----------------------------------
Miaj komentoj pri:
Sesa Dimanĉo de la Ordinara Tempo – 12an de februaro 2012
De frato Maggi
Temo: Jesuo kuracas leprulon.
En Agoj, Petro diris:
>"Dio montris al mi ke oni ne devas nomi profana aŭ
> malpura iun ajn individuon".
...ke oni devas ne nomi profana...
Laŭ la Londona biblio (Agoj 10:28):
"...Dio min admonis, ke mi ne nomu ian homon profana
aŭ malpura;"
> La lepro tiutempe estis konsiderata puno de Dio
> pro difinitaj pekoj kaj oni ne resaniĝis de lepro.
[Frato Maggi mencias du esceptojn.]
> Nu ĉi tie male la leprulo malobservas la leĝon. Li iras al
> Jesuo kaj lin preĝpetas surgenue. "Li petegis: 'Se Vi volas,
> Vi povas min purigi'". Li ne petas esti resanigita, ĉar estis
> sciate ke de lepro ne eblis resaniĝi. Li petas esti purigata.
Sama afero. La leprulo petas ke Jesuo kuracu lin.
> En la tuta peco neniam aperos la verbo "kuraci aŭ resanigi",
> sed ĉiam tri fojojn, kio indikas kompletecon, la verbo "purigi",
Frato Maggi denove obsediĝas pri nombroj. La nombro da
verboj indikas nenion, kaj la radiko 'kathar' aperas 4 fojojn:
καθαρισαι, καθαρίσθητι, εκαθαρισθη, καθαρισμου
> tio estas li volas almenaŭ la kontakton kun Dio. Li perdis
> ĉion, la familion, la amsentojn, la geamikojn, kaj li perdis
> ankaŭ Dion, li vere sentas sin fiaskinto, forlasito.
La leprulo ne petas kontakton kun Dio. Li volas esti sana.
Frato Maggi ne kontentas pri la simpla laŭvorta signifo de
la teksto. Li volas trovi (inventi) kaŝitajn 'verojn'.
> Tiam li petas almenaŭ la kontakton kun Dio,
La evidenta signifo de la teksto estas ke la leprulo petas
kuracon.
> ĉar la religio lin metis en senesperan kondiĉon.
> "Etendis la manon". Jen ĉi tie kreas iom da alarmo tiu
> esprimo, ĉar la evangeliisto ĝin prenas el la libro de la
> Eliro, de la listo de la dek plagoj, kie etendi la manon
> estas ĉiam agado de Dio aŭ de Moseo kontraŭ la
> malamikoj de lia popolo, por ilin puni.
> Tiam ne sciante kiel finiĝas la epizodo, la leganto, la
> aŭskultanto sin demandas: Kion li faras, ĉu li lin punas?
Ne. La leganto ne estas tiom stulta.
> "Tuj la lepro foriris de li, kaj li fariĝis sana". La trian fojon
> aperas la verbo "purigi".
La tradukinto (Marco Menghini) fuŝas. La originala itala
teksto estas:
> "E subito la lebbra scomparve da lui ed egli fu purificato".
> Per la terza volta appare il verbo "purificare".
Marko tradukis 'fu purificato' per 'fariĝis sana'. Laŭ mi,
temas pri la sama afero, sed la verkinto insistas ke estas
grava distingo (vidu supre), kaj en la tuj sekva frazo,
oni vidas 'purigi'.
> Kiujn meritojn havis la leprulo por esti purigita? Neniun,
> li eĉ daŭrigis malrespekti la leĝon.
Feliĉe ni vivas en epoko kiam oni komprenas la kaŭzojn
de malsanoj, kaj scias ke ili tute ne rilatas al la meritoj
de homoj.
> Sed ĉi tie ŝajnas ke Jesuo abrupte ŝanĝas humoron.
> "Kaj", ne lin "admonante" sed "severe avertinte lin,
> Jesuo tuj forsendis lin". Kial? Eventuale Jesuo estus
> devinta lin severe averti antaŭe, kiam tiu pekulo
> malrespektis la leĝon kaj alproksimiĝis al li. Kial li severe
> avertas lin nun? Kaj precipe de kie li lin forsendas? Li
> severe avertas lin pro la fakto ke li kredis ke Dio lin
> ekskludis de sia amo.
Tio ne estas en la teksto. Frato Maggi simple inventas.
Aliloke en la evangelio de Marko, oni legas ke Jesuo
havis problemojn kiam tro da homoj kolektiĝis.
Marko 3:7-9, Marko 5:24
Verŝajne li volis eviti grandegan homamason.
> Lepro estas ĝenerala vorto per kiu oni indikis aliajn
> malsanojn de la korp- aŭ de la krani-haŭto. Kaj de tiuj
> oni povis resaniĝi.
Jes. Hodiaŭ, la vorto 'lepro' signifas nur Hansen-malsanon,
sed en la antikva Greka, 'lepros' signifas 'skvameca' kaj
'krusteca'. Ĝi estis uzata por priskribi iun ajn malsanon kiu
skvamigas la haŭton.
Ĉi tiu fakto rifutas kion frato Maggi skribis pli supre:
"...oni ne resaniĝis de lepro."
"Li ne petas esti resanigita, ĉar estis sciate ke de lepro
ne eblis resaniĝi."
Pluraj malraraj haŭtmalsanoj skvamigas la haŭton, turmentas
dum jaroj, kaj tute malaperas post tempo. Kial oni pensus
ke "...oni ne resaniĝis de lepro" ?
> Nu la leprulo komprenis kaj ne plu iras ĉe la pastrojn.
> Kaj fakte "Li eliris", li forlasas tiun institucion kiu igis lin
> malpura,
Ne en la teksto.
> kaj "tuj komencis rakonti".
> Tio estas, li ne tiom anoncas la fakton okazintan al li,
> sed li iras anonci la novaĵon. Dio ne flankenmetas, Dio ne
> ekskludas, Dio ne lasas ke la personoj restu for de li, sed
> lia amo estas adresata al ĉiu ajn.
Imagu - homo ĵus resanigita de lepro kuras tra la
vilaĝo kriante, "Dio ne ekskludas personojn de sia amo!"
> Tiu estas la mesaĝo kiun la iama leprulo iras atesti.
Haleluja.
> "Tiel ke" kaj ĉi tie la evangeliisto ne metas la subjekton
> Jesuo, ĉar li identigas Jesuon kaj la leprulon kiel se ili
> estus unu nura persono.
Nur ateisto povus pensi ke temas pri eraro de stilo.
Klivo
http://purl.oclc.org/net/klivo/anglajverboj
http://purl.oclc.org/net/klivo/grafikilo7