Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

nova donna, donna, donna

5 views
Skip to first unread message

Daniel Pfeiffer

unread,
Mar 10, 2002, 5:31:03 PM3/10/02
to
Saluton al ^ciuj,

de tagoj sekvas min la melodio de donna, donna, donna kaj mi finfine
^cerpis el la kongresa kantareto de la IJK en Veszprčm la tekston. Sed
strange -- kial en tia trista kanto oni alvokas damon?

Mi do ser^cis supozitan italan originalon. Vane ser^cante mi eksciis ke
estis de judo en la varsovia getto kiu ^jus vidis naziojn mortenpeli sian
familion -- povraj bovidoj! Kaj ke (a)donaj signifas en la jida originalo
mia sinjoro.

Malfeli^ce la esperantotraduko sekvas la anglan version, ^ce Joan Baez ne
tute fidela kaj ^ce Donovan e^c malpli. Almena^u donaj povus resti tia
a^u tradukiti. Ne estante poeto mi provis nur la^ueble fideli al la
originalo kaj tamen konservi la ritmon. ^Guu tamen a^u plibonigu:

Ojfn forel ligt a kelbl, Sur ^careto ku^sas bovid',
ligt gebundn mit a schtrick, ku^sas ligata kun ^snur'
hojch am himml fligt a foigl Alten^ciele flugas birdo
fligt und drejt sich hin un tsrik flugas tien kaj reen

Lacht der wind in korn, Ridas vent en grenkampo,
lacht un lacht un lacht ridas, ridas kaj rid'
lacht erop a tog a gantsn ridas suben tagon tutan
un a halbe nacht kaj nokton duonan pli
donaj, donaj, donaj, donaj, sinjoro, sinjoro, sinjoro,
donaj, donaj, donaj, don, sinjoro, sinjoro, sin,
donaj, donaj, donaj, donaj, sinjoro, sinjoro, sinjoro,
donaj, donaj, donaj, don sinjoro, sinjoro, sin

Schreit dos kelbl, sagt der pojer, Krias bovid', diras farmist'
wer-ssche hejst dich sajn a kalb? kiu diris: estu bovid'?
Wolst gekent doch sain a foigl, Volus esti birdo vi,
wolst gekent doch sajn a schwalb! volus esti hirundo vi

Bidne kelblech tut men bindn, Stultajn bovidetojn ligas,
un men schlept sej un men schecht. oni tiras ilin, bu^cas
Wer's hot fligl, flit aroif tsu, Kiu flugilhavas, supren!
is bej kejnem nischt kejn knecht ^ce neniu estas servist'

oma^ge al mortigita poeto Itzchak Katsenelson kaj genia novjorka
teatromuzikisto Sholom Secunda

Daniel Pfeiffer

wa...@nytud.hu

unread,
Mar 11, 2002, 5:51:09 AM3/11/02
to


Mi ne scias, kiun tradukon oni kantadis en la urbo Veszpre'm (vespre:m.
Sxajnas al mi - cxu erare? - ke Claude Piron havis kantindan tradukon.

Blazio

Evi

unread,
Mar 11, 2002, 5:16:31 AM3/11/02
to
Saluton Daniel. Gxis hodiaux mi tute forgesis pri tiu kanto kiun mi iam
tiom sxatis. Mi ecx ne pensis pri la rekantajxo 'donna, donna, donna,
donna'. Estas tre interese legi pri la origino de la kanto. Dankon. Por la
itala versio, skribu al itala novajxgrupo. Se vi povas skribi angle, provu
it.cultura.linguistica.inglese
Ili estas tre helpema.

Tre placxas al mi, via Esperanto versio.

Evi

Daniel Pfeiffer <occ...@esperanto.org> wrote in message
news:20020310233103....@esperanto.org...

Daniel Pfeiffer

unread,
Mar 11, 2002, 3:00:15 PM3/11/02
to Evi
Saluton Evi,

^cu vi estas la Evi kiun mi konas? Mi vidis vin alipo^sta^je plendi pri
via komputilo -- ^cu vi miras pri tio, se vi uzas M$ fenestrozon? Provu
Linukson :-)

"Evi" <evw...@ntlworld.com> skribis:


> Saluton Daniel. Gxis hodiaux mi tute forgesis pri tiu kanto kiun mi iam
> tiom sxatis. Mi ecx ne pensis pri la rekantajxo 'donna, donna, donna,
> donna'. Estas tre interese legi pri la origino de la kanto. Dankon. Por la
> itala versio, skribu al itala novajxgrupo. Se vi povas skribi angle, provu
> it.cultura.linguistica.inglese
> Ili estas tre helpema.

Estante ke la poemo saltis de la getto de Varsovio al jida teatro de
novjorko mi intertempe dubas ke entute enmiksi^gis la itala. ^Ciuokaze al
Esperanto la^u mi estu tradukita el la originalo, kaj tiun mi ja feli^ce
trovis.

> Tre placxas al mi, via Esperanto versio.

Dankon! Kaj elkorajn salutojn
Daniel

Daniel Pfeiffer

unread,
Mar 11, 2002, 4:43:23 PM3/11/02
to
<wa...@nytud.hu> skribis:

> Mi ne scias, kiun tradukon oni kantadis en la urbo Veszpre'm (vespre:m.
> Sxajnas al mi - cxu erare? - ke Claude Piron havis kantindan tradukon.

Nur ^ce la servilo http://www.angelfire.com/mo2/bulteno/0600.html#5
trovi^gas la sama traduko (e^c dufoje malsam^capele). Tie mankas indiko
pri la tradukinto, kaj la libreto mencias lin kiel nekonata.

Tiu estas e^c pli kruela ol la originalo kaj tute senespera.

Daniel Pfeiffer

Evi

unread,
Mar 11, 2002, 5:17:45 PM3/11/02
to
Dankon por via respondo, Daniel.

Mi ofte plendas pri mia komputilo (sed mi tiom amas gxin). Mi ne memoras
cxu mi estas la sama Evi. :)

Mi devas cxion konfesi Daniel. Mi havas tro da senkosta softvaro kiun mi
ensxutis el la interreto por ke mi konsideru Linux. ekz. Mi havas senkostan
vortaron por Itala - Angla kaj por Germana-Angla. Cxu ili funkcius per
Linux? Mi timas ke ne.

Sed mi vere estas tentita! La mondo ne ankoraux konscias la eblan povan de
S-ro Gates.

Evi

Daniel Pfeiffer <occ...@esperanto.org> wrote in message

news:20020311210015....@esperanto.org...

Evi

unread,
Mar 11, 2002, 5:46:57 PM3/11/02
to
Kara Daniel, Cxu mi estas la Evi kiun vi konas? Kiel respondi al tio? :)
Oni vidas ke mi maljunigxas cxar mi forgesas miajn konatulojn!

Cxu, se oni uzas Linux, oni povas trovi tiom da senkosta ensxutebla softvaro
kiel kiam oni havas Windows?
Evi

Daniel Pfeiffer <occ...@esperanto.org> wrote in message

news:20020311210015....@esperanto.org...

Marko Rauhamaa

unread,
Mar 11, 2002, 7:15:23 PM3/11/02
to
"Evi" <evw...@ntlworld.com>:

> Cxu, se oni uzas Linux, oni povas trovi tiom da senkosta ensxutebla
> softvaro kiel kiam oni havas Windows?

Jes, se vi parolas pri senkostaj Windows-programoj. Tamen Windows havas
multe pli da acheteblaj programoj. Plej rimarkinde, ke komputilludoj
funkcias preskau nur en Windows.

Krome linux laborigos vin multe pli. Se vi ne volas farighi sperta
komputilisto (kial ne?), vi bezonos tian amikon au vi devos acheti
helpservon de linux-kompanio (Mandrake, RedHat, SuSE). Krome linux ne
konvenas al chiu komputilo sen progresinta magio. Bedaurinde tiu problemo
ne shajnas po iom plifacilighi, char la aparatvendistoj farighas pli kaj pli
sekretemaj pri la teknika difino de siaj produktajhoj.

