Bedauxrinde ankoraux multaj Esperantistoj ne komprenas, kial senpripensa
utiligo de la gxenerala sufikso -il/ kauxzas malklarecon en nia lingvo. Jen
kelkaj ekzemploj de terminoj en <@pfei93-01-06>:
API: aplikprograma programadinterilo, API
{U1} 681.3.06.123 (+)
{T1}
{eo1} aplik-program/a interfac/o *a
{eo2} apri**/o *a
{eo3} aplik-program/a program/ad-inter/il/o *b
{eo4} API *b R
{de1} R
{en1} Application Program Interface *c
{en2} API *b*c R
{fr1} R
Interfaco (85/418) aux program-lingvo (88/167) uzata inter aplik-
programoj (85/401), kiuj devas komuniki kun mastrumapoj (85/402),
databaza mastrumaparo (93/277) kaj aliaj kontrolaj programoj. ~o
konsistas el aro da kodajxoj kaj ordonoj por interrompi la komputoran
funkciadon, por voki la atenton de aliaj programoj kaj por sendi
mesagxojn inter ili. *a laux *b;
Fon: *a ei; *b @pfei93-01-06; *c ComGlo;
9 3 / 2 7 6
Rim: ei (93-11-19): La verbo "interi" ne ekzistas, tial ne estas
formebla "interilo". Ankaux "inter'est/il/o" ne estus trafa, cxar tio cxi
signifus "ilo por interesti". Kion tiu ilo farus? Eble utiligo de la
nova sufikso-propono "-ap/" estus pli tauxga: "inter'program-/ap/o"
=(programo inter programoj). Sed preferinde pro pli granda simileco al
la Angla termino sxajnas al mi utiligi la PIVS-an radikon "interfac/",
kiu estas pli vaste difinita en (85/418). Majuskle skribitaj
mallongigoj kiel {eo4} prefere servu kiel mallongigoj por organizoj aux
libro-titoloj, cxar ili estas propraj nomoj. Mallongigon de komuna nomo
(kiel la mallongigon de tiu cii komplekso) ni prefere skribu minuskle.
Tamen mi evitis uzi la terminon "api/o", cxar tiu cxi vorto jam ekzistas
en nia lingvo. Tial mi rekomendas la terminon {eo2}, se {eo1} estas tro longa.
<<93-11-19>>
assembler: tradukilo, asemblilo, asemblero
{U1} 681.3.068
{T1} KEG
{eo1} asembl**/ap**/o *a
{eo2} asembl**/il/o *b*c*h
{eo3} asembl**/il/a traduk-program/o *cx
{eo4} asembler/o *e*h
{eo5} traduk/il/o *h R
{de1} Assembler *gx
{de2} Assemblierer *gx R
{en1} assembler *d
{en2} assembly program *d R
{fr1} assembleur *d
{fr2} Programme d'assemblage *d R
Programo, kiu tradukas programon skribitan en asembla lingvo
(85/450) al masxinaj kodajxoj. *g laux *f.
Fon: *a Letriks; *b Comp; *c KBT; *cx IK84/2 p42;
*d GES/NGI-12; *e PIV; *f COMPUT; *g ei; *gx iwt-Wu;
*h @pfei93-01-06;
8 5 / 4 36 ->ApE85 #068
Rim: ei: En la Angla oni (mis)nomas ankaux la asemblan lingvon
(85/450) "assembler". Mi malrekomendas por programoj la aplikon
de la jam trouzata sufikso "-il/" (89/380). La terminon {eo2} oni
povus miskompreni, ke temas pri ilo, kiun oni uzas por munti iujn
objektojn, cxar "to assemble" signifas en la Angla "munti". Apliko
de la sufikso "-ap/" evitus tiu miskomprenon, cxar gxi klare indikas,
ke temas pri programo. {eo4} mispensigas pri "ero de asemblo" kaj
{eo5} estas tute malklara, cxar "tradukilo" povus esti iu el la
modernaj enposxigeblaj traduk-aparatoj; {eo1} ne uzas la misgvidan
sufikson -il/ kaj evitas tial cxiujn tiujn miskomprenojn. <<93-11-19>>
------------------------------
Dauxrigota en sekvonta mesagxo.
