Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

socia reformo en Germanio

1 view
Skip to first unread message

Danijela Drakula

unread,
Nov 7, 2009, 4:53:09 PM11/7/09
to
Saluton karaj SCE-anoj,

Mi ricevis unu mesaghon kun, lau mi, atentokapta enhavo, kaj volas demnadi
chu vi audis similon kaj chu veras.
Temas pri " la nova paketo de mezuroj kadre de socia reformo en Germanio" -
nomata Hartz IV
kiu ekfunkcios de la unua januaro.

citajho:
"shi rifuzis laborkolon de prostituistino kaj pro tio perdis socian helpon",
aldone oni klarigas
ke en Germanio prostitucio estas legaligita, kaj posedantoj de bordeloj
pagas impostojn kaj sanasekuron
por laborantojn. Prostitucio estas la laboro kiel aliaj kaj trovighas en la
datumbazo de ofertitaj laborlokoj.
Okazis ke certa 25-jaragha kelnerino rifuzis tian laboroferton kaj nun timas
resti senlabora kaj sen la mono de socia helpo.
Char chiu virino pli juna ol 55 jaroj devas labori kaj devas akcepti iun ajn
disponeblan laboron, inkluzive prostituighi sin.

"Kvankam germana registaro traktis demandon chu ekskludi bordel-laboron el
la reformoj - pro moralaj principoj,
ili rezignis fari tion char malfacilus distingi bordeloj de drinkejoj."

interese

amike salutas,
Danijela

el Kroatio

pierre.levy

unread,
Nov 7, 2009, 5:10:45 PM11/7/09
to
Se tiu informo estas vera, tiu "reformo" estas falo en abomene nauxzan
barbarecon. Aliokaze gxi estas malbongusta sxerco.

Petro.

"Danijela Drakula" <d....@htnet.hr> a �crit dans le message de news:
hd4q9e$q8c$1...@ss408.t-com.hr...

Danijela Drakula

unread,
Nov 8, 2009, 9:46:03 AM11/8/09
to
Hodiau mi sufiche facile trovis 'pli freshajn' informojn pri la temo.
En teksto oni menciis Sunday Telegraph kaj Merchthild Garweg (juristino el
Hamburgo).
Che la reto ekzistas pritema artikolo, kiu estas publikita je 30a Januaro
2005, sed
tie oni ne diras ke virinoj kiuj rifuzos laborlokon de prostituistino
tutcerte perdos socian helpon,
sed ke tio povus okazi. (tiel mi komprenis)
Kaj la reformo Hartz IV, jam okazis, lau Wikipedio, komencis la 1an Januaron
2005
Do, mi supozas, ke timoj de juristino kaj aliaj kiuj estus domaghitaj lau
tiaj reguloj ne plenumighis.
vershajne mi jam audus antaue se tio estus okazinta...

Shajnas al mi ke 'kontrau eniro en EU' kroata klano, kiu estas abunda, daure
sukcese disvastigas sian propagandon.
la titolo de la mesagho estas: "Chu ni volas Europen?"
strange, chiam mi pensis ke mi loghas en Europo, kaj jam dum jaroj kroataj
politikistoj parolas chu ni eniros ghin au restos ekster ghi?
ili ne trovas pli sencohavan laboron por fari...

amike,
Danijela

"pierre.levy" <pierre...@wanadoo.fr> wrote in message
news:4af5f06c$0$969$ba4a...@news.orange.fr...

pierre.levy

unread,
Nov 8, 2009, 10:15:36 AM11/8/09
to
Tiuj kroatoj kompreneble mallongige parolas pri "Euxropo" anstataux "Euxropa
Unio", kvankam temas pri du malsamaj aferoj.
Petro.

"Danijela Drakula" <d....@htnet.hr> a �crit dans le message de news:

hd6lnc$k35$1...@ss408.t-com.hr...

Danijela Drakula

unread,
Nov 8, 2009, 2:03:26 PM11/8/09
to
Jes ili parolas pri EU, sed uzas vorton 'Europo' por emocie influi
loghantaron. Kaj tio ghenas min.
Tiu emoci-stilo en komunikado tro okupas informiloj en Kroatio, kaj la plej
multon de la tuta socia vivo. Homoj perdas koheron en si mem.
amike,
Danijela


"pierre.levy" <pierre...@wanadoo.fr> wrote in message

news:4af6e0a2$0$911$ba4a...@news.orange.fr...

