Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Libere uzeblaj fotoj serchataj

12 views
Skip to first unread message

Marko Naoki Lins, Brusela Komunikadcentro

unread,
Jun 17, 2003, 4:20:34 AM6/17/03
to
Karaj,

dank' al instigo de Dirk mi shatus demandi pri libere uzeblaj fotoj, kiuj
speciale gravas por la chi-jara gazetara agado chirkau la UK.

chu vi konas retejojn kiuj disponas je E-fotoj? Kiam oni volas oferti fotojn
por artikoloj, mi chiam estas en ioma embaraso. Jhurnalistoj shategas
bildojn, chu ne? Ofte redaktisto decidas pri publikigo de teksto lau haveblo
de taugaj bildoj. Mi serchas nun libere uzeblajn bildojn. Sur tia retejo oni
povus oferti kelkajn gheneralajn bildojn
(felichaj junaj esperantistoj k. s.) kaj kelkajn aktualajn bildojn pri
la UK (fotitaj jam en la unua tago). Ne nepre estas bezonataj multaj
motivoj, sed tiuj estu profesiecaj, bone preseblaj, je diversaj
formatoj (vertikala, horizontala, eble ankau kun sufiche da
fortrancheblaj bildpartoj). Rigarda versio estu malgranda JPEG,
presebla versio estu granda TIFF (eble JPEG) kun 300 dpi. Chiu fotajho
bezonas klarigan teksteton kaj eble krominformojn, ke la jhurnalisto
povu shanghi tiun tekston.

Chu vi povas helpi min?

Amike

Marko Naoki LINS
-----------------------------------------
Brusela Komunikadcentro (BKC)
Europa Esperanto-Unio
e-posto: marko...@lingvo.org
Tel. +32-498-133.177
Fax +32-2-640.5384
www.lingvo.org / www.esperanto.net
Por subteni: UEA-konto 'eece-p'. Dankon.

Marko Naoki Lins

unread,
Jun 17, 2003, 10:50:30 AM6/17/03
to
Fakte che www.tejo.org/ric trovighas deshutejo por fotoj kaj
grafikajhoj. Mi jam alshutis kelkajn aferojn, eble aliaj povas fari
same por ke chiuj havu taugan datumbazon por fotoj.

Amike

Marko

Marko Naoki Lins

unread,
Jun 17, 2003, 10:53:52 AM6/17/03
to
Jen alia informo:


----- Original Message -----
From: <james...@directnet.com.br>
To: <marko...@lingvo.org>
Sent: Tuesday, June 17, 2003 4:44 PM
Subject: re: libere uzeblaj fotoj serchataj


Saluton, Marko

Via ideo pri retejo kun libere uzeblaj fotoj estas
bonega!

Por amuzigxi kaj amuzi kunkongresanojn, mi
faris kelkajn kolektojn tiajn, sed mi neniam lasis
tro altdensajn dosierojn, cxar nur escepte homoj
tion bezonis.

Mi komprenas la ideon, sed bedauxrinde miaj
fotoj ne estas altkvalitaj (kvankam István
kaj Stano foje utiligis iujn). Ili estas libere
uzeblaj kaj mi povas lauxbezone provizi multdensan
version, evidente.

http://br.geocities.com/ctcampinas/take2001
(Tutamerika Kongreso en Meksiko)

http://br.geocities.com/ctcampinas/37bke
(Brazila Kongreso)

http://br.geocities.com/ctcampinas/barra
(regiona renkontigxo)

http://www.geocities.com/bildkartoj
(desegnitaj kaj fotaj E-bildkartoj antaux 1939)

Amike,
=james=

Dominique Couturier

unread,
Jun 21, 2003, 10:27:43 AM6/21/03
to
Se vi deziras uzi la fotojn, kiujn mi faris en la IJK de Strasburgo, ne
hezitu! Ili estas multaj.

Tamen, ili estas ne tre bonkvalitaj, kaj bedaurinde mi forvisxis la
originalojn, kiuj estis pli ricxaj je pikseloj!...

http://enotero.free.fr/IJK/index_ijk2001.htm

LeTue, 17 Jun 2003 08:20:34 +0000 (UTC), mark...@web.de ("Marko Naoki
Lins, Brusela Komunikadcentro") a écrit:

>chu vi konas retejojn kiuj disponas je E-fotoj? Kiam oni volas oferti fotojn
>por artikoloj, mi chiam estas en ioma embaraso. Jhurnalistoj shategas
>bildojn, chu ne?

=====================================
Pour m'écrire, suivez le lien ad hoc dans mes pages
Por skribi al mi, sekvu la kriptatan hiperligon en miaj personaj pagxoj
http://perso.wanadoo.fr/enotero/

===================================

0 new messages