Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

POLA E-RADIO FINIGHIS

1 view
Skip to first unread message

Dario Rodriguez

unread,
Nov 1, 2006, 4:57:01 PM11/1/06
to
Ekde 29 Oktobro la elsendoj de Pola Radio en Esperanto ne aperas rete.
Jen drameca letero de Barbara Pietrzak, estro de la E-Redakcio:

----------------------------------------------------------------------

Karaj Gesamideanoj!

Meze de la jaro ŝanĝiĝis la aŭtoritatoj de la Pola Radio Akcia Kompanio.
La laŭvican fojon ŝanĝiĝis la superuloj de ĝia Poreksterlanda Programo
„Radio Polonia". Relative longe ni ne konis la novan programan vizion de
la publika radio kaj de Radio Polonia, kies programo estas realigata
interkonsente kun la pola Ministerio por la Eksterlandaj Aferoj. Hodiaŭ
mi devas komuniki kaj informi, ke en tiu ĉi vizio forestas Esperanto
Redakcio. Ĝian forigon premisas la projekto de nova strukturo de Pola
Radio, inkluzive de ĝia Poreksterlanda Programo „Radio Polonia". Cetere
temas pri la unusola redakcio, kiu ĉesos ekzisti en Radio Polonia. La
menciita projekto estis afiŝita sur la internaj retaj paĝoj de Pola
Radio AK, marde posttagmeze, rekte antaŭ la komenciĝantaj festoj de Ĉiuj
Sanktuloj kaj la Mortintoj. Laborantoj rajtas prezenti siajn rimarkojn
al la prezidanto de la kompanio, K. Czabański ĝis la 10-a de novembro.

La novaj radioaŭtoriatoj ekfunkciis fine de julio nunjare. Jam dum la
unua renkonto kun la superulo de Radio Polonia ni eksciis pri neceso
kontraŭbatali „postkomunistajn influojn, regantajn en tiu programo de 16
jaroj". Komence de oktobro la sama membro de la radiaj aŭtoritatoj
signalis estontecan koncepton de nia programo. Laŭ ĝi al signifa
plukonstruo subiĝos programoj en la ukraina kaj belorusa lingvoj, oni
enpraktikigos instrukciadon de ĵurnalistoj el Ukrainujo kaj Belorusujo
kaj por la ĵus menciitaj landoj, oni intensigos pollingvan emisiadon al
ĉi tiuj landoj.

Fakte la lingva oferto de Radio Polonia estas difinata fare de la pola
Ministerio por la Eksterlandaj Aferoj. En la lasta kontrakto el la
nunjara majo esperanto en ĝi troviĝas. Sed nun la radia projekto
ekskludas ĝin. La situacio estas drameca, ĉar la ŝanĝoj estas
efektivigataj en la lastaj tagoj fulmrapide. Oni ricevas la impreson, ke
la nova administracio de la publika radio havas verdan lumon por ĉiuj
siaj ideoj. Dum miaj provoj klarigi la signifon kaj atingopovon de niaj
elsendoj, la viglajn reagojn el diversaj landoj de la mondo
interparolante kun miaj novaj superuloj mi ricevis lakonan respondon „ni
scias". Mi estis ankaŭ informita, ke pri la estonteco de la E-Redakcio
decidos Ministerio por la Eksterlandaj Aferoj. Ĉu tia decido estis
efektive alprenita, mi ne scias.

Malgraŭ ĉio – ŝajnas al mi – ke ne eblas allasi, ke la eventuala
malapero de esperantlingvaj programoj de PR restu seneĥa. Tial mi petas
vian subtenon. Unuavice pere de nacilingvaj korespondaĵoj direktataj al
polaj ambasadoj, polaj kulturinstitutoj en diversaj landoj kun la
demando pri la estonteco de la E-Redakcio de Pola Radio. Kun elmontro de
intereso por ĝia promocia rolo koncerne Pollandon, koncerne ĝian
orientan politikon, kiu estas difinata kiel la orienta politiko de EU.
Gravas – plurfoje esprimita – de niaj aŭskultantoj opinio, ke niaj
elsendoj estas por ili unu el malmultaj aŭ eĉ unusola informfonto pri
Pollando, ĝiaj atingaĵoj kaj progresoj, sed krome pri Belorusujo kaj
Ukrainujo.

Ni bezonas ankaŭ similenhavajn leterojn adresitajn al la redakcio, por
ke ili rolu kiel argumento en niaj rimarkoj, kiujn ni volas adresi al la
prezidanto de PR ĝis la 10-a de novembro nunjare.

Ne sufiĉas protesti, ne sufiĉas esprimi sian indignon. Estas necesaj
sobraj, trankvilotonaj argumentoj.

Kvankam malfacilas tion konstati, ŝajnas, ke nia redakcio dividos la
sorton de aliaj E-redakcioj, kiuj malaperis en la lastaj jaroj en
diversaj radiostacioj. Tio estas tutcerte frapo por la promocia rolo de
tiuj ĉi elsendoj pri Pollando kaj ĝiaj transformiĝoj. Ĝi estas frapo
antaŭtage de la 150-a naskiĝdatreveno de la kreinto de la IL, d-ro L. L.
Zamenhof – aparte en la kunteksto de la planita Jubilea Kongreso en la
2009.


