Por viaj karulinoj

10 views
Skip to first unread message

mireille corobu

unread,
Dec 9, 2006, 12:35:36 PM12/9/06
to
Mi bakis hodiaŭ kukon kies recepto estas simpla. Se vi havas karulinon
kiu emas kukumi, proponu al ŝi la jenan:

Ingrediencoj:

* kvin supkuleroj da faruno
* Kvin supkuleroj da sukero
* Cent dudek kvin gramoj da butero
* Du ovoj
* pinĉpreno da salo
* Duonpaketo da kemigisto
* Pecetoj da pomoj (aŭ piroj)
* Bakmuldilo ne tre profunda.

Bakado:
dum tridek kvin minutoj je la varmo cent okdek gradoj.

Metodo:

Dum la bakujo varmiĝas al la temperaturo cent okdek gradoj, vi metu la
buteron en la bakmuldilon kaj la bakmuldilon en la bakujon, por
duonlikvigi la buteron.
Poste vi metu la farunon miksitan kun la kemigisto en profundan pladon
kie vi pretigas puton en la centro.
En la puto vi aldonu la ovojn unu post la alia kaj firme ilin kirlu en
la farunon, per kulero el ligno. Fakte estas ke la komenca pastiĝo estas
tro mallikva, do vi aldonu du supkulerojn da akvo, tiel pli facila estos
la kirlado.
Nun vi aldonu la sukeron kaj la salon.
Hm! Espereble ke vi ne forgesis la buteron en la bakujo! Ĝi ne devas
esti rufe varmigita ...nur bele flave duonlikvigita.
Al via pasto vi aldonu la buteron kaj kirlu la tuton ĝis akiri homogenan
molan paston, duonlikvan/duonsolidan.
Nur restas aldoni la pecetojn de pomoj, verŝi la paston kun la pomoj en
la bakmuldilon kaj ĝin ŝovi en la bakujon.
Post tridek kvin minutoj da bakado jen la rezulto:
www.chez.com/corobu/kuko2006.jpg
La kuko aspektas bele sed kredu min la gustumo tiom bonas kiom la okuloj
frandas ;-)
Mireja


Damir Malkoč

unread,
Dec 9, 2006, 12:35:52 PM12/9/06
to
En news:4u0a1bF...@mid.individual.net,
mireille corobu <mnco...@hotmail.com> skribis:

> Mi bakis hodiaŭ kukon kies recepto estas simpla. Se vi havas karulinon
> kiu emas kukumi, proponu al ŝi la jenan:

Atentu, iu povas miskompreni vian vorton "kukumi". "Kukumo" ankaŭ havas
signifon en Esperanto.

--
Damir Malkoč

Kalle Kniivilä

unread,
Dec 9, 2006, 1:02:04 PM12/9/06
to
mireille corobu skribis:

> Mi bakis hodiaŭ kukon kies recepto estas simpla. Se vi havas karulinon
> kiu emas kukumi, proponu al ŝi la jenan:

kuk-umi au kukum-i?

sed kial devas esti karull-in-o? ĉu oni ne rajtas mem baki?? kaj ĉu
kar-uloj ne rajtas baki???

kk

mireille corobu

unread,
Dec 9, 2006, 1:15:29 PM12/9/06
to
>> mireille corobu:

>> Mi bakis hodiaŭ kukon kies recepto estas simpla. Se vi havas
>> karulinon kiu emas kukumi, proponu al ŝi la jenan:

> Atentu, iu povas miskompreni vian vorton "kukumi". "Kukumo" ankaŭ
> havas signifon en Esperanto.

> Damir Malkoč

Ha! Dankon por la atentigo. Mi neniam vidis la verbon "kukumi", "kukumo
"estas legomo ĉu?
Ĉu la legomo "kukumo" povis "kukumi"?

