tolerado, kulturoj, lingva komparo

13 views
Skip to first unread message

Zhong Qiyao

unread,
May 12, 1997, 3:00:00 AM5/12/97
to

Retanoj!

Sebastiano Hartviga, Germanio:
> La problemo estas, ke tio estas afero NE NUR AL LA FARANTO.
> Tiuj agoj videblas aliulojn, kaj afektas rilatojn kun aliuloj
> (ekzemple prostituado).
sed ja temas pri tio, ke la prostituato kaj la kliento amba^u
libervolas.

Sed ankau la familianoj de la prostituatino (ekzistas ankau
prostituatichoj) kaj la prostituanto. Ekzemple, se edzighinta viricho
prostituas, tio rompas la amrilaton inter li kaj lia edzino.

Tio estas multe pli forta en Chinio ol en Usono. En Chinio,
la familio kaj la socio supozas, ke oni sekvas multajn normojn,
por ke oni funkcias, estas ano de la familio kaj socio. En Usono,
la individuo havas tro multan liberecon. Ofte, oni ne zorgas
familian au socian averton. Tio igas, ke la individuo SHAJNAS esti
libera, sed la socio estas pli hhaosa.

Ofte, ekde kiam mi iris al Usono (septembron, 1987), tiam mi
trovis, ke multaj Chinaj normoj ne estis uzebla, kaj ech ne estas
menciebla, por esti kialo por fari ion. Tio estas, char Usonanoj
ne pensas, ke Chinaj "bonajhoj" estas bonaj. Sed, mi nun pensas, ke
kaj en China kulturo, kaj en Usona kulturo, eble kaj en kulturoj de
multaj landoj koneblaj per Esperanto, estas bonajhoj. Eble, oni lernu
el Jiddu *Krishnamurti* (ghidu krishnamurti) de Hindio kaj Britio,
oni devas profunde pensi, por ke oni liberighu el pensadaj restriktoj.

Lee Sau-Dan, Honkongo:
Kiam la Europanoj povas
tradukas lau^vorte el siaj lingvoj en Esperanton, la Aziaonoj ne povas
tiel.

Ech Anglolingvanoj ne povas lauvorte traduki, ekzemple:

I give you a book. -> Mi donas vi unu libro. -> Mi donas al vi libron.
Good books. -> Bona libroj. -> Bonaj libroj.

Sed la rekteco kaj reguleco faciligas simplan tradukon el multaj
lingvoj. Do, prefere oni uzu:

Kiam mi pensas, tiam mi doloras.

Ol:

Mi doloras [tiam][,] kiam mi pensas. <- ajho en [] estas forlasebla

Lee Sau-Dan, Honkongo:
(1) on learning (to recognize) the basic radicals (which
numbers just to around 200, even fewer than the irregular verbs in
English)

Mi opinias, ke lerni chirkau 200 signopartojn ne estas sufiche,
por lerni la signojn mem. Oni norme lernas la signojn mem. Poste, char
multaj signoj havas similajn (au samajn) partojn, oni lernas la
partojn. Do oni lernas iom da partoj kaj ANKAU iom da signoj. Eble
kiom 2000, tiom da signoj sufichas por chiutaga uzado. Sed oni preskau
chiam renkontas signojn, kiuj oni ne antaue lernis.

Lee Sau-Dan, Honkongo:
Samkiale, tio kio estas komplika en Europaj lingvoj ne shajnas
komplika al vi.

Mia opinio estas, ke reguleco de Esperanto estas pli grava ol
komplikeco de Europaj lingvoj.

Qiyao

*Zhong* Qiyao Telefono: +886-3-577-0270 + 628
Kompanio Zhibang/Accton, Tajvano Telefakso: +886-3-578-3839
Gregoria 1997-05-12 Retposhto: zhong @ accton.com.tw
Nordekvinoksa 1997-02-23 (lun) TTT: http://www.accton.com.tw

sebastiano hartviga

unread,
May 13, 1997, 3:00:00 AM5/13/97
to

In Article<337780CC.8E1@-accton.com.tw>, <zhong-@-accton.com.tw> write:
> Path: suncom.rz.hu-berlin.de!zrz.TU-Berlin.DE!news-ber1.dfn.de!news-fra1.dfn.de!news-kar1.dfn.de!newsfeed.nacamar.de!europa.clark.net!feed1.news.erols.com!howland.erols.net!spring.edu.tw!feeder.seed.net.tw!reader.seed.net.tw!news
> From: Zhong Qiyao <zhong-@-accton.com.tw>
> Newsgroups: alt.talk.esperanto,soc.culture.esperanto
> Subject: tolerado, kulturoj, lingva komparo
> Date: Mon, 12 May 1997 13:42:52 -0700
> Organization: Zhibang Gongsi (Yanfa Chu)
> Lines: 73
> Distribution: inet
> Message-ID: <337780CC.8E1@-accton.com.tw>
> NNTP-Posting-Host: 203.70.236.91
> Mime-Version: 1.0
> Content-Type: text/plain; charset=us-ascii
> Content-Transfer-Encoding: 7bit
> X-Mailer: Mozilla 3.01Gold (WinNT; I)


>
> Retanoj!
>
> Sebastiano Hartviga, Germanio:
> > La problemo estas, ke tio estas afero NE NUR AL LA FARANTO.
> > Tiuj agoj videblas aliulojn, kaj afektas rilatojn kun aliuloj
> > (ekzemple prostituado).
> sed ja temas pri tio, ke la prostituato kaj la kliento amba^u
> libervolas.
>
> Sed ankau la familianoj de la prostituatino (ekzistas ankau
> prostituatichoj) kaj la prostituanto. Ekzemple, se edzighinta viricho
> prostituas, tio rompas la amrilaton inter li kaj lia edzino.

kondi^ce, ke unu homo povas havi nur unu amrilaton samtempe: ^cu la uzo de
prostituo fare de unu partnero rompas rian amrilaton, a^u ^cu la amrilato
estas jam anta^ue rompita?

mi opinius, ke la amrilato de tiu, kiu uzas prostituaton, devas jam anta^u
esti rompita.

krome: kiel eblas rompi _am_rilaton per amorado kun aliulo?


esperante, ke tiu temo estas ankora^u pridiskutebla,

sebastiano
m.b.p.b.


post-skriba^jo:

> Mia opinio estas, ke reguleco de Esperanto estas pli grava ol
> komplikeco de Europaj lingvoj.

evidente.


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages