Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Sveda lingvo?

34 views
Skip to first unread message

Christian Richard

unread,
Mar 28, 2002, 4:00:23 PM3/28/02
to
Kiel oni prononcas (IPA) la jenajn vortojn en la sveda?

-Svedio
-Sveda (lingvo)
-Svedo

Mi volas aldoni tiun nacion al http://www.tokipona.org/foreign.php

--
Christian Richard
PS: There is no turnip in my e-mail.


Ulrich Matthias

unread,
Mar 29, 2002, 3:18:05 PM3/29/02
to
Christian Richard skribis:

> Kiel oni prononcas (IPA) la jenajn vortojn en la sveda?
>
> -Svedio
> -Sveda (lingvo)
> -Svedo
>
> Mi volas aldoni tiun nacion al http://www.tokipona.org/foreign.php

Estas interese, ke vi, Christian, tamen plu aplikas Esperanton por akiri
tiajn informojn. Lastatempe en la germanlingva forumo de
http://www.esperantoland.de vi plurfoje - sub la pseuxdonimoj "ro" kaj
"rowa" - mokis pri Esperanto kaj varbis por "Toki Pona" kaj la angla,
cxu ne?

Cetere, via listo de landnomoj tre memorigas min pri Volapuko, ekzemple
el "Deutschland" farigxis "Tosi"...

Amike, Ulrich

**************************************************
Ulrich Matthias, Ohmstr. 13, D-65199 Wiesbaden
Tel. +49-611-466712; <Ulrich....@t-online.de>
http://Ulrich.Matthias.bei.t-online.de
**************************************************


Marko Rauhamaa

unread,
Mar 29, 2002, 4:38:40 PM3/29/02
to
Ulrich Matthias <Ulrich....@t-online.de>:

> Christian Richard skribis:
>
> > Kiel oni prononcas (IPA) la jenajn vortojn en la sveda?
> >
> > -Svedio
> > -Sveda (lingvo)
> > -Svedo

Svedujo: Sverige /'sv[ae]r-je/
la sveda lingvo: svenska /'svens-ka/
svedo: svensk /'svensk/

> Estas interese, ke vi, Christian, tamen plu aplikas Esperanton por
> akiri tiajn informojn. Lastatempe en la germanlingva forumo de
> http://www.esperantoland.de vi plurfoje - sub la pseuxdonimoj "ro" kaj
> "rowa" - mokis pri Esperanto kaj varbis por "Toki Pona" kaj la angla,
> cxu ne?

Ja estus interese ekscii, kies projekto la tokipona lingvo estas. La
tokipona TTT-ejo estas bedaurinde tre sekretigema. Oni ech ne rajtas legi
la diskutojn, se oni ne alighas.

> Cetere, via listo de landnomoj tre memorigas min pri Volapuko,
> ekzemple el "Deutschland" farigxis "Tosi"...

Lau mia opinio la tokipona lingvo estas tre belaspekta kaj belsona --
kaj amuza. Anglalingvulon certe ridigas la esprimo "tenpo nanpa wan" (=
"komence").

Mi timas, ke la kreinto de la lingvo ellasis la projekton tro frue, char
oni ankorau difinis tro malmulte. Do mi timas, ke la projektanoj
komencos dispushadi la lingvon, kaj ghi malgajnos sian "minimumecon".

La esperantistojn probable ghojigos ekscii, ke la minimumisma tokipona
lingvo posedas objektomarkilon.


Marko

--
Marko Rauhamaa mailto:ma...@pacujo.net http://pacujo.net/marko/

Roel Haveman

unread,
Mar 30, 2002, 7:13:27 AM3/30/02
to

"Marko Rauhamaa" <ma...@lumo.pacujo.net> schreef in bericht
news:m3wuvvu...@lumo.pacujo.net...

> Ja estus interese ekscii, kies projekto la tokipona lingvo estas. La
> tokipona TTT-ejo estas bedaurinde tre sekretigema. Oni ech ne rajtas legi
> la diskutojn, se oni ne alighas.
>

Lau http://www.ikso.net/cgi-bin/wiki.pl?TokiPona kaj
http://www.primitivism.com/news.htm la autoro de la tokipona estas Christian
Richard mem...