Oni povas diri, ke Windows estas kvazau uzita auto, dum linux estas
senkosta helikoptero. Helikoptero estas multe pli valora kaj kapabla,
sed ech senkosta helikoptero ne estas preferinda veturilo por chiu, char
ghin estas pli malfacile konduki, pri ghi estas pli laborige zorgi, kaj ne
chiu laktovendejo bonvenigas ghin sur sian authaltejon.


Marko

--
Marko Rauhamaa mailto:ma...@pacujo.net http://pacujo.net/marko/

KAGU:-}

unread,
Mar 11, 2002, 5:02:50 PM3/11/02
to

"Daniel Pfeiffer" <occ...@esperanto.org> skrev i meddelandet
news:20020311210015....@esperanto.org...

> Saluton Evi,
>
> ^cu vi estas la Evi kiun mi konas? Mi vidis vin alipo^sta^je plendi pri
> via komputilo -- ^cu vi miras pri tio, se vi uzas M$ fenestrozon? Provu
> Linukson :-)
>

Evidente via Linukso ne kapablas utiligi UNIKODON.

Krom tio, via substitutmetodo*) (^c. ^g ktp.) estas tiel malfacila legi ke
mi utiligis la konvertilon de Anton Oberndorfer por fari ghin legebla.
Dauris 5 sekundoj por kopii vian mesaghon kaj poste englui ghin en la
konvertilo kaj post la konvertado al x-kombinoj metu ghin en la tekstokesto
de la "klarskribilo" kiu tuj konvertis la supersignitaj literojn al unikodo.
Jen la rezulto.

----------------------------------------------------------------------------
------------------------
Saluton Evi,

chu vi estas la Evi kiun mi konas? Mi vidis vin aliposhtajhe plendi pri
via komputilo -- chu vi miras pri tio, se vi uzas M$ fenestrozon? Provu
Linukson :-)

"Evi" <evw...@ntlworld.com> skribis:
> Saluton Daniel. Ghis hodiau mi tute forgesis pri tiu kanto kiun mi iam
> tiom shatis. Mi ech ne pensis pri la rekantajho 'donna, donna, donna,


> donna'. Estas tre interese legi pri la origino de la kanto. Dankon. Por la

> itala versio, skribu al itala novajghrupo. Se vi povas skribi angle, provu


> it.cultura.linguistica.inglese
> Ili estas tre helpema.

Estante ke la poemo saltis de la getto de Varsovio al jida teatro de

novjorko mi intertempe dubas ke entute enmiksighis la itala. Chiuokaze al
Esperanto lau mi estu tradukita el la originalo, kaj tiun mi ja feliche
trovis.

> Tre plachas al mi, via Esperanto versio.

Dankon! Kaj elkorajn salutojn
Daniel

----------------------------------------------------------------------------
------

Mi ne komprens kial vi ne uzas la h-kombinojn anstatau la substitumetodo ^c.
^g ... Se oni enmetas "-"en vortoj kiel "chas-hundo" oni evitas ke
"chashundo" estos konvertota al "chashundo" kiam oni utiligas la programon
"Klarskribilo" de Anton Oberndorfer skribante sian tekston per h-kombinoj
anstatau per x-kombinoj. Ech se oni forgesas forigi la streketon tio ne
kauzas problemojn.

KaGu:-}

*) ech pli malfacile legebla estas kiam oni utiligas la substitutmetodon 'c,
'g 'h ... ktp. Tiu metodo kauzas pli da problemoj je automata konvertado ol
^c, ^g ktp. char plurfoje oni uzas tiun signon por citajhoj anstau " ". Ekz.
'donna, donnan, donnan' estas konvertota al xdonna, donnan, donnax. Tiun
detalon mi devis korekti permane je la konvertado al unikodo.

Brion L. VIBBER

unread,
Mar 12, 2002, 12:44:42 AM3/12/02
to
De gudkente KAGU:-} skribte:
> "Daniel Pfeiffer" <occ...@esperanto.org> skrev...

>> ^cu vi estas la Evi kiun mi konas? Mi vidis vin alipo^sta^je plendi pri
>> via komputilo -- ^cu vi miras pri tio, se vi uzas M$ fenestrozon? Provu
>> Linukson :-)
>
> Evidente via Linukso ne kapablas utiligi UNIKODON.

Bonvolu ne kulpigi Linukson pri la neutilatoj de ghiaj uzantoj!

Vershajne Daniel uzas la novajhgrupilon "Sylpheed", kiu lau ghia TTT-ejo ja
povas utiligi UTF-8. (http://sylpheed.good-day.net/) Mi ne certas, chu ghi
vere funkcias chu ne (mi neniam provis tiun programon), kaj mi ankau ne
certas, chu Daniel starigis klavararanghon por Esperanto che sia komputilo chu
ne.

Eble li simple preferas strangajn simbolojn (ekzemple lia uzado de la
dolarsimbolo anstatau la normala litero S).

-- brion vibber (brion @ pobox.com) -- [en, eo, ia, fr, (es, la)]

Edmund GRIMLEY EVANS

unread,
Mar 12, 2002, 5:49:43 AM3/12/02
to
Marko Rauhamaa <ma...@lumo.pacujo.net>:

> Krome linux laborigos vin multe pli. Se vi ne volas farighi sperta
> komputilisto (kial ne?), vi bezonos tian amikon au vi devos acheti
> helpservon de linux-kompanio (Mandrake, RedHat, SuSE).

Iam tio estis tute vera, sed la situacio jam ŝanĝiĝis. Oni aŭdas pri
multaj ekzemploj, sed mi menciu nur unu el propra sperto. Mi kreis
konton por mia edzino en mia linuksa komputilo, kaj mi konektis la
presilon, kun la intenco, ke mi iam montros al ri kiel kontektiĝi al
la reto kaj presos iujn dokumentojn por ri. Rilate la presadon, mi
ĉiam emis forŝovi tiun taskon, ĉar mi scias, ke funkciigi presilon
povas esti tre tede kaj malfacile. Nu, mi venis hejmen iuvespere, kaj
mia edzino estis trovinta juran formularon en la reto, plenuminta ĝin,
kaj eltajpinta ĝin, per mia komputilo. Mi ŝokiĝis. Ĉu ri havas
sekretan kromedzon?! Sed fakte ri devis fari nenion tre komplikan.
Mozilo estas uzebla same kiel iu alia TTT-legilo, kaj ĝi aŭtomate
lanĉas ian kromprogramon, kiu ebligas redakti PDF-dosieron, kaj por
presi ĝin oni simple ŝaltas la presilon kaj elektas "Presi" el la
menuo. Strange. Kaj mi eĉ ne havas GNOME aŭ KDE en mia komputilo.

> Krome linux ne
> konvenas al chiu komputilo sen progresinta magio. Bedaurinde tiu problemo
> ne shajnas po iom plifacilighi, char la aparatvendistoj farighas pli kaj pli
> sekretemaj pri la teknika difino de siaj produktajhoj.

Ankaŭ tio ne plu estas vera. Lastatempe mi aŭdis multajn rakontojn pri
komputiloj, en kiuj homoj spertaj pri Vindozo ne sukcesis instali
Vindozon, sed Linukso tuj instaliĝis senprobleme.

Kaj mi dubas, ĉu aparatvendistoj fariĝas pli kaj pli sekretemaj. Pro
USB kaj aliaj faktoroj, aparatfabrikantoj ŝajne pli kaj pli emas sekvi
norman, aŭ almenaŭ jam ekzistantan protokolon anstataŭ inventi
propran. Do multaj aparatoj funkcias per la normalaj zorgiloj de
Linukso. Cetere, pli kaj pli da komercaj aĉetantoj insistas, ke
aparatoj funkciu kun Linukso, kun la rezulto, ke oni ofte sur skatolo
aŭ TTT-paĝo mencias, ke iu aparato funkcias kun Linukso. Antaŭ kelkaj
jaroj oni neniam faris tion, kaj ĉiu linuksa aĉetantoj devis serĉi en
retarkivoj por ekscii, ĉu iu aparato estas uzebla, kaj kiel. (Tamen,
laŭ mi ĉiam indas fari iom da TTT-serĉoj pri produkto antaŭ ol aĉeti
ĝin; skatoloj povas mensogi.)

Edmundo

Evi

unread,
Mar 12, 2002, 3:41:52 AM3/12/02
to
Dankon Marko, por la klarigo. Linux estas interesa ideo. Cxu gxi vere
estas senkosta?
Evi


Marko Rauhamaa <ma...@lumo.pacujo.net> wrote in message
news:m3r8mqm...@lumo.pacujo.net...

Marko Rauhamaa

unread,
Mar 12, 2002, 11:15:07 AM3/12/02
to
ro...@nospam.com (Edmund GRIMLEY EVANS):

> Marko Rauhamaa <ma...@lumo.pacujo.net>:
>
> > Krome linux laborigos vin multe pli. Se vi ne volas farighi sperta
> > komputilisto (kial ne?), vi bezonos tian amikon au vi devos acheti
> > helpservon de linux-kompanio (Mandrake, RedHat, SuSE).
>

> Iam tio estis tute vera, sed la situacio jam shanghighis. Oni audas pri


> multaj ekzemploj, sed mi menciu nur unu el propra sperto.

Ankau mi menciu kelkaj jhusajn spertajhojn. Mi achetis chi tiun komputilon
(Compaq Presario 700Z) por silentigi nian familichambron, en kiu la
servilo rulighas.

- Mi sukcese instalis la sistemon Mandrake 8.1, sed ghi malsukcesis
starti. La startado paneis preskau tuj, kaj la komputilo cikle
restartis kaj paneis. "Feliche" mi jam antaue legis en sinkomputila
TTT-ejo, ke plurajn homojn embarasis RedHat kaj Mandrake sur
sinkomputiloj. Do tio kondukis min fine provi la sistemon SuSE 7.3,
kiun mia amiko uzas. SuSE instalighis kaj startis senprobleme.

- Min preskau tuj ekghenis la brueco de la nova sinkomputilo -- ghi estis
eble ech pli brua ol la antaua servilo, kiun ghi estis anstatauonta. La
broshuroj admonis: "Bonvolu ne redoni la komputilon al la vendejo --
unue telefonu al ni che Compaq". Mi faris tion (telefonis), sed la
reprezentanto tuj diris: "Bedaurinde ni ne apogas linukson." Mi
demandis, chu la komputilo estas brua nur, kiam ghi rulighas varma, au
chu la ventolilo chiam rulighas. La reprezentanto asertis, ke la
ventililo rulighas nur, kiam la procezilo estas malvarma.

Nu, mi trovis TTT-paghon, kiu klarigis, ke la AMD-procezilo ne vere
haltas, kiam la sistemkerno efektivigas la HLT-ordonon. Ghi priskribis
alian malsimpletan artifikon, kiu vere haltigas la senlaboran
AMD-procezilon. Mi kopiis la magian programeton el la TTT-ejo kaj
provis ghin. Kaj vere: post kelkaj minutoj la bruo malpliighis kaj post
kelkaj pluaj minutoj la ventolilo tute haltis.

Bedaurinde post kelkaj pluaj minutoj la sistemo tute rifuzis vekighi.
Mi analizis la problemon en la kopiita programo kaj trovis probablan
konkursituacion, kiu povas perdigi procezilinterrompojn. Sekvis
ankau, ke la programeto ne povas funkcii ekster la kerno. Do mi
kopiis la kernan version de la artifiko el la TTT-pagho, korektis la
konkursituacion, kopiis la novan version de la kerno (2.4.17) kaj
rekompilis la tuton.

Tiun flikitan kernon mi nun rulas sukcese (kvankam la ventolilo
ankorau devas je fojoj ekstarti ech, kiam la komputilo estas tute
senlabora).

- La nova komputilo nun estis preskau tute silenta: ech la sonsistemo ne
funkciis. Post kelka korespondado evidentighis, ke neniu alia
linuksulo sukcesis funkciigi la sonsistemon de chi tiu modelo. Mi
ankorau ne kapitulacis, sed mi ankau ne scias, kiam mi havos la
tempon esplori la aferon.

- Post du monatoj de uzo mi enregistrighis per kdm kaj la sistemo
paneis. Ghi sukcese restarti, sed post kelka tempo ghi repaneis.
Evidentighis, ke la unua sistempaneo (probable kauzita de la
X-servilo) paneigis la Reiser-dosiersistemon, do kvankam la sistemo
ja startis, ghi chiam preskau tuj paneis.

Mi instalis novan diskon en mian malnovan komputilon, instalis
linukson en ghin kaj kopiis la dosierojn el la nova komputilo en la
malnovan. Mi reinstalis linukson en la novan komputilon kaj rekopiis
la dosierojn. (La tuta operacio dauris dek horojn.)

Bedaurinde la rekopiado de la hejmdosieroj kauzis tion, ke la uzantoj
(mia edzino kaj mi) ne plu povis enregistrighi per kdm -- la X-servilo
tuj restartis.

Post iom da provado evidentighis, ke mi devis ial forigi la dosierojn
"~/.x*".

Ktp ktp... (tio tute ne estas chio).

Fakte mi dubas, ke ech la achetateblaj telefonservoj povus helpi miajn
problemojn.

Marko Rauhamaa

unread,
Mar 12, 2002, 11:17:14 AM3/12/02
to
"Evi" <evw...@ntlworld.com>:

> Dankon Marko, por la klarigo. Linux estas interesa ideo. Cxu gxi vere
> estas senkosta?

Jes -- ghuste kiel esperanto.

Vi povas kopii ghin (tute lauleghe) el la reto au de amiko. Tamen por
multegaj la plej simpla maniero estas iri en la vendejo Best Buy kaj
acheti kopion.

Edmund GRIMLEY EVANS

unread,
Mar 12, 2002, 1:04:53 PM3/12/02
to
Marko Rauhamaa <ma...@lumo.pacujo.net>:

...
[multaj problemoj]
...


> Ktp ktp... (tio tute ne estas chio).

Ho ve!

Se mi aĉetos tekokomputilon, eble mi ne aĉetu ĝin de Compaq. Mi aŭdis,
ke tekokomputiloj de IBM estas bonaj kun Linukso. Ekzistas ankaŭ
firmaoj, kiuj vendas tekokomputilojn kun Linukso jam instalita, se oni
estas vere malkuraĝa.

Edmundo

Marko Rauhamaa

unread,
Mar 12, 2002, 1:51:08 PM3/12/02
to
ro...@nospam.com (Edmund GRIMLEY EVANS):

> Se mi achetos tekokomputilon, eble mi ne achetu ghin de Compaq. Mi audis,
> ke tekokomputiloj de IBM estas bonaj kun Linukso. Ekzistas ankau


> firmaoj, kiuj vendas tekokomputilojn kun Linukso jam instalita, se oni

> estas vere malkuragha.

La problemo estas, ke la Compaq-komputilo kostis 829 dolarojn. IBM
facile kostas duoble.

Kompreneble mi malshparis multege da tempo por solvi la multajn
problemojn, sed tio estas parto de la "ghuo".

Matt Maguire

unread,
Mar 12, 2002, 8:42:49 PM3/12/02
to
"KAGU:-}" <kagu.gu...@k-gdataiskovde.se> wrote in message news:<a6k3n1$pkf$1...@lumo.pacujo.net>...

> Krom tio, via substitutmetodo*) (^c. ^g ktp.) estas tiel malfacila legi ke
> mi utiligis la konvertilon de Anton Oberndorfer por fari ghin legebla.
> Dauris 5 sekundoj por kopii vian mesaghon kaj poste englui ghin en la
> konvertilo kaj post la konvertado al x-kombinoj metu ghin en la tekstokesto
> de la "klarskribilo" kiu tuj konvertis la supersignitaj literojn al unikodo.
> Jen la rezulto.

La advantago de "^c, ^g, ktp." metodo estas, ke la programo "LaTeX"
povas kompreni gxin. El la LaTeX dosiero oni povas krei "PDF"-dosieron,
kiu estas facile legebla per la plejmulto de komputiloj. Mi kutime uzas tiun
metodon verkante verkajxojn aux artikolojn.

