Manifesto kontraŭklerika islam-celata

0 views
Skip to first unread message

rjl...@hotmail.com

unread,
Mar 2, 2006, 12:30:38 PM3/2/06
to
Ĉi-semajne en Eŭropo, publikiĝis manifeston senhumile
kontraŭklerikalan, subskribitan de dekduo da internaciaj verkistoj,
ĵurnalistoj kaj intelektuloj, plejmulto el ili islamaj (ĉu
profesantaj islamon aŭ ne), kiu furorigas debaton pri ties ekkrio ke
la nova totalismo minacanta la mondo temas pri "islamismo".

Kvankam la manifesto ŝajnas krii "reziston al religi-devena totalismo,
kaj antaŭenigo de libereco, egal-avantaĝo kaj sekularaj valoroj por
ĉiu" -- emfazanta la vasta baraktado inter la politik-filozofioj de
"demokratio" kaj "teokratio" (dezirata de iuj religio, inkluzive
rom-katolika, fundamentalist-protestanta, cionista, kaj eĉ aliaj
sekuralaj "religioj" samkiel faŝismo kaj komunismo), ĝi tamen rekte
trafas nur la islamon konservateman kaj reakcian kaj maleman je
liber-esprimado kaj demokratiaj principoj, donitaj la eventoj
lastatempaj pri la re-publikigo de la karikuraĵoj de Mohamedo en dana
ĵurnalo. Jen traduko:

MANIFESTO: Kune, ni alfrontu la "novan totalismon"

Post venkinte faŝismon, naziismon, kaj stalinismon, la mondo nun
alfrontas novan minacon tutmondon: islamismon.

Ni, verkistoj, ĵurnalistoj, intelekuloj, alvokas reziston al
religi-devena totalismo, kaj antaŭenigo de libereco, egal-avantaĝo
kaj sekularaj valoroj por ĉiu.

La lastatempaj eventoj kiu okazis post la publikigo de la
karikaturaĵoj de Mohamedo en ĵurnaloj eŭropaj montras la neceson por
la barakado de tiuj universalaj valoroj. Ĉi tiu baraktado ne estas
gajnota pere de armoj, sed pere de ideologio. Ne temas pri malakordo
de civilizacioj aŭ pri antagonismo inter Okcidentio kaj Orientio, sed
pri tutmonda baraktado inter la demokratemaj kaj la teokratemaj.

Samkiel ĉiuj totalismoj, Islamismo nutriĝas de timoj kaj frustroj.
La malam-predikantoj vetas je tiuj sentoj por starigi batalionojn
celatajn trudi liberecmortigan kaj malegalan mondon.

Sed ni klare kaj firme deklaras: nenio, eĉ malespero, justigas la
elekton de obskurantismo, totalismon kaj malamo. Islamismo estas
reakcia ideologio kiu murdas egalecon, liberecon kaj sekuralismon tie,
kie ĝi ekzistas. Ties sukceso kondukus nur al mondo de dominado:
dominado de virinoj fare de viroj, kaj la dominado de ĉiuj aliaj fare
de islamanoj. Por riposti, ni devas certigi al opresitoj kaj
diskriminaciitoj universalajn rajtojn.

Ni forĵetas "kulturan relativismon", kiu devigas ke homoj en islamio
estu malhavigitaj je la rajtoj al egaleco, libereco kaj sekularaj
valoroj nome de respekto al kulturoj kaj tradicioj. Ni rifuzas
abnegacii niajn spiritoj kritikemajn pro la timo ke oni nin akuzas pro
"islamofobio", bedaŭrinda nocio kiu trompas sin per la kredo ke
kritikado de islamismo kiel religio ankaŭ iel stigmatizas ties
kredantoj.

Ni advokatas la universaligon de esprim-libereco, por ke kritika
spirito sin ekzercas ĉiukontinente, kontraŭ ĉiuj abuzoj kaj ĉiuj
dogmoj.

Ni sendas alvokon al ĉiuj demokrat-spirituloj kaj la liberpensiuloj de
ĉiuj nacioj ke la nuna jarcento estu klerigada, ne obskurantisma.

Subskriboj:

Ayaan Hirsi Ali, Chahla Chafiq,

Caroline Fourest, Bernard-Henri Lévy,

Irshad Manji, Mehdi Mozaffari,

Maryam Namazie, Taslima Nasreen,

Salman Rushdie, Antoine Sfeir,

Philippe Val, Ibn Warraq

(artikolo aperinta 2006 03 02 en _The Toronto Star_ tradukita de rB --
http://www.thestar.com/NASApp/cs/ContentServer?pagename=thestar/Layout/Article_Type1&c=Article&pubid=968163964505&cid=1141253416680&col=968705899037&call_page=TS_News&call_pageid=968332188492&call_pagepath=News/News
)

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages