Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Esperanta klavaro en Windows Vista

14 views
Skip to first unread message

Paweł Wimmer

unread,
Feb 22, 2009, 10:46:17 PM2/22/09
to
Mi ne trovis ĉi tiun informon en la grupo - eble ĝi estos utila por
kelkaj personoj.
La fama klavaro Ek ne tro bone funkcias en Windows Vista, tamen oni
povas uzi senpagan klavaron troviĝantan sub la jena adreso:
http://forum.esperanto.org.pl/viewtopic.php?t=50&view=previous&sid=2e41578cbd3e96de736aebeed119cf4e
Ĝi anstataŭas la estonan, do la estonaj gekolegoj ne povas uzi ĝin :-)
Oni ŝanĝas la klavaron per Shift+Alt (nacia-esperanta-nacia...).

Andreas Kueck

unread,
Feb 23, 2009, 11:08:49 AM2/23/09
to
On 23 Feb., 04:46, Paweł Wimmer <prwim...@gmail.com> wrote:

> La fama klavaro Ek ne tro bone funkcias en Windows Vista, tamen oni
> povas uzi senpagan klavaron

... , kiu trovighas en Vindozo mem, nome:

"Kanada (Standard -- Multilingual)" ("Kanada plurlingva norma"; angle:
"Canadian Multilingual Standard")

--
Andreas Kueck

Paweł Wimmer

unread,
Feb 23, 2009, 11:25:39 AM2/23/09
to

Stranga loko - mi neniam suspektus tion :-)
Pawel

Anton Oberndorfer

unread,
Feb 23, 2009, 1:45:16 PM2/23/09
to

"Paweł Wimmer" skribis:

> La fama klavaro Ek ne tro bone funkcias en
> Windows Vista, tamen oni povas uzi senpagan klavaron ...

> Ĝi anstataŭas la estonan, do la estonaj gekolegoj ne povas uzi ĝin :-)
> Oni ŝanĝas la klavaron per Shift+Alt (nacia-esperanta-nacia...).

EK bezonus ĝisdatigojn por la diversaj versioj de Vindozo. Nun baldaŭ venos
Vindozo 7 kaj estas antaŭvideble ke sen ĝisdatigo EK eble ne funkcios.

Tamen EK ne estas la sola kaj la ĝenerala solvo de la klavarproblemo por
Esperanto. Oni ja devas konscii ke ekzistas klavarfasonoj por ĉiu lando kaj
do ekzistas en Vindozo klavarprogramoj por ĉiuj tiuj klavarfasonoj. Sur
neniu el tiuj klavarfasonoj aperas esperantaj literoj, do eblas produkti
ilin nur per du klavopremoj, ekz. ^ + c = ĉ. Sed tion oni devas enprogramigi
en ĉiun nacian klavarprogramon. (En la kanada multlingva ĝi jam troviĝas).

Tio eblas per la Mikrosofta senpaga programo "Keyboard Layout Creator". Ne
necesas ke ĉiu unuopa E-uzanto faru tion por si mem, sed sufiĉus fari tion
unufoje por ĉiu nacia klavarfasono resp. klavarprogramo.

Jen problemo kiu estas solvebla per solidara kunagado de esperantistoj.

Anton Oberndorfer
http://aldone.de

formiko

unread,
Feb 23, 2009, 4:00:12 PM2/23/09
to

Simple forviŝu Vindozon, kaj instalu Linukson! (aŭ uzu Makintoŝon)
Klavaro por ĉiu lingo ekzistas. :)

Paweł Wimmer

unread,
Feb 23, 2009, 4:46:15 PM2/23/09
to
On 23 Lut, 22:00, formiko <aehrha...@gmail.com> wrote:
>
>
> Simple forviŝu Vindozon, kaj instalu Linukson! (aŭ uzu Makintoŝon)
> Klavaro por ĉiu lingo ekzistas. :)

