Marko Rauhamaa skribis, 8.2.2012 16:01:
> Ankaŭ en Suomujo oni vendas elektroŝparajn lampojn, fridujojn kaj
> aliajn aparatojn. Evidentiĝas, ke en Suomujo la ŝparo estas
> grandparte ŝajna. Ju pli la lampo ŝparas elektron, des pli la
> varmigiloj devas ĝin malŝpari. Temas pri fiziko.
Precipe la unua generacio de elektroŝparaj lampoj estas simple
trompo. Mi parolas pri la dense kurbigitaj lumtuboj, la "kompaktaj
fluoreskaj", ofte bulboformaj, per kiuj oni povas anstataŭigi
ardlampojn.
La EU-malpermesas ardlampojn kaj devigas homojn aĉeti multekostajn
"energiŝparajn" lampojn, kun dubinda kvalito, problemajn por la
medio. La politikistojn mistifikis la industrio kaj timigis naivaj
verduloj. Tro frua enkonduko de nematura tekniko.
Lumdiodoj tamen donas esperon pri estonta kontentiga, vere
energiŝpara anstataŭaĵo por ardlampoj. Sed ja eĉ tiuj malmulte
utilas en malvarma klimato, se oni hejtas elektre, kaj ili estas
ankoraŭ multe pli kostaj ol la klasikaj ardlampoj.
La nuna "energiŝpara" tekniko nur donis monon al la produktantoj
kaj problemojn al la uzantoj: lampojn kiuj eklumas nur post kiam
vi jam foriris el la loko kie vi bezonas lumon, lampojn kiuj mizere
funkcias en frosto, lampojn kiuj paneas longe antaŭ la fino de la
promesita vivodaŭro, lampojn multekostajn, lampojn kun hidrargo
kiujn tamen preskaŭ neniu zorgas porti al kolektejoj de tia speciala
rubo, kaj lampojn kiuj (en Finnlando, eble alie en pli varmaj
landoj) nur malmulte ŝparas energion.
Harri