Barbara Pietrzak

Esperanto-Redakcio de Pola Radio

-----------------------------------------------------------------

Informis Dario Rodriguez

Dario Rodriguez

unread,
Nov 2, 2006, 11:16:26 AM11/2/06
to
(bonvolu diskonigi en viaj naciaj Esperanto-forumoj)

Se esperantistoj deziras sendi civilizitajn plendojn al la polaj
ambasadoj pri la chesigo de la E-elsendoj de Pola Radio, oni povas trovi
la adresojn de tiuj ambasadoj en jena retpagho:

http://www.embassiesabroad.com/embassies-of/Poland.cfm

Oni povas legi la raportojn pri la chesigo de la esperantaj programoj de
Pola Radio en Libera Folio:

http://www.liberafolio.org/

Ankau en Libera Folio troveblas la mesagho de Barbara Pietrzak:

http://www.liberafolio.org/2006/piertzakletero

Dario

Mj...@wanadoo.fr

unread,
Nov 2, 2006, 1:17:03 PM11/2/06
to
Estas tre grava afero! Pola Radio plenumas unikan laboron por la
lingvo. Gxi helpas al centoj da homoj, ke ili havu vivantan cxiutagan
kontakton kun gxi! La redakcianoj produktas milojn da horoj da
bonkvalitaj E-sondokumentoj, facile konserveblaj de cxiu el ni.

Mi petas cxiujn partoprenantoj de la longaj diskutoj en
soc.culture.esperanto, ke ili konsciu pri la granda minaco kaj prenu
dek minutojn de sia tempo por amase reagi, ecx se ili mem neniam
auxskultas la elsendojn. Restas espero, ke la decido ne estas
definitiva.

En via protestoletero ne forgesu mencii, ke objektiva informado pri
Pollando mankas en viaj naciaj amaskomunikiloj, kiam ili degnas paroli
pri gxi. Oficiala informfonto estas necesas por ekvilibrigi la bildon.
La E-a redakcio de Pola Radio produktas tre interesajn programerojn pri
diversaj aspektoj de la vivo en Pollando, pri turismaj celoj, pri
muziko, literaturo, artoj. Ili montras la altan kulturan nivelon de la
pola popolo kaj gian strebon al moderneco. ktp ktp

Kore,

Marc Bavant
AdE


Dario Rodriguez a écrit :

> Ekde 29 Oktobro la elsendoj de Pola Radio en Esperanto ne aperas rete.
> Jen drameca letero de Barbara Pietrzak, estro de la E-Redakcio:
>
> ----------------------------------------------------------------------
>
> Karaj Gesamideanoj!
>

> Meze de la jaro sangigis la autoritatoj de la Pola Radio Akcia Kompanio.
> La lauvican fojon sangigis la superuloj de gia Poreksterlanda Programo
> ,,Radio Polonia". Relative longe ni ne konis la novan programan vizion de


> la publika radio kaj de Radio Polonia, kies programo estas realigata

> interkonsente kun la pola Ministerio por la Eksterlandaj Aferoj. Hodiau
> mi devas komuniki kaj informi, ke en tiu ci vizio forestas Esperanto
> Redakcio. Gian forigon premisas la projekto de nova strukturo de Pola
> Radio, inkluzive de gia Poreksterlanda Programo ,,Radio Polonia". Cetere
> temas pri la unusola redakcio, kiu cesos ekzisti en Radio Polonia. La
> menciita projekto estis afisita sur la internaj retaj pagoj de Pola
> Radio AK, marde posttagmeze, rekte antau la komencigantaj festoj de Ciuj


> Sanktuloj kaj la Mortintoj. Laborantoj rajtas prezenti siajn rimarkojn

> al la prezidanto de la kompanio, K. Czabanski gis la 10-a de novembro.
>
> La novaj radioautoriatoj ekfunkciis fine de julio nunjare. Jam dum la


> unua renkonto kun la superulo de Radio Polonia ni eksciis pri neceso

> kontraubatali ,,postkomunistajn influojn, regantajn en tiu programo de 16
> jaroj". Komence de oktobro la sama membro de la radiaj autoritatoj
> signalis estontecan koncepton de nia programo. Lau gi al signifa
> plukonstruo subigos programoj en la ukraina kaj belorusa lingvoj, oni
> enpraktikigos instrukciadon de jurnalistoj el Ukrainujo kaj Belorusujo
> kaj por la jus menciitaj landoj, oni intensigos pollingvan emisiadon al
> ci tiuj landoj.


>
> Fakte la lingva oferto de Radio Polonia estas difinata fare de la pola
> Ministerio por la Eksterlandaj Aferoj. En la lasta kontrakto el la

> nunjara majo esperanto en gi trovigas. Sed nun la radia projekto
> ekskludas gin. La situacio estas drameca, car la sangoj estas


> efektivigataj en la lastaj tagoj fulmrapide. Oni ricevas la impreson, ke

> la nova administracio de la publika radio havas verdan lumon por ciuj


> siaj ideoj. Dum miaj provoj klarigi la signifon kaj atingopovon de niaj
> elsendoj, la viglajn reagojn el diversaj landoj de la mondo

> interparolante kun miaj novaj superuloj mi ricevis lakonan respondon ,,ni
> scias". Mi estis ankau informita, ke pri la estonteco de la E-Redakcio
> decidos Ministerio por la Eksterlandaj Aferoj. Cu tia decido estis


> efektive alprenita, mi ne scias.
>

> Malgrau cio - sajnas al mi - ke ne eblas allasi, ke la eventuala
> malapero de esperantlingvaj programoj de PR restu seneha. Tial mi petas
> vian subtenon. Unuavice pere de nacilingvaj korespondajoj direktataj al


> polaj ambasadoj, polaj kulturinstitutoj en diversaj landoj kun la
> demando pri la estonteco de la E-Redakcio de Pola Radio. Kun elmontro de

> intereso por gia promocia rolo koncerne Pollandon, koncerne gian


> orientan politikon, kiu estas difinata kiel la orienta politiko de EU.

> Gravas - plurfoje esprimita - de niaj auskultantoj opinio, ke niaj
> elsendoj estas por ili unu el malmultaj au ec unusola informfonto pri
> Pollando, giaj atingajoj kaj progresoj, sed krome pri Belorusujo kaj
> Ukrainujo.
>
> Ni bezonas ankau similenhavajn leterojn adresitajn al la redakcio, por


> ke ili rolu kiel argumento en niaj rimarkoj, kiujn ni volas adresi al la

> prezidanto de PR gis la 10-a de novembro nunjare.
>
> Ne suficas protesti, ne suficas esprimi sian indignon. Estas necesaj
> sobraj, trankvilotonaj argumentoj.
>
> Kvankam malfacilas tion konstati, sajnas, ke nia redakcio dividos la


> sorton de aliaj E-redakcioj, kiuj malaperis en la lastaj jaroj en
> diversaj radiostacioj. Tio estas tutcerte frapo por la promocia rolo de

> tiuj ci elsendoj pri Pollando kaj giaj transformigoj. Gi estas frapo
> antautage de la 150-a naskigdatreveno de la kreinto de la IL, d-ro L. L.
> Zamenhof - aparte en la kunteksto de la planita Jubilea Kongreso en la

Anton Oberndorfer

unread,
Nov 2, 2006, 3:22:14 PM11/2/06
to

Marc Bavant <Mj...@wanadoo.fr> skribis:
> Ĝi helpas al centoj da homoj, ke ili havu vivantan ĉiutagan kontakton kun
ĝi!

Mi ege dubas pri la nombro "centoj da homoj". Laŭ mia takso la ĉiutaga
aŭskultantaro estas malpli ol 100 homoj.

> Restas espero, ke la decido ne estas definitiva.

Ĉi-foje la situacio ne plu lasas multe da espero. La redakcio ja lastatempe
plendis pri malgranda nombro de la ricevitaj leteroj de aŭskultantoj. Do
estas ne nur la politika reorientiĝo de la alekstera politiko de Pollando
kaj sekve de Pola Radio, sed estas ankaŭ malkresko de la aŭskultado de la
elsendoj.

Pro tio nia lingvokomunumo estonte sen pola ŝtata subteno devos produkti
interesajn sondokumentojn kaj publikigi ilin en la interreto, ekzemple la
raportojn pri UK kiuj ja estis bazo de la semajnfinaj programoj de Pola
Radio. Mi nur forte dubas ĉu la komunumo kapablas fari tion.

La moderna tekniko ofertas multajn eblecojn por Esperanto. Ni nur bezonas
kapablajn aktivulojn.

Anton Oberndorfer

Dario Rodriguez

unread,
Nov 2, 2006, 4:02:56 PM11/2/06
to
Konvenas sendi "civilizitajn" plendojn al la polaj ambasadoj en viaj
respektivaj landoj. Oni povas trovi la koncernajn adresojn per la
retpagho:
http://www.embassiesabroad.com/embassies-of/Poland.cfm

Konvenas ankau skribi al la E-redakcio de Pola Radio, char oni montros
la reagojn al ties direkcio. Jen la adresoj:

esperanto @ polskieradio.pl (forigu vakuajn spacojn chirkau @ -
kontrauspama zorgo)

Se vi deziras sendi fakson: (Via nacia prefikso por telefoni
eksterlanden) plus 48226453952

Strata adreso por sendi paperajn leterojn:

Pola Radio, Esperanto-Redakcio, Al. Niepodleglosci 77/85,
00-977 Warszawa, Pollando.

Dario Rodriguez


CS

unread,
Nov 2, 2006, 4:04:26 PM11/2/06
to
Kara Anton,

kun doloro de esperantisto, mi plene konsentas kun Via analizo.

Nia movado revas pri grandiozecoj, cxiuj volas esti generaloj, sed neniu
rolas kiel simpla soldato. Por la estroj gravas kiom da soldatoj estas en la
kampoj....

Mi povas kompreni la kapitulacon de la estroj de radioj: mankas mono, sed
cxefe: neniu volas resti la sola kun la lumanta alumeto enmane: se aliaj
cxesigas la E-elsendojn, kial mi restu la unika "frenezulo"?