Mi ĵus sendis en HTML paĝon la recepton, ĉar mi scias ke kelkaj ne povas
vidi la supersignojn per legado ĉi tie.
La recepto skribita kiel en mia antaŭa afiŝo trovebla ĉe
www.chez.com/corobu/kuko2006.html

Frandeme kaj kukumeme en Decembro :-)
Mireja

mireille corobu

unread,
Dec 9, 2006, 1:28:16 PM12/9/06
to

> kuk-umi au kukum-i?

> kk

Pardonu, mi estas influita de mia propra vivo: ĉe ni nur mi bakas, mia
edzo scias malŝalti la bakujon ;-), ĉiam estas mi kiu pretigas la
manĝojn kaj aĉetas la necesajn varojn. Li okupiĝas pri la aŭto, la
ĝardeno, la elektro de la domo, la financa administrado de nia paro, pri
la filo kaj tiel plu... kaj mi okupiĝas pri la manĝoj, la vestoj, la
purigado en la domo, la kato, la filinoj, la patrino, kion mi forgesis?
multon kaj por li kaj por mi ;-).
Nun tempas por mi forlasi la komputilon kaj iri en la kuirejon, ĉu ne?
Mireja

Ijon Tichy

unread,
Dec 9, 2006, 1:24:45 PM12/9/06
to
Kalle Kniivilä skribis:

> mireille corobu skribis:
> > Mi bakis hodiaŭ kukon kies recepto estas simpla. Se vi havas karulinon
> > kiu emas kukumi, proponu al ŝi la jenan:
>

> sed kial devas esti karull-in-o? ĉu oni ne rajtas mem baki?? kaj ĉu
> kar-uloj ne rajtas baki???
>


Kaj, plue, nun ke vi, Mireille, diras "por viaj karulinoj", mi rimarkas
kaj miras pro tio, ke ŝajnas esti vere malmultegaj virinoj, kiuj
afiŝas ĉi tie.

Mi demandas: ĉu vere estas tiom malmultaj esperantistinoj?

Amike,
Ijon

mireille corobu

unread,
Dec 9, 2006, 3:46:39 PM12/9/06
to
>> Kalle Kniivilä skribis:

> Amike,
> Ijon

Miaopinie estas tiom da Esperantistinoj ol da Esperantistoj sed ĝenerale
la interesoj de la virinoj ne similas al tiuj de la viroj.
Oni vidas la diferencojn en la uzado de la reto. Eble mi eraras sed
ŝajnas al mi ke viroj pli retumas ol virinoj kaj viroj kiuj retumas pli
larĝe faras, tiel estas ke ili malfermas multe pli da diversaj paĝoj ol
la virinoj. Virinoj ne emas virtuale iri tien kaj tien sen precizaj
celoj, ili preskaŭ ĉiam iras en la samaj retaj lokoj, ofte por aĉeti eĉ
foje vendi, ankaŭ por trovi informojn tre precizajn (pri sano, pri
infanoj, pri nutraĵoj k.t.p), politikaj diskutoj ne tre interesas
virinoj krom kelkuloj. Ankaŭ ŝajnas al mi ke virinoj malpli revas ol
viroj, konkretaĵoj tre interesas ilin.
Ĉu pro tio estas malmulte da virinoj en soc.culture.esperanto? Mi ne
scias, nur hipotezas.

Mia kazo estas aparta, mi emeritiĝis do povas libere organizi mian
tempon kaj kompreneble, kiam mi enuas hejme, mi venas ĉi tie legi kaj
skribi. Al mi estas tiel la sola metodo por praktiki la lingvon ĉar mia
edzo ne volas lerni Esperanton kaj mi ne volas forlasi lin dum mi irus
Esperantumi kun Esperantistoj.

Antaŭ jaroj li sekvis min en aranĝoj inter Esperantistoj sed mi sentis
ke li tro enuis. Sekve mi ne plu deziris proponi al li min sekvi.
Kaj ne estas penseble ke mi iru sola...