processor: procezilo
{U1} 681.322.25 (+)
{T1} KBD
{eo1} procesor''/o (1) *a*cx
{eo2} proced/il/o *d
{eo3} procez/il/o *e*gx
{eo4} proces/il/o *f
{eo5} procezor**/o *g R
{de1} Prozessor *c R
{en1} processor *b*c R
{fr1} processeur *b R
Softvo (85/399), hardvo (85/398) aux firmvo (86/147), kiu
kapablas prilabori dataojn (85/476). Kp.: 85/457, 86/144, 85/388,
86/148, 86/149, 86/150. *a laux *b
Esencajxo kaj reg-unajxo (86/139) en komputora sistemo. *a laux *c.
Fon: *a ei; *b GES/NGI-12; *c Mikro-comp-Lex; *# PIVS; *d buj en
letero al ei (83-06-20): "konsultante en PIV la vortojn procedi,
procesi, procezo, programo (5) mi trovus gxin bona"; *e buj en letero
al ei (83-06-20): "la tuta materialo de INTERKOMPUTO'82 uzas tiun
cxi formon, do 90% de la fakliteraturo."; *f buj en letero al ei (83-
06-20): "sukcesa miksajxo de procedilo kaj procesoro, mi vidis gxin en
Revuo Esperanto"; *g Fok8,p35; *gx <@pfei93-01-06>;
8 6 / 1 4 6 ->Ap86 #115
Rim: ei (92-01-04): Mi konsentas kun la de buj (tiama sekretario de
la Terminologia Sekcio de SEC) esprimita opinio, ke {eo2} estus
akceptebla termino, se oni volas eviti la internacian {eo1}. Sed
bedauxrinde oni decidis en Budapesxto uzi la terminon {eo3} kaj trudi
gxin kaj la verbon "procezi" pere de "Internacia Komputado", kvankam
mi ofte plendis pri tio. Tamen en <Fokuso 1988/4 (8)> oni uzis la
terminon {eo5}.
ei (93-11-20): Mi ne povas kompreni, kial en <@pfei93-01-06>
estas ankoraux registrita la nelogika termino {eo3} kaj la verbo
"procezi", kvankam la kompilinto de la elektronika vortareto mem
konstatis (sub \Iprocess\i): "Laux PIV 'procezo' estas malpreferenda
sinonimo de unu el la tri malsamegaj difinoj de 'proceso'. Sed por
tia grava vorto uzata en multaj kunmetajxoj ni eble havu apartan
radikon." Tiu tute internacia radiko "procesor/" jam delonge
ekzistas, estas vaste uzata kaj trovigxas en PIVS. Estas
rekomendinde uzi nur la terminon "procesoro". "Procezo" laux PIV
havas la signifon "natura sinsekvo de fenomenoj disvolvigxanta sen
efiko de ia ekstera forto". Kiel
modem = modulator/demodulator: modulilo-malmodulilo, gemodulilo.
Kial <@pfei93-01-06> ne simple registras nur la terminon "modemo"?
Tio evitus la sufikson -il/ kaj la certe kontraux-Fundamentan kaj por
mi ne kompreneblan uzon de la prefikso ge-.
Por multaj termino-proponoj en <@pfei93-01-06> ekzistas en Pekoteko aliaj
rekomendoj. Se la subtenantoj de la en tiu vortareto rekomenditaj terminoj
tamen preferus aliajn terminojn, mi petas, ke ili pravigu tion. Tiujn
komentojn mi registros en Pekoteko simile kiel mi aldonis la miajn
argumentojn, por ke #iuj havu la eblecon informi sin pri prezentitaj
vidpunktoj.