Dirinte tion, skribante retposxtojn mi preferas la "x" metodon. La plej
tauxga metodo kompreneble dependas de la celita uzo de la teksto.

-Mateo

Yves Bellefeuille

unread,
Mar 12, 2002, 8:59:42 PM3/12/02
to
"Evi" <evw...@ntlworld.com> wrote:

> Dankon Marko, por la klarigo. Linux estas interesa ideo. Cxu gxi vere
> estas senkosta?

Linux vere estas senkosta, sed eble tamen necesas klarigi tion. Vi povas
senpage elshuti ghin per FTP de pluraj lokoj, sed Linux estas nun
relative granda kaj vi devus elshuti kelkajn centojn da miloj da
megabajtoj.

Se vi ne volas elshuti tiom multe, pluraj kompanioj sendos al vi
CD-ROM-diskojn kun la necesaj dosieroj. Ili ja postulos iom da mono por
tio, sed eble multe malpli ol vi atendas, ekzemple chirkau USD 10. Provu
http://www.cheapbytes.com/.

Se vi konas iun kiu jam havas tian CD-ROM-diskon, vi rajtas senpage uzi
ghin au kopii ghin; alivorte, ne ekzistas kopirajto pri Linux.

Se vi ne spertas pri Linux/Unix, vi tre probable bezonos bonan libron.
Provu _Running Linux_, 3a eldono, eldonita de O'Reilly.

Se vi ne povas trovi alian solvon, skribu al mi per ret-poshto kaj mi
sendos al vi CD-ROM-diskon kontrau la sendo-kostoj (kiuj tamen estos
kelkaj dolaroj).

Yves

--
Yves Bellefeuille <y...@storm.ca>, Ottawa, Canada
Francais / English / Esperanto
Esperanto FAQ: http://www.esperanto.net/veb/faq.html
Rec.travel.europe FAQ: http://www.faqs.org/faqs/travel/europe/faq

Marko Rauhamaa

unread,
Mar 12, 2002, 9:47:11 PM3/12/02
to
y...@storm.ca (Yves Bellefeuille):

> Vi povas senpage elshuti ghin per FTP de pluraj lokoj, sed Linux estas
> nun relative granda kaj vi devus elshuti kelkajn centojn da miloj da
> megabajtoj.

Nu, ne centmiloj da megabitokoj. Ech la plej grandaj versioj estas nur
kelkaj miloj da megabitokoj.

> Se vi konas iun kiu jam havas tian CD-ROM-diskon, vi rajtas senpage uzi
> ghin au kopii ghin; alivorte, ne ekzistas kopirajto pri Linux.

Zorge, zorge, Yves!

Preskau chiom en la Linux-pakajhoj estas sub autorrajto. Kaj la autoroj
permesas tre liberan uzon kaj kopiadon de la programoj -- ili donis
diversajn uzpermesojn.

Tamen la autoroj (ial) ne donacis siajn verkajhojn al la publiko. La plej
grava uzpermeso estas GPL (ghenerala publika uzpermeso), kiu ja permesas
liberan uzon kaj kopiadon sed postulas la publikigadon de chiaj
pluderivitaj verkajhoj.

(Ekzistas ech Linux-pakajhoj, kiujn oni _ne_ rajtas libere kopii --
ekzemple Caldera -- char ili enhavas malliberajn programojn.)

KAGU:-}

unread,
Mar 13, 2002, 3:28:14 AM3/13/02
to

"Matt Maguire" <magu...@optushome.com.au> skrev i meddelandet
news:f9a330c.02031...@posting.google.com...

> "KAGU:-}" <kagu.gu...@k-gdataiskovde.se> wrote in message
news:<a6k3n1$pkf$1...@lumo.pacujo.net>...
> > Krom tio, via substitutmetodo*) (^c. ^g ktp.) estas tiel malfacila legi
ke
> > mi utiligis la konvertilon de Anton Oberndorfer por fari ghin legebla.
> > Dauris 5 sekundoj por kopii vian mesaghon kaj poste englui ghin en la
> > konvertilo kaj post la konvertado al x-kombinoj metu ghin en la
tekstokesto
> > de la "klarskribilo" kiu tuj konvertis la supersignitaj literojn al
unikodo.
> > Jen la rezulto.
>
> La advantago de "^c, ^g, ktp." metodo estas, ke la programo "LaTeX"
> povas kompreni gxin. El la LaTeX dosiero oni povas krei "PDF"-dosieron,
> kiu estas facile legebla per la plejmulto de komputiloj. Mi kutime uzas
tiun
> metodon verkante verkajxojn aux artikolojn.
>

Vi certe pravas rilate al LaTeX sed plej kredeble tiu eminenta
tekstredaktilo estas ekipita per ebleco transformi la ^c, ^g ... kombinojn
al h-kombinojn por prezentado en soc.culture. esperanto se la leterprogramo
en tiu komputilo tute ne kapablas utiligi Unikodon. Mi nur povas interpreti
la uzon de aliaj substitutmetodoj ol h-kombinoj kiel malaprobo de la
fundamentaj reguloj de Esperanto.

Mi bone scias ke certaj "lertuloj" faras longajn eseoj pri la malavantagho
de h-kombinoj chiam referante al iu nacia lingvo. Nur kiam homoj kiuj uzas
Esperanton komprenos ke temas pri aparta lingvo kiun jam evoluigis al
"natura lingvo" tiam oni eble komprenos ke la diskutoj pri diversaj
substitutsistemoj estas tue senutilaj. Mi kredas ke la senchesaj diskutoj
pri alfabetoj kaj supersignoj donas tre strangan impreson pri Esperanto kiu
mi chefe utiligas kiel komunikilo je kontaktao kun homoj kiuj ne parolas mian
nacian lingvon, la sveda.

Tiom longe kiel oni daurigas la diskutojn pri la literumado de esperantaj
tekstoj mi ne vidas eblecon por ke Espeanto estu akceptata kiel "internacia"
lingvo de "lingvofakuloj". Eble tiuj kiuj alprenis al si la taskon instrui
la lingvon Esperanto al aliaj alprenu al si la taskon uniformigi la
literumadon al "ghustaj literoj" au "h-kombinoj". La lingvo Esperanto ne
bezonas pli da literumadsistemoj.

KaGu:-}

Yves Bellefeuille

unread,
Mar 13, 2002, 7:02:06 PM3/13/02
to
Marko Rauhamaa <ma...@lumo.pacujo.net> skribis:

> Nu, ne centmiloj da megabitokoj. Ech la plej grandaj versioj estas nur
> kelkaj miloj da megabitokoj.

Ve, mi eraris je miloblo! ;-) Mi volis diri ke nunaj versioj de Linux
enhavas centojn da megabajtoj.

> Preskau chiom en la Linux-pakajhoj estas sub autorrajto. Kaj la autoroj
> permesas tre liberan uzon kaj kopiadon de la programoj -- ili donis
> diversajn uzpermesojn.

Ni diskutis pri tio antau nelonge, kaj mi ne emas denove skribi pri ghi,
sed ege resume, oni ne forgesu ke kopirajto signifas "kopi-rajto". Se
oni rajtas kopii ion, principe tio signifas ke ne ekzistas kopirajto. Mi
opinias ke via esprimo "autor-rajto" ne estas tauga, char ghi implicas
ke autoroj havas aliajn rajtojn krom kopi-rajto.

(Noto al Edmundo: mi ja scias pri la t.n. "moralaj rajtoj" de autoroj en
Britio, sed ech tio nur signifas ke la autoro povas devigi ke oni
agnosku ke li estas la autoro.)