Cxiuj ege aktivis por havi E-televidon, SED neniu aktivis por savi
konsolidigxintajn atingojn: ni perdis lauxvice la svisan kaj la auxtrian
radiojn.... Kiu ploris?

Mi persone konas Barbaran Pietrzak'n, sxian oferemon, sxian engagxigxon. Do,
mi komprenas ke la doloro por sxi estas duobla: riskas malaperon grava
esperanta realajxo, sed sxi ne povas batali kiel farus esperantisto, cxar
sxi estas "koncernata dungito". Barbara: mi ege solidarecas kun Vi, cxar Vi
estas profesiulino, kun bonkoro, vera esperantistino kaj vera jxurnalistino.

Se malaperas E-redakcioj cxe radioj la kulpo estas nur de ni esperantistoj.
Kiomfoje Uea kaj aliaj (cxefe AERA) insistis por ke oni subtenu?

E-o mortados cxe radioj. Cxu mi troigas? Ni atendu la informojn el Radio
Romo....

Se tio povas esti motivo de konsolo, mi informas ke intertempe Radio
Vatikana faris donacon al la e-istoj.
Post sukceso de testoj, oni povos auxskulti cxiujn 3 elsendojn de la semajno
per la reto (antauxe eblis auxskulti nur la dimancxan kaj _aux_ la
merkredan _aux_ la jxauxdan, pro disponigo de nur du retaj kanaloj kiuj
farigxos tri).

Bagatelajxo....

Sendante koran saluton al cxiuj kolegoj de la E-elsendoj (speciale al tiuj
de cxina radio internacia [NI HAO], kiujn mi ne renkontis, bedauxrinde, dum
la UK en Florenco (*) pro iliaj flugproblemoj kaj miaj egaj kongresaj
okupoj) mi esprimas la petsopiron, ke tamen E-o sukcesos resti cxe
internaciaj radioelsendoj.

Carlo Sarandrea, (ankoraux) redaktoro de la E-elsendoj cxe Radio Vatikana


(*) kiel LKK-ano mi tamen zorgis ke ilia redakcio (kaj tiu de la pola radio)
povu aliri la solan interretan kaj telefonan konekton el la kongresejo.
Versxajne ili ne sciis tion. Ne gravas.


.

Marko Rauhamaa

unread,
Nov 2, 2006, 3:49:38 PM11/2/06
to
"Anton Oberndorfer" <ald...@aon.at>:

> Pro tio nia lingvokomunumo estonte sen pola ŝtata subteno devos
> produkti interesajn sondokumentojn kaj publikigi ilin en la interreto,
> ekzemple la raportojn pri UK kiuj ja estis bazo de la semajnfinaj
> programoj de Pola Radio. Mi nur forte dubas ĉu la komunumo kapablas
> fari tion.

La komunumo ne devas fari ion.

Se *mi* volas fari ion, *mi* faru laŭ mia plaĉo. Se ekestas tuta grupo
da entuziasmuloj, nenio malhelpas al ili fari laŭ sia plaĉo.


Marko

--
Marko Rauhamaa mailto:ma...@pacujo.net http://pacujo.net/marko/

Mj...@wanadoo.fr

unread,
Nov 2, 2006, 4:11:59 PM11/2/06
to
Anton Oberndorfer skribis:

> Marc Bavant <Mj...@wanadoo.fr> skribis:
> > Gi helpas al centoj da homoj, ke ili havu vivantan ciutagan kontakton kun
> gi!
>
> Mi ege dubas pri la nombro "centoj da homoj". Lau mia takso la ciutaga
> auskultantaro estas malpli ol 100 homoj.

Hm, dubine, ke vi povas tion kalkuli kun certeco. Multaj Japanoj
silente auskultas, foje nerekte, en kluboj. Ciuokaze, ec se estus
dudek realaj auskultantoj kaj 10000 potencialaj, indus batali, por ke
tio ne malaperu. Vi dum jaroj disponigis arhivon de interesaj
elsenderoj, kaj mi supozas, ke vi ne faris tiun ci tutan laboron por
plezurigi dek personojn.

> > Restas espero, ke la decido ne estas definitiva.
>

> Ci-foje la situacio ne plu lasas multe da espero. La redakcio ja lastatempe
> plendis pri malgranda nombro de la ricevitaj leteroj de auskultantoj. Do
> estas ne nur la politika reorientigo de la alekstera politiko de Pollando
> kaj sekve de Pola Radio, sed estas ankau malkresko de la auskultado de la
> elsendoj.

Tiaj malkreskoj kaj plendoj estas sezona fenomeno. Jam en Oktobro la
redakcio dankis pro la amasa respondado. La ceteraj redakcioj kapablas
ricevi apenau onon de tio, kion ricevas la Esperanta.

> Pro tio nia lingvokomunumo estonte sen pola stata subteno devos produkti


> interesajn sondokumentojn kaj publikigi ilin en la interreto, ekzemple la
> raportojn pri UK kiuj ja estis bazo de la semajnfinaj programoj de Pola

> Radio. Mi nur forte dubas cu la komunumo kapablas fari tion.

Ankau mi. Pro tio ne utilas agiti tiun ideon nun. Ni ne bezonas krei
entuziasmon pri unu plia fiaskonta laumoda projekto (cu mi parolis
pri televido?). Nia unua celo estu savi, kio estas savebla, kaj kies
valoron ni konas.

