Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Esperanto en la bibliotekojn

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Mar 27, 2004, 9:40:51 AM3/27/04
to
de: Aloísio Sartorato <ludov...@yahoo.com.br>


Estimataj:

En la kadro de la Kampanjo "Esperanto en la
Bibliotekojn" de Kultura Kooperativo de Esperantistoj
(kun apogo de UEA) estis j'us ekspedita nova pakaj'o
kun 10 libroj en au pri E-o al la Centra Biblioteko de
UNICAMP (Universitato de Campinas), en la urbo
Campinas, São Paulo, lau propono de S-ano Jimes Vasco
Milanez.

Estis senditaj la jenaj verkoj:
- O Desafio das Línguas, de Claude Piron
- Não Só Idealistas Mas Realizadores, de Fernando
Marinho
- Doutor Esperanto, de Walter Francini
- Esperanto sem Mestre, de F.V. Lorenz
- Dicionário Esperanto/Português, de Ismael Gomes
Braga
- Homaranismo, a Idéia Interna, de Délio Preira de
Souza
- La Rompitaj Flugiloj, de Kalil G'ibran
- Iracema, de José de Alencar
- La Magia C'evaleto, de Elma do Nascimento
- Rumanaj Legendoj kaj Rakontoj, de Julia Carâp

Ekde la komenco de la Kampanjo, oni sendis c'irkau 300
librojn en au pri E-o al 22 enlandaj kaj 5
eksterlandaj bibliotekoj. Subtenas la Kampanjon deko
da samideanoj per libervolaj mondonacoj.

Informis:
Aloísio Sartorato
Rio/Brazilo

------------------------------------------------------------
Renato Corsetti, via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina,
Italujo, <renato....@esperanto.org>
------------------------------------------------------------

Renato Corsetti

unread,
Apr 1, 2004, 3:41:10 PM4/1/04
to
de: Aloísio Sartorato <ludov...@yahoo.com.br>


Estimataj:

En la kadro de la Kampanjo "Esperanto en la

Bibliotekojn" de Kultura Kooperativo de Esperantistoj,
el Rio de Janeiro (kun apogo de UEA), kaj lau propono
de S-anino Marie-Helene, el Francio, estis j'us
ekspedita al samideano Cherarak Ali, en la urbo Wilaya
de Bouira, Alg'erio, pakaj'o entenante dek tri librojn
en Esperanto, nome:

- Originala Esperanta Bildvortaro, de Sylla Chaves
- Ellernu, de Ferenc Szilágyi


- La Rompitaj Flugiloj, de Kalil G'ibran

- Cent Jaroj da Kantado en Esperanto, de Sylla Chaves
- Gerda Malaperis, de Claude Piron
- Facila Skec'albumo, de Bertram Potts


- La Magia C'evaleto, de Elma do Nascimento

- Rumanaj Legendoj kaj Rakontoj, de Júlia Carâp
- Homaranismo, la Interna Ideo, de Délio P. de Souza
- Libera Ekflugo, de Sylla Chaves
- Paroladoj kaj Poemoj, de L.L. Zamenhof
- Teatraj'o, de Aylton Lima Rocha
- Monumento, de Carlo Bourlet

Ekde la komenco de la Kampanjo estis donacitaj pli ol
300 libroj al 22 enlandaj kaj 6 alilandaj bibliotekoj.

La kampanjo estas subtenata de deko da esperantistoj
el Rio de Janeiro, kiuj faras konstantan mondonacon al
la fonduso tiucele kreita.

Mondonacojn vi povas sendi ankau' al la Fondaj'o Edukcado c'e UEA.

0 new messages