Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Kiel en espernto estas pl: mop

2 views
Skip to first unread message

B

unread,
Nov 26, 2010, 4:01:03 AM11/26/10
to
Sal,
Sekva demando. Mi sercxas tradukon de la vorto (pole) mop. Gxi estas
ilo por purigi plankojn. Gxi aspektas tiel: http://tinyurl.com/24soxu

Nomoj en ceteraj lingvoj:

da:Gulvmoppe
de:Wischmopp
el:Σφουγγαρίστρα
en:Mop
es:Fregona
fr:Serpillière
gl:Fregona
it:Mocio
nl:Zwabber
ja:モップ
no:Mopp
pt:Esfregão
ru:Моп (тряпка)
fi:Moppi
sv:Mopp
zh:拖把

Don Reble

unread,
Nov 26, 2010, 1:02:18 PM11/26/10
to
> Mi sercxas tradukon de la vorto (pole) mop. Gxi estas
> ilo por purigi plankojn.

Eble visxbalailo aux lavbalailo?

--
Don Reble d...@nk.ca

Kalle Kniivilä

unread,
Nov 27, 2010, 3:34:12 PM11/27/10
to
ĉu ne ŝvabrilo?

cetere ŝajas, ke la rusa vorto devus esti швабра.

kk

Dario Rodriguez

unread,
Nov 27, 2010, 4:28:55 PM11/27/10
to
Kalle proponis "ŝvabrilo".

Fakte tiun saman vorton proponas la Vortaro Hispana - Esperanta de Fernando
de Diego. Ĝi ne aperas en Reta Vortaro, kvankam jes ja en PIV.

Tamen, tiu vorto aspektas malbela kaj krome ĝi estas malfacilege
prononcebla.

Kiu estas la etimologio de tiu "monstraĵo"?

Ĉu estus neeble trovi alian vorton por la ago purigi per akvo la plankon kaj
por la koncerna ilo?

Dario

Marko Rauhamaa

unread,
Nov 27, 2010, 5:03:57 PM11/27/10
to
"Dario Rodriguez" <kontrauspama...@spamo.ne>:

> Ĉu estus neeble trovi alian vorton por la ago purigi per akvo la
> plankon kaj por la koncerna ilo?

"Viŝi" kaj "(plank)viŝilo"?

"Balai" kaj "balailo"?

"Balaviŝi" aŭ "viŝbalai" kaj "balaviŝilo" aŭ "viŝbalailo"?

Mi rekomendas, ke oni ĝenerale uzu la plej simplajn vortojn kaj lasu al
la kunteksto precizigi la signifon.


Marko

Dario Rodriguez

unread,
Nov 28, 2010, 11:20:18 AM11/28/10
to
Mi multe ŝatas la proponon de Marko: "viŝbalailo".

Ankaŭ povus esti "akvobalailo".

Ambaŭ vortoj estas perfekte kompreneblaj, pli bone ol la stranga ŝvabrilo.

Tiu ilo fakte aspektas kiel balailo taŭga por esti mergita en akvo kun
deterganto.
( http://img.elblogsalmon.com/fregona.jpg )

Dario

Sergio

unread,
Nov 28, 2010, 11:57:37 PM11/28/10
to
On 28 ноя, 02:34, Kalle Kniivilä <kall...@gmail.com> wrote:
> ĉu ne ŝvabrilo?

> cetere ŝajas, ke la rusa vorto devus esti швабра.

Jes. Tamen ruslingve ĝi klare estas pruntvorto. Probable el la
nederlanda "zwabber" aŭ nordgermana "Schwabber". Kp ankaŭ la anglan
"to swab", "a swab".

--
Sergio

Jerzy Wałaszek

unread,
Nov 29, 2010, 1:35:13 AM11/29/10
to
Witam:

Pod adresem


http://edu.i-lo.tarnow.pl/esp/util/vortaro/index.php


można pobrać słownik komputerowy esp-pol z ponad 40 tys. haseł.


Pozdrawiam


Saluton!


En la retejo:


http://edu.i-lo.tarnow.pl/esp/util/vortaro/index.php


estigxas la pol-esp vortaro kiu entenas pli ol 40 miloj da vortoj.


Amike

Andreas Kueck

unread,
Nov 29, 2010, 11:18:51 AM11/29/10
to
On Nov 26, 10:01 am, B <B...@B.pl> wrote:

> Mi sercxas tradukon de la vorto (pole) mop.

> Nomoj en ceteraj lingvoj:
> [...]

Kiel fano de Regulo 15 mi diras "mopo".

--
Andreas Kueck

B

unread,
Nov 29, 2010, 7:11:39 PM11/29/10
to
W dniu 29.11.2010 07:35, Jerzy Wałaszek pisze:

> En la retejo:
> http://edu.i-lo.tarnow.pl/esp/util/vortaro/index.php
> estigxas la pol-esp vortaro kiu entenas pli ol 40 miloj da vortoj.

Dankon, sed bedauxrinde la vorto ne estas tie.

B.
PS. por uzi vortaron estas nur Vindoza programo, cxu mi povus uzi la
dosierojn pe.dat kaj ep.dat por fari interretan vortaron?

0 new messages