------------------------------
Dauxrigata en sekvanta mesagxo
alternate key: aliiga, alterna klavo <ALI> <ALT>
{U1} 681.3.010.1 (+)
{T1} KDA
{eo1} Alt**-Klav/o *a
{eo2} ali/ig/a klav/o *g EVIT *a
{eo3} altern/a klav/o *g EVIT *a
{de1} Alt-Taste f *cx
{de2} Alternatetaste f *d
{de3} Wechselfunktionstaste f *f R
{en1} Alt Key *b
{en2} alternate function key *f
{en2} alternate key *g R
{fr1} touche Alt *c R
{nl1} Alt-toets *e R
Klavo, kiu same kiel la Majuskliga (89/419) kaj Cotorolo-klavoj
(89/417) sxangxas la efikon de aliaj klavoj, kiujn oni frapu post kiam
la ~o estas premata kaj prem-tenata. *a
Fon: *a ei; *b WP5.1,p343; *c WP5.1Init,p5; *cx WP-Ke-G,p28; *d WP-
G#,p9; *e WP5.1GB,p648; *f CE; *g @pfei93-01-06;
8 9 / 4 1 8
Rim: ei (93-11-19): Sur la plej multaj komputoroj tiu cxi klavo
estas markita per "Alt". Tiun cxi vorton mi rekomendas skribi per
majuskla komenc-litero por klare indiki, ke temas pri propra nomo de
klavo kaj ne pri iu alta klavo. En instrukcioj pri frapotaj klavoj
<Alt-> indikas, ke la ~o estas unue premota. Se oni faras tion,
rezulto estas observebla nur, se oni poste frapas alian klavon.
Kune kun funkci-klavo (89/421) ~o atribuas novajn taskojn al funkci-
klavo. Ekz-e: <F7> kauxzas en Vopo (89/208) eliron el la programo,
sed <Alt-F7> prezentas menuon por matematikaj kalkuloj kaj por
kolumna teksto-arangxo. En Vopo la ~o estas tre utila por klavi
minusklajn literojn kun diakritaj signoj. Mi ekz-e uzas Alt-C por cx
Alt-G> por gx, ktp. Tial niaj minusklaj literoj estas tre facile
klaveblaj. En Vopo (89/208) cxiu komputoranto povas mem decidi, kiujn
karaktrojn kombino kun ~o produktu. Por la nomoj de cxiuj IBoMo-klavoj
->Apendicon A en la Indeks-volumo.
ei (93-11-19): Terminoj {eo2} kaj (eo3} ne klare indikas pri
kio temas: La frapo de cxiu klavo preskaux cxiam ion aliigas (alikaze
ja ne utilus frapi klavon!). Ankaux "alterna" ne estas klara. Laux
PIV tiu vorto signifas "prezentado de ago de aferoj, kiu sekvas sin
lauxvice kun pli malpli da reguleco." Tio neniel rilatas al la iom
komplika nocio de tiu cxi klavo. Plej facile rememorigeble sxajnas al
mi nomi la klavon tiel, kiel gxi estas markita sur la plej multaj
modernaj komputoraj klavaroj. +93-11-19>> E
alternative: elekto, alternativo
"Alternativo" estas laux PIV: "Necesa elekto inter du eblaj kaj
ofte kontrauxaj decidoj aux proponoj". Tial oni estu singarde, se oni
deziras traduki la Anglan terminon "alternative". Ankaux la termino
"alternativa" de PIVS versxajne ne tauxgas por aplikoj sur la kampo de
komputiko.
ampersand kaj-signo
{U1} 003.083
{T1} RBZ
{eo1} perluet**/o *a*c
{eo2} kaj-sign/o *c*d*e R
{de1} Et-Zeichen n *b
{de2} Undzeichen *c R
{en1} ampersand *b R
{Es1} y abreviada *c R
{fr1} perlu`ete *c R
\J La simbolo "&" (ASCII 38) internacie uzata por prezenti la
vorton "kaj", cxar fakte gxi estas presforma rezulto de la kunmeto de
la du literoj de la Latina vorto "et", kiu signifas "kaj". *cx
Fon: *a Letero de Ludoviko Lazaro al la Akademio 79-03-14; *b MuSa;
*c BibTer; *cx ei; *d @pfei93-01-06; *e EB#325/36a;
8 5 / 4 5 4 ->ApE85 #077
Rim: ei: {eo2} estas miskomprenebla kiel plus-signo: "+" (ASCII 43).