Marko Rauhamaa

unread,
Mar 13, 2002, 10:29:41 PM3/13/02
to
y...@storm.ca (Yves Bellefeuille):

> Marko Rauhamaa <ma...@lumo.pacujo.net> skribis:


>
> > Preskau chiom en la Linux-pakajhoj estas sub autorrajto. Kaj la
> > autoroj permesas tre liberan uzon kaj kopiadon de la programoj --
> > ili donis diversajn uzpermesojn.
>
> Ni diskutis pri tio antau nelonge, kaj mi ne emas denove skribi pri
> ghi, sed ege resume, oni ne forgesu ke kopirajto signifas
> "kopi-rajto".

Mia rimarkigo ne estis pri la terminaro. Mi celis, ke la autoroj ne
fordonis sian ekskluzivan kopirajton. Ili simple donis al chiu ajn tre
liberalajn uzpermesojn al siaj verkajhoj.

Sergio Pokrovskij

unread,
Mar 14, 2002, 12:25:31 AM3/14/02
to
>>>>> "Yves" == Yves Bellefeuille skribis:

Yves> Marko Rauhamaa <ma...@lumo.pacujo.net> skribis:

>> Nu, ne centmiloj da megabitokoj. Ech la plej grandaj versioj
>> estas nur kelkaj miloj da megabitokoj.

Yves> Ve, mi eraris je miloblo! ;-) Mi volis diri ke nunaj versioj
Yves> de Linux enhavas centojn da megabajtoj.

>> Preskau chiom en la Linux-pakajhoj estas sub autorrajto. Kaj la
>> autoroj permesas tre liberan uzon kaj kopiadon de la programoj --
>> ili donis diversajn uzpermesojn.

Yves> Ni diskutis pri tio antau nelonge, kaj mi ne emas denove
Yves> skribi pri ghi, sed ege resume, oni ne forgesu ke kopirajto
Yves> signifas "kopi-rajto".

Tiel estis en la 18a jc.

Yves> Se oni rajtas kopii ion, principe tio signifas ke ne ekzistas
Yves> kopirajto.

Ne tia kia estis en la 18a jc.

Yves> Mi opinias ke via esprimo "autor-rajto" ne estas tauga, char
Yves> ghi implicas ke autoroj havas aliajn rajtojn krom kopi-rajto.

"Auxtorrajto" indikas rajton kiu originas el auxtoreco. "Kopirajto"
estas aro da rajtoj kies tipa ekzemplo estas kopiado (sed povas temi
ankaux pri instalado aux plenumado de programo, pri projekciado de filmo
ktp). Neniu el la du terminformoj estas konsiderinde pli bona ol la
alia. Eble la avantagxoj de "kopirajto" estas ke gxi estas lauxas la
terminon de la lando kie la afero aperis (Britujo), kaj ke gxi estas
pli facile prononcebla por la anglalingvanoj. Tamen sxajnas ke
plimulto da euxropaj lingvoj preferas nomi tion "auxtorrajto" (germane,
france, ruse, pole ...).

[...]

--
Sergio

Marko Rauhamaa

unread,
Mar 14, 2002, 12:09:44 AM3/14/02
to
Marko Rauhamaa <ma...@lumo.pacujo.net>:

> y...@storm.ca (Yves Bellefeuille):
>
> > Marko Rauhamaa <ma...@lumo.pacujo.net> skribis:
> >
> > > Preskau chiom en la Linux-pakajhoj estas sub autorrajto. Kaj la
> > > autoroj permesas tre liberan uzon kaj kopiadon de la programoj --
> > > ili donis diversajn uzpermesojn.
> >
> > Ni diskutis pri tio antau nelonge, kaj mi ne emas denove skribi pri
> > ghi, sed ege resume, oni ne forgesu ke kopirajto signifas
> > "kopi-rajto".
>
> Mia rimarkigo ne estis pri la terminaro. Mi celis, ke la autoroj ne
> fordonis sian ekskluzivan kopirajton. Ili simple donis al chiu ajn tre
> liberalajn uzpermesojn al siaj verkajhoj.

Kaj vere la autorrajto estas pli ghenerala ol simpla kopirajto. La
autorrajto estas tre kompleta regado de la uzo de la verkajho. Ekzemple
mi povas vendi al vi permeson uzi komputilprogramon kaj limigi la
permeson al Kanado. Tion fakte faras multegaj kompanioj, kiuj vendas
programojn.

Sed eble vi diras, ke la uzado de komputilprogramo chiam estas kopiado
(tiel sofismas multaj juristoj sed tute analoge legado de libro au
auskultado de muziko estas "kopiado" de la verkajho en la cerbon).

Yves Bellefeuille

unread,
Mar 14, 2002, 5:11:26 PM3/14/02
to
Marko Rauhamaa <ma...@lumo.pacujo.net> skribis:

> Kaj vere la autorrajto estas pli ghenerala ol simpla kopirajto. La
> autorrajto estas tre kompleta regado de la uzo de la verkajho. Ekzemple
> mi povas vendi al vi permeson uzi komputilprogramon kaj limigi la
> permeson al Kanado. Tion fakte faras multegaj kompanioj, kiuj vendas
> programojn.

La ekzemplo kiun vi donas ne estas "rajto pro autoreco", sed simple
kontraktado. Kopi-rajto estas rajto kiun oni havas rilate al chiu en la
mondo; kontraktaj rajtoj oni havas nur rilate al tiuj kun kiuj oni
kontraktas.

Mi povas vendi al vi ekzempleron de la Fundamento kun la kondicho ke vi
rajtas legi ghin nur en Usono; tio ne signifas ke mi estas la autoro de
la Fundamento.

"Autoraj rajtoj" ne ekzistas jure. (Mi menciis escepton en Britio, sed
ech tiam la "moralaj rajtoj" de autoroj ne signifas tion, kiun vi
priskribas.) Mi konfesas ke mi jam lacighas pro ofta provado klarigi
tiajn aferojn. Kaj certe ne helpas ke la komputora industrio daure
provas konfuzi homojn, ekzemple kun t.n. uz-kondichoj kiuj fakte ne
estas jure validaj.

Marko Rauhamaa

unread,
Mar 14, 2002, 6:18:39 PM3/14/02
to
y...@storm.ca (Yves Bellefeuille):

> Marko Rauhamaa <ma...@lumo.pacujo.net> skribis:
>
> > Kaj vere la autorrajto estas pli ghenerala ol simpla kopirajto. La
> > autorrajto estas tre kompleta regado de la uzo de la verkajho.
> > Ekzemple mi povas vendi al vi permeson uzi komputilprogramon kaj
> > limigi la permeson al Kanado. Tion fakte faras multegaj kompanioj,
> > kiuj vendas programojn.
>
> La ekzemplo kiun vi donas ne estas "rajto pro autoreco", sed simple
> kontraktado. Kopi-rajto estas rajto kiun oni havas rilate al chiu en
> la mondo; kontraktaj rajtoj oni havas nur rilate al tiuj kun kiuj oni
> kontraktas.

La autorrajto estas simila al posedrajto -- ankau tiun oni havas rilate
al chiu en la mondo.

La autorrajto signifas, ke la autoro rajtas lau sia placho decidi pri la
uzo au neuzo de sia verkajho. La autoro rajtas permesi iaspecan uzon por
repago au sen pago. La autoro rajtas ankau vendi la tutan rajton al
aliulo.

La autorrajton limigas pluraj leghoj. La publiko rajtas senpermese "iom"
uzi la verkajhon private. Ekzemple en Suomujo oni rajtas kopii ian ajn
verkajhon por si au sia familiano -- mi mem kopiis por mi chiom el la
universitataj lernolibroj. Krome en Usono achetitan uzpermeson oni rajtas
libere pluvendi (kvankam tiu legho aktuale kadukighas).

Oni ne rajtas ludi muzikajhon en parko sen la permeso de la aktuala
posedanto de la autorrajto. Tamen oni rajtas senpermese ludi muzikajhon
en familia festeno.

En Suomujo pro protestoj de la nacia autororganizajho la autobusoj kaj
taksioj devis chesi audigi la radion, char la autoroj ne implicite
permesis tian uzon de siaj verkajhoj. Lau mia kompreno lernejinstruistoj
ne rajtas senpermese lautlegi fabelojn al la infanoj, sed ankorau oni ne
efektivigas la autorrajton tiel -- char la autoroj ankorau ne protestis.

