Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Filmeto pri la transdono de la festlibro al Humphrey en Tonkin

0 views
Skip to first unread message

Osmo

unread,
Jan 16, 2010, 12:07:57 PM1/16/10
to
La plej nova eldono de la filmĵurnalo UEAviva estas dediĉita al la
publikigo de la festlibro “La arto labori kune”, kiun UEA eldonis
okaze de la 70-a datreveno de Humphrey Tonkin. Prof. Tonkin festis
sian vivjubileon la 2-an de decembro 2009, sed la transdono de la
festlibro estis aranĝita la 9-an de januaro en la Centra Oficejo de
UEA lige kun lia ĉiujara vizito al Biblioteko Hodler pro bibliografia
laboro por la usona Asocio de Modernaj Linĝvoj.

La 10-minuta filmo redonas la agrablan etoson de la transdona
ceremonio per fragmentoj el ĝiaj programeroj, i.a. el la prelegoj de
la du redaktoroj de la festlibro, Ulrich Lins kaj Detlev Blanke. La
redaktoroj prilumis kaj la multflankan aktivadon de la jubileulo kaj
la enhavon de la impona 900-paĝa volumo, al kiu kontribuis pli ol 100
aŭtoroj.

La filmo videblas ĉe: http://www.youtube.com/UEAviva#p/a/u/0/hzNlAD7ve38

Osmo

unread,
Jan 16, 2010, 12:12:12 PM1/16/10
to
Tro malfrue mi rimarkis, ke mi fuŝis la titolon de la supra mesaĝo! Mi
ne celis enkonduki nobelan formon de familiaj nomoj en Esperanto per
la prepozicio 'en"...
0 new messages