Do mi trovis la reton kaj ĉi forumon kie oni povas ĉiutage pratiki la
lingvon eĉ sur tre diversaj temoj.
Tiel oni progresas kaj skribas preskaŭ samkiel oni parolus.
Mireja

Eugen Fabian

unread,
Dec 9, 2006, 4:11:59 PM12/9/06
to

"Ijon Tichy" <scien...@gmail.com> ha scritto nel messaggio
news:1165688685....@16g2000cwy.googlegroups.com...
Kalle Kniivilä skribis:

Estas relative malmultaj. Por aktive partopreni la respektinda virino devas esti
tre brava en dommastrumado. La taskoj de dommastrino estas tiel multaj ke mi
vere ne komprenas de kie Mireja prenas la tempon por fari tiel multajn aferojn.
Ŝiaj kontribuoj estas sufiĉe longaj kaj nombraj. Tamen al ŝi restas tempo ankaŭ
por fari tototoejojn. Ĉu ŝi estas feliĉa posedunto de magia bastoneto? :o)

>Amike, Ijon

Eugenio
www.molecole.it/transitiveco/


laszlo

unread,
Dec 9, 2006, 4:14:42 PM12/9/06
to
mireille corobu skribis:
-------------------
Sed kiel reagu tiuj legantinoj, kiuj deziras maldikigxi? :-)

laszlo i. toth

Dario Rodriguez

unread,
Dec 9, 2006, 4:57:25 PM12/9/06
to
Sed, krom la diskuto pri kukumo, kion diable signifas kemigisto?
Espereble ne temas pri derivaĵo de polonio 210 :-)

Dario

mireille corobu

unread,
Dec 9, 2006, 5:06:07 PM12/9/06
to

> laszlo i. toth

Ili trovos ĉu edzon ĉu infanojn ĉu amikojn por manĝi la kukon, kaj ili
mem manĝu nur dekonon de la tuta kuko.
Atentu: ne estas mi kiu manĝis la kvinonon de la kuko, nur dekonon mi
manĝis ;-)

Parenteze mi estas tre kontenta ĉar:
* Hodiaŭ mi faris bonan kukon
* Hodiaŭ mi lernis ion novan en HTML:
Mi ne sciis kiel al la foto de la kuko situanta supre en la paĝo
www.chez.com/corobu/kuko2006.html
revenigi la legantojn , kiuj alvenis fine de la paĝo.
Mi sciis ligi al ekstera paĝo, tiu de la bildo, sed ne sciis revenigi
legantojn en preciza punkton de la legita paĝo.
Ĉu iu scias kiel oni nomas tiajn ligilojn (kiuj ligas interne en la
paĝo) en Esperanto?

Mi serĉis en la reto kaj tuj trovis ke mi devis skribi en la html paĝo:
<a name="kuko"></a>
por marki lokon antaŭ la bildo kaj
<a href="#kuko"> vidu la kukon</a>
en la loko kie mi deziris direkti la legantojn al la bildo.
Oni povas rigardi la fonton de mia paĝo por kontroli pri kio mi parolas.
Mireja

mireille corobu

unread,
Dec 9, 2006, 5:45:40 PM12/9/06
to
> Sed, krom la diskuto pri kukumo, kion diable signifas kemigisto?
> Espereble ne temas pri derivaĵo de polonio 210 :-)

> Dario

Temas pri blanka pulvoro aĉetebla en elpapera saketo dek graman peza.
La vorto "kemigisto" estas en mia franca-esperanto vortaro 2000.

La franca estas "levure chimique", vidu ĉe:
http://fr.wikipedia.org/wiki/Levure_chimique

Fakte ĝi estas pulvoro kiu efikas kiel gisto (ŝveligas la paston) sed ne
konsistas el vivantaj organismoj.
Ĝi ŝveligas la paston pro kemiaj reagoj sub la ago de la varmo kaj de
malsekeco.

Ankaŭ eblas ĝin nomi "bakpulvoro" sed mi preferas "kemigisto".
Tiun kemigiston oni devas atente miksi kune kun la faruno antaŭ aldoni
la ovojn.
Mireja deziras bonan nokton.