Formiko, mi petas - ne proponu evidentajn stultaĵojn.
Ĉiu havas sian propran komputoron, multajn programojn, kaj memstare
decidas pri ĝi.
Por kio mi instalu Linukson, se mi havas necesajn klavarojn en
Vindozo?
Pawel

Dario Rodriguez

unread,
Feb 23, 2009, 5:05:21 PM2/23/09
to
Estas ege bedaŭrinde ke Jurij Finkel (la aŭtoro de Ek) apartiĝis de la
esperanta movado. La programo Ek estas komfortege uzebla: la uzanto
devas fari preskaŭ nenion, kontraŭe al la konfiguraciado necesa por
Keyboard Layout Creator aŭ similaj sistemoj..

Mi miras ke ekzistante tiom da bonegaj programistoj en la esperanta
movado neniu trovas solvon por adapti "na" EK al Windows Vista kaj al
Windows 7. Jurij Finkel deklaras en sia paĝo:
"EK estas liverata kun fontaj tekstoj de la programo, laŭ la kondiĉoj
de Ĝenerala Publika Permesilo"
(vidu "na" http://www.esperanto.mv.ru/Ek/index.html ).

Dario

Tiguliano

unread,
Feb 23, 2009, 6:08:57 PM2/23/09
to
Paweł Wimmer ha scritto:

> Mi ne trovis ĉi tiun informon en la grupo - eble ĝi estos utila por
> kelkaj personoj.
> La fama klavaro Ek ne tro bone funkcias en Windows Vista,

ĉu vere?! mi estas skribanta per Vista kaj EK!

Paweł Wimmer

unread,
Feb 23, 2009, 8:09:06 PM2/23/09
to
On 24 Lut, 00:08, Tiguliano <uza...@servilo.eo> wrote:
> Paweł Wimmer ha scritto:

>
>
> ĉu vere?! mi estas skribanta per Vista kaj EK!

Jes, ĉe mi ne funkcias ux kaj Ux.
Pawel

AV3

unread,
Feb 23, 2009, 11:49:39 PM2/23/09
to
Dario Rodriguez wrote:
> Estas ege bedaŭrinde ke Jurij Finkel (la aŭtoro de Ek) apartiĝis de la
> esperanta movado.


Li ne forlasis la movadon, nur SCE-on. Li partoprenadas en alia forumo.

> ...
>


--
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <arvi...@Wearthlink.net> ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <arvi...@Wearthlink.net> ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/ ||
|| Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso ||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++

Dirk Bindmann

unread,
Feb 24, 2009, 4:56:17 AM2/24/09
to
Anton Oberndorfer skribis:

> Tamen EK ne estas la sola kaj la ĝenerala solvo de la klavarproblemo por
> Esperanto. Oni ja devas konscii ke ekzistas klavarfasonoj por ĉiu lando kaj
> do ekzistas en Vindozo klavarprogramoj por ĉiuj tiuj klavarfasonoj. Sur
> neniu el tiuj klavarfasonoj aperas esperantaj literoj, do eblas produkti
> ilin nur per du klavopremoj, ekz. ^ + c = ĉ. Sed tion oni devas enprogramigi
> en ĉiun nacian klavarprogramon. (En la kanada multlingva ĝi jam troviĝas).
>
> Tio eblas per la Mikrosofta senpaga programo "Keyboard Layout Creator". Ne
> necesas ke ĉiu unuopa E-uzanto faru tion por si mem, sed sufiĉus fari tion
> unufoje por ĉiu nacia klavarfasono resp. klavarprogramo.
>
> Jen problemo kiu estas solvebla per solidara kunagado de esperantistoj.

Tiu solvo por multaj klavarfasonoj jam delonge ekzistas:
http://ttt.jubilo.ca/ttt/tajpi

La aŭtoro en s.c.e. jam kelkfoje informis pri sia paĝo.

