>, Ottawa, Canada
Francais / English / Esperanto
Esperanto FAQ: http://www.esperanto.net/veb/faq.html
Rec.travel.europe FAQ: http://www.faqs.org/faqs/travel/europe/faq

0 new messages