Paul Ebermann

unread,
Dec 9, 2006, 8:10:16 PM12/9/06
to
"mireille corobu" skribis:

> Mi bakis hodiaŭ kukon kies recepto estas simpla. Se vi havas karulinon
> kiu emas kukumi, proponu al ŝi la jenan:

Fakte mi laux la temlinio supozis, ke vi proponis
al la viroj baki ion por la karulinoj, sed ve, vi
proponas ke oni pludonu la recepton ...


Eble mi tamen iam mem elprovos tion. (Lastfoje,
kiam mi laux esperantlingva recepto bakis ion,
mi bezonis la kvinoblan tempon kiel anoncite ...)


Pauxlo

raskolnikov

unread,
Dec 10, 2006, 4:11:39 AM12/10/06
to

"mireille corobu" <mnco...@hotmail.com> a écrit dans le message de news:
4u0a1bF...@mid.individual.net...
> Mi bakis hodiau kukon kies recepto estas simpla. Se vi havas karulinon
> kiu emas kukumi, proponu al si la jenan:

>
> Ingrediencoj:
>
> * kvin supkuleroj da faruno
> * Kvin supkuleroj da sukero
> * Cent dudek kvin gramoj da butero
> * Du ovoj
> * pincpreno da salo
> * Duonpaketo da kemigisto
> * Pecetoj da pomoj (au piroj)

> * Bakmuldilo ne tre profunda.
>
> Bakado:
> dum tridek kvin minutoj je la varmo cent okdek gradoj.
>

Mireja, kio estas la nomo de tiu kuko ? cxu "clafouti" ?
dominik
+


Manuel Pancorbo Castro

unread,
Dec 10, 2006, 5:07:23 AM12/10/06
to
mireille corobu:

> Mi bakis hodiaŭ kukon kies recepto estas simpla. Se vi havas karulinon
> kiu emas kukumi, proponu al ŝi la jenan:

:-DDD

Mireja, estas notinde ke vi apartenas al frua generacio! Tamen mi agnoskas
ke en mia generacio virinoj plu pli multe kuiremas ol viroj.

>
> Ingrediencoj:
>
> * kvin supkuleroj da faruno
> * Kvin supkuleroj da sukero
> * Cent dudek kvin gramoj da butero
> * Du ovoj
> * pinĉpreno da salo
> * Duonpaketo da kemigisto
> * Pecetoj da pomoj (aŭ piroj)
> * Bakmuldilo ne tre profunda.

En mia hejmo antaŭlonge ni ne bakas frandaĵojn, pro ilia dikiga
kromefiko ;-) Mi trandonos al vizitonta edzparo, kies ina partnero tre
multe ŝatas kuiradon, ĉefe de kukoj. (Parenteze, ŝi uzas strangan
kuir-roboton, kiu vendiĝas ne en butikoj sed per poŝto, kiu kirlas kaj
varmigas aŭtomate, per tempo-programoj)


> Post tridek kvin minutoj da bakado jen la rezulto:
> www.chez.com/corobu/kuko2006.jpg

Nu, ĝi aspektas bongustega... vi estas la diablo, kiu tentas min!


--
Manuel Pancorbo Castro
http://bitakoro.blogspot.com

petro.esp...@mail.ee

unread,
Dec 10, 2006, 6:17:30 AM12/10/06
to

mireille corobu skribis:

> ... Se vi havas karulinon


> kiu emas kukumi, proponu al ŝi la jenan:

Kelkiam iu neatendita "stranga" vorto kaptas atenton kaj legigas pli...
Kaj jen okazas ke mi kiu mi neniam legas mangxajxreceptojn (cxar por
prepari mangxajxojn mi bezonas krom ingredientoj nepre ankau
kujriston...) eklegis la artikolon kaj recenzojn.