Marc

Mj...@wanadoo.fr

unread,
Nov 2, 2006, 4:27:46 PM11/2/06
to
Marko Rauhamaa a écrit :

> "Anton Oberndorfer" <ald...@aon.at>:
>
> > Pro tio nia lingvokomunumo estonte sen pola stata subteno devos


> > produkti interesajn sondokumentojn kaj publikigi ilin en la interreto,
> > ekzemple la raportojn pri UK kiuj ja estis bazo de la semajnfinaj

> > programoj de Pola Radio. Mi nur forte dubas cu la komunumo kapablas


> > fari tion.
>
> La komunumo ne devas fari ion.
>

> Se *mi* volas fari ion, *mi* faru lau mia placo. Se ekestas tuta grupo
> da entuziasmuloj, nenio malhelpas al ili fari lau sia placo.

Nenio krom ilia manko de monaj rimedoj kaj eventuale ankau de
kompetentoj. Ni ghis nun havis tre taugan ilon, kiu bezonis nenian
monan investon de ni, nur sendon de mesagho de tempo al tempo. Pro
solidareco kun la redakcio, kun la auskult/a/i/o/ntoj, kun la bildo de
Esperanto en la ekstera mondo estas nia devo reagi. Devo, kiel de
pensantaj individuoj, ne kiel anoj de iu komunumo, kiel konsumantoj de
iu produkto, au char ni tion "volas" au char tiel "plachas" al ni.
"Sankta devo" en la Z-a senco.

Marc

Marko Rauhamaa

unread,
Nov 2, 2006, 4:48:33 PM11/2/06
to
Mj...@wanadoo.fr:

> Marko Rauhamaa a écrit :


> > Se *mi* volas fari ion, *mi* faru lau mia placo. Se ekestas tuta
> > grupo da entuziasmuloj, nenio malhelpas al ili fari lau sia placo.
>
> Nenio krom ilia manko de monaj rimedoj kaj eventuale ankau de
> kompetentoj.

Ofte entuziasmuloj trovas moderan financadon de fondusoj kaj bonvoluloj,
sed entuziasmon oni ne povas donaci.

Por produktado de radiprogramoj havas la ekipaĵon milionoj da tute
ordinaraj familioj. Se mankas kompetenteco, oni povas demandi ekzemple
ĉi tie, kie laŭ mia sperto ĉia kompetenteco abundas.

> Ni ghis nun havis tre taugan ilon, kiu bezonis nenian monan investon
> de ni, nur sendon de mesagho de tempo al tempo.

Jen la problemo. *Mi* volas, ke *aliaj* amuzu min per sia mono,
kompetenteco kaj energio. Kiam ili perdas sian intereson, mi ekplendas.

Mj...@wanadoo.fr

unread,
Nov 3, 2006, 2:15:31 AM11/3/06
to
Marko Rauhamaa a écrit :

> Ofte entuziasmuloj trovas moderan financadon de fondusoj kaj bonvoluloj,

Alidire: almozpetado.

> > Ni ghis nun havis tre taugan ilon, kiu bezonis nenian monan investon
> > de ni, nur sendon de mesagho de tempo al tempo.
>
> Jen la problemo. *Mi* volas, ke *aliaj* amuzu min per sia mono,
> kompetenteco kaj energio. Kiam ili perdas sian intereson, mi ekplendas.

Morala instruo lau nordamerika sauco? Dankon, sed la pola registaro ne
subvencias poreksterlandan programon por amuzi nin. Ghuste per la
reagoj al la redakcio ni devas repagi. Same pri viaj mirindaj
"fondusoj" kaj "bonvoluloj": ili atendas pli, ol ke ni humile danku pro
la ricevita mono.

Se vi ne sentas vin koncernata de la agado favore al Pola Radio, estas
via rajto. Ne sendu protestleteron, sed almenau ne delogu aliajn tion
fari. Mi ripetas, ke tio estas gravega afero kaj ke agnosko de E fare
de iu grava europunia shtata instanco (Ministerio por Eksterlandaj
Aferoj) estas peza argumento en nia propagando.

Marc

Marko Rauhamaa

unread,
Nov 3, 2006, 3:49:21 AM11/3/06
to
Mj...@wanadoo.fr:

> Marko Rauhamaa a écrit :
>
> > Ofte entuziasmuloj trovas moderan financadon de fondusoj kaj
> > bonvoluloj,
>
> Alidire: almozpetado.
>

> > Jen la problemo. *Mi* volas, ke *aliaj* amuzu min per sia mono,
> > kompetenteco kaj energio. Kiam ili perdas sian intereson, mi
> > ekplendas.
>
> Morala instruo lau nordamerika sauco?

Fakte mia opinio estas, ke ofte la plej bonaj diletoj estas tute
senkostaj: futbalo, ŝako, legado, kunvenado, studado. Ankaŭ esperanto ne
bezonas pli: oni povas studi en librejoj, ekzerciĝi kun proksimuloj,
amuziĝi kun amikoj kaj propagandi inter parencoj, najbaroj kaj kolegoj.
Se estas radi- aŭ televidprogramoj aŭ kinaĵoj, des pli bone, sed la ne
estas motivo, kial esperanto ne sukcesus sen ĉiom el tio.