<<93-11-19>> E
analog-digital converter: ciferecigilo, digxitigilo
{U1} 681.325.63
{T1} KCB
{eo1} analog-al-digxit''/a konvert/il/o *a
{eo2} analog-digxit''/a konvert/il/o *cx
{eo3} andik**/o *cx
{eo4} cifer/ec/ig/il/o *e EVIT *a
{eo5} digxit''/ig/il/o *e EVIT *a R
{de1} Analog-Digital-Umsetzer *c
{de2} Analog-Digital Wandler *c
{de3} AD-Umformer *d R
{en1} analog to digital converter *b
{en2} analog-digital converter *b*c
{en3} A-D converter *b
{en4} digitizer *c R
{fr1} convertisseur AD *d R
{nl1} AD-omzetter *d
{nl2} AD-convertor *d R
Unajxo (89/044) konvertanta dauxre sxangxigxantajn analogajn
(85/412) signalojn de instrumentoj kontrolantaj movojn, temperaturojn,
sonojn kaj aer-kvalitojn al digxitaj (85/382) signaloj trakteblaj per
komputoro. ~o povas trovigxi sur cxipo (85/383). *a laux *b
Fon: *a ei; *b ComGlo; *c CE; *cx es (en 89/es-036); *d DEE;
*e <@pfei93-01-06>;
8 9 / 2 7 8 ->ApE89 #285
Rim: ei (93-11-19): La terminoj {eo4} kaj {eo5} ne suficxe indikas
pri kio temas: Kio estas la signifo de "cifereco" (=iu abstrakta
cifero) ?; {eo5} ne produktas digxitojn (en Esperanto ni devas pli
precize esprimi nin ol en la Angla!), sed konvertas analogajn
signalojn al digxitaj. <<93-11-19>> E
batch file komandodosiero, komandaro
{U1} 681.3.066.1
{T1} KEE
{eo1} ar/op/a dosier/o *a EVIT *a
{eo2} komand/o-dosier/o *d R
{de1} Stapeldatei *b R
{en} batch file *c
{en2} BATch file *cx R
{fr1} R
Teksto-dosiero (85/434), kiu enhavas DOS-ordonojn kaj la nometend-
ajxon (89/064) BAT. Se post DOS-prompto (85/413) oni klavas gxian
dosier-nomon, DOS plenumas la ordonojn, kiuj trovigxas en la dosiero.
*a la# *c
Fon: *a Letriks; *b iwt-W#; *c MSDOC-Wo; *cx ComGlo; *d @pfei93-01-
06;
8 5 / 4 6 5
Rim: ei (93-11-19): Kvankam tiu cxi dosiero ebligas aropan prilaboron
(85/465), la termino {eo2} nun sxajnas al mi preferinda, cxar gxi pli
klare indikas la enhavon de la dosiero. <<93-11-19>> E
Mi ne havas la tempon okupigxi pri cxiuj terminoj en la vortareto. Se
oni ne konsideras la komun-lingve uzatajn vortojn kiel mesagxo aux metodo,
tiam preskaux cxiu dua vere nova termino aux termino-kombino sxajnas al mi
maltauxga. Tamen ankaux trafaj terminoj trovigxas en la vortareto, kaj
ilin mi intencas registri en la Pekoteko-formato aux aldoni ilin al tiu
kolekto, kiel mi faris en la komplekso 85/465. La komplekson 93/276 mi
registris por reagi al miaopinie ne trafa termino-propono.
Mi gxojus, se tiu cxi cirkulero instigus s-ron Pfeiffer prilabori sian
vortareton denove konsiderante la en tiu cxi cirkulero prezentitajn
argumentojn. Prefere li faru tion kun fontindikoj en la Pekoteko-formato
kaj li klarigu, kial li preferus ankoraux siajn proprajn proponojn, se tio
estus la kazo. Tiel ni facile povus arangxi seriozan publikan diskuton.
Mi volonte sendos al cxiu kunlaboremulo diskon en la formato de Wordperfect
4.2, sur kiu trovigxas detala klarigo pri la arangxo de Pekoteko. Al tiu
klarigo mi aldonos specimenajn Pekoteko-registrajxojn el la komputika kampo,
gxis la mendita(j) disko(j) estos plenaj. Krome, se iu ne kapablus legi
miajn per Vopo 4.2 faritajn registrajxojn, mi aldonos la sxarvon SUPER WP,
kiu ebligos tion.