Mian atenton tuj kaptis la vorto "kukumi". Komence gxi aspektis por mi
kiel tajperaro kaj ke la korekta vorto devus esti "bakumi". Poste min
atingis penso ke eble estis pensita "se via karulino kutimas prepari
nur kukuman salaton do proponu al sxi ..." Kaj nur poste, kiam mi
intencis skribi al la autorino pri tio, mi rimarkis ke en la antaua
frazo estas la vorto kuko Kaj ke "kukumi" necesas cxi tie kompreni kiel
"kuk-umi".

Karulinoj, cxesu vibrumi kaj komencu bakumi!

homarano (homar-ano, homa-rano)
Peeter Aitai

http://peeteraitai.blogspot.com

mireille corobu

unread,
Dec 10, 2006, 7:13:48 AM12/10/06
to
>> mireille corobu:
>> Mi bakis hodiaŭ kukon kies recepto estas simpla. Se vi havas
>> karulinon kiu emas kukumi, proponu al ŝi la jenan:

>> Ingrediencoj:

>> * kvin supkuleroj da faruno
>> * Kvin supkuleroj da sukero
>> * Cent dudek kvin gramoj da butero
>> * Du ovoj

>> * pinĉpreno da salo
>> * Duonpaketo da kemigisto
>> * Pecetoj da pomoj (aŭ piroj)


>> * Bakmuldilo ne tre profunda.

>> Bakado:
>> dum tridek kvin minutoj je la varmo cent okdek gradoj.


> Mireja, kio estas la nomo de tiu kuko ? cxu "clafouti" ?
> dominik +

Bonan tagon dominik,
"clafouti" estas alia frandaĵo kiu pli proksimas al "flan" kaj "far" do
al flanoj.
Ankaŭ en "clafouti" oni aldonas al la pasto fruktojn sed la kukon, kies
recepto mi donis, oni nomas simple "gâteau aux pommes" do mi dirus
Esperante "pomkuko" se la nomo ne jam estas uzita por alia kuko.

Ĝi estas kuko tiel facile farebla kaj kiu tiom malmulte kostas, kaj
tempe kaj mone kaj energie, ke ĉe ni de virino al alia oni transdonas la
recepton.
Antaŭ du semajnoj amikino mia vizitis nin kaj alportis tian kukon. Tuj
mi rekonis la kukon kiun plej ŝatis fari mia , al kiu mi neniam petis la
recepton :-/. Mia amikino donis dememore la recepton al mi ĉar la
mezuroj de la ingrediencoj estas per kuleroj do facile memoreblaj.

La kuko situas inter "cake" "quatre quart" "brioche" sed estas malpli
sekaj ol ĉi lastaj.
Januare mi faros tian kaj ŝovos "fève" (kiel oni diras tion en Eo?) en
la pasto.

La kukoj kiujn oni aĉetas en niaj francaj panejoj aŭ kukejoj ja tre
bongustas sed miaopinie multe pli dikigas onin ol tiuj bakitaj hejme.
Kaj oni povus malpliigi la kvanton da sukero al kvar supkuleroj sen fuŝi
la kukon (mi ne provis sed supozas).
Mireja

mireille corobu

unread,
Dec 10, 2006, 8:23:43 AM12/10/06
to
> Manuel Pancorbo Castro :

> En mia hejmo antaŭlonge ni ne bakas frandaĵojn, pro ilia dikiga
> kromefiko ;-)

Aĉeti tute pretajn frandaĵojn en magazenoj pli dikigas onin ol mem fari
ilin, ĉu ne?
Alia rimarko: ne estas la hejmaj nutraĵoj kiuj dikigas sed estas la
manko de sporta aktiveco.