Anton Oberndorfer

unread,
Nov 3, 2006, 1:40:16 PM11/3/06
to

"CS" skribis:

> Kara Anton,
>
> kun doloro de esperantisto, mi plene konsentas kun Via analizo.
Kara Carlo,

permesu al mi same persone publike alparoli vin. Mi estas kortusita pro via
reago kaj pro tio mi nepre volas kontribui por daurigi kaj stabiligi la
elsendojn de Vatikana Radio en Esperanto.

Ciu bona mesago (la evangelio) bezonas ankau mesagulojn kiuj transdonas la
mesagon al aliaj. Estas esenca trajto de la homa naturo ke homo kiu ricevu
la mesagon ankau vidu la mesagulon (almenau fojfoje). Vi ja scias ke
"angelo" signifas nenion alian ol "mesagulo".

Vi estas bona mesagulo. Vi havas tre simpatian vocon, parolmanieron kaj
agadmanieron. Vi plenumas tre gravan taskon parolante en Vatikana Radio en
Esperanto. Via simpatieco estas duoble signifa: kaj por la mesago kiun vi
transdonas kaj por la lingvo en kiu vi parolas. Mankas nur unu elemento: Vi
devas ankau prezenti vin al la homoj per movigantaj bildoj. Tio nuntempe
estas nek teknika nek financa problemo. Mi do proponas al vi fari filmeton
en kiu vi kaj eble aliaj parolantoj de Vatikana Radio prezentos sin persone.

Vi ja certe jam vidis en SCE ke mi publikigis 3 tiajn filmetojn en la reto
sub:
http://aldone.de/video

Nia lingvo bezonas simpatiportantojn. Vi estas unu.

> Cxiuj ege aktivis por havi E-televidon, SED neniu aktivis por savi

> konsolidigxintajn atingojn: ni perdis lauxvice la svisan kaj la auxstrian
> radiojn.... Kiu ploris?

La agado por esperantlingva televido (ITV) estis tre limigita. Ekzemple mi
dekomence akre kritikis la projekton car gi havis gravajn mankojn rilate al
produktado de programoj. Pro la malapero de Svisa Radio en Esperanto mi ja
ploris, pri la malapero de Austria Radio en Esperanto jam ne. La valoro de
radioelsendoj sangigis. Se oni alparolas homojn emocie, la homoj sentas sin
ligitaj kaj ekestas komunumo de geauskultantoj. Sed la parolantoj devas
ankau montri siajn vizagojn, cu per fotoj cu per filmetoj.

Simpatio sukcesigas!

Kore salutas
Anton

Anton Oberndorfer

unread,
Nov 3, 2006, 2:15:35 PM11/3/06
to
Mi ripetas mian afison car mi forgesis en salti la kodigon "UTF-8"
----------------------------------------------------------------------------
--------------

"CS" skribis:


> Kara Anton,
>
> kun doloro de esperantisto, mi plene konsentas kun Via analizo.

Kara Carlo,

permesu al mi same persone publike alparoli vin. Mi estas kortusita pro via
reago kaj pro tio mi nepre volas kontribui por daurigi kaj stabiligi la
elsendojn de Vatikana Radio en Esperanto.

Ciu bona mesago (la evangelio) bezonas ankau mesagulojn kiuj transdonas la
mesagon al aliaj. Estas esenca trajto de la homa naturo ke homo kiu ricevu

la mesagon ankau vidu la mesaguon (almenau fojfoje). Vi ja scias ke


"angelo" signifas nenion alian ol "mesagulo".

Vi estas bona mesagulo. Vi havas tre simpatian vocon, parolmanieron kaj
agadmanieron. Vi plenumas tre gravan taskon parolante en Vatikana Radio en
Esperanto. Via simpatieco estas duoble signifa: kaj por la mesago kiun vi
transdonas kaj por la lingvo en kiu vi parolas. Mankas nur unu elemento: Vi
devas ankau prezenti vin al la homoj per movigantaj bildoj. Tio nuntempe
estas nek teknika nek financa problemo. Mi do proponas al vi fari filmeton
en kiu vi kaj eble aliaj parolantoj de Vatikana Radio prezentos sin persone.

Vi ja certe jam vidis en SCE ke mi publikigis 3 tiajn filmetojn en la reto
sub:
http://aldone.de/video

Nia lingvo bezonas simpatiportantojn. Vi estas unu.

> Cxiuj ege aktivis por havi E-televidon, SED neniu aktivis por savi

Anton Oberndorfer

unread,
Nov 3, 2006, 3:12:22 PM11/3/06
to
Mi ripetas mian afiŝon ĉar mi forgesis enŝalti la kodigon "UTF-8"
----------------------------------------------------------------------------

"CS" skribis:


> Kara Anton,
>
> kun doloro de esperantisto, mi plene konsentas kun Via analizo.

Kara Carlo,

permesu al mi same persone publike alparoli vin. Mi estas kortuŝita pro via
reago kaj pro tio mi nepre volas kontribui por daŭrigi kaj stabiligi la


elsendojn de Vatikana Radio en Esperanto.

