Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Esperanto kaj la angla alfabeto

2 views
Skip to first unread message

Ole M. Nielsen

unread,
Jan 6, 1995, 10:59:30 AM1/6/95
to

Ole M. Nielsen

unread,
Jan 6, 1995, 11:06:17 AM1/6/95
to

Demandoj al Manuxelo Kampanjahxa!

Dankon por via interesa klarigo 18. nov. 1994 pri Ido de
antau 100 jaroj.
Estus pli facila, se Zamenhof pli bone rezonis, kiam li
Esperanton kreis; char la helplingvo chiam havis kelkajn
manketojn, - sed ni uzantoj chiam estis konservemaj !
Chu vi ekzemple shatas la pronomon "ri" ?
Mi ankau ne shatas reformojn. Ekzemple iuj provis enkonduki
novan vorton "far" antau iuj jaroj. Tio estis tute superflua,
char "far" havas saman signifon kiel "per" , kaj kiam la vorto
devenis de la verbo "fari", ghi en miaj oreloj sonoris tute
freneze.
Mi ankau nur akceptas la uzon de "h" anstatau cirkumflekso,
ghis la retumadoj facile permesos la Esperanto-alfabeton aperi
klare kaj elegante.
Sed ghis tiam, kial ne permesu la lingvon aperi kun "h", kio
fonetike shajnas pli bone ol "x"?
Chu ekzistus iu kauzo permesi Esperanton aperi kiel
mallegebla rabistolingvo?
Chu tio donas novajn samideanojn?
M.K. ! Mi ne komprenas vian problemon kun "kach-aro" au
"kac-haro".
Kiel ofte chu vi dezirus skribi pri "aro de kacho" au pri "la
haro de kaco"?
Chu "kaco" estas besto au planto au kio?
Amikan saluton de
Aage Moller Nielsen.

email: uni...@uni-c.dk

Manuel M Campagna

unread,
Jan 6, 1995, 3:07:04 PM1/6/95
to
En Artikolo 12799 uni...@unidhp1.uni-c.dk (Ole M. Nielsen) lastatempe
tajpis :

<<
Chu vi ekzemple shatas la pronomon "ri" ?
>>

Mi neniam uzas gxin, kaj neniel intencas gxin ekuzi. Laux mi gxi tute
nenecesas. Kiel D-ro Z mem indikis en iu siaj "Lingvaj Respondoj", la
fundamenta pronomo 'gxi' uzatu, kiam konvenas ne precizigi la sekson.
Se oni opinias, ke tio neniam konvenas, oni cxiam uzu 'gxi'. Simple,
cxu ne ?

<<
Mi ankau nur akceptas la uzon de "h" anstatau cirkumflekso, ghis la
retumadoj facile permesos la Esperanto-alfabeton aperi klare kaj
elegante.
>>

Pardonu, per la Referendumo de 1994, la vasta plio de la vocxintoj
forjxetis la proponon anstatauxi la cxapelon per la litero 'h'. Sed la
Idistoj en 1905 entuziasme adoptis tiun proponon. Sed la Esperantistoj
elektis resti cxe Esperanto.

<<
Sed ghis tiam, kial ne permesu la lingvon aperi kun "h", kio
fonetike shajnas pli bone ol "x"?
>>

Kiel lingvikisto mi opinias, ke 'x' preferindas.

1. Samkiel la cxapelo, ikso ne estas litero en Esperanto.

2. Ikso ne havas stangon, kiu iras supren aux malsupren. Ikso pli
modestas.

3. Ikso ebligas distingi inter 'kacxaro' kaj 'kacharo'.

4. Ikso ebligas distingi inter 'ux' kaj 'u'.

<<
Chu "kaco" estas besto au planto au kio?
>>

La kaco estas la vira seksorgano.

Mi sugestas, ke vi pliprofundigu vian scipovon de la akuzativo kaj
infinitivo, antaux ol precxi al mi.

Dankon.

.
Manuxelo KAMPANJAHXA . . . . 1 613 789 21 11
tradukisto atestita . . Otavo (Ontario) Kanadio
(an/it/Eo -> fr) . . ah...@freenet.carleton.ca

Manuel M Campagna

unread,
Jan 6, 1995, 3:10:34 PM1/6/95
to

Mi sugestas, ke vi pliprofundigu vian scipovon de la nominativa
predikato kaj infinitivo, antaux ol precxi al mi.

0 new messages