Edmund GRIMLEY EVANS

unread,
Mar 14, 2002, 7:13:14 PM3/14/02
to
Yves Bellefeuille <y...@storm.ca>:

> > Kaj vere la autorrajto estas pli ghenerala ol simpla kopirajto. La
> > autorrajto estas tre kompleta regado de la uzo de la verkajho. Ekzemple
> > mi povas vendi al vi permeson uzi komputilprogramon kaj limigi la
> > permeson al Kanado. Tion fakte faras multegaj kompanioj, kiuj vendas
> > programojn.
>
> La ekzemplo kiun vi donas ne estas "rajto pro autoreco", sed simple
> kontraktado. Kopi-rajto estas rajto kiun oni havas rilate al chiu en la
> mondo; kontraktaj rajtoj oni havas nur rilate al tiuj kun kiuj oni
> kontraktas.
>
> Mi povas vendi al vi ekzempleron de la Fundamento kun la kondicho ke vi
> rajtas legi ghin nur en Usono; tio ne signifas ke mi estas la autoro de
> la Fundamento.

Kompreneble mi ne malkonsentas pri la principo, kiun vi klopodas
klarigi. Tamen, eble indas aldoni, ke, se vi estus librovendejo, vi
eble ne povus vendi al Marko la Fundamenton kun tia kondiĉo, ĉar
rajtoj de konsumantoj forte limigas la kontraktojn, kiuj estas
validaj. La rajtoj de konsumantoj estas eĉ malpli universalaj ol
kopirajto, sed mi pensas, ke ili ekzistas en Usono.

Mi supozas, ke vi menciis tiun ekzemplon, ĉar vi pensis pri DVD-oj. Ja
la afero ne estas nur teoria.

Edmundo

Yves Bellefeuille

unread,
Mar 14, 2002, 7:46:38 PM3/14/02
to
Marko Rauhamaa <ma...@lumo.pacujo.net> skribis:

> La autorrajto signifas, ke la autoro rajtas lau sia placho decidi pri la
> uzo au neuzo de sia verkajho.

Tia "autorrajto" kiun vi priskribas simple ne ekzistas. (Kopirajto
kompreneble ja ekzistas.) Sed tio chi jam farighas ege teda diskuto
inter nur ni du, do mi ne plu afishos krom se iu alia decidas partopreni
en la diskuto.

Marko Rauhamaa

unread,
Mar 14, 2002, 8:48:58 PM3/14/02
to
y...@storm.ca (Yves Bellefeuille):

> Marko Rauhamaa <ma...@lumo.pacujo.net> skribis:
>
> > La autorrajto signifas, ke la autoro rajtas lau sia placho decidi pri la
> > uzo au neuzo de sia verkajho.
>
> Tia "autorrajto" kiun vi priskribas simple ne ekzistas. (Kopirajto
> kompreneble ja ekzistas.) Sed tio chi jam farighas ege teda diskuto
> inter nur ni du, do mi ne plu afishos krom se iu alia decidas partopreni
> en la diskuto.

Bonvolu klarigi nur du aferojn (char mi ankorau ne komprenas, kiel mi lau
vi eraras):

1. Chu oni rajtas prezenti en koncerto muzikajhon sen la permeso de la
posedanto de la kopirajto?

2. Kiel oni rajtas komerce uzi verkajhon sen la permeso de la posedanto
de la kopirajto? (Alidire: kia uzo ne estas kopiado?)

Yves Bellefeuille

unread,
Mar 15, 2002, 12:09:45 AM3/15/02
to
[Pardonu la malrapidan respondon kaj la fushan "References"-linion; mia
novajh-servilo shajne funkcias malbone lastatempe.]

Sergio Pokrovskij (p...@neniu.nenie.invalid) skribis:

> "Kopirajto" estas aro da rajtoj kies tipa ekzemplo estas kopiado (sed
> povas temi ankaux pri instalado aux plenumado de programo, pri
> projekciado de filmo ktp).

Se mi havas ekzempleron de la filmo _Angoroj_, mi konas neniun regulon
kiu malpermesas ke mi donu au vendu ghin al vi kaj ke vi tiam rigardu au
projekciigu ghin.

Same, se mi havas ekzempleron de OS/2 Warp 4, mi konas neniun regulon
kiu malpermesas ke mi donu au vendu ghin al vi kaj ke vi funkciigu ghin.

Kompreneble, en ambau kazoj, mi ne rajtas *kopii* la aferon kaj doni al
vi la kopion, sed mi sendube rajtas vendi mian ekzempleron al vi, kaj vi
poste rajtas rigardi la filmon au funkciigi la programon.

Kiel kutime, mi pretendas kompetenti nur pri "angla" juro, ne pri "roma"
juro. Oni tamen jam diris al mi ke ankau en Europo oni sendube rajtas
vendi "uzitajn" programojn (t.e., mi rajtas vendi mian ekzempleron al
vi).

Liland Brajant Ros'

unread,
Mar 15, 2002, 1:08:21 AM3/15/02
to
Mi iom dubas, 1) ^cu la ^gusta formo estas "donaj", 2) ^cu ^gi
signifas "sinjoro" (la jida vorto havas internan diftongon "oj", ne
"o"), kaj anka^u ^cu la angla versio de Baez grave misprezentas la
enhavon.

Jen ligo al pa^go, kiu havas ligojn al tekstoj jida (kun pli korekta
ortografio), hebrea kaj angla, al informetoj pri verkintoj, e^c
(mal)funkciantaj ligoj al sondosieroj...

http://campuscgi.princeton.edu/~klez/zemerl/search.pl?query=dona&search.x=24&search.y=7

Jen la jida teksto (por jid-alfabeta teksto klaku al la litero
"alef"):
http://campuscgi.princeton.edu/~klez/zemerl/show.pl?title=Dos+Kelbl+%28Dona+Dona%29

Jen hebrea teksto (nur latinalfabete):
http://campuscgi.princeton.edu/~klez/zemerl/show.pl?title=Dona+dona+%28hebrew%29

Jen alia jida kanto (por ^Hanukao) la^u la modelo de l' "kelbl":
http://campuscgi.princeton.edu/~klez/zemerl/show.pl?title=Dona+Dona+%28In+dem+Templ%29

Daniel Pfeiffer <occ...@esperanto.org> wrote in message news:<20020310233103....@esperanto.org>...

> oma^ge al mortigita poeto Itzchak Katsenelson kaj genia novjorka
> teatromuzikisto Sholom Secunda

^Cu I. Katsenelson estas la^u vi la verkinto de la lirika^jo? La^u
Zemerl ^gin verkis iu Aharon ZEITLIN.

Liland

Marko Rauhamaa

unread,
Mar 15, 2002, 12:47:36 AM3/15/02
to
y...@storm.ca (Yves Bellefeuille):

> Se mi havas ekzempleron de la filmo _Angoroj_, mi konas neniun regulon
> kiu malpermesas ke mi donu au vendu ghin al vi kaj ke vi tiam rigardu au
> projekciigu ghin.

Lau mia kompreno tio estas eksplicita escepto al la absoluta
autor-/kopirajto. Tamen ech tiu escepto shajnas malaperi
(http://www.rmslaw.com/articles/art65.htm).

> Kompreneble, en ambau kazoj, mi ne rajtas *kopii* la aferon kaj doni
> al vi la kopion, sed mi sendube rajtas vendi mian ekzempleron al vi,
> kaj vi poste rajtas rigardi la filmon au funkciigi la programon.

Tio estas prava ankau en Suomujo. Vi ne rajtas kopii por mi, sed mi
rajtas kopii vian ekzempleron por mi au miaj tujaj samfamilianoj por
persona uzo (oni rajtas "preni" sed ne "doni").

> Kiel kutime, mi pretendas kompetenti nur pri "angla" juro, ne pri
> "roma" juro. Oni tamen jam diris al mi ke ankau en Europo oni sendube
> rajtas vendi "uzitajn" programojn (t.e., mi rajtas vendi mian
> ekzempleron al vi).