Kore
Dirk

Jubilo {Meksikurbo}

unread,
Feb 24, 2009, 9:58:52 AM2/24/09
to
On Feb 24, 3:56 am, Dirk Bindmann <wal...@esperanto.de> wrote:
> Anton Oberndorfer skribis:

>
>
> > Jen problemo kiu estas solvebla per solidara kunagado de esperantistoj.
>
> Tiu solvo por multaj klavarfasonoj jam delonge ekzistas: http://ttt.jubilo.ca/ttt/tajpi
>
> La aŭtoro en s.c.e. jam kelkfoje informis pri sia paĝo.
>

kaj, se mankas iun, sciigu min, kaj mi enŝutu ĝin :-)

Eugen Fabian

unread,
Feb 24, 2009, 1:16:28 PM2/24/09
to
Jubilo {Meksikurbo} ha scritto:

> On Feb 24, 3:56 am, Dirk Bindmann <wal...@esperanto.de> wrote:
>> Anton Oberndorfer skribis:
>>
>>
>>> Jen problemo kiu estas solvebla per solidara kunagado de esperantistoj.
>> Tiu solvo por multaj klavarfasonoj jam delonge ekzistas: http://ttt.jubilo.ca/ttt/tajpi
>>
>> La aŭtoro en s.c.e. jam kelkfoje informis pri sia paĝo.
>>
>
> Jubilo: kaj, se mankas iun, sciigu min, kaj mi enŝutu ĝin :-)

En la itala lingvo oni povas diri: Ho mancato il bersaglio=
Mi maltrafis la celtabulon. Sed en Esperanto mi ne povas diri:
*Mi mankis la celtabulon" ĉar "manki" ne estas transitiva verbo.
Ankaŭ se estus tute laŭregule diri tion, neniu( krom italoj)
komprenus ĝin ĉar en Esperanto "manki" ne estas uzebla
por esprimi la ideon "maltrafi".

Mi petas pardonon ke mi aperigis ĉi tie mian cerbogimnastikon.
Traduki de unu lingvo al alia foje estas vera cerbogimnastiko ĉar
en la cellingvo preskaŭ ĉio devas esti esprimata malsame.

Eugenio

Tiguliano

unread,
Feb 24, 2009, 3:08:54 PM2/24/09
to
Paweł Wimmer ha scritto:


> Jes, ĉe mi ne funkcias ux kaj Ux.

strange.

vidu:

Ŭ ŭ

KaGu:-}

unread,
Feb 24, 2009, 5:40:28 PM2/24/09
to

Eble dependas de kiu skribprogramo oni uzas.

Mi provis utiligi Ek kun Word 2000 kune kun Vista kaj konstatas, ke
tiam EK ne funkkcias.

Tamen se mi uzas Word Pad aŭ la programo "Notoj" tiam la literoj de
Esperanto estas montrata bone. Probable estas iaj makrooj en Word
2000 kiuj malhelpas la bonan funkcion de Ek.

Nu, temas pri empiraj spertoj uzante mian komputilon, se tiuj spertoj
ankaŭ validas por aliaj komputiloj mi tute ne scias.

KaGu:-}


andreo

unread,
Feb 25, 2009, 2:10:00 PM2/25/09
to
Saluton,

Anton Oberndorfer skribis:

> EK bezonus ĝisdatigojn por la diversaj versioj de Vindozo. Nun baldaŭ venos
> Vindozo 7 kaj estas antaŭvideble ke sen ĝisdatigo EK eble ne funkcios.

Gxuste nun mi eksperimentas pri Vindozo7 (beta 7000) kaj, leginte la
diskuton, instalis Ek! kaj provis cxiujn enhavatajn en gxi metodojn
por cxapeligi literojn. Nun mi skribas el gxi kaj kiel vi vidas mi
devas uzi surogaton :-(.
En unu el tri provitaj W7-programoj Ek! tamen funkciis, sed ne en
Internet Explorer 8, kiun mi uzis por afisxi en la grupo.

En XP la samaj programoj senproblemas, sekve la kialo estas en iuj
specifajxoj de Win7. En Vista mi ne provis.

Amike,
Andrej

0 new messages