Ĉiu bona mesaĝo (la evangelio) bezonas ankaŭ mesaĝulojn kiuj transdonas la
mesaĝon al aliaj. Estas esenca trajto de la homa naturo ke homo kiu ricevu
la mesaĝon ankau vidu la mesaĝon (almenaŭ fojfoje). Vi ja scias ke
"anĝelo" signifas nenion alian ol "mesaĝulo".

Vi estas bona mesaĝulo. Vi havas tre simpatian voĉon, parolmanieron kaj


agadmanieron. Vi plenumas tre gravan taskon parolante en Vatikana Radio en

Esperanto. Via simpatieco estas duoble signifa: kaj por la mesaĝo kiun vi


transdonas kaj por la lingvo en kiu vi parolas. Mankas nur unu elemento: Vi

devas ankaŭ prezenti vin al la homoj per moviĝantaj bildoj. Tio nuntempe


estas nek teknika nek financa problemo. Mi do proponas al vi fari filmeton
en kiu vi kaj eble aliaj parolantoj de Vatikana Radio prezentos sin persone.

Vi ja certe jam vidis en SCE ke mi publikigis 3 tiajn filmetojn en la reto
sub:
http://aldone.de/video

Nia lingvo bezonas simpatiportantojn. Vi estas unu.

> Cxiuj ege aktivis por havi E-televidon, SED neniu aktivis por savi


> konsolidigxintajn atingojn: ni perdis lauxvice la svisan kaj la auxstrian
> radiojn.... Kiu ploris?

La agado por esperantlingva televido (ITV) estis tre limigita. Ekzemple mi

dekomence akre kritikis la projekton ĉar ĝi havis gravajn mankojn rilate al


produktado de programoj. Pro la malapero de Svisa Radio en Esperanto mi ja

ploris, pri la malapero de Aŭstria Radio en Esperanto jam ne. La valoro de
radioelsendoj ŝanĝiĝis. Se oni alparolas homojn emocie, la homoj sentas sin
ligitaj kaj ekestas komunumo de geaŭskultantoj. Sed la parolantoj devas
ankaŭ montri siajn vizaĝojn, ĉu per fotoj ĉu per filmetoj.

Tonyo

unread,
Nov 3, 2006, 4:33:39 PM11/3/06
to

Marko Rauhamaa skribis:

> > > Ofte entuziasmuloj trovas moderan financadon de fondusoj kaj
> > > bonvoluloj,

Ne "trovas": gajnas au akiras. Necesas peno.
Ankau necesas peno konservi la elsendojn de Radio Polonia. Sed nenio
estas senpena.

Skribi al ambasadoj au aliaj autoritatuloj estas la minimumo kiun ni
povas fari. Mi mem jam faris tion, kaj mi esperas ke aliaj ne lasu sin
fali pro masohismo, pesimismo au malpenemo.
http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/2006/11/carta-abierta-la-seora-embajadora-de.htm
http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/2006/11/malferma-letero-al-la-ambasadorino-de.htm

> Fakte mia opinio estas, ke ofte la plej bonaj diletoj estas tute
> senkostaj: futbalo, ŝako, legado, kunvenado, studado.

Futbalo senkosta?
Ja volus la Esperanto-movado havi onon de la bugheto de Real Madrid.

> Ankaŭ esperanto ne
> bezonas pli: oni povas studi en librejoj, ekzerciĝi kun proksimuloj,
> amuziĝi kun amikoj kaj propagandi inter parencoj, najbaroj kaj kolegoj.
> Se estas radi- aŭ televidprogramoj aŭ kinaĵoj, des pli bone, sed la ne
> estas motivo, kial esperanto ne sukcesus sen ĉiom el tio.

Depende de viaj celoj. Miaj estas iom pli ambiciaj.

Eble vi simple alkutimighis al katastrofoj.
Bechjo (http://becxjo.blogspot.com/2006/11/bedarinda.html) perfekte
esprimis tion:
"Tio ne estas evoluo. Tio ne estas progreso. Sed ja delonge ni estas
jam alkutimitaj al malfeliĉaĵoj. Ni plu eĉ ne perceptas ilin kiel
malfeliĉaĵoj. "

Toño
http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/blogo.htm

Marko Rauhamaa

unread,
Nov 3, 2006, 6:16:35 PM11/3/06
to
"Tonyo" <tonyode...@gmail.com>:

> Futbalo senkosta? Ja volus la Esperanto-movado havi onon de la bugheto
> de Real Madrid.

Mi ludas ĉiusemajne je ignorinda kosto.

> > Ankaŭ esperanto ne bezonas pli: oni povas studi en librejoj,
> > ekzerciĝi kun proksimuloj, amuziĝi kun amikoj kaj propagandi inter
> > parencoj, najbaroj kaj kolegoj. Se estas radi- aŭ televidprogramoj
> > aŭ kinaĵoj, des pli bone, sed la ne estas motivo, kial esperanto ne
> > sukcesus sen ĉiom el tio.
>
> Depende de viaj celoj. Miaj estas iom pli ambiciaj.

Kio estas via celo? Ĝi ŝajnas danĝera.