Jen la prezoj por diskoj kun teksto:
1 disko 5,25-cola, 360 kb US$ 3.00
3-5 diskoj po US$ 2.50
6-12 diskoj po US$ 2.00
1 disko 3,5 cola, 720 kb US$ 4.00
3-5 diskoj po US$ 3.00
6-12 diskoj po US$ 2.00
1 disko 3,5 cola, 1,44 mb US$ 5.00
3-5 diskoj po US$ 4.00
6-12 diskoj po US$ 3.00
Por aerposxtaj sendkostoj aldonu
je 5,25 colaj diskoj por 1-2 diskoj US$ 2.50
por 3-5 diskoj US$ 5.00
por 6-12 diskoj US$10.00
(por marposxtaj sendkostoj: US$4.00)
je 3,5 colaj diskoj por 1 disko US$ 2.50
por 2-3 diskoj US$ 5.00
por 4-10 diskoj US$10.00
(por marpotaj sendkostoj: US$4.00)
Bv. indiki sur kiuspecaj diskoj mi kopiu la registrajxojn. La originalo de
SUPER WP trovigas sur kvar 5,25 colaj diskoj kun instal-programo. Gxi
estas kopiebla aux sur vian durdiskon aux (en reduktita amplekso) sur unu
720 kb, 3,5 colan diskon, kiu suficxas por legi la Pekoteko-registrajxojn.
------------------------------
Dauxrigota en sekvonta mesagxo (kiu estos la lasta !)
Por mi en Bailieboro estas iom malfacile kaj multekoste konektigxi al reto.
Iam mi certe faros tion. Tamen jam nun eblus sendi al mi elektronikan
mesaon per la ret-adreso de mia amiko. Bruce Crisp, en Otavo, Kanado, kiu
registros la mesagxon sur disko, kiun li sendos al mi per posxto.
Jen lia ret-adreso: Bruce R. Crisp <ac...@freenet.carleton.ca>.
Por sxpari al li la registran laboron, mi tamen preferus, se cxiu mem sur-
diskigus siajn mesagxojn aux en iu ajn Vopo-formato aux en sep-bita aux ok-
bita ASCII. Ne uzu Mekintosx-formaton, cxar tiuspecajn diskojn mi devus sendi
al Auxstralio por ke s-ro Broadribb konvertu ilin al formato de mi legebla.
En junio 1994 mi planas flugi al Euxropo por partopreni la Kolokvon de la
Akademio (94-07-07/14) en Prago kaj SAT-kongreson en Cxehxio (94-07-17/23).
Antaux aux post tiuj arangxoj mi povus instrui al individuaj Esperantistoj
komputoradon kaj Pekotekadon dum po unu (gxis maksimume 3 tagoj), se oni
invitos min fari tion. Mi preferus resti en Germanio, cxar mi acxetos ret-
bileton por tiu lando. Sed kompreneble mi povus viziti Esperantistojn en
Cxehxio, cxar tie mi jam estos. Mi kunprenos mian laptopon kun portebla
40-megabajta durdisko, kiu estas konektebla al iu ajn DOS-aparato. La
instruo estos senkosta kondicxe ke oni gastigos min, cxar mi esperas tiel
varbi pliajn kunlaborantojn je la Pekoteko-projekto. Lernemuloj informu
min pri preferataj datoj, por ke mi povu plani mian itineron. Eblus inter
94-06-15 kaj 94-07-06 kaj inter 94-07-18 kaj 94-08-03.
Mi gxojus, se tiu cxi mia unua provo utiligi la e-posxton montros bonajn
rezultojn.
Kore salutas vin
Rudiger Eichholz)
Noto de la peranto de cxi tiu longa mesagxserio: Mi opinias ke valoras
aperigi cxi tion sur la reto, kaj esperas ke seriozaj esperantistoj
samopinios, do mi transsendas gxin. De aliaj, mi petas indulgon! Kiel mi
skribis komence, mi kolektos por s-ro Eichholz cxiun reagon kiu aperas
en soc.culture.esperanto. Privatajn mesagxojn vi povas sendi al li pere
de Bruce Crisp.
Ken PRICE retadreso: ken....@canrem.com