Post la lasta sciigo la 14-an de oktobro 2007, estis aldonitaj la
sekvaj
novaj eroj al la virtuala Scienca kaj Teknika E-Biblioteko, STEB:
-- Nigraj kavoj, aux kiel mortas la steloj - -- artikolo de M.
Demanski
en Scienca Revuo -- (astronomio) -- [en STEB]
-- Medicina parazitologio - kompleksa studo kaj parazitologia
lernolibro,
verkita de R. Sachs en Scienca Revuo -- (medicino) -- [en STEB]
-- Energio de plena jonigo de atomoj -- artikolo de B.V. Tokearev en
Scienca revuo -- (fiziko) -- [en STEB]
-- Savo de la termobanejo cxe la urbo Hévíz - de prof. HASZPRA Ottó,
--
(ingxenierado, hidrologio) -- [en STEB]
-- Kelkaj aspektoj de la kemio de naturaj substancoj -- M. Hesse, Ch.
Werner, M. Süsse (trad: L. Kovács) -- (cxapitro kemio) -- [en STEB]
-- Pakedo-radio: mirakla komunikadorimedo -- artikolo de J. Wozniczka
--
(ingxenierado, telekomuniko) -- [en STEB]
-- Komunikado inter bestoj -- prelego de prof. C. Stop-Bowitz (NO)
en Int. Somera Universitato -- (zoologio) -- [en STEB]
-- Libro de Internacia Kongresa Universitato, IKU-2007 en Jokohamo.
(verkoj kun diversfakaj temoj)
-- Orienta astronomio - gasto-steloj en la galaksia fervojo -- Prelego
de Amri Wandel en IKU-2007, Jokohama. -- (astronomio) -- [en STEB]
-- Geografia Informo-Sistemo (GIS) en nia vivo -- prelego de Sibayama
Zyun'iti en IKU-2007 -- (ingxenierado, telekomuniko) -- [en STEB]
-- Claude Roux: La natursciencaj terminoj en la nova PIV - prelego en
Bratislava SAT-kongreso (gxenerala naturscienco) -- [en STEB]
La scienc-teknikan bibliotekon STEB prizorgas aktivuloj de Esperanto-
Centro
Eventoj en Budapesxto.
Adreso de STEB: http://www.eventoj.hu/steb/ -- gxi estas atingebla
ankaux pere de la Esperant-lingva pordo cxe http://www.esperanto.hu
Dankojn al cxiuj kontribuintoj, cxefe al Mészáros István pro la
preparaj laboroj.
Szilvási László
-----
fonto: Ret-info:
http://www.eventoj.hu
========================================================================
Retposxta novajxservo kun selektitaj E-novajxoj: RET-INFO
-- Senpaga en 2008! --
Aligxoj kaj malaligxoj cxe: http://www.eventoj.hu
========================================================================