Dirk Bindmann

unread,
Nov 8, 2009, 5:38:12 PM11/8/09
to
Danijela Drakula skribis:

> Mi ricevis unu mesaghon kun, lau mi, atentokapta enhavo, kaj volas demnadi
> chu vi audis similon kaj chu veras.
> Temas pri " la nova paketo de mezuroj kadre de socia reformo en Germanio" -
> nomata Hartz IV kiu ekfunkcios de la unua januaro.

Tiu "reformo" ekfunkciis jam en januaro 2005.

> citajho:
> "shi rifuzis laborkolon de prostituistino kaj pro tio perdis socian helpon",

Kelkfoje tiaj informoj aperis en la gazetaro. Ili veras nur parte: Temas
pri administraj eraroj. Tamen en Germanio neniu perdas laŭle1ge socian
helpon pro rifuzo de prostituado. Tiaj eraroj havas diversajn kauzojn:
povas esti komputila eraro au nescio de oficisto pri iu konkreta
laboroferto aŭ mallertaĵo de senlaborulo.

Jen ebla kazo:

1) Senlaborulo ricevas oferton de laborloko (El datumbanko. Pri la
teksto de la laboroferto respondecas la dungonto.)

2) La senlaborulo devas prezenti sin che la dungonto. Tiam ŝi aŭ li
rimarkas, ke temas pri prostituado.

3) Se ŝi aŭ li rifuzas prostituadon, ŝi aŭ li devas informi sian
personan oficiston, kiu sendis la laboroferton (kaj eble ne sciis, pri
kio konkrete temas la laboro).

4) Pro iu fuŝo (eble ankaŭ pro nesufiĉa klarigo de la rifuzo) la
senlaborulo povas ricevi pro rifuzo de laboroferto aŭtomatan punon: aŭ
malpli da socia helpo aŭ eĉ neniom da socia helpo.

Tiu puno kompreneble estas eraro. Do la senlaborulo havas du eblojn:

1) Telefoni/skribi al sia oficisto kaj detale klarigi sian rifuzon.

2) Jura plendo kontraŭ la puno.

> aldone oni klarigas
> ke en Germanio prostitucio estas legaligita, kaj posedantoj de bordeloj
> pagas impostojn kaj sanasekuron
> por laborantojn. Prostitucio estas la laboro kiel aliaj kaj trovighas en la
> datumbazo de ofertitaj laborlokoj.

Jes, tio estas vera. Sed ĉiu rajtas rifuzi tiajn laborojn.

> Okazis ke certa 25-jaragha kelnerino rifuzis tian laboroferton kaj nun timas
> resti senlabora kaj sen la mono de socia helpo.

Do, ŝi nur "timas" tion. Eble ŝi simple klarigu la aferon al sia
oficisto.

> Char chiu virino pli juna ol 55 jaroj devas labori kaj devas akcepti iun ajn
> disponeblan laboron, inkluzive prostituighi sin.

La lasta frazparto estas malĝusta.

> "Kvankam germana registaro traktis demandon chu ekskludi bordel-laboron el
> la reformoj - pro moralaj principoj,
> ili rezignis fari tion char malfacilus distingi bordeloj de drinkejoj."

La germana registaro tute ne devas okupiĝi pri tiu demando, ĉar jam nun
la koncernaj leĝoj sufiĉe klaras.

Kore
Dirk

--
http://promene.wordpress.com

Danijela Drakula

unread,
Nov 9, 2009, 4:35:38 PM11/9/09
to
Saluton Dirk,
koran dankon por via respondo pri Hartz IV kaj eksplikoj rilate al miaj
duboj. Intertempe mi mem trovis ke temas vershajne pri ia kroata kontrau
EU-propagando.
Kaj ke la temo apartenas al la artikolo de Sunday Telegraph el la jaro 2005.
Ghi troveblas rete sub la titolo "If you don't take a job as a prostitute,
we can stop your benefits".

Chu vi scias pri la rezultoj de la registara decido legaligi prostituadon,
chu ghi alportis deziratajn rezultojn, malpli da 'homa-trafficking' kaj
organiza krimado? eble malpli da malsanoj? chu aliaj rezultoj?

amike,
Danijela

"Dirk Bindmann" <wal...@esperanto.de> wrote in message
news:948ovn6pank8$.xccxpttyhw2k.dlg@40tude.net...


> Danijela Drakula skribis:
>
> > Mi ricevis unu mesaghon kun, lau mi, atentokapta enhavo, kaj volas
demnadi
> > chu vi audis similon kaj chu veras.
> > Temas pri " la nova paketo de mezuroj kadre de socia reformo en
Germanio" -
> > nomata Hartz IV kiu ekfunkcios de la unua januaro.
>
> Tiu "reformo" ekfunkciis jam en januaro 2005.
>
> > citajho:
> > "shi rifuzis laborkolon de prostituistino kaj pro tio perdis socian
helpon",
>
> Kelkfoje tiaj informoj aperis en la gazetaro. Ili veras nur parte: Temas

> pri administraj eraroj. Tamen en Germanio neniu perdas laule1ge socian


> helpon pro rifuzo de prostituado. Tiaj eraroj havas diversajn kauzojn:
> povas esti komputila eraro au nescio de oficisto pri iu konkreta

> laboroferto au mallertajo de senlaborulo.


>
> Jen ebla kazo:
>
> 1) Senlaborulo ricevas oferton de laborloko (El datumbanko. Pri la
> teksto de la laboroferto respondecas la dungonto.)
>

> 2) La senlaborulo devas prezenti sin che la dungonto. Tiam si au li


> rimarkas, ke temas pri prostituado.
>

> 3) Se si au li rifuzas prostituadon, si au li devas informi sian


> personan oficiston, kiu sendis la laboroferton (kaj eble ne sciis, pri
> kio konkrete temas la laboro).
>

> 4) Pro iu fuso (eble ankau pro nesufica klarigo de la rifuzo) la
> senlaborulo povas ricevi pro rifuzo de laboroferto automatan punon: au
> malpli da socia helpo au ec neniom da socia helpo.


>
> Tiu puno kompreneble estas eraro. Do la senlaborulo havas du eblojn:
>
> 1) Telefoni/skribi al sia oficisto kaj detale klarigi sian rifuzon.
>

> 2) Jura plendo kontrau la puno.


>
> > aldone oni klarigas
> > ke en Germanio prostitucio estas legaligita, kaj posedantoj de bordeloj
> > pagas impostojn kaj sanasekuron
> > por laborantojn. Prostitucio estas la laboro kiel aliaj kaj trovighas en
la
> > datumbazo de ofertitaj laborlokoj.
>

> Jes, tio estas vera. Sed ciu rajtas rifuzi tiajn laborojn.


>
> > Okazis ke certa 25-jaragha kelnerino rifuzis tian laboroferton kaj nun
timas
> > resti senlabora kaj sen la mono de socia helpo.
>

> Do, si nur "timas" tion. Eble si simple klarigu la aferon al sia


> oficisto.
>
> > Char chiu virino pli juna ol 55 jaroj devas labori kaj devas akcepti iun
ajn
> > disponeblan laboron, inkluzive prostituighi sin.
>

> La lasta frazparto estas malgusta.


>
> > "Kvankam germana registaro traktis demandon chu ekskludi bordel-laboron
el
> > la reformoj - pro moralaj principoj,
> > ili rezignis fari tion char malfacilus distingi bordeloj de drinkejoj."
>

> La germana registaro tute ne devas okupigi pri tiu demando, car jam nun
> la koncernaj legoj sufice klaras.

Dirk Bindmann

unread,
Nov 9, 2009, 8:52:00 PM11/9/09
to
Danijela Drakula skribis:

> Chu vi scias pri la rezultoj de la registara decido legaligi prostituadon,
> chu ghi alportis deziratajn rezultojn, malpli da 'homa-trafficking' kaj
> organiza krimado? eble malpli da malsanoj? chu aliaj rezultoj?