Roel Haveman (http://www.tekstoj.nl)


Ulrich Matthias

unread,
Mar 31, 2002, 2:54:18 AM3/31/02
to
Roel Haveman skribis:

Jes, kaj mi ecx supozas, ke Christian estas gxis nun la sola parolanto kaj
propagandisto de tiu cxi volapukajxo. Aux cxu iu el vi kredas, ke liaj vortoj
"Various people from around the world have begun sending me their original poems
in Toki Pona." kun ekzemploj cxe http://www.tokipona.org/lit-you.php estas
honestaj? Al mi sxajnas, ke la tuta afero ne estas tre serioza, kvankam
Christian dedicxas multe da energio al gxi.

Matthew Faupel

unread,
Mar 31, 2002, 5:35:31 AM3/31/02
to
Ulrich Matthias <Ulrich....@t-online.de> wrote in message news:<3CA6C0AA...@t-online.de>...

> Roel Haveman skribis:
>
> > "Marko Rauhamaa" <ma...@lumo.pacujo.net> schreef in bericht
> > news:m3wuvvu...@lumo.pacujo.net...
> >
> > > Ja estus interese ekscii, kies projekto la tokipona lingvo estas. La
> > > tokipona TTT-ejo estas bedaurinde tre sekretigema. Oni ech ne rajtas legi
> > > la diskutojn, se oni ne alighas.
> > >
> > Lau http://www.ikso.net/cgi-bin/wiki.pl?TokiPona kaj
> > http://www.primitivism.com/news.htm la autoro de la tokipona estas Christian
> > Richard mem...
>
> Jes, kaj mi ecx supozas, ke Christian estas gxis nun la sola parolanto kaj
> propagandisto de tiu cxi volapukajxo. Aux cxu iu el vi kredas, ke liaj vortoj
> "Various people from around the world have begun sending me their original poems
> in Toki Pona." kun ekzemploj cxe http://www.tokipona.org/lit-you.php estas
> honestaj? Al mi sxajnas, ke la tuta afero ne estas tre serioza, kvankam
> Christian dedicxas multe da energio al gxi.

La auxtoro mem pli-malpli diras, ke Toki Pona ne estas serioza
interlingvo. Gxi estas speco de "arta lingvo", aux lingvo inventita
por la gxojo de la lingvo mem:

Toki Pona has a rather narrow range Toki Pona havas iom mallargxan
of functions. Although it is very gamon de funkcioj. Kvankam tre
easy to communicate honest thoughts facilas komuniki honestajn
and everyday activities, it would pensojn kaj cxiutagajn agadojn,
be impossible to translate a estus neebla traduki kemian
chemical textbook or legal document lernolibron aux legxan
in Toki Pona without significant dokumenton per Toki Pona sen
losses. Such texts are products of signifaj perdoj. Tiaj tekstoj
the complex, artificial civilization estas produktoj de la malsimpla
we live in and are not suited for a artefarita civilazacio, en kiu
cute, little language like Toki ni vivas, kaj ne tauxgas por
Pona. placxa lingveto, kiel Toki Pona.


Salutojn!


Mateo

Colson Jean-françois

unread,
Mar 31, 2002, 5:53:39 PM3/31/02
to
> Kvankam tre
> facilas komuniki honestajn
> pensojn kaj cxiutagajn agadojn,
> estus neebla traduki kemian
> lernolibron aux legxan

> dokumenton per Toki Pona sen
> signifaj perdoj.

Chu vere? Mi konas nenion pri Toki Pona, sed lau mi chio devus esti
tradukebla en chiuj lingvoj.
Se mankas la taugaj vortoj, sufichas inventi ilin, same kiel oni faris antau
unu jarcento, daure faras, kaj ankorau longe faros en Esperanto.

Detlef Karthaus

unread,
Mar 31, 2002, 8:33:50 PM3/31/02
to

"Ulrich Matthias" <Ulrich....@t-online.de> wrote in message
news:3CA6C0AA...@t-online.de...
>
> Jes, kaj mi ecx supozas, ke Christian estas gxis nun la sola parolanto kaj
> propagandisto de tiu cxi volapukajxo.

Ni iam sidis en restoracio triope, kaj Christian kaj alia persono parolis
Toki Pona dum duon horo dum mi komprenis nenion.

>Aux cxu iu el vi kredas, ke liaj vortoj "Various people from around the
world have begun sending me their original poems
> in Toki Pona." kun ekzemploj cxe http://www.tokipona.org/lit-you.php estas
> honestaj?

Nu vere Ulrich! Cxu bona katoliko kiel vi devus imputi malhonestecon al
persono kiun vi ne konas?


> Al mi sxajnas, ke la tuta afero ne estas tre serioza, kvankam Christian
dedicxas multe da energio al gxi.

Dependas.....kio signifas serioza? Mi opinias ke por Esperantistoj, Toki
Pona estus bona lingvo ekzerco, kiu celas esprimi ideojn per kunmetajxoj de
malmultaj vortoj anstatau krei novjan radikojn.


Detlef

Christian Richard

unread,
Mar 31, 2002, 9:49:29 PM3/31/02
to
"Ulrich Matthias" <Ulrich....@t-online.de> skribis:

>Lastatempe en la germanlingva forumo de
> http://www.esperantoland.de vi plurfoje - sub la pseuxdonimoj "ro" kaj
> "rowa" - mokis pri Esperanto kaj varbis por "Toki Pona" kaj la angla,
> cxu ne?

Kara Ulrich,

Surprizas min, ke vi akuzas min tiel.

Mi neniam afishis mesaghon sub pseudonimo Ro au Rowa. Se iu alia afishis ion
bonan au malbonan pri Toki Pona, li au shi ja rajtas je sia opinio.
Kaj male al via supozo, la poemoj senditaj al mi de diversaj
Tokipon-lingvanoj estas autentikaj.

Vi skribas, kvazau Toki Pona estas malhonesta au fripona. Ghi estas nur
simpla lingvo por simpla pensado kaj vivado kaj neniel konkuras kontrau
Esperanto.

Kion vi timas? BV ne senti vin minacata, se Toki Pona havas shatantojn kaj
interesatojn. Multaj el ili estas ankau Esperantistoj.

pona tawa sina

Christian Richard
www.tokipona.org

Christian Richard

unread,
Mar 31, 2002, 9:52:53 PM3/31/02
to
Jes... kaj legu ankau jenan recenzon pri Toki Pona:

http://www.cs.rose-hulman.edu/~yerricde/tokipona/tpreview.html

Ulrich Matthias

unread,
Apr 1, 2002, 1:43:14 PM4/1/02
to
Christian Richard schrieb:

> "Ulrich Matthias" <Ulrich....@t-online.de> skribis:
> >Lastatempe en la germanlingva forumo de
> > http://www.esperantoland.de vi plurfoje - sub la pseuxdonimoj "ro" kaj
> > "rowa" - mokis pri Esperanto kaj varbis por "Toki Pona" kaj la angla,
> > cxu ne?
>
> Kara Ulrich,
>
> Surprizas min, ke vi akuzas min tiel.
>
> Mi neniam afishis mesaghon sub pseudonimo Ro au Rowa.

Kara Christian,

pardonu al mi, ke mi tro memfide diskonigis mian supozon. Sed mi ne farus tion,
se mi ne estus rimarkinta kelkajn aferojn:

1. Same kiel vi, ankaux "Rowa" jam en januaro 2002 diskonigis la ligon
http://www.tokipona.org.

2. Same kiel vi, ankaux "Rowa" kontribuis al la forumo cxe
http://www.esperantoland.de.

3. Same kiel vi, ankaux "Rowa" konas Esperanton kaj la junularan
Esperanto-movadon.

4. Same kiel vi, kiu ja studis unu jaron en Germanio, ankaux "Rowa" povas bone
komprenigi sin skribe en la germana, sed kun multaj eraroj karakterizaj por
ne-denaskaj parolantoj.

5. Same kiel vi, "Rowa" konas ege bone la anglan, ecx posedas vortaron
angla-Esperanto, tamen li parolas pri gxi kvazaux pri fremda lingvo, kiun li
sukcesis tre bone lerni.

Tio ne montru, ke mi obstine retenas mian malnovan supozon, sed simple, ke tiu
supozo ne estis ia tute senbaza, malica akuzo.

> Se iu alia afishis ion
> bonan au malbonan pri Toki Pona, li au shi ja rajtas je sia opinio.

Tion ankaux mi scias kaj respektas. Sed pli interese estus por mi ekscii, cxu vi
almenaux konas tiun "Rowa" (ro...@space2go.com; mi ankoraux atendas respondon de
li aux sxi), aux cxu la movado de Toki Pona jam estas tiel granda, ke la auxtoro
neniel povas havi superrigardon pri cxiuj aktivuloj.

> Kaj male al via supozo, la poemoj senditaj al mi de diversaj
> Tokipon-lingvanoj estas autentikaj.

Tamen mi ankoraux ne sukcesis trovi en la reto iujn informojn pri la poetoj, kaj
vi ankaux forgesis indiki, kiu tradukis ilin el la originalo (Toki Pona) al la
angla. Estas surprize, ke jam kelkajn monatojn post la publikigo de Toki Pona
tiel bone evoluas gxia originala poezio.

> Vi skribas, kvazau Toki Pona estas malhonesta au fripona. Ghi estas nur
> simpla lingvo por simpla pensado kaj vivado kaj neniel konkuras kontrau
> Esperanto.

Jes, ankaux mi kredas kaj respektas tion; tamen gxenis min la misteraj mesagxoj
cxe esperantoland.de, laux kiuj oni lernu Toki Pona anstataux Esperanto.
Planlingvo kun nur 14 literoj nepre estas io tute alia ol Esperanto.

Kiel jam diris Marko, via movado sxajnas esti "tre sekretigema". Vi havas la
rajton resti tia. Sed mi petas vin respekti, ke tia kasxemo povas instigi aliajn
homoj al iuj - foje pravaj kaj foje malpravaj - supozoj.

Mi pardonpetas pro tio, ke mi subtaksis la Toki-Pona-movadon. Kiel ano de gxia
dissendolisto (ekde kelkaj tagoj) mi konstatis, ke tie jam aperis unu mesagxo de
cxehxo, kiu serioze okupigxas pri la afero, kvankam sxajnas, ke oni tie ankoraux
ne uzas Toki Pona por komprenigxi. Sed mi kredas ankaux la vortojn de Detlef,
laux kiuj vi jam povis konversacii en via lingvo.

Amike

Ulrich Matthias

unread,
Apr 1, 2002, 2:27:56 PM4/1/02
to
Detlef Karthaus schrieb:

> "Ulrich Matthias" <Ulrich....@t-online.de> wrote in message
> news:3CA6C0AA...@t-online.de...

> >Aux cxu iu el vi kredas, ke liaj vortoj "Various people from around the


> world have begun sending me their original poems
> > in Toki Pona." kun ekzemploj cxe http://www.tokipona.org/lit-you.php estas
> > honestaj?
>
> Nu vere Ulrich! Cxu bona katoliko kiel vi devus imputi malhonestecon al
> persono kiun vi ne konas?

Kara Detlef,

"imputi malhonestecon" estas tre forta esprimo. Mi ne volis ofendi Christian. Se
mia "imputo" (kiu ne celis esti riprocxo, nur atentigo) estas plene malprava, li
ne devus senti ian ofendigxon. Li povus facile gxustigi mian opinion, ekzemple
per kelkaj precizaj informoj.

Sed supozeble la eldiro trovigxas ie inter honesteco kaj malhonesteco. Eble
almenaux la esprimo "from around the world" estas iometa troigo de Christian; mi
ankoraux supozas, ke ne temas pri multaj landoj.

Certe cxiu homo - inkluzive de mi - foje ne estas centprocente honesta. Tio
povas esti ne tre nobla, kiam oni samtempe petas pri mono (vidu:
http://www.tokipona.org/help.php), sed ofte ankaux mi varbas por pagenda
Esperanto-kurso per iom troigitaj informoj...

Amike, Ulrich

P.S.: Mi ja konas Christian almenaux iomete, ne nur pro lia hejmpagxo
http://www.traducteur.ca/ , sed ankaux persone, cxar antaux kelkaj jaroj, kiam
li studis en Germanio, mi plurfoje renkontis lin en Esperanto-arangxoj kaj foje
iomete parolis kun li.

Bertilo Wennergren

unread,
Apr 1, 2002, 4:00:43 PM4/1/02
to
Ulrich Matthias:

> Jes, kaj mi ecx supozas, ke Christian estas gxis nun la sola
> parolanto kaj propagandisto de tiu cxi volapukajxo.

Mi ĵus revenis de Esperanta renkontiĝo, kie estis du parolantoj
de Tokipono, kaj neniu el ili estis Kristiano mem. Certe ili ne
parolis flue - la lingvo ja ech ne estas tute preta, sed tamen.

Mi ech mem povas babileti kelkajn vortojn en Tokipono. Ĝi
efektive estas tre ĉarma lingvoprojekto. Ĝiaj celoj estas
tre diferencaj de tiuj de Esperanto, kaj neniel estas bezono
paroli pri konkurenco.

> Aux cxu iu el vi kredas, ke liaj vortoj
> "Various people from around the world have begun sending me their original poems
> in Toki Pona." kun ekzemploj cxe http://www.tokipona.org/lit-you.php estas
> honestaj?

Klare tio estas tute honesta kaj prava.

--
Bertilo Wennergren <http://www.bertilow.com> <bert...@gmx.net>

0 new messages