Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

'Domo de Europa Historio en Ekzilo'

14 views
Skip to first unread message

Mike Leon

unread,
May 15, 2013, 12:47:35 AM5/15/13
to

'Domo de Europa Historio en Ekzilo', kreaĵo de belga teatra reĝisoro Thomas Bellinck, estas ekspozicio en la formo de "muzeo" establita de la Asocio de la Amikoj de Unuiĝinta Eŭropo, ekzilitoj loĝantaj en prosperanta Varsovio en la jaro 2018, post la disfalo de la EU dum la Granda Recesio.

La etikedoj de la ekspoziciaĵoj estas en la lingvoj nederlanda, franca, angla kaj Esperanto.

La pesimisman tonon de la "muzeo" iom senpezigas humuraj pecoj mokantaj la senfinan reguligadon de la EU: tomato kun regularo pri permesata diametro; poreo kun relativa kolorskalo de blanka ĝis verda; glacoviŝilo kun instrukcioj pri kiel rapide ĝi povas viŝi.

Datoj kaj horoj estas en http://www.kvs.be/

Artikoloj pri la ekspozicio estas en http://www.facebook.com/events/510162859045411/

0 new messages