Ne, mi ne scias ion raportindan pri tio. La ideo de la leĝo estis, ke
prostituitoj pagu imposton, povu pli facile fini la prostituadon, malpli
dependu de krimuloj ktp. Malsanoj de prostituitoj miascie ne estas grava
problemo en Germanio.

Eble antaŭ jaro mi legis en feminisma revuo Emma, ke la malkrimigo de
prostituado estis fuŝaĵo, sed mi ne plu memoras la detalojn.

Tilio

unread,
Nov 11, 2009, 3:57:59 AM11/11/09
to

Saluton sinjorino Drakula!

Krom via familia nomo, la temo estas vere interesa.
Ĉu oni ne postulas apartajn kapablojn, lertojn kaj virtojn,
por menciita posteno? Miaopinie, ne ĉiuj virinoj povus - eĉ se volus -
plenumi la postulojn de tiu posteno.
(Se estus tiel, la profesio ne ekzistus- ĉar modestaj edzetoj havus
ĉion hejme,
kaj ne serĉus tiajn servojn ekstere, de profesiulinoj.)
Oni devas nepre fondi lernejon - eble fakultaton -por
eduki ontajn prostituistinojn, por ke unu plia garnizono de burokratoj
povus gajni honestajn salajrojn.
Krome - ĉiu fakultato kaj lernejo bezonas psikologojn, logopedojn,
pedagogojn, kiuj ne estos onat prostituistinoj - sed la amatinoj,
kuzinoj
aŭ filinoj de la gravuloj. Nepotismon kaj korupton ni ne tuŝos - tio
nepras same kiel
la servoj de menciitaj sinjorinoj - jam de ŝtonepoko.
Tiel ni farus kompromison kun sopirata EŬ, al kiu ĉiu supozitora
strebo
sendube valoras.
Ekzemple - niaj edzoj povos uzi la servojn de vere edukitaj
prostituistinoj,
antataŭ strataj drogemulinoj, kiel ĝis nun.
Kia progreso por nia sendependa ŝtateto!

Etel, Kroatio (Split)

Danijela Drakula

unread,
Nov 17, 2009, 1:38:13 AM11/17/09
to
"Tilio" <etel.z...@gmail.com> wrote in message
news:5e8e92b7-7879-4306...@k17g2000yqh.googlegroups.com...

>Saluton sinjorino Drakula!

>Krom via familia nomo, la temo estas vere interesa.

>Cu oni ne postulas apartajn kapablojn, lertojn kaj virtojn,
>por menciita posteno? Miaopinie, ne ciuj virinoj povus - ec se volus -


>plenumi la postulojn de tiu posteno.

>(Se estus tiel, la profesio ne ekzistus- car modestaj edzetoj havus
>cion hejme,
>kaj ne sercus tiajn servojn ekstere, de profesiulinoj.)


>Oni devas nepre fondi lernejon - eble fakultaton -por
>eduki ontajn prostituistinojn, por ke unu plia garnizono de burokratoj
>povus gajni honestajn salajrojn.

>Krome - ciu fakultato kaj lernejo bezonas psikologojn, logopedojn,


>pedagogojn, kiuj ne estos onat prostituistinoj - sed la amatinoj,
>kuzinoj

>au filinoj de la gravuloj. Nepotismon kaj korupton ni ne tusos - tio
>nepras same kiel
>la servoj de menciitaj sinjorinoj - jam de stonepoko.
>Tiel ni farus kompromison kun sopirata EU, al kiu ciu supozitora


>strebo
>sendube valoras.
>Ekzemple - niaj edzoj povos uzi la servojn de vere edukitaj
>prostituistinoj,

>antatau strataj drogemulinoj, kiel gis nun.
>Kia progreso por nia sendependa stateto!

>Etel, Kroatio (Split)

Saluton sinjorino Etel,

antauhierau mi revenis de via bela urbo!
Vi tushis kelkajn tiklajn punktojn,
eble ni devus skribi sub la nova titolo - Kroatio kaj EU enkadre de
prostituado,
...ankau tio eblas.

>Oni devas nepre fondi lernejon - eble fakultaton -por
>eduki ontajn prostituistinojn,

>Tiel ni farus kompromison kun sopirata EU, al kiu ciu supozitora


>strebo
>sendube valoras.
>Ekzemple - niaj edzoj povos uzi la servojn de vere edukitaj
>prostituistinoj,

>antatau strataj drogemulinoj, kiel gis nun.
>Kia progreso por nia sendependa stateto!

