Sub vindozo NT/2000/XP la leteroj estas unikodaj. Espereble c'io
funkcios bone... se la uzanto havos esperantan tiparon, kiel la
sisteman dialogan tiparon. (Tio estas kutime "MS Sanf Serif", c'u ne?)
C'u tio estas atendebla, au' ne?
Sub vindozo 95/98/ME la leteroj estas 8bitaj. Sudeu'ropaj
esperantistoj vidus la literojn bone, sed aliaj vers'ajne ne, c'u?
Do, mi pensas, ke la plej bona estos skribi tekstojn uzante
'/x/h-metodon... kvankam mi ne tre s'atas tian solvon. Sed... mi ne
povas aliigi la programon... nur la tekstojn.
Ia sperto kaj konsilo estas ege bonvenota. Mi ripetas, ke temas pri
programo en Vindozo.
> Sub vindozo 95/98/ME la leteroj estas 8bitaj. Sudeu'ropaj
> esperantistoj vidus la literojn bone, sed aliaj vers'ajne ne, c'u?
"Sudeŭropaj"? Vi celas Maltanojn, ĉu? Mi ne certas, ĉu eĉ por Maltanoj tio
ĝuste funkcias. Vindozo 9X/ME miascie ne estas elskatole adaptita por uzo
de Latino 3 - eĉ ne en Malta Vindozo (se tia Vindozo entute ekzistas).
Nur se EK estas instalita tio povus funkcii.
Pliajn konsilojn povus doni Jurij Finkel, sed li ne plu ĉeestas ĉi tie.
--
Bertilo Wennergren <bert...@gmx.net> <http://www.bertilow.com>
> Sub vindozo NT/2000/XP la leteroj estas unikodaj. Espereble c'io
> funkcios bone...
Jes, kondicxe ke ankau la dokumento kie estas la tradukoj
estas unikoda, tiel ke gxi enhavu la esperantajn literojn.
> Sub vindozo 95/98/ME la leteroj estas 8bitaj.
Se vi ne povas sxangxi la programon, sed nur la tradukojn,
tiam vi ne povas certi kia "literpagxo" estos elektita por
la diversaj grafikaj objektoj de la interfaco. Kaj por la
menuoj kaj fenestrotitoloj, estas ecx pli komplike, la
sistemaj objektoj estas en la literpagxo de la sistemo,
simple kaj katenige. Nur memfaritaj menuo-objektoj povas
solvi la problemon. La x-sistemo sxajnas la plej facila
solvo por la malnovaj vindozaj sistemoj...
Kia programo estas, kiun vi volas traduki? Mi scivolemas.
Tio plene pravas.
Se ci volas entajpi esperantajn literojn, ci povas elŝuti senpagan
version de la programo KLM, kaj modifi la cian klavaron, aŭ uzi la mian
internacian klavararanĝon.
KLM: http://www.klm.freeservers.com/
Mia paĝo: http://www.nt.ntnu.no/users/zenith/klavaro/klavaro.html
> Sub vindozo 95/98/ME la leteroj estas 8bitaj. Sudeu'ropaj
> esperantistoj vidus la literojn bone, sed aliaj vers'ajne ne, c'u?
Bedaŭrinde eĉ ne la sudeŭropanoj. En Italujo oni uzas Latinan-1an kaj
9an; en Grekujo estas grekaj tiparoj; eble en Malto...
> Do, mi pensas, ke la plej bona estos skribi tekstojn uzante
> '/x/h-metodon... kvankam mi ne tre s'atas tian solvon. Sed... mi ne
> povas aliigi la programon... nur la tekstojn.
Eble ci devus paroli kun la verkintoj de la "kurso de esperanto" kaj de
"la vortaro". Tiuj programoj bone rulas sub windows 95/98/ME kun
supersignoj:
http://welcome.to/vortaro
http://www.cursodeesperanto.com.br
Aŭe, la programo Ek utilus, sed do oni devas diri al la uzantoj elŝuti
kaj instali plian programon.
Pripensu ankaŭ ĉu ci vere volas manteni ruleblecon sub W98, ĉar tiu
windows ne estas plu produktata.
linukse,
-Federico
Uzu kaj cxapelojn kaj x'on(kaj h'on) - 2(3) diversaj 'lingvoj'.
Mi ankorau' ne volas diri la nomon de programo, c'ar la esperantigo ne
estis ankorau' oficiale "benita" de nia estraro. (Sed sperta kodumulo
eble povus diveni lau' mia retpos'tadreso.) Post la pretigo certe la
anonceto aperos... mi promesas.
La programo estas skribita en C++ lingvo, kaj la tekstoj estas en
".rc" dosieroj. Ili estas tradukataj au' en Unikodo, au' en 8bit -
depende je la parametroj de tradukilo (t.e. c'u farig'as NT-a au' 9x-a
versio). Mi ne tre bone komprenas la detalojn de tradukado... mi estas
iomete novulo c'e Visual C++.
Do... mi komencis traduki, uzante la '-metodon (povus iutempe facile
anstatau'i per x-oj, se mi volus). 5% de tekstoj estas tradukita
g'isnune...