Nia celo ja estas *proponi* internacian lingvon, por ke homoj tra la
mondo pli bone interkomprenu. Kiam la homoj kaj registaroj konscios pri
sia problemo, ili povos konsideri la proponitan solvon. Eble oni trovos
aliajn solvojn egale aŭ pli bonajn. Sed dum la problemo estos aktuala,
ni tenos la fajron.

> Eble vi simple alkutimighis al katastrofoj. Bechjo
> (http://becxjo.blogspot.com/2006/11/bedarinda.html) perfekte esprimis
> tion:

Al mi malplaĉas la komparo de efektivaj katastrofoj (amasmorto) kun la
aventuroj de esperantistoj. Eĉ se esperanto formortus, tio ne estus
katastrofo.

Tonyo

unread,
Nov 4, 2006, 5:41:53 PM11/4/06
to
Marko Rauhamaa respondis:

> > Depende de viaj celoj. Miaj estas iom pli ambiciaj.
>
> Kio estas via celo? Ĝi ŝajnas danĝera.

Ah, ne, trankviligxu!.

> Nia celo ja estas *proponi* internacian lingvon, por ke homoj tra la
> mondo pli bone interkomprenu.

Tiu celo estas ankaux la mia

> Kiam la homoj kaj registaroj konscios pri
> sia problemo, ili povos konsideri la proponitan solvon.

Por ke ili povu konsideri nian solvon, ni devas informi pri gxi. Kaj
tio postulas rimedojn, homajn kaj monajn.
Kaj laboron.

Amike,
Tonyo
http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/blogo.htm

Marko Rauhamaa

unread,
Nov 4, 2006, 11:10:37 PM11/4/06
to
"Tonyo" <tonyode...@gmail.com>:

> Marko Rauhamaa respondis:


>
> > Kiam la homoj kaj registaroj konscios pri sia problemo, ili povos
> > konsideri la proponitan solvon.
>
> Por ke ili povu konsideri nian solvon, ni devas informi pri gxi. Kaj
> tio postulas rimedojn, homajn kaj monajn. Kaj laboron.

Mi suspektas, ke sufiĉos, ke ni simple ekzistos. Ĉar se estas efektiva
problemo kaj ni proponas la solan funkciantan solvon, fine oni ne povos
ne rimarki ĝin.

Kompreneble la premisoj restas nepruvitaj:

1. Ĉu estas efektiva problemo?

2. Ĉu ni proponas funkciantan solvon?

3. Ĉu nia propono estas la sola funkcianta solvo?

Ni povos esti feliĉaj, se evidentiĝas, ke 1. kaj 3. malveras, sed 2. iom
maltrankviligas min.

Remush

unread,
Nov 5, 2006, 7:32:01 AM11/5/06
to
Marko Rauhamaa wrote:


> Mi suspektas, ke sufiĉos, ke ni simple ekzistos. Ĉar se estas efektiva
> problemo kaj ni proponas la solan funkciantan solvon, fine oni ne povos
> ne rimarki ĝin.
>
> Kompreneble la premisoj restas nepruvitaj:
>
> 1. Ĉu estas efektiva problemo?
>
> 2. Ĉu ni proponas funkciantan solvon?
>
> 3. Ĉu nia propono estas la sola funkcianta solvo?
>
> Ni povos esti feliĉaj, se evidentiĝas, ke 1. kaj 3. malveras, sed 2. iom
> maltrankviligas min.

La asertoj estas tro striktaj. Necesas aldoni gradon de probableco.

ekz.
1) Ekzistas problemo por 20 procentoj de la populacio
2) Ni proponas solvon funkcianta en 80% de la okazoj.
3) Nia propono estas inter la 20% de funkciantaj solvoj.

Kompreneble, oni povas alĝustigi la procentaĵojn, kiujn mi elpensis ekzemplocele.
Pliaj informoj estas aldoneblaj por klarigi kiel alveni al la procentaĵoj.

Remuŝ (Belgio)

Tonyo

unread,
Nov 6, 2006, 2:12:52 PM11/6/06
to
Marko Rauhamaa:

> Mi suspektas, ke sufiĉos, ke ni simple ekzistos. Ĉar se estas efektiva
> problemo kaj ni proponas la solan funkciantan solvon, fine oni ne povos
> ne rimarki ĝin.

"La bona vino ne bezonas reklamon", ĉu ne?
Ŝajnas ke vi vivas en antaŭmerkatika mondo.

> Kompreneble la premisoj restas nepruvitaj:
>
> 1. Ĉu estas efektiva problemo?
>
> 2. Ĉu ni proponas funkciantan solvon?
>
> 3. Ĉu nia propono estas la sola funkcianta solvo?

Nu, tio estas pli interesa debatafero. Jam aliaj rimarkis (kaj Tonkin
en sia lasta libro kun pli da klero ol mi povus fari) ke kiam ni
parolis pri "la monda lingvo-problemo", la solvo estis klara.
Sed kiam ni parolas pri "la lingvaJ problemoJ en la mondo", eble ne por
ĉiuj Esperanto estas la nura aŭ eĉ la plej bona solvo.
Tio estas propensinda afero, kiu eble eksplikaj kial la strategio de la
movado ŝanĝiĝis en la lastaj tempoj.

Amike
Tonyo
http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/eo.htm
http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/blogo.htm

0 new messages