Mi ne certas kie trovighas ironio en viaj frazoj - chu en la propono formale
eduki prostitutojn au pri la korupta burokrata sistemo? alikaze shajnas ke
vi strebas proponi evoluon de Kroatio, kaj rilate al EU-landoj.
Sed estas la longa vojo al tio. Chu vi povas imagi en nuna tempo, almenau en
Kroatio, ke ghenerale oni povus vidi prostituadon kiel akceptitan,
respektatan laboron? Eble edukadsistemo povus helpi krei tian rolon al ghi.
Dubante...
Mia opinio estas ke tiu chi laboro/posteno ne gvidas homon al la persona
felicho, kaj estas diversaj kialoj por tio. Oni povas diri ke ankau multaj
aliaj postenoj ne gvidas al la persona felicho.
Se vi volas paroli pri tio mi proponas alian titolon, ni malproksimighis de
la 'socia reformo en Germanio'.
nun mi devas kuri al mian laborlokon, lernejon!

amike salutas,

Danijela


Tilio

unread,
Nov 23, 2009, 9:24:29 AM11/23/09
to
On Nov 17, 7:38 am, "Danijela Drakula" <d....@htnet.hr> wrote:
> "Tilio" <etel.zavad...@gmail.com> wrote in message

Ha - mi ghojas ricevi la reagon.

Sekvan fojon kiam vi vizitos mian belan urbon, mi shatus konatighi kun
vi persone,
se vi akceptas.

Koncerne esprimita cinismo miaflanke - ghi rilatas al chio.
Kien iras la socio kiu permesas - ech incitas - prostituadon?
Alia demando; denove seksismo, chifoje la viroj estas prishtelitaj por
ilia okazo,
au oportuno - esprimi sin kiel prostitutoj. Kial oni ne estu egalaj,
almenau en europa progresujo?
Ili povus pergajni ech multon pli, por honeste vivteni siajn
familiojn, ol virinoj.
Kun iom da bonshanco, fidela edzino ne estos kontaghita per HIV - sed
chio ja en diaj manoj.

Jes, vi pravas - tre vasta temo.
Mi akceptas malfermi novan diskutonpri ghi.

Havu bonan tempon en via lernejo - eble komenca shtupo de edukado de
ontaj artistinoj de
tantraj virtoj kaj lertoj.
Miaflanke - mi obstine restas che senlaboreco - do baldau mi povus
esperi similan inviton
- sed ve! - jam iom tro matura.
(Uzebla nur por kelkaj specialajhoj, ekzemple tiuj kun vipo....
Sed por tio oni probable postulos doktorighon de putina akademio.)

Amike via

Etel - Tilio

Danijela Drakula

unread,
Nov 27, 2009, 2:53:01 PM11/27/09
to

"Tilio" <etel.z...@gmail.com> wrote in message:

>Amike via

>Etel - Tilio

Saluton Tilio,

>Ha - mi ghojas ricevi la reagon.

Chifoje ni okupighis per troaj tantraj lertoj en la lernejo kaj mankis tempo
skribi antaue.

>Sekvan fojon kiam vi vizitos mian belan urbon, mi shatus konatighi kun
>vi persone,
>se vi akceptas.

Jes kompreneble, mi nur esperas viziti ghin pli frue ol post 23 jaroj (kiel
chi tiun fojon)

>Ili povus pergajni ech multon pli, por honeste vivteni siajn
>familiojn, ol virinoj.

Interesa vidpunkto. Se vi malfermus novan temlinion, mi petus vin ekspliki
ghin.

>Miaflanke - mi obstine restas che senlaboreco - do baldau mi povus
>esperi similan inviton>- sed ve! - jam iom tro matura.

Konsolu vin per ne devo de plurjara studado :) Chi tie ontaj legitime
edukitaj prostitutoj vershajne investus pli da mono en edukadon ol ke ili
povus poste gajni.
chiuj devas subteni la shtaton kiom plejmulte eblas

amike salutas,
Danijela


0 new messages