> Mi trandonos al vizitonta edzparo, kies ina partnero tre multe ŝatas
> kuiradon, ĉefe de kukoj. (Parenteze, ŝi
> uzas strangan kuir-roboton, kiu vendiĝas ne en butikoj sed per
> poŝto, kiu kirlas kaj varmigas aŭtomate, per tempo-programoj)

Ankaŭ en Svislando mia filino uzas tian ilon por kukumi.
Mi uzas tian por fari panon. Neniu komparo estas inter la pano tiel
farita, kaj kiu konserviĝas senprobleme unu semajnon, kaj la pano kiun
mi aĉetis antaŭ akiri la panmaŝinon.

Pri kukoj mi tre ŝatas mane miksi paston.
Manoj kaj piedoj tre gravas por nia tuta korpo, ili devas ĉiam kaj ĉiam
aktive labori ;-)

>> Post tridek kvin minutoj da bakado jen la rezulto:
>> www.chez.com/corobu/kuko2006.jpg

> Nu, ĝi aspektas bongustega... vi estas la diablo, kiu tentas min!

> Manuel Pancorbo Castro

Jes! Mi neniam komprenis kial frandi estas peko :-/
Probable dependas de tio kio signifas "frandi": tro konsumi ĝenerale
(manĝajojn, trinkaĵojn, fumaĵojn, seksaĵojn, kaj tiel plu ) certe povas
esti konsiderata kiel peketo sed elkore fari bonan kukon kiun oni manĝas
kun niaj karuloj tute male estas donaco kaj ne egoisma memĝuo.

Mi estos tre kontenta se iuj provos fari mian kukon kaj sukcesos :-).
Mireja
En antaŭa afiŝo mia forperdiĝis vorto kaj mi ne scias kial:
Devis esti:
"Tuj mi rekonis la kukon kiun plej ŝatis fari mia patrino,[...]"
Espereble ke per ĉi sendo panjo ne plu perdiĝos en la reto ;-).

Dario Rodriguez

unread,
Dec 10, 2006, 1:41:13 PM12/10/06
to
Kara Mireja:

Dankon pro via klarigo rilate al "kemigisto". Unuamomente mi ne
komprenis ties signifon. Mi serĉis en PIV en litero K, ne kompreninte ke
temas pri kunmetita vorto. Nun mi trovis ĝin en "Gisto": PIV proponas en
la difinoj de tiu vorto ĝuste la kombinon "kemigisto", kun la klarigo
"bakpulvoro".

Kelkfoje estus klariga la uzo de streketo. Mi transskribas paragrafon de
la Esperanta Gramatiko de Henrik Seppik, trovebla en la retpagharo de
Jurij Finkel:
http://www.esperanto.mv.ru/Seppik/antaux.html > leciono 4:
http://www.esperanto.mv.ru/Seppik/lec04.html

"Kelkfoje la kunmetitaj vortoj fariĝas tro longaj (fervojkonduktoro,
parlamentprezidanto, redakcisekretario), malfacile kompreneblaj
(monujenhavo) aŭ eĉ miskomprenigaj (altondo, ĉevale). En tia okazo estas
bone apartigi la radikojn per streketo aŭ – ankoraŭ pli bone – skribi
ilin aparte: fervoj-konduktoro aŭ fervoja konduktoro,
parlament-prezidanto aŭ parlamenta prezidanto, redakcia sekretario,
monuj-enhavo aŭ enhavo de (la) monujo, alt-ondo aŭ alta ondo (altondo =
al-tondo); ĉe-vale aŭ ĉe la valo (ĉevale signifas: kiel ĉevalo!). Same
vitra pordo estas pli bona ol vitropordo, urba biblioteko estas pli bona
ol urb(o)biblioteko, printempa vetero estas pli bona ol printempvetero,
k.t.p. Entute evitu uzi tro multajn kunmetaĵojn kaj preferu simplajn
vortojn, per kio la stilo fariĝas pli malpeza, gracia kaj facile
komprenebla."

