Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

"Amikejo"

8 views
Skip to first unread message

Agneau Belanyek

unread,
Jan 6, 2001, 8:16:49 PM1/6/01
to
Kelkaj legantoj de cxi tiu novagxgrupo kiuj konas min scias ke kiam mi
acxetis mian domon en 1993, mi donis al gxi la nomon "Amikejo". Hodiau mi
scivoleme metis la vorton "amikejo" en retsercxilo por vidi la resulton.
Mi tre surprizigxis kaj konsternixgis!!!!!

Unue mi eltrovis ke cxirkau 1908 ekzistis speco de komunumo au mikronacio
kun 4000 enlogxantoj inter Belgio, germanio kaj nederlando kiun oni nomis
Amikejo. Cxu iu scias pli pri tio?

Mi ankau eltrovis, kun granda konsterno, ke eksistas en nederlando iu
Amikejo Fondajxo (nederlande: "Stichting Amikejo"). Tiu fondajxo
publikigas kaj vendas pedofiliajn revuojn!!!!!

Cxu "Amikejo" havas alian signifon en la nederlanda? Se jes, cxu tiu
signifo aludas al pedofilio? Aux cxu la fondintoj de tiu fondajxo
estas/estis esperantistoj aux havis ligon kun esperanto?

Mi tre dankus ricevi respondojn al miaj demandoj. Sed atendante mi
asertas ke mi havas neniun ligon kun la fondajxo kaj ke mi intencas
forstreki "amikejo" de mia adreso.

agneau

Yves Bellefeuille

unread,
Jan 7, 2001, 5:10:38 AM1/7/01
to
Agneau Belanyek <home@no_spam.belanyek.com> skribis:

> Unue mi eltrovis ke cxirkau 1908 ekzistis speco de komunumo au mikronacio
> kun 4000 enlogxantoj inter Belgio, germanio kaj nederlando kiun oni nomis
> Amikejo. Cxu iu scias pli pri tio?

Oni diskutis pri tiu regiono en la grupo antau nelonge. Alia nomo por
ghi estis "Moresnet"; vi povas uzi Deja por kontroli la antauajn
diskutojn.

Mi havas broshureton de Germain Pirlot pri tio kiun mi achetis che UEA
antau kelkaj jaroj. Mi ne scias chu ghi estas ankorau havebla.

Yves

--
Yves Bellefeuille <y...@storm.ca>, Ottawa, Canada
Francais / English / Esperanto
Fight Spam! Join CAUCE cost-free: http://www.cauce.org/

Jaap Karssenberg

unread,
Jan 7, 2001, 7:55:21 AM1/7/01
to
> Mi ankau eltrovis, kun granda konsterno, ke eksistas en nederlando iu
> Amikejo Fondajxo (nederlande: "Stichting Amikejo"). Tiu fondajxo
> publikigas kaj vendas pedofiliajn revuojn!!!!!
>
> Cxu "Amikejo" havas alian signifon en la nederlanda? Se jes, cxu tiu
> signifo aludas al pedofilio? Aux cxu la fondintoj de tiu fondajxo
> estas/estis esperantistoj aux havis ligon kun esperanto?

La vorto "amikejo" ne havas signifon en la nederlanda.
( Sole "amicaal" kio signifas "amika" )

Dominik Cornice

unread,
Jan 8, 2001, 6:09:52 AM1/8/01
to

"Yves Bellefeuille" <y...@storm.ca> a écrit dans le message news:
3a583f7...@news.storm.ca...

> Agneau Belanyek <home@no_spam.belanyek.com> skribis:
>
> > Unue mi eltrovis ke cxirkau 1908 ekzistis speco de komunumo au
mikronacio
> > kun 4000 enlogxantoj inter Belgio, germanio kaj nederlando kiun oni
nomis
> > Amikejo. Cxu iu scias pli pri tio?
>
> Oni diskutis pri tiu regiono en la grupo antau nelonge. Alia nomo por
> ghi estis "Moresnet"; vi povas uzi Deja por kontroli la antauajn
> diskutojn.
>
> Mi havas broshureton de Germain Pirlot pri tio kiun mi achetis che UEA
> antau kelkaj jaroj. Mi ne scias chu ghi estas ankorau havebla.
>
> Yves

por kompletigi vian respondon, mi aldonas ligon al treege interesa retejo
pri 'Moresnet' :
http://users.belgacom.net/esperanto/Kelmis/ilindex.html
DC
+

Gerard van der HORST

unread,
Jan 8, 2001, 10:04:32 AM1/8/01
to
Je Sun, 7 Jan 2001 01:16:49 -0000, Agneau Belanyek
<home@no_spam.belanyek.com> skribis i.a.:

>Kelkaj legantoj de cxi tiu novagxgrupo kiuj konas min scias ke kiam mi
>acxetis mian domon en 1993, mi donis al gxi la nomon "Amikejo". Hodiau mi
>scivoleme metis la vorton "amikejo" en retsercxilo por vidi la resulton.
>Mi tre surprizigxis kaj konsternixgis!!!!!
>
>Unue mi eltrovis ke cxirkau 1908 ekzistis speco de komunumo au mikronacio
>kun 4000 enlogxantoj inter Belgio, germanio kaj nederlando kiun oni nomis
>Amikejo. Cxu iu scias pli pri tio?
>

Meze de novembro 2000 aperis jena mesagxo en s.c.e.:

>Neutrala Moresnet, dum pli ol cent jaroj ghi ekzistis, trovighis en la formo
>de torta pinto sude de la nuna trilandpinto apud Vaals (Nederlando). Kun sia
>areo de 344 hektaroj kaj limkonturo de 11 kilometroj ghi estis vera
>miniatura shtato.

>La plejparto de ghia ekzistado ghi formis kune kun Belgio, Nederlando kaj
>Germanio kvarlandpinton apud Vaals.

>Bonvolu legi en tiu hejmpagho la rakonton de unika detalo de la europa
>historio.
>http://home.hccnet.nl/c.damen/index.html

Ecx ekzistas "Himno de Amikejo" lau la melodio de "La Espero"!

gvdh...@xs4all.nl

0 new messages