Lau mia kompreno en Suomujo mi ne rajtas donaci mian libron al publika
libropruntejo, char la librejoj devas pagi multoble por libroj -- char la
komuna uzo "shtelas" de la autoro.

Sergio Pokrovskij

unread,
Mar 15, 2002, 1:27:56 AM3/15/02
to
>>>>> "Yves" == Yves Bellefeuille skribis:

Yves> [Pardonu la malrapidan respondon kaj la fushan
Yves> "References"-linion; mia novajh-servilo shajne funkcias
Yves> malbone lastatempe.]

Yves> Sergio Pokrovskij (p...@neniu.nenie.invalid) skribis:

>> "Kopirajto" estas aro da rajtoj kies tipa ekzemplo estas kopiado
>> (sed povas temi ankaux pri instalado aux plenumado de programo,
>> pri projekciado de filmo ktp).

Yves> Se mi havas ekzempleron de la filmo _Angoroj_, mi konas neniun
Yves> regulon kiu malpermesas ke mi donu au vendu ghin al vi kaj ke
Yves> vi tiam rigardu au projekciigu ghin.

Dum miaj studentaj jaroj mi membris en kinoklubo kie oni ofte
projekciis nur fragmentojn el filmoj, cxar la auxtorrajto malebligis
projekcii la tutan filmon publike.

[...]

--
Sergio

Yves Bellefeuille

unread,
Mar 15, 2002, 3:13:29 AM3/15/02
to
Marko Rauhamaa <ma...@lumo.pacujo.net> skribis:

> Lau mia kompreno tio estas eksplicita escepto al la absoluta
> autor-/kopirajto. Tamen ech tiu escepto shajnas malaperi
> (http://www.rmslaw.com/articles/art65.htm).

La sama regulo validas por libroj, pentrajhoj, filmoj, komputoraj
programoj, mapoj, kaj plej diversaj aliaj aferoj. La autoro povas
malpermesi ke oni kopiu ilin, sed ne ke oni revendu ilin.

> Lau mia kompreno en Suomujo mi ne rajtas donaci mian libron al publika
> libropruntejo, char la librejoj devas pagi multoble por libroj -- char
> la komuna uzo "shtelas" de la autoro.

Tutcerte oni rajtas donaci librojn al bibliotekoj en Usono kaj Kanado,
kaj tio ech estas relative ofta afero.

Mi rimarkis ke la urba biblioteko en Otavo foje indikas la acheto-prezon
en la libro mem (mi ne scias kial), kaj estas klare ke ghi pagas same
multe kiel "normalaj" achetantoj. Denove, mi ne pretendas faki pri
"roma" juro, kaj ech malpli pri "komunisma" juro.

Edmund GRIMLEY EVANS

unread,
Mar 15, 2002, 4:20:55 AM3/15/02
to
Marko Rauhamaa <ma...@lumo.pacujo.net>:

> Bonvolu klarigi nur du aferojn (char mi ankorau ne komprenas, kiel mi lau
> vi eraras):
>
> 1. Chu oni rajtas prezenti en koncerto muzikajhon sen la permeso de la
> posedanto de la kopirajto?

Publika prezento estas limigita de kopirajto en Britio, laŭ mia
kompreno. Mi ne scias, kiel oni distingas inter publikaj kaj privataj
prezentoj, kaj fakte tio devas esti problemo en la praktiko, ĉar
ekzistas multaj amatoraj orkestroj, kiuj faras duonpublikajn
koncertojn. Ekzemple, ĉu lernejanoj bezonas permeson por prezenti
muzikaĵon al aliaj lernejanoj dum matena asembleo? Ĉu estas alie, se
la prezento okazas dum muzikleciono? Mi ne scias.

> 2. Kiel oni rajtas komerce uzi verkajhon sen la permeso de la posedanto
> de la kopirajto? (Alidire: kia uzo ne estas kopiado?)

Verŝajne oni rajtas prunti sian ekzempleron de libro kontraŭ pago, sed
mi ne scias, ĉar mi neniam volis okupiĝi pri tio. Ĝenerale oni rajtas
fari ĉion ajn, kio ne estas malpermesita de leĝo; "komerca uzo" ne
estas malpermesita, laŭ mia scio.

Edmundo

Marko Rauhamaa

unread,
Mar 15, 2002, 11:14:55 AM3/15/02
to
y...@storm.ca (Yves Bellefeuille):

> La sama regulo ["first-sale rule"] validas por libroj, pentrajhoj,


> filmoj, komputoraj programoj, mapoj, kaj plej diversaj aliaj aferoj.
> La autoro povas malpermesi ke oni kopiu ilin, sed ne ke oni revendu
> ilin.

Jes. Antaunelonge usona jughisto decidis: se oni achetas fizikan objekton,
kiu enhavas komputilprogramon, kaj se la uzpermeso estas senfina, la
"first-sale rule" de la Usona legho validas. Do ech se la uzpermeso (la
interkonsentita kontrakto) eksplicite malpermesas pluvendadon, la
achetinto rajtas ignori la malpermeson.

Do oni povas atendi, ke la programvendistoj komencos vendi la programojn
au sen fizika objekto (Microsoft jam faras tiel per Windows) au por
limigita periodo.

Tamen vi ne rajtas legi vian libron libere en la radio.

> > Lau mia kompreno en Suomujo mi ne rajtas donaci mian libron al
> > publika libropruntejo, char la librejoj devas pagi multoble por
> > libroj -- char la komuna uzo "shtelas" de la autoro.
>

> Denove, mi ne pretendas faki pri "roma" juro, kaj ech malpli pri
> "komunisma" juro.

Temas ne pri speco de juro sed simple pri shtata legho.

Marko Rauhamaa

unread,
Mar 15, 2002, 11:23:46 AM3/15/02
to
ro...@nospam.com (Edmund GRIMLEY EVANS):

> Publika prezento estas limigita de kopirajto en Britio, lau mia


> kompreno. Mi ne scias, kiel oni distingas inter publikaj kaj privataj

> prezentoj, kaj fakte tio devas esti problemo en la praktiko, char


> ekzistas multaj amatoraj orkestroj, kiuj faras duonpublikajn

> koncertojn. Ekzemple, chu lernejanoj bezonas permeson por prezenti
> muzikajhon al aliaj lernejanoj dum matena asembleo? Chu estas alie, se


> la prezento okazas dum muzikleciono? Mi ne scias.

La autorrajton efektivigas la posedantoj. Do praktike oni povas fari ion
ajn, ghis la autoro protestas.

En Usono oni senskrupule malobeas la autorrajtan leghon. La kuracisto de
miaj infanoj pentrigis Peanuts-personojn sur siajn murojn. Unu profesia
infanamuzisto vestighis kiel Buzz Lightyear. Ili ne devas timi, ke la
posedantoj de la autorrajtoj "punos" ilin. Kiam ili ricevos la
protestoleterojn, ili povos simple chesigi la "fiagadon".

> Vershajne oni rajtas prunti sian ekzempleron de libro kontrau pago, sed
> mi ne scias, char mi neniam volis okupighi pri tio. Ghenerale oni rajtas
> fari chion ajn, kio ne estas malpermesita de legho; "komerca uzo" ne
> estas malpermesita, lau mia scio.

Estas ankau interese, ke multaj vendistoj difinas malsaman prezon por
privata uzo kaj komerca uzo.

Mi kredas, ke mi ne rajtas vendi mian privatan produktajhon al komerca
estajho -- au pli precize: la komerca estajho ne rajtas instali ghin.

Damir Malkoc

unread,
Mar 17, 2002, 3:57:47 PM3/17/02
to
"Liland Brajant Ros'" <lila...@scn.org> wrote in message
news:1acca00c.02031...@posting.google.com...

> Mi iom dubas, 1) ^cu la ^gusta formo estas "donaj", 2) ^cu ^gi
> signifas "sinjoro"

Mi ne certas, sed sxajnas al mi ke ie mi legis ke "donna" en la kanto estas
onomatopeo de sonorilo.


--
Damir Malkoc

xxxdami...@os.tel.hr

Mi petas forigi "xxx" el la adreso kiam oni respondas retposxte!


Damir Malkoč

unread,
Mar 17, 2002, 3:57:54 PM3/17/02
to
"Marko Rauhamaa" <ma...@lumo.pacujo.net> wrote in message

> Lau mia kompreno en Suomujo mi ne rajtas donaci mian libron al publika
> libropruntejo, char la librejoj devas pagi multoble por libroj -- char la
> komuna uzo "shtelas" de la autoro.

Mi ne scias cxu en Kroatio librejoj devas pagi multoble por libroj, sed oni
certe rajtas donaci librojn al biblioteko.

AMarsz

unread,
Mar 18, 2002, 12:31:23 PM3/18/02
to
----- Original Message -----
From: "Marko Rauhamaa" <owner-es...@esperanto.org>
To: <esper...@esperanto.org>
Sent: Friday, March 15, 2002 5:23 PM
Subject: Re: kopirajto


> ro...@nospam.com (Edmund GRIMLEY EVANS):
>
> > Publika prezento estas limigita de kopirajto en Britio,
lau mia
> > kompreno. Mi ne scias, kiel oni distingas inter publikaj
kaj privataj
> > prezentoj, kaj fakte tio devas esti problemo en la
praktiko, char
> > ekzistas multaj amatoraj orkestroj, kiuj faras
duonpublikajn
> > koncertojn. Ekzemple, chu lernejanoj bezonas permeson
por prezenti
> > muzikajhon al aliaj lernejanoj dum matena asembleo?

Jes, necesas almenaux permeso de la auxtoro kaj eldonejo.
Mi laboras en Interreta Kafejo, kie estas nur 7 komputoroj,
do maksimume sep personoj laboras inkluzive de la posedanto.
Kaj tie estas radio. Laste ili devis pagi 1.200 PLN [iom pli
ol US$400.00] por la publika auxskulto de la radio. Simile
oni punigas publikan auxskultadon de la radio en kafejoj,
auxtobusoj, taksioj, se ne estis pagita la monata pago.

> En Usono oni senskrupule malobeas la autorrajtan leghon. >

Jes, sed tio kostas multe, se tio estos al Vi pruvite.

> > Vershajne oni rajtas prunti sian ekzempleron de libro
kontrau pago, sed

Prunti oni povas senpage [en privataj bibliotekoj por
pago], sed kopii jam ne. Senrajta kopiado estas severe
punata sen permeso.

> > Ghenerale oni rajtas
> > fari chion ajn, kio ne estas malpermesita de legho;
"komerca uzo" ne
> > estas malpermesita, lau mia scio.

Estas. Devas esti skriba permeso, kvankam ne cxiam pago.


>
> Estas ankau interese, ke multaj vendistoj difinas malsaman
prezon por
> privata uzo kaj komerca uzo.

En Pollando estas ecx diversaj taksioj, ekzemple se Vi
acxetas nektologon en la redaktejo, se estas privatas Vi
pagas &% VAT, se estas de iu institucio, Vi pagas VAT 22%.


>
> Marko
>
> --
> Marko Rauhamaa mailto:ma...@pacujo.net
http://pacujo.net/marko/
>

> To unsubscribe from this group, send an email to:
> esperanto-l...@egroups.com
>
>
>
> Your use of Yahoo! Groups is subject to
http://docs.yahoo.com/info/terms/
>
>
>

AMarsz

unread,
Mar 18, 2002, 12:43:22 PM3/18/02
to
----- Original Message -----
From: "Marko Rauhamaa" <owner-es...@esperanto.org>
To: <esper...@esperanto.org>
Sent: Friday, March 15, 2002 5:23 PM
Subject: Re: kopirajto

> ro...@nospam.com (Edmund GRIMLEY EVANS):
>
> > Publika prezento estas limigita de kopirajto en Britio,
lau mia
> > kompreno. Mi ne scias, kiel oni distingas inter publikaj
kaj privataj
> > prezentoj, kaj fakte tio devas esti problemo en la
praktiko, char
> > ekzistas multaj amatoraj orkestroj, kiuj faras
duonpublikajn
> > koncertojn. Ekzemple, chu lernejanoj bezonas permeson
por prezenti
> > muzikajhon al aliaj lernejanoj dum matena asembleo?

Jes, necesas almenaux permeso de la auxtoro kaj eldonejo.


Mi laboras en Interreta Kafejo, kie estas nur 7 komputoroj,
do maksimume sep personoj laboras inkluzive de la posedanto.
Kaj tie estas radio. Laste ili devis pagi 1.200 PLN [iom pli
ol US$400.00] por la publika auxskulto de la radio. Simile
oni punigas publikan auxskultadon de la radio en kafejoj,
auxtobusoj, taksioj, se ne estis pagita la monata pago.

> En Usono oni senskrupule malobeas la autorrajtan leghon. >

Jes, sed tio kostas multe, se tio estos al Vi pruvite.

> > Vershajne oni rajtas prunti sian ekzempleron de libro
kontrau pago, sed

Prunti oni povas senpage [en privataj bibliotekoj por


pago], sed kopii jam ne. Senrajta kopiado estas severe
punata sen permeso.

> > Ghenerale oni rajtas


> > fari chion ajn, kio ne estas malpermesita de legho;
"komerca uzo" ne
> > estas malpermesita, lau mia scio.

Estas. Devas esti skriba permeso, kvankam ne cxiam pago.
>


> Estas ankau interese, ke multaj vendistoj difinas malsaman
prezon por
> privata uzo kaj komerca uzo.

En Pollando estas ecx diversaj taksioj, ekzemple se Vi


acxetas nektologon en la redaktejo, se estas privatas Vi
pagas &% VAT, se estas de iu institucio, Vi pagas VAT 22%.
>

> Marko
>
> --
> Marko Rauhamaa mailto:ma...@pacujo.net
http://pacujo.net/marko/
>

Marko Rauhamaa

unread,
Mar 18, 2002, 1:42:45 PM3/18/02
to
AMa...@wp.pl ("AMarsz"):

> Prunti oni povas senpage [en privataj bibliotekoj por pago], sed
> kopii jam ne. Senrajta kopiado estas severe punata sen permeso.

Eble en Polujo sed ne en Suomujo, kie oni rajtas kopii por sia persona
uzo ion ajn.

Ech en Usono oni rajtas libere surbendigi (= kopii) radi- kaj
televidprogramojn.

Davor Klobucxar

unread,
Mar 21, 2002, 9:17:13 AM3/21/02
to
"Damir Malkoc" <xxxdami...@os.tel.hr> wrote in message
news:a7300c$4r3$1...@sunce.iskon.hr...

> Mi ne certas, sed sxajnas al mi ke ie mi legis ke "donna" en la kanto estas
> onomatopeo de sonorilo.

Jes, vi pravas.
Temas pri sonorilo,
kompreneble ne tiu de pregxejo,
sed pri tiu kiun portas
gvidantaj bovoj aux sxafoj cxirkaux la kolo,
por ke aliaj bestoj el la grupo sciu la direkton,
al kiu la grupo iras.

Davor

--
Posted via Mailgate.ORG Server - http://www.Mailgate.ORG

Edmund GRIMLEY EVANS

unread,
Mar 21, 2002, 11:24:13 AM3/21/02
to
AMarsz <AMa...@wp.pl>:

> Mi laboras en Interreta Kafejo, kie estas nur 7 komputoroj,
> do maksimume sep personoj laboras inkluzive de la posedanto.
> Kaj tie estas radio. Laste ili devis pagi 1.200 PLN [iom pli
> ol US$400.00] por la publika auxskulto de la radio. Simile
> oni punigas publikan auxskultadon de la radio en kafejoj,
> auxtobusoj, taksioj, se ne estis pagita la monata pago.

Eble estus malpli multekoste aĉeti sep radioaparatojn kaj prunti ilin
al la homoj. Tiel ili povas ankaŭ mem elekti la programon, aŭ ili
povas elekti tute ne aŭskulti la radion, kiun mi verŝajne preferus,
ekzemple.

Edmundo

0 new messages