Dario

bruno

unread,
Dec 11, 2006, 6:59:27 AM12/11/06
to
> > Mi demandas: ĉu vere estas tiom malmultaj esperantistinoj?
> > Ijon
>
> Miaopinie estas tiom da Esperantistinoj ol da Esperantistoj sed ĝenerale
> la interesoj de la virinoj ne similas al tiuj de la viroj.
> Mireja

En la Kunviva Rozario, ni hodiau estas 47, kiuj chiutage preghas en
Esperanto.
http://www.breviero.org/kunviva-rozario/

Estas "nur" 18 viroj.

Nu, eble mi nenion novan sciigas: la Rozario chiam havis reputacion
esti virina hobio :=)

Bruno

Eugen Fabian

unread,
Dec 11, 2006, 7:16:26 AM12/11/06
to

"Dario Rodriguez" <spam...@spamo.ne> ha scritto nel messaggio
news:4u33a2F...@mid.individual.net...

> Kara Mireja:
>
> Dankon pro via klarigo rilate al "kemigisto". Unuamomente mi ne
> komprenis ties signifon. Mi serĉis en PIV en litero K, ne kompreninte ke
> temas pri kunmetita vorto. Nun mi trovis ĝin en "Gisto": PIV proponas en
> la difinoj de tiu vorto ĝuste la kombinon "kemigisto", kun la klarigo
> "bakpulvoro".
>
> Kelkfoje estus klariga la uzo de streketo. Mi transskribas paragrafon de
> la Esperanta Gramatiko de Henrik Seppik, trovebla en la retpagharo de
> Jurij Finkel:
> http://www.esperanto.mv.ru/Seppik/antaux.html > leciono 4:
> http://www.esperanto.mv.ru/Seppik/lec04.html
>
> "Kelkfoje la kunmetitaj vortoj fariĝas tro longaj (fervojkonduktoro,
> parlamentprezidanto, redakcisekretario), malfacile kompreneblaj
> (monujenhavo) aŭ eĉ miskomprenigaj (altondo, ĉevale). En tia okazo estas
> bone apartigi la radikojn per streketo aŭ – ankoraŭ pli bone – skribi
> ilin aparte: fervoj-konduktoro aŭ fervoja konduktoro, [...]

Ĝenerale mi konsentas kun vi Dario. Tamen el alia vidpunkto la afero prezentiĝas
malsame.
Ekzemple germanojn kaj hungarojn pli ĝenus legi "u" en "gvidanto" ol legi
"kemigisto". Hispanoj
uzas malofte kunmetitajn vortojn jen kial por vi estas malfacile vidi
"kemi-gisto"n en kemigisto. Se vi estus pensinta ke temas pri kunmetita vorto vi
estus malkovrinta la misteron sed probable vi pensis ke temas pri neologismo, ĉu
ne? Se ni estus ĉiuj hispanoj la aferoj estus pli simplaj. Tamen eble estas pli
bone tiel kiel ĝi estas. Se ne, restus multe malpli da diskutendaĵo ĉi tie. ;o)

> Dario
>
Eugenio

Dario Rodriguez

unread,
Dec 11, 2006, 2:20:40 PM12/11/06
to
Kara Eugenio:

Certe mi pensis unuamomente ke "kemigisto" estas unueca vorto, ne
kunmetaĵo. Poste, pro la kunteksto, mi deduktis ke temas pri
bak-pulvoro, kaj tion mi konfirmis konsultante na PIV.

La konsilo de Henrik Seppik, uzi streketon en dubaj kunmetaĵoj estas tre
saĝa.

Se mi ne eraras, estis propono fari ion similan en la germana lingvo,
kiu enhavas tiom longegajn vortojn kiuj ege malfaciligas ĝian lernadon
kaj precipe la komprenon de la signifo por tiuj, kiuj komencas la studon
de tiu lingvo, sed ŝajne la propono bedaŭrinde fiaskis.

