Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Dulingva Esperanta-hispana humura TTT-ejo: feti-chistes.es

0 views
Skip to first unread message

Eduardo Iriarte Gahete

unread,
Dec 24, 2009, 7:50:07 AM12/24/09
to
Post longega laboro mi fiere prezentas al vi ĉiuj la TTT-ejon:

http://feti-chistes.es

Konsideru ĝin via. Ridu per ĝi, ridigu per ĝi!

Vi povas tie publikigi humuraĵojn, kaj voĉdoni por la humuraĵoj kiujn
vi plej ŝatas. Oni povas ankaŭ aldoni komentojn (kiel en blogoj),
respondi humuraĵon per alia humuraĵo, konservi liston de viaj
preferataj, ktp.

La TTT-ejo obeas la lingvajn agordojn de via retumilo. Se via retumilo
estas agordita por preferi Esperantajn retpaĝojn, feti-chistes.es
aperos rekte en Esperanto (samkiel faras Guglo). Se ne, simple alklaku
la verdan flageton!

Mi esperas ke vi ŝatos la TTT-ejon kaj ke ĝi servos por iom pli
videbligi nian lingvon.

Ĝis baldaŭ en feti-chistes.es! (parenteze, mia uzantnomo tie estas
"pinchaúvas" ;-))

0 new messages