Pri via mencio pri uzo de "u" en "gvidado": mi neniel proponas anstataŭi
vortojn kun "gv": mia propono nur rilatas al la nomoj de kvin hispanidaj
landoj. Vi diras ke germanoj malŝatus la kombinon "gu": tamen bonvolu
rimarki ke en germana lingvo tiuj landoj nomiĝas "Guatemala", "Nicaragua
aŭ Nikaragua", "Ecuador aŭ Ekuador", "Paraguay" kaj "Uruguay".

Dario


raskolnikov

unread,
Dec 11, 2006, 3:32:55 PM12/11/06
to
mireille corobu wrote:
>>>mireille corobu:
>>>Mi bakis hodiaŭ kukon kies recepto estas simpla. Se vi havas
>
> >> karulinon kiu emas kukumi, proponu al ŝi la jenan:
>
> >> Ingrediencoj:
>
> >> * kvin supkuleroj da faruno
> >> * Kvin supkuleroj da sukero
> >> * Cent dudek kvin gramoj da butero
> >> * Du ovoj
> >> * pinĉpreno da salo
> >> * Duonpaketo da kemigisto
> >> * Pecetoj da pomoj (aŭ piroj)
> >> * Bakmuldilo ne tre profunda.
>
> >> Bakado:
> >> dum tridek kvin minutoj je la varmo cent okdek gradoj.
>
>
>
>>Mireja, kio estas la nomo de tiu kuko ? cxu "clafouti" ?
>> dominik +
>
>
> Bonan tagon dominik,
> "clafouti" estas alia frandaĵo kiu pli proksimas al "flan" kaj "far" do
> al flanoj.
> Ankaŭ en "clafouti" oni aldonas al la pasto fruktojn sed la kukon, kies
> recepto mi donis, oni nomas simple "gâteau aux pommes" do mi dirus
> Esperante "pomkuko" se la nomo ne jam estas uzita por alia kuko.
>
[...]

>
> La kuko situas inter "cake" "quatre quart" "brioche" sed estas malpli
> sekaj ol ĉi lastaj.
> Januare mi faros tian kaj ŝovos "fève" (kiel oni diras tion en Eo?) en
> la pasto.
>
[...]

dankon, Mireja, pro cxiuj tiuj klarigoj - mia onklino al kiu mi
grandlinie tradukis la recepton, diris al mi ke ne temas pri t.n.
'clafouti' cxar tiu cxi havas paston kiu pli similas al tiu de krespoj
(sxi 'frandas' kuklibrojn kaj receptojn en porvirinaj gazetoj).

mi sugestas 'fabon' por 'feve'.
dominik
+


laurinda

unread,
Dec 15, 2006, 9:06:10 AM12/15/06
to
Saluton Mireja,

Dankon pro la recepto -- mi provis ĝin antaŭ kelkaj tagoj, kaj ĝi
multe plaĉis al mia familio. La infanoj tuj demandis al mi fari ĝin
denove baldaŭ! Mi ofte legas la mesaĝojn de la grupo, sed tiu estas
mia unua provo poŝti -- bonvolu pardoni erarojn.

Amike,

Laurinda

> Mireja

mireille corobu

unread,
Dec 18, 2006, 11:09:13 AM12/18/06
to
> Saluton Mireja,

> Amike,

> Laurinda

Estas mi kiu dankas al vi pro via simpatia respondo.
Ankaŭ mi faris la kukon en la lasta sabato, metante pli da pomoj ol
kutime.
Ĝi estis tre bona. Morgaŭ mi faros plian ĉar nia filo revenas ĉe ni por
festi kristnaskon.
Permesu al mi ke mi redonu adresojn kiuj povos utili al multaj gepatroj
kaj geavoj dum la venontaj feritagoj.
Por la kuko:
www.chez.com/corobu/kuko2006.html
Por kelkaj origamiaĵoj:
http://perso.orange.fr/corobu.mireille/photos.html
Kaj ĉivespere mi faldumos kun amikoj: mi helpos al ili elfari la hundon
kaj la elefanton.
Sanon kaj vivĝojon al ĉiuj deziras.
Paperfaldumeme ;-)
Mireja

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages